Выбрать главу

Nenecesas diri, ke Napoleono, kiu estis tiam ĉe la zenito de sia potenco, restis tute senatenta al tiu ĉi averto. En la sekvinta jaro li ekmilitis kontraŭ Prusujo, firme konvinkita ke lia armeo facile konkeros Berlinon; sed la tragedio antaŭdirita de Baha'u'llah superregis lin. Li estis venkita ĉe Saarbruko, ĉe Weissenburgo, ĉe Metzo, kaj fine en la tondrobata katastrofo ĉe Sedano. Li estis tiam malliberigita en Prusujo, kaj ĝisvivis mizeran finon en Anglujo du jarojn poste.

Germanujo

Baha'u'llah avertis poste en tiel same solena maniero la venkintojn de Napoleono, kiuj ankaŭ ŝtopis la orelojn kaj ricevis teruran plenumon. En la Libro Aqdas, komencita en Adrianopolo kaj finita dum la fruaj jaroj de la mallibereco de Baha'u'llah en Akreo, Li jene skribis al la imperiestro de Germanujo:

Ho Reĝo de Berlino!... Rememoru tiun kies potenco estis pli granda ol la via (Napoleono III), kaj kies pozicio estis pli alta ol la via. Kie li estas? Kaj kie estas liaj posedaĵoj? Atentu, kaj ne estu el tiuj kiuj dormas. Li forĵetis malantaŭen la Tabuleton de Dio, kiam Ni informis lin pri tio kio al Ni okazis fare de la armeo de la tiraneco. Tial, malfavoro ekpremis lin de ĉiuj flankoj, ĝis fine li disfalis al polvo en granda mizero. Ho reĝo, konsideru profunde lian sorton, kaj pensu pri tiuj, kiuj simile al vi, mem konkeris urbojn kaj regis super la homojn. La Ĉionpova elpelis ilin el iliaj palacoj en tombojn. Estu avertita, kaj estu el tiuj kiuj pripensas.

Ho bordoj de Rejno-rivero! Ni vidas vin kovritaj de sango, ĉar la punglavoj de venĝo turnis sin kontraŭ vi; kaj ankoraŭ alia vico estos via sorto. Kaj Ni aŭdas la lamentadon de Berlino, kvankam hodiaŭ ĝi estas en plej elstara gloro. - Kitab-i-Aqdas

Dum la periodo de la germana sukceso en la granda milito de 1914-1918, kaj speciale dum la granda germana ofensivo en la printempo de 1918, la kontraŭuloj de la Bahaa Religio en Persujo fervore citis tiun ĉi konatan profetaĵon, por senkreditigi al Baha'u'llah; sed kiam la konkera antaŭenmarŝo de la venkantaj germanoj subite sin-ŝanĝis en disfrakasan, pereigan malvenkon, la penoj de la malamikoj de la Bahaa Religio turnis kontraŭ sin mem, kaj la famo kiun ili donis al la profetaĵo fariĝis efika rimedo por altigi la reputacion de Baha'u'llah.

Persujo

En la Libro Aqdas revelaciita kiam la tirana ŝaho Nasiri'd-Din estis ĉe la supro de sia potenco, Baha'u'llah benas la urbon Teherano, kiu estas ĉefurbo de Persujo, kaj Lia propra naskiĝloko. Li diras pri ĝi:

Ho Lando Ta (Teherano), nenial malĝoju ĉar Dio faris vin fonto de ĝojo al la tuta homaro. Se Li volos, Li benos vian tronon per tiu kiu regos juste kaj rekolektos la ŝafojn de Dio dispelitajn de lupoj. Tia reganto

traktos la popolon de Baha kun ĝojo kaj kontenteco. Dio ja kalkulas lin kiel juvelo inter homoj. Sur li estu por ĉiam la gloro de Dio, kaj la gloro de ĉiuj kiuj estas en la regno de Lia Revelacio.

Ĝojegu, ĉar Dio faris vin "la Tagiĝo de Sia lumo", ĉar en vi estis naskita la Malkaŝanto de Lia Gloro. Ĝoju pri ĉi tiu nomo kiu estas donita al vi - nomo, per kiu la Suno de graco brilas, per kiu la tero kaj la ĉielo estas lumigitaj.

Baldaŭ ŝanĝigos en vi la aferstato, kaj la regado transiros al la popoloj. Vere, via Eternulo estas la Ĉionscianta. Lia aŭtoritato ĉionĉirkaŭas. Estu certa pri la providenco de via Eternulo. La rigardo de Lia favoro estos ĉiam direktita al vi. Alproksimiĝas la tago kiam via ĥaoso fariĝos paco kaj kvieta sereneco. Tiel estas dekretita en la mirinda Libro. - Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, pp. 110-111 (Kolektado el la Skribaĵoj de Baha'u'llah)

Ĝis nun, Persujo estas apenaŭ komencinta eliĝi el la periodo de ĥaoso antaŭdirita de Baha'u'llah, sed jam estas starigita konstitucia registaro, kaj ne mankas signoj ke pli brila epoko estas proksima.

