Выбрать главу

Jen Mi sendas Mian anĝelon, kaj li preparos antaŭ Mi la vojon; kaj subite venos en sian templon la Sinjoro, kiun vi serĉas; kaj la anĝelo de la interligo, kiun vi deziras.... Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? Ĉar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj. ... Ĉar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam ĉiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo. ... Sed por vi, kiuj respektas Mian nomon, leviĝos suno de justeco, kajsanigo estos en ĝiajradioj. - Mal. III: 1-2; IV: 1-2

RIMARKO: Plenumado de profetaĵoj estas tiel ampleksa afero ke estus necesa multaj volumoj por tion ĝuste klarigi. Ĉio kion oni povas fari en la limoj de unu ĉapitro estas montri la ĉefajn konturojn de la bahaa interpretado. La detalaj Apokalipsoj malkaŝitaj de Daniel kaj S-ta Johano restis netuŝitaj. Legantoj trovos priparolon de iuj el la ĉapitroj en Some Answered Questions (Demandoj kaj Respondoj). Oni povas ankaŭ trovi plurajn klarigojn en la Libro lqan, de Baha'u'llah, Baha'i Proofs (Bahaaj Pruvoj), de Mirza Abu'l-Fadl, kaj en multaj Tabuletoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha.

ĈAPITRO XIV: PROFETAĴOJ DE BAHA^U^LLAH KAJ 'ABDU^L-BAHA

Kaj se vi diros en via koro, kiel ni ekkonos la vorton kiun ne diris la Eternulo? Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne fariĝos kaj ne plenumiĝos - tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin. - Readmono XVIII: 21-22

Krea Povo de la Dia Vorto

Dio, kaj nur Dio, havas la potencon fari ĉion kion Li deziras, kaj la plej granda pruvo de Malkaŝanto de Dio estas la krea potenco de Lia Vorto - ĝia efikeco por ŝanĝi kaj aliigi ĉiujn homajn aferojn kaj por triumfi super ĉiaj kontraŭstaroj. Per vorto de Profetoj Dio sciigas Sian volon, kaj la senpera aŭ sekvanta plenumiĝo de tiu vorto estas la plej evidenta pruvo pri la pretendo de la Profeto kaj pri la vereco de Lia inspiro.

Ĉar kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ĝin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manĝanto: tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis. - Jes. IV: 10-11

Kiam la disĉiploj de Johano la Baptisto venis al Jesuo kun la demando: "Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian?" Jesuo en Sia respondo simple montris la efikon de Siaj vortoj:

Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas: blinduloj ricevas vidpovon kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata. Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi. - Mat. XXI: 4-6

Ni esploru nun per kiaj pruvoj oni povas evidentigi ĉu la vortoj de Baha'u'llah posedas tiun ĉi krean potencon kiu distingas la vorton de Dio.

Baha'u'llah ordonis al la regantoj starigi universalan pacon, kaj ilia plidaŭrigo de militosistemo de post 1869-1870 detruis multajn antikvajn dinastiojn, dum ĉiu sinsekva milito alportis malpli de la fruktoj de venko, ĝis kiam la Eŭropa milito en 1914- 1918 malkaŝis la historie mirigan fakton ke milito fariĝas katastrofo al venkanto kiel ankaŭ al venkito.1

Baha'u'llah ankaŭ ordonis ke la regantoj funkciu kiel kuratoroj de siaj regatoj, por fari politikan aŭtoritatecon kiel rimedon al vera ĝenerala bonfarto. La progreso al sociaj leĝoj fariĝis senprecedenta.

Li ordonis limigon de ekstremoj de riĉeco kaj malriĉeco, kaj de tiu tempo, leĝ-donado por la starigo de minimuma nivelo de ekzisto kaj gradigataj impostoj de riĉaĵoj pere de enspezaj kaj heredaj impostoj fariĝis konstanta respondeco. Li ordonis neniigon de korpa kaj industria sklaveco, kaj de tiu tempo, la progreso al emancipado fermentas en ĉiuj partoj de la mondo.

Baha'u'llah ordonis egalecon inter geviroj, pere de egalaj respondecoj kaj egalaj rajtoj kaj privilegioj, kaj de tiu tempo, la ligoj per kiuj virinoj estis de jarcentoj ligitaj rompis, kaj virino rapide akiras sian rajtan lokon kiel egalulino kaj kunulino de viro.

