Выбрать главу

Ĝi ankaŭ havas alian celon, ne malpli gravan ol la unua, ĉar dum la daŭro de tempo ĝi evoluos en la Nacian Domon de Justeco (kiun 'Abdul-Baha mencias en Sia Testamento kiel la "sekundara Domo de Justeco"), kiu laŭ la klara teksto de la Testamento devas, kune kun la aliaj Naciaj Asembleoj tra la Bahaa Mondo, senpere elekti la membrojn de la Internacia Domo de Justeco, tiu Supera Konsilantaro kiu gvidos, organizos kaj unuigos la aferojn de la Kredo tra la mondo....

Ĉi tiu Nacia Spirita Asembleo, kiu, ĝis la starigo de la Universala Domo de Justeco, devos esti reelektita ĉiujare, memevidente akceptas gravajn respondecojn, ĉar ĝi devas administri plenan aŭtoritatecon super ĉiuj lokaj Asembleoj en sia areo, kaj ĝi devos direkti la agadojn de la geamikoj, gardi vigle la Religion de Dio kaj estri ĝenerale la aferojn de la Kredo.

Gravaj aferoj, kiuj efikos la interesojn de la Religio en tiu lando, kiel tradukado kaj eldonado, la Mashriqu'l- Adhkar, instruado, kaj aliaj similaj aferoj kiuj estas apartaj de nur lokaj aferoj, devas esti sub plena aŭtoritato de la Nacia Asembleo.

Ĝi devas, simile al la lokaj Asembleoj, transdoni ĉiun el tiuj ĉi aferoj al speciala Komitato, elektota de la membroj de la Nacia Spirita Asembleo, el la geamikoj en tiu lando, kiu rilatos al ĝi same kiel la lokaj komitatoj rilatas al siaj respektivaj lokaj Asembleoj.

Ĉe tio, ankaŭ, restas decido ĉu iu afero estas nur loka en sia naturo, kaj estu transdonita al la konsiderado kaj decido de la loka Asembleo, aŭ ĉu tio restu en sia areo kiel afero kiu devas ricevi ĝian specialan atenton.

... je la intereso de la Kredo, kiun ni ĉiuj amas kaj servas, estas devige al la membroj de la nova Nacia Asembleo, elektita de la delegitoj dum la Kunveno, peti kaj havi la plejan respekton, individue kiel ankaŭ kune, al la konsiloj, la konsideritaj opinioj kaj la veraj sentoj de la kuniĝintaj delegitoj. Forigante el si ĉiun postsignon de sekreteco, de troa silentemo, de diktatora apartiĝemo, ili radiante kaj plene anoncu al la delegitoj, kiuj ilin elektis, siajn planojn, siajn esperojn, kaj siajn zorgojn. Ili informu al la delegitoj la diversajn aferojn konsiderotajn dum la kuranta jaro, kaj serene kaj konscie studu kaj pripensu la opiniojn kaj rekomendojn de la delegitoj. Dum la kelkaj tagoj de la Kunveno kaj post la foriro de la delegitoj, la nove elektita Nacia Asembleo devas serĉi rimedojn por antaŭenigi interkomprenon, faciligi kaj daŭrigi interŝanĝon de vidpunktoj, pliprofundigi konfidon, kaj pravigi per ĉiu ebla perilo sian solan deziron servi kaj antaŭenigi la komunan bonon. ...

Pro la neeviteblaj limigoj rilate al oftaj kaj longaj kunsidoj de la Kunveno, la Nacia Spirita Asembleo devos tamen teni al si la finan decidon pri ĉiuj aferoj kiuj efikas la interesojn de la Kredo ... kiel ekzemple la rajto decidi ĉu iu loka Asembleo funkcias laŭ la principoj difinitajpor la antaŭenigo de la Kredo....

Rilate al kompilado de la balotlisto uzota ĉe ĉiujaraj lokaj bahaaj balotadoj, la respondeco pri tio apartenas al ĉiu loka Spirita Asembleo, kaj por gvidi en tiu afero la Gardanto skribis jene:

... por diri tre mallonge kaj tiel adekvate kiel la nunaj cirkonstancoj permesas jen la ĉefaj detaloj kiujn oni devas konsideri antaŭ ol decidi ĉu persono estas vera kredanto aŭ ne: Plena akcepto de la rangoj de la Heroldo, la Aŭtoro, kaj la Vera Ekzemplo de la Bahaa Religio, kiel difinitaj en la Testamento de 'Abdu'l-Baha; senkondiĉa akcepto de, kaj obeado al, kio ajn estas revelaciita per ilia Plumo; lojala kaj konstanta aliĝo al ĉiu frazo en la sankta Testamento de nia Amato; kaj proksima kunesto kun la spirito kiel ankaŭ la formo de la nuntempa bahaa administrado tra la mondo - tiujn ĉi mi opinias esti la fundamentaj kaj ĉefaj konsideroj pri kiuj oni devas juste, diskrete kaj penseme certigi antaŭ ol fari tiel gravan decidon.

