Выбрать главу

La Tago de Juĝo

Kristo multe parolis en paraboloj pri granda Tago de Jugo, kiam "la Filo de Homo venos en la gloro de sia Patro ... kaj ... redonos al ĉiu laŭ liaj faroj." (Mat. XIV: 27). Li komparas tiun Tagon kun tempo de rikolto, kiam lolo estos bruligita kaj tritiko kolektita en grenejo:

... tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo (la elplenumo de la epoko). La Filo de Homo elsendos siajn angelojn, kaj ili kolektos el lia regno ĉiun falpuŝilon kaj ĉiujn, kiuj faras maljustecon, kajĵetos ilin en la fornon de fajro; tie estos plorado kaj grincado de dentoj. Tiam la justuloj brilos kiel suno en la regno de sia Patro. - Mat. XIII: 40-43

La esprimo "fino de la mondo" uzita en la Aŭtoritata Traduko de la Biblio[35] en tiu ĉi kaj en similaj lokoj igis multajn supozi ke kiam la Tago de Juĝo venos, la tero estos subite detruita, sed tio ĉi estas evidenta eraro. La ĝusta traduko de tiu ci esprimo ŝajnas esti "plenumiĝo aŭ fino de la mondaĝo." Kristo instruas ke la Regno de la Patro estos starigita sur la tero, kiel en la ĉielo. Li instruas nin preĝi: "Venu Via Regno, plenumiĝu Via Volo, kiel en la ĉielo tiel ankaŭ sur la tero."

En la parabolo pri Vinberejo, kiam la Patro, la Sinjoro de la Vinberejo, venas por neniigi la malbonajn vinberistojn, Li ne neniigas ankaŭ la vinberejon (la mondon), sed lasas ĝin al la aliaj vinberistoj, kiuj havigos al Li la fruktojn en la ĝusta tempo. La tero ne estas neniigota, sed renovigota kaj renaskota. Alian fojon Kristo parolis pri tiu tago kiel "renaskiĝo kiam la Filo de homo sidos en la trono de sia gloro." S-ta Petro parolas pri ĝi kiel pri "tempo de refresiĝo", "tempo de restarigo de ĉio pri kio Dio parolis per la buŝoj de ĉiuj siaj sanktaj profetoj de la komenco de la mondo." La Tago de Juĝo pri kiu Kristo parolas, estas evidente identa kun la veno de la Sinjoro de Homamasoj, de la Patro, kiu estis profetita de Jesaja kaj de aliaj Malnovtestamentaj profetoj; ĝi estas tempo de terura puno kontraŭ maljustuloj, sed ankaŭ tempo en kiu estos starigita justeco, kaj vere regos tiel sur tero kiel en la ĉielo.

Laŭ la bahaa interpreto, la alveno de ĉiu Malkaŝanto de Dio estas Tago de Juĝo, sed la alveno de la plejalta Malkaŝanto, Baha'u'llah, estas la granda Tago de Juĝo por la mondciklo en kiu ni vivas. La trumpet-blovego pri kiu parolis Kristo, Mahometo kaj multaj aliaj profetoj estas la voko de la Malkaŝanto, kiu sonas al ĉiuj estantaj en la ĉielo kaj sur la tero - al enkorpigitaj kaj elkorpigitaj. La renkontiĝo kun Dio, pere de Lia Malkaŝanto, estas, por tiuj kiuj deziras Lin renkonti, pordego al Paradizo de amo kaj kono de Li, kaj de enama vivado kun ĉiuj el Liaj kreitaĵoj. Tiuj, aliflanke, kiuj preferas sian propran vojon ol la vojon de Dio, montritan de la Malkaŝanto, kondamnas sin per tio al la infero de memamo, eraro kaj malamikeco.

La Granda Reviviĝo

La Tago de Juĝo estas ankaŭ Tago de Reviviĝo, de leviĝo el mortintoj. S-ta Paŭlo en sia Unua Epistolo al la Korintanoj diras:

Jen mi sciigas al vi misteron: ni ne ĉiuj dormos, sed ni ĉiuj ŝanĝiĝos, en momento, en okula ekmovo, ĉe la lasta trumpetsono: ĉar la trumpeto sonos kaj la mortintoj releviĝos senputraj, kaj ni ŝanĝiĝos. Ĉar estas necese, ke ĉi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke ĉi tiu mortema surmetu senmortecon. - 1 Kor. XIV: 51-53

Pri la signifo de tiuj vortoj pri la leviĝo de la mortintoj, Baha'u'llah skribas en la Libro iqan:

La vortoj "vivo" kaj "morto", en la skriboj, signifas vivon per kredo kaj morton per nekredo. Ĝuste pro nekompreno de tiu ĉi signifo, plimulto da homoj ne volis kredi la personon de la Malkaŝanto, ne estis direktata de la Suno de Gvidado, kaj ne sekvis la Eternan Belon. ...

