Выбрать главу

Kiel junulo Li estis konata pro granda persona beleco kaj ĉarmo de sinteno, kaj ankaŭ pro neordinara pieco, kaj nobleco de la karaktero. Li estis ĉiam firma en plenumado de preĝoj, fastoj kaj aliaj ordonoj de la islama religio, kaj Li obeis ne nur laŭlitere, sed vivis konforme al la spirito de la instruoj de la Profeto. Li edziĝis en la aĝo de ĉirkaŭ dudek du jaroj. El tiu ĉi edziĝo naskiĝis unu filo, kiu mortis en infaneco, en la unua jaro de la publika servado de Bab.

La Deklaracio

Atinginte la aĝon de dudek kvin jaroj, obee al la dia ordono, Li deklaris ke "Dio la Superega elektis Lin al la rango de Babeco." En "A Traveller's Narrative"[6] ni legas ke: "Tio, kion li difinis per la esprimo Bab signifas, ke li estis la fluejo de difavoro devenanta de iu granda Persono kaŝita ankoraŭ malantaŭ vualo de gloro, kiu estis posedanto de sennombraj kaj senlimaj perfektecoj, laŭ kies volo li sin movis, kaj al kies amo li sin ligis." - A Traveller's Narrative (Episode of the Bab), p. 3 (Rakonto de Vojaĝanto- Epizodo pri Bab).

En tiuj tagoj la kredo pri baldaŭa apero de Sendito de Dio estis speciale forta en la sekto konata per la nomo Ŝejkanoj, kaj estis al unu el la distingitaj anoj de tiu ĉi sekto, Mulao Husayn Bushru'i, ke Bab unue konigis Sian mision. La preciza dato de tiu ĉi konigo estas difinita en la Bayan, unu el la Verkoj de Bab, je du horoj kaj kvindek minutoj post la sunsubiro en la antaŭvespero de la kvina tago de la monato Jamadiyu'l-Avval, 1260 p. H.[7] 'Abdu'l-Baha naskiĝis en tiu sama nokto, sed oni ne certas pri la preciza horo de Lia naskiĝo. Post kelkaj tagoj de zorgema esplorado kaj studado, Mulao Husayn firme konvinkiĝis ke la Disendito delonge atendata de la ŝejkanoj efektive aperis. Lian varmegan entuziasmon pro tiu ĉi malkovro baldaŭ ekpartoprenis multaj liaj amikoj. En mallonga tempo la plimulto de ŝejkanoj akceptis Babon, kaj iĝis konataj kiel babanoj; baldaŭ la famo de la juna Profeto komencis disvastiĝadi tra la lando kiel fajro.

Disvastiĝado de la Baba Movado

La unuaj dekok disĉiploj de Bab (kalkulante Lin Mem kiel la deknaŭan) iĝis konataj kiel la "Literoj de Vivo". Tiujn ĉi disĉiplojn Li dissendis en diversajn partojn de Persujo kaj Turkestano por disvastigadi la novaĵon pri Lia apero. Dume Li Mem pilgrimis en Mekkon, kien Li alvenis en decembro 1844, kaj tie Li publike deklaris Sian mision. Post la reveno en Buŝihron la anonco de Lia Babeco kaŭzis grandegan eksciton. La fajro de Lia elokventeco, la mirindaĵo de Liaj rapidaj kaj inspiritaj verkoj, Liaj eksterordinaraj saĝeco kaj scio, Liaj kuraĝo kaj reformista fervoro, vekis grandegan entuziasmon inter Liaj sekvantoj, sed kaŭzis konformgradajn alarmon kaj malamikecon inter la ortodoksaj islamanoj. La ŝijaistaj doktoroj furioze akatakis Lin, kaj instigis la provincestron de Farso, nomatan Husayn Ĥano, fanatikan kaj tiranan reganton, entrepreni subpremon de la nova herezo. Tiam komenciĝis por Bab longa serio de malliberigoj, ekziloj, ekzamenoj antaŭ tribunaloj, skurĝadoj kaj malhonoroj, kiuj finiĝis nur ĉe Lia martiriĝo en 1850.

La Pretendoj de Bab

La malamikeco ekscitita per la pretendo al Babeco iĝis duobla kiam la juna reformanto deklaris plue ke Li Mem estas la Mihdi (Mahdi) kies alvenon antaŭdiris Mahometo. Ŝijaastoj identigis tiun Mihdion kun la 12a Imamo[8] kiu, laŭ ilia kredo, mistere malaperis for de la homa vido ĉirkaŭ mil jarojn antaŭe. Ili kredis ke li vivas ankoraŭ kaj reaperos en tiu sama korpo kiel antaŭe, kaj ili interpretadis en materiala senco la profetaĵojn rilate al lia regado, lia gloro, lia venko kaj la "signoj" de lia alveno, same kiel la judoj en la tempo de Kristo interpretadis similajn profetaĵojn pri la Mesio. Ili kredis ke li aperus kun tera potenco kaj sennombra armeo kaj deklarus sian revelacion, ke li levadus mortintajn korpojn kaj revivigadus ilin, k.t.p. Ĉar tiuj ĉi signoj ne aperis, la ŝijaistoj malakceptis Babon kun tia sama pasiega malrespekto kian lajudoj elmontris kontraŭ Jesuo. La babanoj, aliflanke, interpretis simbole multajn el tiuj profetaĵoj. Ili interpretis la regnon de la Promesito kiel regnon mistikan, same kiel tiun de la galilea "Homo de Zorgoj"; Lian gloron kiel la spiritan, ne teran gloron; Liajn konkerojn kiel konkerojn de la urboj de homaj koroj; kaj ili trovis multegajn pruvojn de la pretendoj de Bab en Liaj mirindaj vivo kaj instruado, en Lia nefleksebla kredo, Lia nevenkebla firmeco kaj en la povo per kiu Li vokadis al la noveco de la spirita vivo tiujn kiuj estis en tomboj de eraro kaj nescio.

