Выбрать главу

Bahaan Kredon estas postlasi tiujn ĉi sankciojn - travivaĵo kiu unue ĉiam submetas personon al novaj pruvoj kaj suferadoj, dum la homa egoo kontraŭas la superegan sankcion de universala amo. Scienculoj kunestu kun simpluloj kaj needukitoj, riĉuloj kun malriĉuloj, blankuloj kun negruloj, mistikuloj kun la literatoroj, kristanoj kun judoj, islamanoj kun parsioj; kaj je kondiĉoj, kiuj forigas la avantaĝojn de longdaŭraj arogantecoj kaj privilegioj.

Kontraŭe al tiu ĉi malfacilaĵo estas gloraj rekompencoj. Oni memoru ke arto steriliĝas kiam ĝi turnas sin for de la komuna homaro, ke filozofio same perdas sian vidkapablon kiam ĝi evoluas en soleco, kaj ke politiko kaj religio neniam sukcesas aparte de la ĝeneralaj bezonoj de la homaro. La homan naturon oni ankoraŭ ne scias, ĉar ni ĉiuj vivas en stato de mensa, morala, emocia aŭ socia defendo, kaj la psikologio de defendo estas la psikologio de malpermeso. Sed la amo forigas timon; forigo de timo starigas la latentajn potencojn, kaj kunesto kun aliaj en spirita amo portas esencan, pozitivan esprimon al tiuj ĉi potencoj. Bahaa komunumo estas kunveno kie tiu ĉi procedo povas okazi en la nuna epoko, unue malrapide, dum la nova impulso fortikiĝas, pli rapide dum la anoj konsciiĝas pri la potencoj kiuj disvolvas la floron de unueco inter la homoj....

La respondeco por kaj direktado de lokaj bahaaj aferoj estas difinitaj al anaro titolita Spirita Asembleo. Tiu ĉi anaro (limigita al naŭ membroj) estas elektita ĉiujare la 21an de aprilo, la unuan tagon de Ridvan (la Festo kiu solenas la deklaron de Baha'u'llah) parte de la plenaĝaj konfesintaj kredantoj de la komunumo. La eliĝonta Spirita Asembleo kompilas la balotliston. Rilate al la karaktero kaj funkcio de tiu ĉi anaro, "Abdu'1-Baha skribis jene:

Estas devige al ĉiu kredanto nenion fari rilate (al bahaa agado) sen konsiliĝo kun la Spirita Asembleo, kaj ili devas plene obei tutkore kaj tutanime al ties ordonoj, por ke aferoj estu taŭge ordigitaj kaj bone aranĝitaj. Alie ĉiu persono agos sendepende kaj laŭ sia volo, kaj sekvos sian deziron kaj malutilos al la Religio.

La ĉefaj necesaĵoj de tiuj kiuj konsiliĝas kune estas pura motivo, radianta spirito, apartiĝo de ĉio krom Dio, allogiĝo al Liaj Diaj Bonodoroj, humileco inter Liaj amatoj, pacienco dum malfacilaĵoj kaj servado al Lia glora Sojlo. Se kun Lia afabla helpo ili akiros ĉi tiujn atribuojn, estos certigita al ili triumfon el la nevidebla Regno de Baha. Nuntempe, estas grave kaj treege necese havi asembleojn por konsiliĝo. Obeado al ili estas necesa kaj deviga. Ties anoj devas konsiliĝi kune tiamaniere ke neniam okazu kontraŭsento aŭ malakordiĝo. Tio ĉi estas atingebla kiam ĉiu ano esprimas plenlibere sian propran opinion kaj klarigas sian argumenton. Se iu kontraŭas, li tute ne ĉagrenu ĉar la ĝusta vojo montriĝas nur tiam kiam oni plene diskutas la aferojn. La brila fajrero de vero aperas nur post akordiĝo inter diversaj opinioj. Se post diskutado, estas unuanima decido bonege; sed se, la Eternulo malpermesu, okazos diversaj opinioj, la plimulto de la voĉdonojregu. ...

La unua kondiĉo estas absoluta amo kaj harmonio inter la asembleanoj. Ili estu tute sen fremdeco kaj montru en si la Unuecon de Dio, ĉar ili estas ondoj de unu maro, gutoj de unu rivero, steloj de unu ĉielo, radioj de unu suno, arboj de unu fruktarbaro, floroj de unu ĝardeno. Se harmonio de pensoj kaj plena unueco ne ekzistas, tiu kunveno disiĝu kaj tiu asembleo neniiĝu. La dua kondiĉo: Kiam ili kunvenas ili turnu la vizaĝojn al la Ĉiela Regno kaj petu helpon al la Regno de Gloro.... Ĉiuj diskutoj temu pri spiritaj aferoj kiuj rilatas al edukado de homoj, instruado de infanoj, senŝarĝigo de malriĉuloj, helpo de malfortuloj en ĉiuj klasoj en la mondo, bonkoreco al ĉiuj popoloj, dissemado de la bonodoroj de Dio kaj glorado de Lia Sankta Vorto. Se ili penos plenumi tiujn ĉi kondiĉojn la Graco de la Sankta Spirito estos certigita al ili, kaj tiu asembleo fariĝos centro de la Diaj benoj, la anaroj de Dia konfirmado venos por helpi al ili, kaj tagon post tago ili ricevos novan elverŝon spiritan.

