Выбрать главу

Tio ĉi estas unu el la profetaĵoj kiun oni ofte konsideris kiel rilatantan al Kristo, kaj grandparte ĝi tute prave povus esti prezentita en tia senco, sed iom da esploro montras kiom pli plene kaj pli ĝuste ĝi rilatas al Baha'u'llah. Kristo estis, efektive, Lumportanto kaj Savanto, sed dum preskaŭ du mil jaroj post Lia alveno plimulto de la popoloj de la tero daŭrigis sian vojon en mallumo, kaj la infanoj de Izraelo kaj multaj aliaj infanoj de Dio ĝemadis plu sub vergoj de tiranoj. Aliflanke, dum kelkaj unuaj jardekoj de la bahaa epoko, la lumo de vero lumigis la Orienton kaj la Okcidenton, la evangelio de patreco de Dio kaj de frateco de la homoj estis portita en ĉiujn landojn de la mondo, la grandaj militamaj aŭtokracioj estis renversitaj, kaj naskiĝis konscio pri mondunueco kiu donas esperon de rapida helpo al ĉiuj persekutataj kaj premataj nacioj de la mondo. La granda milito kiu de 1914 ĝis 1918 konvulsiigis la mondon, kun sia senprecedenta uzado de pafiloj, likva fajro, bruigaj bomboj kaj brulaĵo por maŝinoj, estis vere "bruligo kaj ekstermo perfajro"[34]. Baha'u'llah, vaste pritraktanta en Siaj Skribaĵoj la problemojn de regado kaj administrado, kaj montrante kiel oni povas solvi ilin plej bone, "prenis la regadon sur Sian ŝultron" tiel kiel Kristo neniam faris. Koncerne la titolojn "Patro de Eterneco", "Princo de Paco", Baha'u'llah ofte parolas pri Si Mem kiel la malkaŝanto de la Patro, pri Kiu parolis Kristo kaj Jesaja, dum Kristo ĉiam parolis pri Si Mem kiel la Filo. Baha'u'llah deklaras ke Lia misio estas starigi pacon sur tero, dum Kristo diris: "Mi ne venis, por alporti pacon, sed glavon", kaj fakte dum la tuta kristana epoko okazadis multegaj militoj kaj sektaj malpacoj.

La Gloro de Dio

La titolo "Baha'u'llah" signifas arabe "Gloro de Dio" kaj tiu ĉi titolo estas ofte uzata de la hebreaj profetoj por la Promesito Kiu aperos en la lastaj tagoj. Tiel en la 40a ĉapitro de Jesaja ni legas:

Konsolu, konsolu Mian popolon, diras via Dio. Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo, ke ĝi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro ĉiuj siaj pekoj. Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo farigu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo. Kaj aperos la Majesto (Gloro) de Dio, kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis. - Jesaja XI: 1-5

Kiel la antaŭa profetaĵo, ankaŭ tiu ĉi estis parte plenumita per la alveno de Kristo kaj de Lia antaŭinto, Johano la Baptisto; sed nur parte, ĉar en la tagoj de Kristo la tempo de batalado ne finiĝis ankoraŭ por Jerusalem; multaj jarcentoj de maldolĉaj provoj kaj humiligoj estis ankoraŭ antaŭ ĝi. Sed en la aperotempo de Bab kaj Baha'u'llah, komencas aperi pli kompleta plenumo, ĉar jam nun pli lumaj tagoj ekbrilis por Jerusalem, kaj espero pri ĝia paca kaj glora estonteco nun ŝajnas esti firme bazita.

Aliaj profetaĵoj parolas pri la Elaĉetonto de Izrael, la Gloro de la Eternulo, kiel pri Tiu Kiu venas en la Sanktan Landon el la Oriento, de la sunleviĝo. Baha'u'llah aperis en Persujo, kiu estas oriente de Palestino, al la sunleviĝo, kaj Li venis en la Sanktan Landon, kie Li pasigis la lastajn dudek kvar jarojn de Sia vivo. Se Li venus tien kiel homo libera, oni povus diri ke tio ĉi estas ruzo de trompisto celanta alkonformiĝi al la profetaĵoj; sed Li venis kiel ekzilito kaj malliberulo. Li estis sendita tien de la ŝaho de Persujo kaj de la turka sultano, kiujn oni ja ne povis suspekti ke ili intencis liveri argumentojn por aprobi la pretendon de Baha'u'llah ke Li estas la "Gloro de Dio" Kies alvenon antaŭdiris la Profetoj.