Sed la misio de Bab ne limiĝis eĉ per Lia pretendo al Mihdi-eco. Li alprenis la sanktan titolon "Nuqtiyiŭla" aŭ "Unua Punkto". Tio ĉi estas la titolo donita al Mahometo Mem de Liaj sekvantoj. Eĉ la Imamoj estis duagradaj rilate al la "Punkto", el Kiu ili ĉerpis siajn inspiron kaj aŭtoritaton. Alprenante tiun ĉi titolon, Bab pretendis enviciĝi, kiel Mahometo, en la aron de la Grandfondintoj de Religio, kaj pro tio ĉi, Li estis rigardata de ŝijaistoj kiel ĉarlatano, same kiel Moseo kaj Jesuo antaŭ Li estis konsiderataj ĉarlatanoj. Li eĉ inaŭguris novan kalendaron, restarigante la sunan jaron, kaj datante la komenciĝon de la Nova Epoko de la jaro de Sia propra deklaracio.

Pligrandiĝo de Persekutoj

Sekve de tiuj ĉi deklaracioj de Bab kaj de la alarmanta rapideco kun kiu homoj de ĉiuj klasoj, riĉaj kaj malriĉaj, instruitaj kaj neinstruitaj, varmege respondis al Liaj instruoj, pli kaj pli kruelaj kaj atencitaj iĝis la penoj de subpremo. Oni rabadis kaj ruinigis domojn. Oni kaptis kaj forportis virinojn. En Teherano, Farso, Mazindarano kaj aliaj lokoj oni mortigis grandan nombron da kredantoj. Multajn oni senkapigis, pendigis, eksplodigis el kanonoj, bruligis aŭ masakris en pecojn. Tamen, malgraŭ ĉiuj penoj celantaj pereigon, la religio progresis. Eĉ ĝuste pro tiu ĉi persekutado kreskis la fido de la kredantoj, ĉar per tio plenumiĝis laŭlitere multaj el la profetaĵoj pri la alveno de Mihdi. Tiel en tradicio priskribita de Jabir, kiun ŝijaistoj konsideras aŭtentika, ni legas:

En li estos la perfekteco de Moseo, la altanimeco de Jesuo, kaj la pacienco de Ijob; liaj sanktuloj estos en sia tempo malhonorataj, kaj iliaj kapoj estos donace interŝanĝataj, kiel la kapoj de turkoj kaj de dejlamidoj estas donace interŝanĝataj; ili estos mortigataj kaj bruligataj, kaj ili estos teruritaj, timoplenaj kaj konfuzitaj; la tero estos ruĝigita per ilia sango, kaj laŭtsonos plendokrioj de iliaj virinoj; tiaj estas vere miaj sanktuloj. - New History of the Bab, angligita de prof-o E. G. Browne, p. 132 (Nova Historio de Bab)

Martiriĝo de Bab

La 9-an de julio, 1850[9] Bab Mem, Kiu tiam estis en Sia tridek unua jaro, iĝis viktimo de la fanatika furiozo de Siaj persekutantoj. Kune kun sindonema juna sekvanto, Agao Muhammad 'Ali, kiu pasie petis permeson partopreni Lian martirecon, Li estis kondukita sur eŝafodon sur malnova kazerna placo en Tabrizo. Je ĉirkaŭ du horoj antaŭ la tagmezo ili ambaŭ estis pendigitaj per ŝnuroj sub la brakoj tiamaniere ke la kapo de Muhammad 'Ali apogis sin sur la brusto de lia amata Majstro. Oni starigis regimenton de armenaj soldatoj kaj komandis pafi. Sen prokraste ektondris la salvo, sed kiam la fumo disiĝis, oni ekvidis ke Bab kaj Lia kunulo estas ankoraŭ vivaj. La kugloj traŝiris nur la ŝnurojn per kiuj ili estis pendigitaj, sekve ili terenfalis nevunditaj. Bab trapaŝis en proksiman ĉambron, kie oni trovis Lin interparolanta kun amiko. Ĉirkaŭ tagmeze ili estis denove pendigitaj. La armenoj, kiuj konsideris la rezulton de sia salvo kiel miraklon, ne volis pafi denove, kaj tial oni venigis alian regimenton, kiu ekpafis je la komando. Ĉi-foje la salvo estis efika. La korpoj de ambaŭ viktimoj estis kribre truitaj per la kugloj kaj terure senformigitaj, kvankam iliaj vizaĝoj restis preskaŭ netuŝataj.

Per tiu ĉi malnobla ago la Kazerna Placo en Tabrizo fariĝis la dua Kalvario. La malamikoj de Bab ĝuis pekan triumfon, pensante, ke la malamegata arbo de la baba kredo estis forhakita ĉe la radikoj, kaj ke ĝia kompleta elradikigo estos nun facila. Sed ilia triumfo mallonge daŭris! Ili ne komprenis ke la Arbon de Vero povas faligi nenia materia hakilo. Ili ne komprenis ke ĝuste tiu ĉi ilia krimo estis la rimedo kiu donis novan vivoforton al la Movado. La martiriĝo de Bab plenumis Lian propran koran deziron kaj inspiris Liajn sekvantojn per kreskanta fervoro. Tia estis la fajro de ilia spirita entuziasmo ke la akraj ventoj de persekutoj nur flagrigis ĝin en pli brulan flamon. Ju pli grandaj estis la penoj celantaj ĝian estingon, des pli alten ŝprucis la flamoj.