Выбрать главу

La signifon de tiuj ĉi profetaĵoj ne elĉerpas, tamen, unu klarigo, kaj ekzistas aliaj interpretmanieroj de tiuj simboloj. Baha'u'llah diras ke en alia senco la vortoj "suno", "luno", kaj "steloj" rilatas al la ordonoj kaj instruoj donitaj de ĉiu religio. Ĉar en ĉiu sekvanta revelacio la ceremonioj, formoj, kutimoj kaj ordonoj de la antaŭa revelacio estas ŝanĝitaj konforme al bezonoj de la tempo, tiel, en tiu ĉi senco la suno kaj la luno estas ŝanĝitaj kaj la steloj disĵetitaj.

En multaj rilatoj laŭlitera plenumiĝo de tiuj profetaĵoj en la ekstera senco estus absurda aŭ neebla; ekzemple, sango-fariĝo de la luno aŭ terenfalo de la steloj. La plej malgranda el la videblaj steloj estas milfoje pli granda ol la tero, kaj se unu el ili falus sur la teron restus nenia tero kien la aliaj povus fali! En aliaj rilatoj, tamen, estas materiala kiel ankaŭ spirita plenumiĝo. Ekzemple, la Sankta Lando fakte fariĝis dezerta kaj forlasita dum multaj jarcentoj, kiel estis antaŭ dirite de la profetoj, sed en la Tago de Reviviĝo, ĝi jam komencas "ĝoji kaj flori kiel rozo", kiel Jesaja antaŭdiris. Oni fondas tie prosperajn koloniojn, oni akvumas kaj kulturas la teron, kaj vinberejoj, olivarbaroj kaj ĝardenoj prosperas tie kie antaŭ duono da jarcento estis nur sablaj areoj. Sendube kiam homoj aliforĝos glavojn en plugilojn kaj lancojn en hoktranĉilojn, tiam sovaĝejoj kaj dezertoj en ĉiuj partoj de la mondo estos regajnitaj; la brulventoj kaj sabloventegoj kiuj blovas el tiuj dezertoj, kaj preskaŭ tute neebligas vivon en iliaj

ĉirkaŭaĵoj, estos aferoj de pasinteco; la klimato de la tuta tero estos pli milda kaj pli egala; urboj ne plu malpurigos la aeron per fumo kaj haladzoj, kaj eĉ en la ekstera, materia senco ni havos "novan ĉielon kaj novan teron."

La Maniero de la Alveno

Koncerne la manieron de Sia alveno ĉe la fino de la mondaĝo, Kristo diris:

Kaj oni vidos la Filon de Homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto ... tiam li sidos sur la trono de sia gloro; kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj. - Mat. XXIV: 30-31; XXXV: 31-32

Pri tiuj ĉi kaj similaj versoj Baha'u'llah skribas en la Libro iqan:

... La vorto "ĉielo" celas esprimi nenion alian ol la spiritfervoron kaj ekstazon, ĉar ĝi estas la fonto de la revelacio de tiuj Matenlumoj de Sankteco kaj Tagiĝlokoj de antaŭtempa gloro. Kvankam ĉi tiuj Pratempaj Estaĵoj naskiĝis el la uteroj de la patrinoj, tamen en realeco ili malsuprenvenis el la ĉielo de la volo de Dio. Kvankam ili loĝas sur la tero, tamen ilia vera loĝejo estas la lokoj de gloro en la supraj regnoj. Pasante eĉ sur la tero, ili svebas en la ĉielo de la dia ĉeesto. Sen piedoj ili paŝas laŭ la vojo de la spirito, kaj sen flugiloj ili suprenflugas al la ekzalteco de dia unueco. Kun ĉiu spireto ili trairas la vastegecon de spaco, kaj ĉiumomente transiras la regnojn videblan kaj nevideblan. ...

...La "nuboj"signifas tion kio kontraŭas al la egoismo kaj deziro de homoj, kiel estas dirite en la verso: "Ĉu vi volas esti ribelemaj, ĉiufoje kiam venas al vi senditoj? Ĉu vi volas rifuzi iujn el ili kaj mortigi aliajn?" (Korano 2:88). Tiuj ĉi "nuboj" signifas, unusence, la forigon de leĝoj kaj nuligon de antaŭaj Disistemoj, la neniiĝon de ritoj kaj nunaj kutimoj inter homoj, la ekzaltecon de la analfabetaj fideluloj super la kleraj kontraŭuloj de la Kredo. Alisence, ili signifas la aperon de tiu eterna Beleco en la figuro de mortema homo, kun tiaj limigoj kiel manĝado kaj trinkado, malriĉeco kaj riĉeco, gloro kaj humiliĝo, dormado kaj vekiĝo, kaj similaj aferoj kiuj kaŭzas dubon de homoj, kaj igas ilin sin forturni. Ĉiuj tiaj vualoj estas simbole "nuboj."

