Выбрать главу

Ameriko

En la Libro Aqdas revelaciita en Akreo en 1873, Baha'u'llah petegis al Ameriko:

... Ho Regantoj de Ameriko, Prezidentoj kaj Estroj de ĝiaj Respublikoj. ... Aŭdu la vokon el la Tagiĝo de Majesteco: Vere, ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Parolanto, la Ĉionscianto. Kunligu la rompitojn per la manoj de justeco, kaj dispremu premantojn per la vergo de la ordono de via Eternulo, la Reganto, la saĝa. - Kitab-i- Aqdas

'Abdu'l-Baha en Siaj paroladoj en Ameriko kaj aliloke multfoje esprimis la esperon, preĝon kaj certigon ke la standardo de internacia paco estos unue levita en Ameriko. En Cincinnati, Ohio, la 5-an de novembro 1912, Li diris:

Amerikanoj estas nobla nacio, portanta pacstandardon tra la mondo, radianta sian lumon al ĉiuj regionoj. Aliaj nacioj ne estas tiel senkatenitaj de intrigoj kiel Usono, kaj ne povas venigi la Universalan Pacon. Sed Ameriko, dank'al Dio, estas en paco kun la tuta mondo, kaj estas inda por levi la standardon de frateco kaj internacia Paco. Kiam alvoko al internacia paco estos laŭtigita de Ameriko, la cetera mondo ekkrios: "Jes, ni akceptas." La nacioj de ĉiuj mondpartoj unuiĝos en akcepto de la instruoj de Baha'u'llah, malkaŝitaj antaŭ pli ol kvindek jaroj. En Siaj Epistoloj Li petis al la parlamentoj de la mondo sendi siajn plej bonajn kaj plej saĝajn homojn al internacia mondparlamento kiu devus decidi ĉiujn demandojn inter la popoloj kaj starigos pacon ... tiam ni havos la Parlamenton de Homo pri kiu revis la profetoj.

Al la alvokoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha jam grandparte respondis Usono, kaj en neniu alia lando de la mondo la bahaaj instruoj renkontis pli pretan akceptemon. La destinita al Ameriko rolo de tiu, kiu alvokos la naciojn al internacia paco, estas tamen ĝis nun nur parte plenumita, kaj bahaanoj atendas kun intereso pluan sekvadon de okazoj kiujn kaŝas en si la estonteco.[36]

La Granda Milito

Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha en multaj okazoj antaŭdiris kun surpriza precizeco eksplodon de la Granda Milito de 1914-1918. Ĉe Sakramento, en la ŝtato Kalifornio, 'Abdu'l-Baha diris la 26an de oktobro, 1912: "Hodiaŭ la eŭropa kontinento estas kvazaŭ arsenalo. Ĝi estas provizejo de eksplodaĵoj, atendanta nur unu fajreron, kaj unu fajrero povas flamigi la tutan Eŭropon, speciale en la nuna tempo, kiam la balkana situacio estas antaŭ la mondo."

En multaj el Siaj paroladoj en Ameriko kaj Eŭropo Li prezentis similajn avertojn. En alia parolado en Kalifornio en oktobro 1912 Li diris:

Ni estas en antaŭtago de la Batalo de Armagedono pri kiu estas parolite en la deksesa ĉapitro de la Apokalipso. La tempo estas du jaroj de nun, kiam unu sola fajrero flamigos la tutan Eŭropon.

La socia maltrankvilo en ĉiuj landoj, la kreskanta religia skeptikeco antaŭ la miljaro, kajjam venintaj, flamigos la tutan Eŭropon kiel estas profetite en la Libro de Daniel kaj en la Libro (Apokalipso) de Johano.

Antaŭ la jaro 1917 regnoj falos kaj kataklismoj skuos la teron. (Raportite de s-ino Corinne True en The North Shore Review (Nord-Borda Revuo), 26 septembro 1914, Ĉicago, Usono)

En la antaŭtago de la granda konflikto Li diris:

Ĝenerala intermilito de la civilizitaj nacioj estas antaŭ ni. Terurega konflikto alproksimiĝas. La mondo staras ĉe la sojlo de plej tragika batalado.... Grandaj armeoj-milionoj da homoj - estas mobilizataj kaj postenigataj ĉe landlimoj. Oni sin preparas al terura armiluzo. La plej eta malakordo kaŭzos teruran eksplodon, kaj okazos konfliktego, al kiu similan ne konas la gisnuna historio de la homaro. (en Hajfa, 3 aŭgusto 1914)

Sociaj Malfacilaĵoj post la Milito

Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha ambaŭ antaŭdiris periodon de grandaj sociaj malfacilaĵoj, konfliktoj kaj katastrofoj kiel neevitebla rezulto de la nereligiemo kaj antaŭjuĝoj, nescio kaj superstiĉoj, kiuj superregas en la mondo. La granda internacia milita konflikto estis nur unu fazo de tiuj malfacilaĵoj. En Tabuleto datumita januaro, 1920, Li skribis:

Ho vi veramantoj! Ho vi servantoj al la homaro! Pro tio ke la dolĉa parfumo de viaj pensoj kaj altaj celoj elspiris sur min, mi sentas ke mia animo senreziste volas komuniki kun vi.

