Выбрать главу

El ĉiuj flankoj de la monto oni aŭdados la simfonion de "Ja Baha'u'l-Abha!" kaj antaŭ tagiĝo la animsorĉanta muziko akompanata de melodioj sinlevos al la trono de la Ĉionpova.

Vere, la vojoj de Dio estas misteraj kaj nepenetreblaj. Kia ekstera rilato ekzistas inter Ŝirazo kaj Teherano, Bagdado kaj Konstantinopolo, Adrianopolo kaj Akreo kaj Hajfa? Dio laboris pacience, paŝon post paŝo, tra ĉi tiuj diversaj urboj, konforme al Sia propra difinita kaj eterna plano, tiel ke la antaŭdiroj kaj profetaĵoj diritaj de la Profetoj estu plenumitaj. La ora fadeno de promeso koncerne la Mesian Miljaron estas plektita tra la Biblio, kaj estis tiel destinite ke Dio en Sia propra tempo kaŭzos ĝian realiĝon. Eĉ ne unu sola vorto estos lasita sensignifa kaj neplenumita.

ĈAPITRO XV: RERIGARDO KAJ PERSPEKTIVO

Mi atestas, ho amikoj! ke la favoro estas kompleta, la argumento certigita, la pruvo elmontrita kaj la atesto plenumita. Ni nun konstatu, laŭ la volo de sinofero, kion viaj penemoj malkaŝos. Tiamaniere la dia favoro plenumita estis al vi kaj al ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero. Laŭdata estu Dio, la Eternulo de ĉiuj mondoj. - Baha'u'llah, La Kaŝitaj Vortoj

Progreso de la Religio

Bedaŭrinde ne estas eble, en tiu ĉi verko, detale priskribi la progresadon de la Bahaa Religio tra la mondo. Multan ĉapitrojn oni povus dediĉi al tiu ĉi interesega temo, kaj multajn kortuŝajn historiojn oni povus rakonti pri la pioniroj kaj martiroj de la Religio, sed ni devas kontentiĝi per tre mallonga skizo.

En Persujo la fruaj konfesantoj de tiu ĉi revelacio renkontis ekstreman kontraŭstaron, persekutadon kaj kruelecon flanke de siaj samlandanoj, sed ili akceptis ĉiujn malfeliĉojn kaj sortoprovojn per altaj heroeco, firmeco kaj pacienco. En sia propra sango ili estis baptitaj, ĉar multaj miloj da ili pereis kiel martiroj; dum miloj da aliaj estis batataj, malliberigitaj, rabitaj de siaj posedaĵoj, elpelitaj el la hejmoj aŭ persekutataj en aliaj manieroj. Dum sesdek jaroj aŭ eĉ pli longe ĉiu en Persujo kiu kuraĝis konfesi lojalecon kun Bab aŭ Baha'u'llah faris tion ĉi je la risko de sia propraĵo, sia libereco kaj eĉ sia vivo. Tamen tiu ĉi decida kaj kruela kontraŭstarado ne povas pli sufoki la progreson de la Religio, ol polva nubo povus deteni la sunleviĝon.

De unu landlimo de Persujo[37] ĝis la alia oni povas nun trovi bahaanojn en preskaŭ ĉiu urbo kaj urbeto, kaj eĉ inter la nomadoj. En kelkaj vilaĝoj la tuta loĝantaro estas bahaa kaj en aliaj lokoj la kredantoj formas grandan parton de la loĝantaro. Rekrutite el multaj kaj diversaj sektoj, kiuj estis pasie malamikaj unu kontraŭ alia, ili nun formas grandan anaron da amikoj kiuj konfesas fratecon, ne nur kun unu la alian, sed kun ĉiuj homoj ĉie, kiuj laboras por unuigi kaj ekzalti la homaron, por forigi ĉiajn antaŭjuĝojn kaj konfliktojn, kaj porfondi la Regnon de Dio en la mondo.

Kia miraklo povus esti pli granda ol tio? Nur unu, kaj tio estas tramonda plenumo de la tasko al kiu sin dediĉis tiuj homoj. Kaj signoj ne mankas ke ankaŭ tiu ĉi pli granda miraklo progresas. La Kredo montras mirindan vivoforton, kaj ĝi disvastiĝas, kiel fermentaĵo, tra la homamaso, transformanta la popolon kaj la socion dum ĝi disvastiĝas.[38]

La relative malmulta nombro da bahaanoj ŝajnus esti ankoraŭ sensignifa kompare al la sekvantoj de la aliaj religioj, sed ili certas, ke dia Forto benas ilin per la granda privilegio servi al nova mondordo en kiu venos la homamasoj de Oriento kaj Okcidento en ne tre malproksima tago.

Sekve, kvankam estas vere, ke la Sankta Spirito respeguliĝas el puraj koroj en ĉiuj landoj ankoraŭ senkonsciaj pri la Fonto, kaj la disvastiĝo de la Kredo videbliĝas en la multaj penoj ekster la bahaa komunumo antaŭenigi iun aŭ alian de la instruoj de Baha'u'llah, tamen la manko de daŭra fundamento en la malnova mondordo estas konvinka pruvo ke la idealoj de la Regno povas fariĝi fruktodonaj nur en la kadro de la bahaa komunumo.

