Выбрать главу

La disĉiploj de Kristo forgesis sin kaj ĉiujn terajn aferojn, forlasis ĉiujn siajn zorgojn kaj apartenaĵojn, purigis sin de personeco kaj pasio kaj kun absoluta sinoferemo disiris malproksimen alvokante la popolojn de la mondo al la Dia Gvidado, ĝis fine ili faris la mondon alia mondo, lumigis la supraĵon de la tero, kaj eĉ ĝis sia lasta horo elmontris sinoferemon en la vojo de la Amato de Dio. Fine en diversaj landoj ili suferis gloran martiriĝon. Tiuj kiuj estas homoj de ago sekvu iliajn piedsignojn.

Ho Dio, mia Dio! Mi alvokas Vin, Viajn Profetojn kaj Senditojn, Viajn Sanktulojn kaj Benitojn, por atesti ke mi findecide deklaris Viajn Pruvojn al Viaj amatoj kaj klare prezentis al ili ĉiujn aferojn, por ke ili ŝirmu Vian Kredon, gardu Vian Rektan Vojon kaj defendu Vian Brilegan Leĝon. Vi estas vere la Ĉionscianta, la Plej Saĝa!

Post la forpaso de 'Abdu'l-Baha, venis la tempo por starigi la administradon kiun oni nomas modelo kaj nukleo de tiu mondordo kiun starigi estas la speciala misio de la religio de Baha'u'llah. La Testamento de 'Abdu'l-Baha sekve signas turnopunkton en bahaa historio, apartigante la epokon de senmatureco kaj nerespondeco de tiu epoko en kiu la bahaanoj mem estas destinitaj plenumi sian spiritecon per piivastigo de ĝia amplekso el la afero de personaj travivaĵoj al tiu de socialaj unueco kaj kunlaboro. La tri principaj elementoj de la administra plano testamentita de 'Abdu'l-Baha estas:

"La Gardanto de la Religio de Dio,"

"La Manoj de la Religio de Dio," kaj

"La Domoj de Justeco, Lokaj, Naciaj kaj Universala."[39]

La Gardanto de la Religio de Dio

'Abdu'l-Baha destinis Sian plej aĝan nepon, Shoghi Effendi, al la respondeca posteno de la "Gardanto de la Religio de Dio" (Valiyy-i-Amru'llah). Shoghi Effendi estas la plej aĝa filo de Diya'iyyih Khanum, la plej aĝa filino de "Abdu'1-Baha. Lia patro, Mirza Hadi, estas parenco de Bab (kvankam ne en la rekta linio, ĉar la sola ido de Bab mortis en infaneco). Shoghi Effendi havis la aĝon de dudek kvin jaroj kaj studis en la Balliol-Kolegio en Oksfordo, en la tempo de la morto de sia avo. La nomumo estis anoncita en la Testamento per la sekvantaj vortoj:

Ho miaj amantaj geamikoj! Post la forpaso de tiu ĉi suferigito, estas devige al la Aghsan (Branĉoj), la Afnan (Branĉetoj) de la Sankta Lotusarbo, la Manoj (Kolonoj) de la Religio de Dio kaj la amatoj de la Abha Belo turni sin al Shoghi Effendi - la juna branĉo elkreskinta el la du benitaj kaj sanktaj Lotusarboj kaj frukto naskita el la unuiĝo de la du elkreskaĵoj de la Arbo de Sankteco - ĉar li estas la signo de Dio, la elektita branĉo, la gardanto de la Religio de Dio, al kiu devas sin turni ĉiuj Aghsanoj, Afnanoj, la Manoj de la Religio de Dio kaj Liaj amatoj. Li estas klariganto de la vortoj de Dio kaj estas sekvota de la unua-naskito el siaj rektliniaj posteuloj.

La sankta kaj juna branĉo, la gardanto de la Religio de Dio, kiel ankaŭ la Universala Domo de Justeco, universale elektota kaj fondota, ambaŭ estas en la zorgado kaj protektado de la Abha Belo, sub la ŝirmo kaj neerara gvidado de Lia Sankteco, la Laŭdegato (mia vivo estu oferita al ili!). Kion ajn ili decidos, estas de Dio.

Ho vi amatoj de la Eternulo! Estas devige al la gardanto de la Religio de Dio elekti dum sia propra vivotempo tiun kiu estos lia sekvanto, por ke malpacoj ne ekestu post lia morto. La elektito devas elmontri apartecon de ĉiuj mondaj aferoj, li devas esti la esenco de pureco, devas evidentigi en si timon de Dio, scion, saĝon kaj instruitecon. Tiel, se la unuanaskito de la gardanto de la Religio de Dio ne manifestas en si mem la verecon de la vortoj: '"Infano estas la esotera esenco de sia patro'", t.e. se li ne heredos (de la gardanto de la Religio de Dio) liajn spiritajn ecojn kaj lia glora deveno ne estos ligita kun bela karaktero, tiam li (la gardanto de la Religio de Dio) devos elekti alian branĉon kiel sian sekvonton.

La Manoj de la Religio de Dio devas elekti el sia propra nombro naŭ personojn kiuj ĉiutempe estos okupataj per valora servado al la laboro de la gardanto de la Religio de Dio. La elekto de tiuj naŭ personoj devas esti akceptita aŭ unuanime aŭ per plimulto da voĉoj de la anaro de la Manoj de la Religio de Dio kaj tiuj ĉi, ĉu per unuanima voĉdonado aŭ per plimulto, devas doni sian konsenton al la elekto de tiu kiun la gardanto de la Religio de Dio elektis kiel sian sekvonton. Tiu ĉi konsento devas esti donita tiamaniere ke la konsentaj kaj malkonsentaj voĉoj ne estu distingeblaj (t.e. persekreta balotado).

Manoj de la Religio de Dio

Dum Sia propra vivo Baha'u'llah elektis kelkajn provitajn kaj fidelajn amikojn por ke ili helpu Lin direkti kaj disvastigi la aferojn de la Religio, kaj donis al ili la titolon Ayadiyi-Amru'llah (lit. "Manoj de la Religio de Dio"). 'Abdu'l-Baha en Sia Testamento postlasas regulojn koncerne fondon de konstanta aro da laborantoj kiuj devas servi la Religion kaj helpi la Gardanton de la Religio. Li skribas:

Ho geamikoj! La Manoj de la Religio de Dio devas esti nomitaj kaj elektitaj de la gardanto de la Religio de Dio. ...

La devoj de la Manoj de la Religio de Dio estas diskonigi la Diajn Aromojn, edifi homajn animojn, antaŭenigi edukadon, plibonigi la karakteron de ĉiuj homoj kaj esti, en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj cirkonstancoj, sanktigitaj kaj apartigitaj de teraj aferoj. Ili devas manifesti timon al Dio per siaj konduto, manieroj, faroj kaj vortoj.

Tiu ĉi anaro la Manoj de la Religio de Dio, estas sub gvidado de la gardanto de la Religio de Dio. Li devas konstante stimuli ilin ke ili penu kaj streĉu ĉiujn siajn fortojn por diskonigi la dolĉajn bonodorojn de Dio, kaj por gvidi ĉiujn popolojn de la mondo, ĉar estas ĝuste la lumo de Dia Gvidado kiu kaŭzas ke la tuta universo estu lumigita.[40]

La Administra Sistemo[41]

Estas la ĝenerala karakterizo de religio ke organizado signas interrompon de la vera spirita influo kaj emas malhelpi al la originala impulso por veni en la mondon. Organizado ĉiam fariĝas surogato de religio pli ĝuste ol metodo aŭ ilo por doni efikecon al religio. La apartiĝo de popoloj en diversajn tradiciojn netuŝitajn de iu ajn paca aŭ konstrua rilato faris tion neevitebla. Fakte, ĝis nun neniu Fondinto de revelaciita religio klare difinis la principojn por gvidi la administradan funkcion de la Kredo, kiun Li starigis.

En la Bahaa Religio, la principojn de mondadministrado esprimis Baha'u'llah, kaj tiuj ĉi principoj evoluiĝis en la skriboj de 'Abdu'l-Baha, precipe en Lia Testamento.

La celo de tiu ĉi organizado estas ebligi veran kaj daŭran unuecon inter popoloj de diversaj rasoj, klasoj, interesoj, karakteroj, kaj hereditaj kredoj. Detala kaj simpatia studado de tiu ĉi aspekto de la Bahaa Kredo montras ke la celo kaj metodo de bahaa administrado tiel perfekte adaptiĝas al la fundamenta spirito de la Revelacio ke ĝi rilatas al ĉi lasta same kiel la korpo rilatas al la animo. Karaktere, la principoj de bahaa administrado prezentas la sciencon de kunlaborado; aplike, ili provizas novan kaj pli altan tipon de moraleco mondvasta en amplekso. ...

Bahaa komunumo malsimilas al aliaj memvolaj kunvenoj en tio ke ĝia fundamento kuŝas tiel profunde kaj etendiĝas tiel vaste ke ĝi kapablas inkluzivi ĉiun sinceran homon. Dum aliaj asocioj estas ekskluzivaj, efike se ne intence, kaj metode se ne ideale la bahaa asocio estas inkluziva, kaj fermas al neniu sincera homo la enirejon al kuneco. En ĉiu kunveno estas latenta aŭ evoluinta iu bazo por selekti. En religio ĉi tiu bazo estas kredo limigita per la historia naturo de sia origino; en politiko tio ĉi estas partio aŭ programo; en ekonomio tiu ĉi estas komuna malbonŝanco aŭ komuna potenco; en artoj aŭ scienco tiu ĉi bazo konsistas el speciala edukado aŭ agado aŭ intereso. En ĉiuj ĉi tiuj aferoj, ju pli ekskluziva estas la bazo de selekto, des pli forta la movado-kondiĉo diametre kontraŭa al tiu kiu ekzistas en la Bahaa Religio. Sekve la Kredo, malgraŭ ĝia spirito de kreskado kaj progreso, evoluas malrapide rilate al la nombroj de siaj agemaj aliĝintoj. Ĉar oni kutimiĝas al ekskluziveco kaj apartiĝo en ĉiuj aferoj. La gravaj sankcioj estas ĉiam rajtigoj kaj pravigoj de apartiĝo. Eniri la