ili estas la "nuboj" kiuj disfendas la ĉielon de scio kaj kompreno de ĉiuj kiuj loĝas sur la tero. Kiel Li revelaciis: "En la tago, en kiu la ĉielo fendiĝos kun la nuboj." (Korano 25:26). Kiel la nuboj malebligas al homaj okuloj rigardi la sunon, same ĉi tiuj aferoj malebligas al la homaj animoj rekoni la lumon de la Dia Lumiganto. Al tio atestas tio kion eldiris la nekredantoj kiel revelaciite en la sankta Libro: "Ili diras: 'Kio estas pri tiu sendito, kiu manĝas manĝaĵojn kaj iras sur la stratoj? Kial ne estis sendita al li anĝelo, por ke li estu apud li kiel admonanto?'" (Korano 25:8). Aliaj Profetoj estis ankaŭ subigitaj al malriĉeco kaj malbonsorto, kaj ankaŭ al malsato, kaj hazardaj okazoj. Ĉar tiuj ĉi sanktaj Personoj estis subigitaj al tiaj bezonoj kaj mankoj, la homoj, sekve, estis perditaj en la dezertoj de duboj kaj suspektoj, kaj suferis per iluzioj kaj perplekseco. Kiel, ili demandis, oni povas esti sendita de Dio, pretendi regadon super ĉiuj el la popoloj kaj parencaro de la mondo, atribui al si la celon de la tuta kreitaĵaro, - kiel Li diris: "Se ne pro Vi, Mi ne estus kreinta la ĉielon kaj la teron" - kaj tamen esti afliktata per tiaj bagatelaĵoj? Sendube vi scias kiel ĉiu Profeto de Dio kaj Liaj kunuloj suferis malbonsorton kiel malriĉeco, malsano, malrespekto. Certe vi aŭdis kiel la kapoj de iliaj sekvantoj estis donace sendataj en la urbojn, kiel oni malhelpis al ili en tio kio estis al ili ordonita, kaj kiel ĉiu el ili fariĝis viktimo de malamikoj de Lia Kredo, kaj devis suferi kion ajn ili dekretis. ... La Ĉiel-Glora dekretis ĉiujn tiujn kondiĉojn, kiuj estas kontraŭaj al la deziroj de malvirtuloj, por esti la provŝtono kaj standardo per kiuj Li provas Siajn servantojn, kaj distingas justulon de maljustulo, kredanton de malkredulo.

Koncerne Lian diron: "Kaj Li sendos Siajn anĝelojn ..." tiuj "anĝeloj" estas personoj, kiuj per spirita potenco, konsumis interne de si homajn kvalitojn per la fajro de Dia Amo, kaj karakterizas sin per atribuoj de Superuloj kaj Keruboj. .

Ĉar la popolo de Jesuo ne komprenis tiun ĉi signifon, kaj la signoj ne plenumiĝis kiel ĝiaj pastroj tion atendis, ili ne kredis je la Manifestoj de Sankteco de post la tago de Jesuo ĝis la nuna tempo; tial ili estis senigitaj de la sanktaj favoroj kaj de la mirindaĵoj de Liaj diaj vortoj. Tiel estas la kondiĉoj de la servantoj en tiu ĉi Tago de Reviviĝo! Ili eĉ ne perceptis ke se en ĉiu epoko la signoj de Manifestado de Dio aperus en la videbla mondo laŭ la teksto de konstatitaj tradicioj, neniu kuraĝus nei aŭ kontraŭi ilin, nek povus esti distingita piulo de malpiulo, kaj pekulo de justulo. Juĝu honeste: Se tiuj aferoj priskribitaj en la Evangelio estus laŭlitere plenumitaj; se anĝeloj malsuprenvenus kun Jesuo, la Filo de Maria, el la videbla ĉielo en nubo; kiu kuraĝus nei, kiu povus malakcepti la veron, kaj farigi malestima? Ja certe, tia ekscito ekregus la popolojn de la mondo ke ili ne kapablus diri eĉ unu vorton, des malpli nei aŭ malakcepti. - Kitab-i-iqan, pp. 67, 71, 73, 76, 78-79, 80-81

Laŭ la supre citita klarigo la alveno de la Filo de Homo, en modesta homa formo, naskita de virino, malriĉa, needukita, persekutata kaj konsiderata nenio de potenculoj de la tero - tiu ĉi maniero de la alveno estas ĝuste la provŝtono per kiu Li juĝas la homojn kaj apartigas ilin unu de aliaj, kiel paŝtisto apartigas siajn ŝafojn de kaproj. Tiuj kies spiritaj okuloj estas malfermitaj povas vidi tra tiuj nuboj kaj ĝoji en "potenco kaj granda gloro" - ja la gloro de Dio kiun Li estas malkaŝonta; la aliaj, kies okuloj estas ankoraŭ vualitaj per antaŭjuĝo kaj eraro, povas vidi nenion krom nigraj nuboj kaj daŭros palpi en mallumo, senigitaj de la benita sunbrilo.