Li deklaris la fundamentan unuecon de religioj, kaj de tiam montriĝis plej persistaj penoj de sinceraj homoj en ĉiuj partoj de la mondo atingi novan gradon de toleremo, de reciproka komprenemo kaj de kunlaboro por universalaj celoj. Ĉie detruiĝas la sekta mieno, kaj ĝia historia rango fariĝas pli kaj pli neeltenebla. La bazo de ekskluziveco en religio detruiĝas per la samaj fortoj kiuj igas al memsufiĉa naciismo senkapabla por daŭri.

Li ordonis universalan edukadon, kaj faris sendependan esploradon de vero por esti pruvo de spirita vivoforto. La moderna civilizacio estas profunde tuŝita per tiu ĉi nova fermentilo. Deviga edukado por infanoj, kaj plivastigo de edukadaj facilecoj por plenkreskuloj, fariĝis ĉefa agadplano de registaroj. Tiuj nacioj kiuj celas limigi la sendependecon de mensoj kaj spiritoj inter siaj civitanoj per tiu agadplano ekscitis revolucion inter siaj bordoj kaj suspekton kaj timon ekstere.

Baha'u'llah ordonis akcepton de universala helplingvo, kaj d-ro Zamenhof kaj aliaj obeis al Li per dediĉo de siaj vivoj kaj talentoj al tiuj ĉi grandaj tasko kaj okazo.

Super ĉio, Baha'u'llah inspiris al la homaro per nova spirito, vekis novajn sopirojn en mensoj kaj koroj kaj novajn idealojn por la socio. Nenio en la tuta historio estas tiel drama kaj impona kiel la fluado de okazaĵoj de post la komenco de la bahaa epoko en 1844. Jaron post jaro, la potenco de morta pasinteco, daŭrigita pere de eluzitaj ideoj, kutimoj, sintenoj kaj institucioj malfortiĝis, ĝis nuntempe kiam ĉiu inteligenta viro kaj virino surtere elkomprenas ke la homaro travivas sian plej teruran

^Tiun ĉi plu atestas la dua mondmilito.

krizon. Unufianke oni vidas la novan kreadon leviĝantan dum la lumo de la instruado de Baha'u'llah revelaciis la veran vojon de evoluado. Aliflanke oni vidas nur katastrofojn kaj malsukcesojn en ĉiuj regnoj kie tiun lumon oni rezistas aŭ ignoras.

Al fidela bahaano, tamen, tiuj ĉi kaj sennombraj aliaj pruvoj, kiel ajn imponaj ili estu, ne povas montri la plenan mezuron de la spirita majesteco de Baha'u'llah. Lia vivo surtere, kaj la nerezistebla forto de Liaj inspiraj vortoj, estas la unusola kriterio de la volo de Dio.

Pristudo de pli detalaj profetaĵoj de Baha'u'llah kaj de ilia plenumiĝo prezentos al ni potencajn konfirmajn pruvojn. Ni donos nun kelkajn ekzemplojn de tiuj profetaĵoj, kies aŭtentikeco estas ekster ĉiaj disputoj. Ili estis vaste publikigitaj kaj konataj antaŭ ol okazis ilia plenumiĝo. La leteroj kiujn Li sendis al la kronitoj de la mondo, en kiuj troviĝis multaj el tiuj profetaĵoj, estis kompilitaj en libron kiu estis unue publikigita en Bombajo en la lasta parto de la deknaŭa jarcento. De tiu tempo reaperis kelkaj eldonoj. Ni prezentos ankaŭ kelkajn ekzemplojn de rimarkindaj profetaĵoj de 'Abdu'l-Baha.

Napoleono III

En la jaro 1869 Baha'u'llah skribis al Napoleono III, riproĉante al li lian militamon kaj malrespekton laŭ kiu li traktis antaŭan leteron de Baha'u'llah. La Epistolo enhavis la sekvantan severan averton:

Viaj faroj kaŭzos ĥaoson en via regno, la regado eliĝos el viaj manoj pune por tio, kion vi faris. Tiam vija scios kiom vi eraris. Ekscitiĝo ekregos la popolon en tiu lando, se vi ne ekstaros por helpi tiun ĉi religion, kaj sekvi Tiun Kiu estas la Spirito de Dio (Jesuo Kristo) sur tiu ĉi Rekta Vojo. Ĉu via pompo faris vin gloravida? Je Mia Vivo! Ĝi ne daŭros; sed ĝi pasos for, se ne vi ekkaptos je tiu forta ŝnuro. Ni vidas humiligon rapide paŝantan al vi, sed vi tamen estas el tiuj kiuj malatentas.