Klarigante tiun ĉi temon, Shoghi Effendi skribis:

... neniu inter la geamikoj transdonu ion ajn al la publiko, se ne ĝi estas plene konsiderita kaj aprobita de la Spirita Asembleo en ties loko; kaj se tio (kiel sendube estos la kazo) estos afero kiu temas pri la ĝenerala intereso de la Kredo en tiu lando, tiam la Spirita Asembleo devas liveri ĝin al la konsidero kaj aprobo de la nacia anaro kiu reprezentas ĉiujn diversajn lokajn asembleojn. Ne nur rilate eldonadon, sed ĉiujn aferojn tute senescepte, koncernantaj la interesojn de la Kredo en tiu loko, ĉu individue ĉu are, estu transdonitaj ekskluzive al la Spirita Asembleo en tiu loko, kiu decidos pri ĝi, se ne ĝi estas afero de nacia intereso, en kiu okazo ĝi estu transdonita al la nacia (bahaa) anaro. Al tiu ĉi nacia anaro apartenas decido ĉu afero havas lokan aŭ nacian intereson. (La termino "naciaj aferoj" ne rilatas al aferoj karakterece politikaj, ĉar la amikoj de Dio tra la mondo estas severe malpermesitaj intermiksiĝi iel ajn kun politikaj aferoj, sed prefere al tiuj aferoj kiuj koncernas la spiritajn agadojn de la amikaro en tiu lando.)

Plena harmonio, tamen, kiel ankaŭ kunlaboro inter la diversaj lokaj asembleoj kaj inter la membroj mem, kaj precipe inter ĉiu asembleo kaj la nacia anaro, estas plej grave, ĉar je tio dependas la unueco de la Religio de Dio, la solidareco de la geamikoj, la plena, rapida kaj kompetenta funkciado de la spiritaj agadoj de Liaj amatoj. ...

La diversaj Asembleoj, lokaj kaj naciaj, formas nuntempe la fundamenton sur kies forton la Universala Domo (de Justeco) estos firme starigita kaj konstruita. Ĝis tiuj ĉi funkcios energie kaj harmonie ĝis tiam la espero pri fino de tiu ĉi periodo transira ne realiĝos ... memoru ke la ĉefnoto de la Religio de Dio estas ne diktatora aŭtoritateco sed humila kunesto, ne arbitra potenco, sed spirito de sincera kaj amema konsiliĝo. Nenio krom spirito de vera bahaano povas esperi akordigi la principojn de kompato kaj justeco, de libereco kaj obeado, de la sankteco de la rajtoj de individuo kaj de sinofero, de vigleco, diskreteco kaj prudento unuflanke, kaj de kunestado, malkaŝemo, kaj kuraĝo aliflanke.

La lokaj Spiritaj Asembleoj de lando estas kunligitaj kaj kunordigitaj pere de alia elektita anaro el naŭ membroj, la Nacia Spirita Asembleo. Tiu ĉi anaro estiĝas pere de ĉiujara balolado parte de la elektitaj delegitoj reprezentantaj la lokajn bahaajn komunumojn. ... La Nacia Kunveno kie la delegitoj kuniĝas konsistas el elektantaro bazita sur la principo de proporcia reprezentado. ... Ĉi tiuj Naciaj Kunvenoj okazas prefere dum la Ridvan-sezono, la dekdutagoj komence de 21 aprilo, kiuj solenas la Deklaron de Baha'u'llah en la ĝardeno Ridvan proksime al Bagdado. La eksiĝonta Nacia Spirita Asembleo havas la aŭtoritaton akcepti la delegitojn.

Nacia Kunveno estas okazo por pliprofundigi la komprenon pri bahaaj agadoj kaj por fari raportojn pri naciaj kaj lokaj agadoj dum la jaro ĵuspasinta. ... La funkcioj de bahaa delegito estas limigita al la daŭro de la Nacia Kunveno kaj partopreno en la elekto de la nova Nacia Spirita Asembleo. Dum ili kunvenas, la delegitoj estas konsila kaj konsulta anaro kies rekomendojn atente konsideru la membroj de la elektota Nacia Spirita Asembleo. ...

La rilato de Nacia Spirita Asembleo al la lokaj Spiritaj Asembleoj kaj al la kredantaro en la lando estas difinita jene en la leteroj de la Gardanto de la Religio:

Rilate la starigon de "naciaj asembleoj," estas gravege en ĉiu lando kie la kondiĉoj permesas kaj la nombro de la amikoj konsiderinde kreskas ... ke "nacia Spirita Asembleo" estu tuj starigita, reprezentanta la geamikojn en tiu lando.

Ĝia unua celo estas stimuli, unuigi kaj kunordigi per oftaj personaj konsiliĝoj, la multoblajn agadojn de la amikoj kiel ankaŭ de la lokaj Asembleoj; kaj per proksima kaj konstanta rilato kun la Sankta Lando, enkonduki klopodojn, kaj direkti ĝenerale la aferojn de la Religio en tiu lando.