... kaj kiel Jesuo diris: "Vi devas esti denove naskitaj" (Johano III: 7). Kaj en alia loko Li diris: "Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri la Regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno, kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito. " (Johano III: 5-6). La signifo de tiuj ĉi vortoj estas tio ke kiu ajn en ĉiu diepoko naskiĝas de la Spirito kaj vigliĝas per la spiro de la Malkaŝanto de Sankteco, tiu vere apartenas al tiuj kiuj atingis al "vivo" kaj "reviviĝo" kaj eniris en "paradizon" de la amo de Dio. Kaj kiu ajn ne apartenas al ili, estas kondamnita al "morto" kaj"senigo," al la "fajro" de nekredo, kaj al la "kolero" de Dio. ...

En ĉiu epoko, la celo de la Diaj Profetoj kaj iliaj elektitoj estis certigi la spiritan signifon de la vortoj "vivo", "reviviĝo", kaj "juĝo"... Se vi gustumus nur kelkajn gutojn de la klara akvo de dia kono, vi scius ke la reala vivo estas la vivo de la spirito, ne la vivo de la korpo; ĉar korpan vivon posedas kaj homoj kaj bestoj, sed la spirita vivo estas posedata de puraj animoj kiuj trinkas el la oceano de kredo kaj manĝas de la frukto de certeco. Tiu ĉi vivo ne konas morton, kaj tiu ĉi vivado estas kronita de la senmorteco, kiel estas dirite: "Vera kredanto vivas en tiu ĉi mondo kaj en la estonta mondo." Se per "vivo" ni signifas la teran vivon, estas evidente ke morto postiras ĝin. - Kitab-i-iqan, pp. 114, 118, 120

Laŭ la bahaaj instruoj la Reviviĝo neniel koncernas la materian korpon. Tiu korpo, unu fojon mortinte, estas pasinta. Ĝi malkombiniĝas kaj ĝiaj atomoj neniam rekombinos sin en tiun saman korpon.

Reviviĝo estas naskiĝo de la individuo al spirita vivo, dank'al la favoro de la Sankta Spirito transdonita pere de la Malkaŝanto de Dio. La tombo el kiu li leviĝas estas la tombo de malatento kaj nescio pri Dio. La dormo el kiu li estas vekita estas la dorma spirita stato en kiu multaj atendas la mateniĝon de la Tago de Dio. Tiu ĉi tagiĝo lumigas ĉiujn kiuj vivis sur la supraĵo de la tero, ĉu ili estas ankoraŭ en korpoj ĉu elkorpiĝintaj, sed tiuj kiuj estas spirite blindaj ne povas ĝin ekvidi. La Tago de Reviviĝo ne estas dudekkvarhora tago, sed epoko kiu nun komenciĝis kaj daŭros tiel longe kiel daŭros la nuna mondciklo. Ĝi daŭros kiam ĉiuj postsignoj de la nuna civilizacio estos forbalaitaj de la supraĵo de la tero.

Reveno de Kristo

En multaj el Siaj diroj Kristo parolis pri la venonta Malkaŝanto de Dio en la tria persono, sed en aliaj Li uzas la unuan personon. Li diras: "Mi iras por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem" (Johano XIV: 2-3). En la unua ĉapitro de la Agoj ni legas ke al la disĉiploj estis dirite, ĉe la ĉieleniro de Kristo: "Ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon." Pro tiuj kaj similaj diroj, multaj kristanoj kredas, ke kiam la Filo de Homo venos "en nuboj de la ĉielo kaj kun granda gloro" ili vidos en korpa formo tiun saman Jesuon Kiu antaŭ du mil jaroj paŝadis sur la stratoj de Jerusalemo, kaj sangis kaj suferis sur la kruco. Ili kredas ke ili povos meti siajn fingrojn en la najlotruojn de Liaj manoj kaj piedoj, kaj siajn manojn en la lancvundon de Lia flanko. Sed iom da konsidero pri la propraj vortoj de Kristo sendube dispelos tiun ideon. La judoj en la tempo de Kristo havis tiajn samajn ideojn pri la reveno de Elija, sed Jesuo klarigis al ili ilian eraron, montrante ke la profetaĵo ke "Elija devas veni unue" estis plenumita, ne per reveno de la persono kaj korpo de la iama Elija, sed en la persono de Johano la Baptisto, kiu venis "en la spirito kaj povo de Elija." "Kaj se vi volas tion ricevi", diris Kristo, "tiu estas Elija, kiu estis venonta. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu." La "reveno" de Elija signifas, do, aperon de alia persono, naskita de aliaj gepatroj, sed inspirita de Dio per tiu sama spirito kaj povo. Tiuj ĉi vortoj de Jesuo enhavas, kiel oni certe povas kompreni, ankaŭ la signifon ke la reveno de Kristo estos en simila maniero plenumita per apero de alia persono, naskita de alia patrino, sed elmontranta la Spiriton kaj Povon de Dio kiel Kristo. Baha'u'llah klarigas ke la "reveno" de Kristo estas plenumita per la alveno de Bab kaj per Lia propra. Li diras: