Выбрать главу

Bezono de Nova Revelacio

La unuigo de la homaro, kunfandigo de ĉiuj diversaj mondreligioj, reakordigo de Religio kaj Scienco, starigo de Universala Paco, de Internacia Arbitracio, de Universala Domo de Justeco, de Internacia Lingvo, Emancipo de Virinoj, Universala Edukado, nuligo ne nur de la Korpa, sed ankaŭ de la Industria Sklaveco, Organizo de la Homaro kiel sola tutaĵo, kun ĝusta respekto de la rajtoj kaj libereco de ĉiu individuo - ĉio ĉi estas problemoj de giganta grandeco kaj kolosa malfacileco rilate al kiuj kristanoj, islamanoj kaj konfesantoj de aliaj religioj akceptis kaj ankoraŭ persistas en plej diversaj kaj ofte akre kontraŭaj opinioj, sed Baha'u'llah klare malkaŝis difinitajn principojn, kies ĝenerala adopto sendube faros la mondon paradizo.

Vero Estas por Ĉiuj

Multaj homoj estas pretaj konfesi ke la bahaaj instruoj estus bonegaj por Persujo kaj por la Oriento, sed ili opinias ke por la okcidentaj popoloj tiuj instruoj estas nenecesaj aŭ nekonvenaj. Al iu, kiu menciis tian opinion, "Abdu'1-Baha respondis:

Koncerne la signifon de la Kredo de Baha'u'llah, kio ajn rilatas al universala bono estas dia, kaj kio ajn estas dia, estas por la universala bono. Se ĝi estas vero, ĝi estas por ĉiuj; se ne, ĝi estas por neniu; tial dia afero de universala bono ne povas esti limigita al la Oriento aŭ la Okcidento, ĉar la brilego de la Suno de Vero lumigas same orienton kaj okcidenton, kaj sentigas sian varmon en la Sudo kaj en la Nordo nenia diferenco estas inter unu Poluso kaj la alia. En la tempo de la Revelacio de Kristo, la romanoj kaj grekoj supozis ke Lia afero estas speciale por la judoj. Ili supozis ke ili havas perfektan civilizacion kaj bezonas nenion lerni de la instruoj de Kristo, kaj pro tiu ĉi falsa opinio multaj estis senigitaj de Lia Favoro. Sciu simile ke la principoj de kristanismo kaj la instruoj de Baha'u'llah estas identaj kaj samaj estas iliaj vojoj. En ĉiu tago estas progreso. Estis tempo, kiam tiu ĉi dia institucio (de progresa revelacio) estis embrio, tiam ĵus-naskito, tiam infano, tiam intelekta junulo; kaj hodiaŭ ĝi radias belecon kaj lumas kun grandega brileco. Feliĉa estas tiu kiu divenas la misteron kaj okupas lokon en la mondo de lumigitoj.

La Lasta Volo kaj Testamento de Abdu'l-Baha

Kun la morto de sia amata gvidanto, 'Abdu'l-Baha, la Bahaa Kredo eniris novan fazon de sia historio. Ĉi tiu nova fazo reprezentis pli altan staton en la ekzisto de la sama spirita organismo, pli maturan kaj sekve pli respondecan esprimon de la kredo parte de ĝiaj anoj. "Abdu'1-Baha dediĉis Siajn superhomajn energion kaj unikan kapablecon al la tasko dissemi Sian amon al Baha'u'llah tra la Oriento kaj Okcidento. Li lumigis la kandelon de kredo en sennombraj animoj. Li instruis kaj gvidis ilin en la atribuoj de persona spirita vivo. Konsiderante la grandegan signifon de la Lasta Volo kaj Testamento de 'Abdu'l- Baha, la gravecon de la sekvoj rezultantaj el ĝi kaj la profundan saĝecon formantan la fundamenton de ĝiaj decidoj, ni donas kelkajn pluajn elĉerpaĵojn kiuj brile bildigas la spiriton kaj ĉefprincipojn kiuj donis spiron kaj gvidon al "Abdu'1-Baha kaj estas transdonitaj kiel riĉa heredaĵo al Liaj fidelaj sekvantoj:

Ho vi amatoj de la Eternulo! En tiu ĉi sankta Epoko konflikto kaj malpaco estas nenial permeseblaj. Ĉiu malpaciganto senigas sin mem de la Dia favoro. Estas devige al ĉiu elmontri plej grandan amon, honestecon de la konduto, sincerecon kaj rektan afablecon al ĉiuj gentoj kaj popoloj de la mondo, ĉu ili estas amikoj ĉu fremduloj. Tiel intensa devas esti la spirito de amo kaj kor-afableco, ke fremdulo eksentu sin kiel amiko, malamiko kiel vera frato, sen ia ajn diferenco inter ili. Ĉar universaleco estas de Dio kaj ĉiaj limigoj estas terdevenaj....

Tial, ho miaj amataj amikoj! interrilatu kun ĉiuj popoloj, gentoj kaj religioj de ia mondo kun plej granda honesteco, lojaleco, fideleco, afableco, bonvolemo kaj amikeco; tiel ke la tuta mondo de kreaĵoj estu plenigita per la sankta ekstazo de la favoro de Baha, ke malklereco, malamikeco, malamo kaj malbonvolo malaperu el la mondo kaj la mallumo de fremdeco inter la popoloj kaj gentoj de la mondo cedu lokon al la Lumo de Unueco. Se aliaj popoloj kaj nacioj estus malfidelaj al vi elmontru vian fidelecon al ili; se ili estus maljustaj kontraŭ vi elmontru justecon al ili; se ili tenus sin aparte de vi, allogu ilin al vi; se ili elmontrus malamikecon estu amikaj al ili; se ili venenus vian vivon, dolĉigu iliajn animojn; se ili vundus vin, estu balzamo por iliaj doloroj. Tiaj estas la ecoj de sinceruloj! Tiaj estas la ecoj de fideluloj.

Ho vi amatoj de la Eternulo! Estas devige al vi esti cedemaj al ĉiuj monarĥoj kiuj estas justaj kaj elmontri vian fidelecon al ĉiu justa reĝo. Servu la regantojn de la mondo kun plejgranda fideleco kaj lojeleco. Elmontru obeemon al ili kaj estu iliaj bondezirantoj. Sen ilia rajtigo kaj permeso ne miksu vin en politikajn aferojn, ĉar mallojaleco al justa suvereno estas mallojaleco al Dio Mem.

Tio ĉi estas mia konsilo kaj la ordono de Dio al vi. Bone estas al ili kiuj laŭe agas.

Sinjoro! Vi vidas kiel ĉio ploras pro mi kaj miaj parencoj ĝojas pri mia sufero. Je Via Gloro, ho mia Dio! Eĉ inter miaj malamikoj, kelkaj priploris miajn ĉagrenojn kaj malfeliĉojn, kaj inter enviuloj kelkaj verŝis larmojn pro miaj zorgoj, miaj ekzilo kaj afliktoj. Ili lamentis ĉar ili trovis en mi nenion krom sufero kaj zorgo kaj vidis nenion krom afableco kaj pardonemo. Kiam ili vidis min forviŝitan de torento de malĝojoj kaj mizeroj kaj elmetitan kiel celo al la sagoj de la sorto, iliaj koroj estis tuŝitaj de kompato, larmoj venis en iliajn okulojn kaj ili atestis deklarante: "La Eternulo estas nia atestanto: ni vidis en li nenion krom fideleco, grandanimeco kaj plejgranda kompatemo". Plifortiĝis, tamen, la malamo de la rompantoj de la Sankta interligo, la anoncantoj de malbono, ili ĝojis ke mi iĝis viktimo de la plej afliktaj provoj, ili ekmoviĝis kontraŭ mi kaj festis pro la korŝirantaj aferoj okazintaj al mi.

Mi vokas al Vi, ho Eternulo mia Dio! per la lango kaj per la tuta koro, ke Vi ne repagu al ili ilian kruelecon kaj malbonajn agojn, iliajn ruzojn kaj malbonfarojn, ĉar ili estas malsaĝaj kaj neindaj kaj ne scias kion ili faras. Ili ne distingas bonon de malbono, nek pravon de malpravo, nek justecon de maljusteco. Ili sekvas siajn proprajn dezirojn kaj sekvas la piedsignojn de la plej malperfektaj kaj malsaĝaj inter si. Ho mia Eternulo! Havu kompaton por ili, ŝirmu ilin de ĉiaj afliktoj en tiu ĉi zorgoplena tempo kaj permesu ke ĉiuj provoj kaj malfacilaĵoj estu la sorto de tiu ĉi Via servanto kiu falis en tiun ĉi malluman kavon. Destinu min por ĉiu sufero kaj faru ke mi estu oferaĵo por ĉiuj Viaj amatoj. Ho Eternulo, Plej Alta! Mia animo, mia vivo, mia estaĵo, mia spirito estu oferitaj por ili! Ho Dio, mia Dio! Humile, petege kaj falinte sur la vizaĝon, mi preĝas al Vi kun la tuta ardo de mia alvoko ke Vi pardonu ĉiun kiu vundis min, senkulpigu ĉiun kiu konspiris kontraŭ mi kaj ofendis min, kaj forlavu la malbonfarojn de tiuj kiuj faris al mi maljustaĵon. Favordonu al ili Viajn havindajn donacojn, donu al ili ĝojon, liberigu ilin de malĝojo, donacu al ili pacon kaj prosperon, donu al ili Vian feliĉegon kaj verŝu sur ilin Vian favoron.

Vi estas Ĉionpova, Favora, Helpanto en Danĝero, Mem-Ekzistanta.