La instruoj de 'Abdu'l-Baha prizorgas plian evoluon de bahaa organizado. ...

Kaj nun, rilate al la Domo de Justeco kiun Dio ordonis kiel fonton de ĉiu bono kaj libera de ĉiu eraro, ĝi devas esti universale elektita, tio estas, de la kredantoj. Ĝiaj membroj estu signoj de timo al Dio kaj mateniĝoj de scio kaj kompreno, konstantaj en la kredo de Dio kaj bondezirantoj al la tuta homaro. Tiu Domo estas la Universala Domo de Justeco, tio estas, en ĉiuj landoj sekundara Domo de Justeco estu starigita, kaj tiuj ĉi sekundaraj Domoj de Justeco elektu la membrojn de la Universala Domo.[42] Oni transdonu ĉiujn aferojn al tiu anaro. Ĝi dekretas ĉiujn leĝojn kaj regulojn kiuj ne troviĝas en la eksplicita Sankta Teksto. Tiu ĉi anaro solvu ĉiujn problemojn kaj la gardanto de la Religio de Dio estas ĝia benita ĉefo kaj elstara membro dumviva de tiu anaro. Se li ne ĉeestos persone ĝiajn kunsidojn, li nomu iun por reprezenti lin. ... Ĉi tiu Domo de Justeco dekretas la leĝojn kaj la registaro administras ilin. La parlamento devas plifortigi la administradon, la administrado devas helpi al la parlamento por ke pere de proksima unueco kaj harmonio de tiuj ĉi du fortoj, la fundamento de justeco fariĝu firma kaj forta, por ke ĉiuj regionoj de la mondo fariĝu ja kiel Paradizo mem....

... AHa Plej Sankta Libro ĉiu devas sin turni kaj ĉion kio ne estas klare skribita tie oni devas transdoni al la Universala Domo de Justeco. Kion ajn tiu ĉi anaro decidas ĉu unuanime aŭ plimulte, tio estas ja la Vero kaj la Celo de Dio Mem. Kiu ajn deturnas sin de tio estas vere el tiuj kiuj emas al malakordo, montras malicon kaj sin turnas for de la Eternulo de la Sankta Interligo.

Eĉ nuntempe bahaanoj en ĉiuj partoj de la mondo intime kaj elkore kunestas pere de regula korespondado kaj personaj vizitoj. Tiu ĉi kontakto inter anoj de diversaj rasoj, naciecoj kaj religiaj tradicioj estas plena pruvo ke la ŝarĝo de antaŭjuĝo kaj la historiaj detaloj de apartiĝo povas esti tute venkitaj per la spirito de unueco starigita de Baha'u'llah.

La Mondordo de Baha'u'llah

La pli grandaj implikadoj de tiu ĉi ordo estas klarigitaj de Shoghi Effendi en sinsekvaj komunikaĵoj al la bahaa komunumo de post februaro 1929:

Mi ne povas ne apelacii al tiuj kiuj identiĝas kun la Kredo ke ili malatentu la ĝeneralajn ideojn kaj la nedaŭrajn fantaziojn de la tempo, kaj elkomprenu kiel neniam antaŭe ke la eksploditaj teorioj kaj la ŝanceliĝantaj institucioj de la nuntempa civilizacio devas aperi en akra kontrasto kun tiuj Didonitaj institucioj kiuj estas destinitaj stariĝi sur ties ruinoj....

Ĉar Baha'u'llah ... ne nur inspiris al la homaro novan kaj regeneradan Spiriton. Li ne nur eldiris kelkajn universalajn principojn, aŭ proponis specialan filozofion, kiel ajn potencaj, raciaj kaj universalaj tiuj ĉi estu. Krom ĉi tiuj Li, kiel ankaŭ 'Abdu'l-Baha post Li, malsimile al la antaŭaj Mondsistemoj, klare kaj specife difinis Leĝaron, starigis difinitajn instituciojn, kaj provizis la esencojn de Divina Ekonomio. Ĉi tiuj estas destinitaj fariĝi modelo por estonta socio, piej supera instrumento por starigo de la Plej Sankta Paco, kaj la sola perilo por unuigo de la mondo, kaj la proklamo de la regno de justeco sur la tero....

Malsimile al la Disistemo de Kristo, malsimile al la Disistemo de Mahometo, malsimile al ĉiuj estintaj Disistemoj, la apostoloj de Baha'u'llah en ĉiu lando, kie ajn ili laboras, havas antaŭ si en klara, en senduba

kaj emfaza lingvo, ĉiujn leĝojn, regulojn, principojn, instituciojn, gvidadon, kiujn ili bezonas por kompletigi kaj elplenumi sian taskon. ... En tio kuŝas la elstara trajto de la Bahaa Revelacio. En tio kuŝas la forto de la unueco de la Kredo, de la valideco de Revelacio kiu pretendas ne detrui aŭ malgrandigi antaŭajn Revelaciojn, sed kunligi, unuigi kaj plenumi ilin.