La Branĉo

En la profetaĵoj de Jesaja, Jeremia, Jeĥezkel kaj Zeĥarja estas pluraj aludoj pri homo nomata la Branĉo. Tiuj ĉi estis ofte akceptitaj de kristanoj koncerne Kriston, sed bahaanoj konsideras ilin rilatantaj speciale al Baha'u'llah.

La plej longa biblia profetaĵo pri la Branco troviĝas en la 11a ĉapitro de Jesaja:

Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. Kaj estos sur li spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Etemulo. ... Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. Kaj loĝos lupo kun safido, kaj leopardo kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune kaj malgranda knabo ilin kondukos. ... Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.... En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro. Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero. - Jesaja XI: 1-12

'Abdu'l-Baha rimarkas pri tiu ĉi kaj aliaj profetaĵoj pri la Branĉo:

Unu el la grandaj eventoj kiu okazos en la tago de aperigo de tiu senkompara Branĉo, estos la hisado de la Standardo de Dio inter ĉiuj nacioj; kio signifas ke ĉiuj nacioj kaj gentoj kunvenos en la ombro de la Dia Flago, kiu estos ĝuste la Grandioza Branĉo mem, kaj ili fariĝos unu nacio. La antagonismoj de kredoj kaj religioj, la malamikeco de rasoj kaj nacioj, kaj la patriotaj diferencoj, estos elradikigitaj el inter ili. Ĉiuj fariĝos unu en la religio, unu en la kredo, unu en la raso, ili fariĝos unu popolo, kaj loĝos en unu patrujo, kiu estas la terglobo. Universala paco kaj akordo estiĝos inter ĉiuj nacioj, kaj tiu senkompara Branĉo kunigos la tutan Izraleon: tio signifas ke en tiu ĉi ciklo la juda popolo disĵetita en la Oriento kaj Okcidento, Sudo kaj Nordo, estos rekunigita en la Sankta Lando.

Nun rigardu: tiuj ĉi aferoj ne okazis en la kristana ciklo, ĉar la nacioj ne kunvenis sub Tiu Standardo kiu estas la Dia Branĉo. Sed en tiu ĉi ciklo de la Sinjoro de Homamasoj ĉiuj nacioj kaj popoloj venos en la ombron de tiu ĉi Flago. Simile, izraelo, disĵetita tra la tuta mondo, ne estis rekunigita en la Sankta Lando en la kristana ciklo; sed en la komenco de la ciklo de Baha'u'llah tiu ĉi dia promeso, klare donita en ĉiuj Libroj de la Profetoj, komencis realiĝi. Vi povas vidi ke el ĉiuj partoj de la mondo aroj de judoj venas nun en la Sanktan Landon; ili ekloĝas en vilaĝoj kaj kamparoj kiujn ili faras siaj propraj, kaj tagon post tago ilia nombro tiel pligrandiĝas, ke la tuta Palestino fariĝas ilia hejmo. - Some Answered Questions, pp. 75-76 (Demandoj kaj Respondoj)

La Tago de Dio

La vorto "Tago" en tiaj esprimoj kiaj "Tago de Dio" kaj "Lasta Tago" estis interpretata kiel signifanta "Disistemo". Ĉiu el la grandaj religifondintoj havas Sian "Tagon". Ĉiu estas kvazaŭ suno. Lia instruado havas sian mateniĝon, poste Ĝia vero ĉiam pli kaj pli lumigas homajn korojn kai mensojn ĝis Ĝi atingas la zeniton de sia influo. Post tiam Ĝi farigas nekonata, misprezentata kaj ŝanĝata, kaj mallumo ekregas la teron, ĝis kiam leviĝos la suno de nova tago. La tago de la Plejalta Malkaŝanto de Dio estas la Lasta Tago, ĉar tio ĉi estas tago kiu neniam finiĝos, kaj neniam estos anstataŭita per nokto. Lia suno neniam subiros, sed lumigos la animojn de homoj kaj en tiu ĉi kaj en la venonta mondo. Efektive neniu el la spiritaj sunoj iam subiras. La sunoj de Moseo, de Kristo, de Mahometo, kaj de ĉiuj aiiaj Profetoj daŭre lumas sur la ĉielo kun sendifekta brilego. Sed terdevenaj nuboj kaŝis ilian lumon de la popoloj de la tero. La Plejalta Suno de Baha'u'llah dispelos fine tiujn mallumajn nubojn, tiel ke la popoloj de ĉiuj religioj ĝuos la lumon de ĉiuj Profetoj, kaj laŭkonforme adoros unu solan Dion Kies lumon ĉiuj Profetoj spegulis.