Pripensu la sunon. Se ĝi dirus hodiaŭ, "Mi estas la suno de la hieraŭa tago", tio estus vera. Se tamen, konforme al la taga sekvado, ĝi pretendus esti alia suno, ol la hieraŭa suno, tio ankaŭ estus vera. Konsideru tiel same la tagojn: se estus dirite ke ĉiu el la tagoj estas sama, tio estus prava kaj vera; kaj se estus dirite, ke depende de sia nomo kaj difino, ĉiu tago diferencas de la aliaj, tio ĉi ankaŭ estus vera. Ĉar kvankam ili estas samaj, tamen ĉiu el ili havas nomon, kvaliton, kaj difinon, per kiu ĝi diferencas de la aliaj. Laŭ tiu sama metodo kaj klarigo komprenu la statojn de aparteco, diferenco kaj unueco karakterizaj de la sanktaj Malkaŝantoj, por ke vi komprenu la interpreton de la vortoj de la kreinto de ĉiuj nomoj kaj atribuoj koncerne la apartecon kaj unuecon, kaj por ke vi trovu la respondon al via demando kial tiu eterna Belo, je diversaj tempoj, nomis Sin per malsamaj nomoj kaj titoloj. - Kitab-i-iqan, pp. 21-22
'Abdu'l-Baha diras:
Sciu ke la duafoja veno de Kristo ne signifas tion kion oni kredas, sed ĝi signifas la Promesiton kiu venos post Li. Li venos kun la Regno de Dio kaj Lia Povo kiu ekregis la mondon. Tiu ĉi regado estas en la mondo de koroj kaj spiritoj, ne en tiu de materio; ĉar la materia mondo ne estas komparebla kun unu flugileto de muŝo, en la okuloj de la Eternulo, se vi estus e/ tiuj kiuj scias! Vere Kristo venis kun Sia Regno de la komenco kiu ne havas komencon, kaj venos kun Sia Regno ĝis la eterneco de eternecoj, ĉar en tiu ĉi senco "Kristo" estas esprimo de la Dia Realeco, la Esenco mem kaj ĉiela Estaĵo, kiu havas nek komencon nek finon. Ĝi havas sian aperon, tagiĝon, manifestadon kaj subiĝon en ĉiu ciklo.
La Tempo de la Fino
Kristo kaj Liaj apostoloj menciis multajn signojn kiuj distingos la tempon de la "Reveno" de la Filo de Homo en la gloro de la Patro. Kristo diris:
Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis. ...Ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita ... ĉar estos granda manko sur la tero kaj kolero kontraŭ tiu ĉi popolo. Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. - Luko XXI: 20-24
Alifoje Li diris:
Gardu vin, ke neniu vin forlogu. Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn. Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malŝatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. Sed ĉi tio estas komenco de suferoj. Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo. Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino. - Mat. XXIV: 4-14
En ĉi tiuj du versaroj Kristo antaŭdiris per sendubaj vortoj, nevualitaj aŭ nekaŝitaj, la aferojn kiuj devos okazi antaŭ la alveno de la Filo de Homo. Dum la jarcentoj de post Kristo parolis, ĉiuj ĉi signoj plenumiĝis. En la fina parto de ĉiu versaro Li mencias okazontaĵon kiu signos la tempon de la alveno - unuafoje la fino de la hebrea ekzilado kaj la revivigo de Jerusalem, kaj alifoje la predikado de la Evangelio en la tuta mondo. Estas mirige vidi ke ambaŭ tiuj signoj laŭvorte plenumiĝas en nia tempo. Se ĉi tiuj partoj de la profetaĵo estas tiel veraj kiel la cetero, sekvas ke ni ja vivas nun en "la tempo de la fino" pri kio Kristo parolis.
