Выбрать главу

Kvankam nia Kredo nun aperas malforta antaŭ homoj, kiuj aŭ denuncas ĝin kiel branĉo de islamo, aŭ malestime ignoras ĝin kiel nur alian el tiuj malhelaj sektoj kiuj abundas en la Okcidento, tamen ĉi tiu multvalora juvelo de Dia Revelacio, nun ankoraŭ en sia embria stato, evoluos en la ŝelo de Lia leĝaro, kaj antaŭeniĝos, nedividita kaj nedifektita, ĝis ĝi ĉirkaŭprenos la tutan homaron. Nur tiuj kiuj jam rekonis la superegan rangon de Baha'u'llah, nur tiuj kies koroj estas tuŝitaj per Lia amo, kaj ekkonis la potencon de Lia spirito, povas adekvate estimi la valoron de tiu ĉi Divina Ekonomio - Lia netaksebla donaco al la homaro. - 21 marto 1930.

Estas al ĉi tiu celo - la celo de nova Mondordo, Dia en origino, ĉion inkluziva en amplekso, justa en principo, provoka en siaj trajtoj - ke la turmentita homaro devas strebi....

Kiel kortuŝaj estas vere la fortostreĉoj de tiuj gvidantoj de homaj institucioj kiuj, sen ia konsidero pri la spirito de la tempo, penegas alĝustigi la naciajn procedojn, konvenajn por la malnovaj tagoj de la memfidaj nacioj, al la tempo kiu devas aŭ atingi la unuecon de la mondo, antaŭmontritan de Baha'u'llah, aŭ perei. En tiel kritika horo de la historio de la civilizacio decas al la gvidantoj de ĉiuj nacioj de la mondo, grandaj kaj malgrandaj, ĉu en la Oriento aŭ en la Okcidento, ĉu venkintoj aŭ venkitoj, turni sian atentigon al la trumpetvoko de Baha'u'llah kaj, plene trapenetritaj de la sento de mondsolidareco, la kondiĉo esenca de fideleco al Lia Kredo, brave leviĝi por efektivigi en la tuta pleneco la solan kuracan skemon kiun Li, la Dia Kuracisto, receptis por la malsana homaro. Ili forĵetu, unu fojon por ĉiam, ĉian antaŭkonceptitan ideon, ĉian nacian antaŭjuĝon, kaj atentigu la noblan konsilon de 'Abdu'l-Baha, la aŭtoritata Klariganto de Liaj instruoj. "Vi povas plej bone servi al via lando,' estis respondo donita de 'Abdu'l-Baha1 al alta oficiulo de la federala registaro de Usono, kiu demandis Lin pri la plej bona maniero en kiu li povus progresigi la aferojn de sia registaro kaj popolo, "se vi penos, kiel mondcivitano, subteni la finan aplikon de la principo de federalismo kiu estas la fundamento de la registaro de via propra lando al la rilatoj nun ekzistantaj inter la popoloj kaj nacioj de la mondo.'...