Turkujo

Al la Sultano de Turkujo kaj al lia ĉefministro 'Ali Paŝao, Baha'u'llah, malliberigita tiam (1868) en turka malliberejo, direktis kelkajn el Siaj plej solenaj, plej gravaj avertoj. Al la Sultano Li skribis el la Kazerno ĉe Akreo:

Ho vi, kiu konsideras vin plej granda el ĉiuj homoj... baldaŭ via nomo estos forgesita kaj vi trovos vin en granda manko. Laŭ via opinio, tiu ĉi Reviviganto de la mondo kaj Pacportanto estas puninda kaj ribelema. Kian krimon faris la virinoj, infanoj kaj suferantaj idetoj ke ili meritis vian koleron, persekutadon kaj malamon? Vi persekutis multajn kiuj elmontris nenian kontraŭstaron en via lando, kaj kiuj instigis al nenia revolucio kontraŭ la registaro; ja kontraŭe, ili tage kaj nokte estis pace okupitaj per rememorado de Dio. Vi rabis iliajn propraĵojn, kaj pro viaj tiranaj agoj, ĉio kion ili posedas estas forprenita de ili. ... Antaŭ Dio, plenmano da polvo estas pli granda ol viaj regno, gloro, supereco kaj reĝeco, kaj se Li dezirus, Li povus disĵeti vin kiel sablon de dezerto. Baldaŭ atingos vin Lia kolero, revolucioj eksplodos meze de via popolo kaj viaj ŝtatoj estos dividitaj! Tiam vi ploros kaj veos kaj nenie trovos helpon kaj subtenon.... Estu gardemaj, ĉar la kolero de la Eternulo estas preparita, kaj post nelonge vi ekvidos tion, kio estas skribita de la Plumo de Ordono.

Kaj al 'Ali Paŝao Li skribis:

Vi faris, ho Estro, tion pro kio Mahometo, la Profeto de Dio, ĝemsopiras en la Plejsupera Paradizo. La mondo faris vin fiera, tiel ke vi forturnis vin de la Vizaĝo per Kies lumo estas lumigitaj la membroj de la Ĉiela Anaro. Baldaŭ vi troviĝos en granda manko. Vi unuiĝis kun la Reganto de Persujo por fari malbonon al Mi, kvankam Mi estas veninta al vi el la Tagiĝloko de la Ĉionpova, la Granda, kun Kredo kiu refreŝigis la okulojn de la favoratoj de Dio...

Ĉu vi supozis ke vi povos estingi la fajron kiun Dio ekbruligis en la Universo? Ne! Mi deklaras je Lia Vera Animo, se vi nur estus e/ tiuj kiuj komprenas. Kontraŭe, pro tio kion vi faris ĝiaj brilo kaj flamo pligrandiĝos. Baldaŭ ĝi ĉirkaŭos la mondon kaj ĝian loĝantaron. ... Baldaŭ la Lando de Mistero (Adrianopolo) kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estos ŝanĝitaj, kaj forpaŝos el la manoj de la Reĝo, kaj sekvos ĥaoso, kaj aŭdiĝos veado, kaj malutilo aperos en la regionoj, kaj malordiĝos aferoj pro tio kio okazis al tiuj ĉi malliberigitoj (Baha'u'llah kaj Liaj kunuloj) flanke de la armeoj de tiraneco. La direkto de viaj aferoj ŝanĝos sin, kaj la kondiĉoj fariĝos tiel malgajaj, ke eĉ la sablo ĝemados sur dezertigitaj altaĵoj, arboj plorados sur montoj, kaj sango fluos el ĉio, kaj vi vidos la popolon en granda mizero.

Tiel la afero estas dekretita de la Dekretanto, la saĝa, kies ordonon armeoj de ĉielo kaj tero ne povas kontraŭstari, nek ĉiuj reĝoj kaj regantoj povas deteni Lin de tio kion Li volas. Katastrofoj estas oleo por tiu ĉi Lampo, kaj per ili la Lumo pligrandiĝas, se vi estus e/ tiuj kiuj scias! Ĉiuj kontraŭstaraĵoj elmontritaj de la persekutantoj estas vere kiel heroldoj de tiu ĉi Religio, kaj per ili la Apero de Dio kaj Lia Religio estas vaste diskonigitaj inter la popoloj de la mondo.

Alifoje Li skribis en la Libro Aqdas:

Ho Terpunkto (Konstantinopolo) kiu kuŝas ĉe la bordoj de la du maroj! La trono de maljusteco estas starigita en vi, kaj en vi estas flamigita la fajro de malamo, en tia maniero ke veas pro tio la Plejsupera Anaro kaj tiuj, kiuj ĉirkaŭas la Altan Tronon. Ni vidas en vi malsaĝulojn kiuj superregas saĝulojn; kaj mallumon kiu fieras super lumo; kaj vere, granda estas via evidenta fiero. Ĉu via ekstera ornamaro faris vin malmodesta? Je Li

Kiu estas la Sinjoro de la homaro! Baldaŭ ĝi pereos, kaj viaj filinoj kaj vidvinoj, kaj tiuj kiuj estas en vi plorveos. Tiel informas vin la Saĝa, la Ĉionscianta. - Kitab-i-Aqdas

La sinsekvaj sortobatoj, kiuj trafis la iam potencan imperion de post la publikigo de tiuj ĉi avertoj havigis elokventan komentarion pri ilia profeta signifo.