Mahometo ankaŭ mencias difinitajn signojn kiuj daŭros ĝis la Tago de Reviviĝo. En la Korano ni legas:
Kiam Allah diris: "Ho Jesuo, Mi igos vin morti kaj levos vin al Mi kaj purigos vin je la ruzoj de la miskredantoj kaj metos viajn disĉiplojn (t.e. Kristanoj) super la miskredantojn (Judoj kaj aliaj) ĝis la tago de la reviviĝo. Tiam estos via reveno al Mi kaj Mijuĝos super vi ĉiuj pri tio, pri kio vi malkonsentos." - Ĉap. III: 56
La Judoj diras: "La mano de Allah estas ligita." Iliaj manoj estu ligitaj kaj ili estu malbenitaj pro iliaj diroj. Ne! Liaj manoj estas ambaŭ tute malfermitaj. Li disdonas, kiel Li volas; tio, kio estis sendita al vi de via Sinjoro, vere nur pliigos por multaj el ili la malpiegecon kaj la miskredon. Ni semis inter ili malamikecon kaj malamon ĝis la tago de la reviviĝo. Ĉiam, kiam ili ekbruligos fajron por la milito, Allah estingos ĝin. - Ĉap. V: 65
Ankaŭ kun tiuj, kiuj diras: "Ni estas Kristanoj", Ni faris aliancon, sed ili forgesis el tio, pri kio ili estis admonitaj. Pro tio Ni estigis malamikecon kaj malamon inter ili ĝis la tago de la reviviĝo. Baldaŭ Allah sciigos al ili, kion ili faris. - Ĉap. V: 15
Tiuj ĉi vortoj ankaŭ estis laŭlitere plenumitaj per la subigo dejudoj flanke de la kristanaj (kaj islamaj) popoloj, kaj persektiĝoj kaj malpacoj kiuj ekde la tempo kiam Mahometo tion diris dum ĉiuj jarcentoj dividadis interne kaj judojn kaj kristanojn. Nur en la komenco de la bahaa epoko (la Tago de Reviviĝo) ekaperis la signoj anoncantaj finon de tiu ĉi stato.
Signoj sur la Ĉielo kaj Tero
En la hebreaj, kristanaj, mahometanaj kaj multaj aliaj Skriboj, ekzistas rimarkinda simileco en priskribo de la signoj kiuj akompanos la alvenon de la Promesito.
En la Libro de Joel ni legas:
Kaj mi donos miraklajn signojn en la ĉielo kaj sur la tero; sangon, fajron kaj kolonojn de fumo. La suno fariĝos malluma, kaj la luno fariĝos sanga, antaŭ ol alvenos la granda kaj timinda tago de la Eternulo.... Ĉar jen en tiuj tagoj kaj en tiu tempo, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Judujo kaj de Jerusalem, Mi kolektos ĉiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehoŝafat (Jehova jugas); kaj tie Mi faros super ilijuĝon. ... Amasoj post amasoj kolektiĝas en la valo de la juĝo, ĉar alproksimiĝas la tago de la Eternulo en la valo de la juĝo. La suno kaj la luno senlumiĝos, kaj la steloj perdos sian brilon. Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; ektremos la ĉielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifuĝejo por Sia popolo. - Joel II: 30- 31; III: 1-2, 14-16
Kristo diras:
Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos; kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de Homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. - Mat. XXIV: 29-30
En la Korano ni legas:
Kiam la suno estos envolvita per mallumo, kaj kiam la steloj malheliĝos, kaj kiam la montoj estos forpelitaj... Kiam la libroj de la homaj agoj estos malvolvitaj, kiam la ĉielo malfermiĝos, kiam la fajro de 1'infero estos incitita. - Ĉap. LXXXI
En la Libro lqan Baha'u'llah klarigas ke tiuj ĉi profetaĵoj pri la suno, luno kaj steloj, pri la ĉielo kaj tero, estas simbolaj kaj oni ne devas kompreni ilin en la nure litera senco.
La Profetoj interesis Sin antaŭ ĉio pri spiritaj, ne pri materiaj, aferoj: pri spirita, ne pri fizika lumo. Kiam Ili parolas pri la suno, temante pri la Tago de Juĝo, lli pensas pri la Suno de Justeco. La suno estas la plej granda fonto de lumo, tiel Moseo estis suno por hebreoj, Kristo por kristanoj, kaj Mahometo por islamanoj. Kiam la Profetoj parolas pri senbriliĝo de la suno, tio signifas ke la puraj instruoj de tiuj spiritaj sunoj estos mallumigitaj per misprezentado, miskompreno kaj antaŭjuĝo, tiel ke la homoj trovas sin en spirita mallumo. La luno kaj la steloj, la malpli fortaj lumfontoj, estas religiaj gvidistoj kaj instruistoj, kiuj devus direkti kaj inspiri homojn. Kiam estas dirite ke la luno ne donos plu la lumon aŭ fariĝos sango, kaj ke la steloj falos el la ĉielo, la senco de tio ĉi estas ke ekleziaj gvidantoj malaltiĝos, profundiĝos en batalojn kaj malpacojn, kaj ke pastroj fariĝos mondumaj, absorbitaj per teraj aferoj anstataŭ per la ĉielaj.