Pripensu en viaj koroj kiel malĝojiga estas la konfuzo en kiu la mondo trempas sin; kiel la nacioj surteraj estas kovritaj per homa sango; ja eĉ ilia grundo fariĝas koaglita sango. La flamo de milito kaŭzis tiel furiozan flagron ke la mondo en siaj fruaj tagoj, en siaj mezaj epokoj, aŭ en la nuntempo neniam vidis ĝian egalon. La muelŝtonoj de milito muelis kaj pistis multajn homajn kapojn, ja eĉ pli severa estis la sorto de ĉi tiuj viktimoj. Prosperantaj landoj dezertiĝis, urboj ebeniĝis, kaj ridetantaj vilaĝoj ruiniĝis. Patroj perdis la filojn, kaj filoj senpatriĝis. Patrinoj verŝis sangolarmojn funebrante la junulojn, infanoj orfiĝis, kaj virinoj fariĝis vagantaj kaj senhejmaj. Unuvorte, la homaro, en ĉiuj siaj fazoj, fariĝis malnobligita. Laŭtiĝas la krioj kaj plorado de orfoj, kaj la ĉieloj eĥas la amarajn lamentadojn de patrinoj.

La ĉefa kaŭzo de ĉiuj ĉi okazaĵoj estas rasa, nacia, religia, kaj politika antaŭjuĝoj, kaj la radiko de ĉiuj ĉi antaŭjuĝoj kuŝas en eluzitaj kaj profunde fiksitaj tradicioj, ĉu religiaj, rasaj, naciaj, aŭ politikaj. Tiel longe kiel ĉi tiuj tradicioj restos, la fundamento de homa socio estas nesekura, kaj la homaro mem estas elmetita al daŭra danĝero.

Nun en ĉi tiu radianta epoko, kiam la esenco de ĉiuj estaĵoj manifestiĝas, kaj la kaŝita sekreto de ĉiuj kreitaĵoj malkaŝiĝas, kiam la lumo de vero mateniĝas kaj kaŭzas ke la mallumo de la mondo fariĝu lumo, ĉu estas dece kaj taŭge ke okazu tiel terura buĉado kiu portas tiel neripareblan ruinigon sur la mondo? Je Dio! Tio ne povas okazi.

Kristo vokis ĉiujn popolojn de la mondo al akordiĝo kaj paco. Li ordonis al Petro remeti la glavon en la ingon. Tio estis Liaj deziro kaj konsilo, kaj tamen la portantoj de Lia nomo elingis la glavon! Kiel granda la diferenco inter iliaj faroj kaj la klara teksto de la Evangelio!

Antaŭsesdekjaroj Baha'u'llah, ja kiel la brilanta suno, brilis en la ĉielo de Persujo, kaj proklamis ke la mondo estas envolvita en mallumo kaj ke ĉi tiu mallumo estas ŝarĝita per katastrofaj rezultoj, kaj kondukos al terura malpaco. En Sia mallibereja urbo Akreo, Li alparolis per sendubaj esprimoj la Imperiestron de Germanujo, kaj deklaris ke terura milito okazos, kaj ke la popolo de Berlino eklamentos kaj ĝemkrios. Sammaniere, dum Li estis maljuste enkarcerigita de la Sultano de Turkujo en la citadelo de Akreo, Li klare kaj emfaze skribis al li ke Konstantinopolo fariĝos viktimo de grandega malordo, ĝis tia grado ke la virinoj kaj infanoj ĝeme laŭtkrios. Mallongvorte, Li sendis epistolojn al ĉiuj ĉefaj regantoj kaj suverenoj de la mondo, kaj ĉiuj Liaj antaŭdiroj plenumiĝis. El Lia plumo de gloro fluis instruoj por malebligi militon, kaj ĉi tiuj estis vaste dissemitaj.

Lia unua instruo estas serĉi la veron. Blinda imitado, Li deklaris, mortigas la homan spiriton, sed la esplorado pri vero liberigas la mondon el la mallumo de antaŭjuĝoj.

Lia dua instruo estas la unueco de la homaro. Ĉiuj homoj estas nur unu paŝtataro, kaj Dio estas la amanta Paŝtisto. Li donacas al ili Sian plejan kompaton, kaj konsideras ĉiujn el ili kiel unu. "Vidu neniajn diferencojn inter la kreitoj de Dio." Ĉiuj el ili estas Liaj servantoj, kaj sentas Lian bonfaremon.

La tria instruo estas ke religio estas la plej potenca fortikaĵo. Ĝi celu al unueco, prefere ol esti la kaŭzo de malamikeco kaj malamo. Se ĝi kondukos al malamikeco kaj malamo estos pli bone ne havi ĝin. Ĉar religio estas ja simila al medikamento, se ĝi pliigas la malsanon, estus prefere forlasi ĝin.

Simile, religio, rasa, nacia, kaj politika antaŭjuĝoj, ĉiuj emas renversi la fundamenton de homa socio, ĉiuj kondukas al sangoverŝo, ĉiuj ruinigas la homaron. Tiel longe kiel ĉi tiuj antaŭjuĝoj restos, daŭros la timego pri milito. La sola kuracilo estas universala paco. Kaj tion oni atingos nur per la starigo de supera Tribunalo, reprezenta de ĉiuj registaroj kaj popoloj. Ĉiuj naciaj kaj internaciaj problemoj estu transdonitaj al ĉi tiu tribunalo, kaj kio ajn estu ĝia decido tio estu deviga. Se registaro aŭ popolo malkonsentus, la tuta mondo leviĝu kontraŭ ĝi.