Profeteco de Bab kaj Baha'u'llah

Ju pli multe ni studas la vivojn kaj instruojn de Bab kaj Baha'u'llah, des pli neeble ŝajnas trovi iun klarigon de llia grandeco, krom la Dia Inspiro. Ili estas edukitaj en atmosfero de fanatikeco kaj bigoteco. Ili havis apenaŭ elementan edukadon. Ili havis nenian kontakton kun la okcidenta kulturo. Ili havis nenian politikan aŭ financan subtenan forton. Ili nenion petis de la homoj, kaj ricevis malmulte krom maljusteco kaj persekutado. La potenculoj de la tero ignoris aŭ kontraŭstaris llin. Ili estis skurĝataj kaj torturataj, malliberigitaj kaj subigataj al plej teruraj malfeliĉoj en la plenumo de Sia misio. Ili estis solaj kontraŭ la mondo, havante neniun helpanton krom Dio, tamen Ilia triumfo jam estis evidenta kaj grandioza.

La grandeco kaj alteco de lliaj idealoj, la nobleco kaj sinoferemo de lliaj vivoj, lliaj netimigeblaj kuraĝo kaj konvinko, lliaj mirigaj saĝeco kaj scio, llia kompreno de la bezonoj de la orientaj kaj okcidentaj popoloj, la klareco kaj taŭgeco de lliaj instruoj, Ilia povo inspiri en Siaj sekvantoj tutkorajn sindonemon kaj entuziasmon, la penetremo kaj potenco de Ilia influo, la progreso de la fondita de Ili Religio - ĉio tio sendube prezentas tiajn konvinkajn pruvojn de profeteco kiajn nur povas elmontri la historio de religio.

Glorplena Perspektivo

La bahaa ĝoja novaĵo prezentas bildon de la Favoro de Dio kaj de la estonta progreso de la homa gento, kio certe estas la plej granda kaj plej glora Revelacio iam donita al la homaro, la plenevoluo kaj plenumo de ĉiuj antaŭaj Revelacioj. Ĝia celo estas nenio alia ol revivigo de la homaro kaj kreo de "nova ĉielo kaj nova tero". Tio ĉi estas la sama tasko, al kiu Kristo kaj ĉiuj aliaj profetoj dediĉis siajn vivojn, kaj inter tiuj grandaj instruistoj ekzistas nenia rivaleco. La tasko estos plenumita ne per tiu Revelacio aŭ per alia, sed per ĉiuj kune.

Kiel diras "Abdu'l-Baha:

Ne estas necese malaltigi Abrahamon por altigi Jesuon. Ne estas necese malaltigi Jesuon por proklami pri Baha'u'llah. Ni devas bonvenigi la Veron de Dio, kie ajn ni vidas ĝin. La esenco de la demando estas ke ĉiuj tiuj grandaj Disenditoj venis por levi la Dian Standardon de Perfektecoj. Ĉiuj ili brilas kiel astroj en tiu sama ĉielo de la Dia Volo. Ĉiu el ili donas Lumon al la mondo.

Tio ĉi estas la tasko de Dio, kaj Dio alvokas ne nur Profetojn sed ĉiujn homojn ke ili kunagu kun Li en tiu ĉi krea laboro. Se ni malakceptos Lian alvokon, ni ne detenos la aferon de antaŭenmarŝo, ĉar kion Dio volas tio nepre efektiviĝos. Se ni ne plenumos nian rolparton Li povas destini aliajn instrumentojn por ke ili efektivigu Lian intencon; sed ni preterpasos la veran celon kaj taskon de nia propra vivo. Reakordiĝo kun Dio - iĝante Liaj amatoj, Liaj servantoj, volplenaj fluejoj kaj perantoj de Lia Krea Povo, ĝis ni konscios en ni mem nenian vivon krom Lia Dia kaj abunda vivo - jen kio, laŭ la bahaa instruo, estas la nedirebla kaj glorplena plenumiĝo de la homa ekzisto.

La homaro estas tamen esence puranima, ĉar ĝi estas kreita "laŭ la bildo de Dio, simile al Li", kaj kiam ĝi fine ekvidos la veron, ĝi ne daŭriĝos laŭ la vojo de malsaĝeco. Baha'u'llah certigas ke baldaŭ la alvoko de Dio estos ĝenerale akceptita, kaj la tuta homaro turnos la vizaĝon al justeco kaj obeemo. "Ĉiu zorgo ŝanĝos sin tiam en ĝojon, kaj ĉiu malsano en sanon", kaj la regnoj de tiu ĉi mondo fariĝos "la regnoj de nia Eternulo kaj de Lia Kristo; kaj Li reĝos por ĉiam kaj eterne." (Apok. XI, 15). Ne nur tiuj kiuj estas sur la tero, sed ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, unuiĝos en Dio kaj eterne ĝojos en Li.

Renovigo de Religio

La hodiaŭa stato de la mondo prezentas sufiĉan atestaĵon ke, kun malmultaj esceptoj, la popoloj de ĉiuj religioj bezonas esti revekitaj al la vera signifo de siaj religioj. Tiu ĉi reveko estas grava parto de la misio de Baha'u'llah. Li venas por fari kristanojn pli bonaj kristanoj, por fari islamanojn pli bonaj islamanoj, por fari ĉiujn homojn fidelaj al la spirito kiu inspiris iliajn Profetojn. Li ankaŭ plenumas la promeson farita de ĉiuj tiuj Profetoj pri la glora Malkaŝanto kiu estos aperonta en la "Pleneco de la Tempo" por kroni kaj finplenumi llian laboron. Li donas pli plenan elvolvon de la spiritaj veroj ol Liaj antaŭintoj, kaj malkaŝas la Volon de Dio rilate al ĉiuj problemoj de individua kaj socia vivo kiuj prezentas sin al ni en la hodiaŭa mondo. Li donas universalan instruon kiu konstruas fortan fundamenton sur kiu povas esti bazita nova kaj pli bona civilizacio, instruon adaptitan al bezonoj de la mondo en la nova nun komenciĝanta epoko.