Devas esti nepre evoluita ia formo de monda Superŝtato, je kies favoro ĉiuj nacioj de la mondo propravole cedos ĉian pretendon por militi, certajn rajtojn starigi impostojn kaj ĉiajn rajtojn teni armadon, krom tio por sekurigi internan ordon en siaj posedaĵoj. Tia ŝtato devos enteni en siaj kadroj internacian Ekzekutivon adekvatan por trudi plejsuperan kaj nerezistebian aŭtoritatecon al ĉiu kontraŭstarema membro de la komunumo. Ĝi devas havi ankaŭ Mondparlamenton kies membroj estos elektitaj de la popoloj en ties landoj kaj kies elekto estos konfirmita de la koncernaj registaroj; kaj Plejsuperan Tribunalon kiesjuĝo havos devigan signifon eĉ en tiuj kazoj kiam la koncernataj partioj ne konsentas propravole submeti sian kazon al ĝiaj konsideroj. Monda komunumo en kiu ĉiuj ekonomiaj bariloj estos por ĉiam detruitaj kaj la interdependeco de Kapitalo kaj Laboro definitive rekonita; en kiu la brukriado de religia fanatikeco kaj disputado estos por ĉiam silentigita; en kiu la flamo de rasa malamikeco estos fine estingita; en kiu unu sola kodo de internaciaj leĝoj - produktaĵo de pripensita juĝado de la federaciaj reprezentantoj de la mondo - havos kiel sankcion tujan kaj devigan intervenon de kunigitaj fortoj de la federaciaj unuoj; kaj fine mondkomunumo, en kiu la furiozo de kaprica kaj militema naciismo estos ŝanĝita en daŭran konscion pri mondcivitaneco - ja prezentiĝas, en siaj ĉefaj linioj, la Ordo antaŭvidita de Baha'u'llah, la Ordo kiu estos konsiderata kiel la plej bela frukto de la malrapide maturiĝanta epoko. ...

Ne estu ia dubo rilate al la intenco inspiranta la mondampleksan Leĝon de Baha'u'llah. Tute ne celante al la renverso de la ekzistanta fundamento de la socio, ĝi klopodas larĝigi ĝian bazon, rekonstrui ĝiajn instituciojn en maniero konforma kun la bezonoj de la ĉiam ŝanĝiĝanta mondo. Ĝi povas konflikti kun neniaj laŭleĝaj apartenaĵoj, nek ĝi povas subfosi iujn esencajn lojalecojn. Ĝia celo estas nek sufoki la flamon de sana kaj inteligenta patrioteco en la homaj koroj, nek forigi la sistemon de nacia aŭtonomio tiel esenca se oni volas eviti la malbonojn de la troa centralizado. Ĝi ne ignoras, nek ĝi penas subpremi, la diversecon de etnikaj originoj, de klimato, de historio, de lingvo kaj tradicio, de penso kaj kutimo, kiuj diferencigas la popolojn de la mondo. Ĝi vokas pripli vasta lojaleco, pripli granda aspiro ol tiuj kiuj inspiris la homan genton....

La voko de Baha'u'llah estas antaŭ ĉio direktita kontraŭ ĉiaj formoj de provincaĵoj, kontraŭ ĉiaj izolmanieroj kaj antaŭjuĝoj. ... Ĉar leĝaj normoj, politikaj kaj ekonomiaj teorioj estas sole destinitaj por sekurigi la

interesojn de la tuto de la homaro, por ke la homaro ne estu krucumata por savi la esencon de iu speciala leĝo aŭ doktrino....

La principo de la Unueco de la Homaro - la akso ĉirkaŭ kiu turniĝas ĉiuj instruoj de Baha'u'llah- ne estas nura eksplodo de senklera emocio aŭ esprimo de nedifinita kaj pia espero.... Ĝia enhavo estas pli profunda, ĝiaj aspiroj estas pli grandaj ol ĉiaj kiujn la Profetoj de la pasinteco estis permesitaj antaŭenigi. La mesaĝo estas aplikebla ne nur al individuoj, sed koncernas antaŭ ĉio la naturon de tiuj esencaj rilatoj kiuj devas ligi ĉiujn ŝtatojn kaj naciojn kiel membrojn de unu homa familio....

Ĝiprezentas la fincelon de la homa evoluado....

Ke sole la fortoj de mondkatastrofo povas akceli tiun novan fazon de la homa penso, tio bedaŭrinde fariĝas pli kajpli evidenta....

Nenio krom fajra aflikto, el kiu la homaro leviĝos, punita kaj preta, povas sukcesi enplanti tiun senton de respondeco kiun la gvidantoj de la novnaskita tempo devas akcepti sur siajn ŝultrojn. ...

Ĉu 'Abdu'l-Baha Mem ne asertis per paroloj preterdubaj ke "alia milito pli terura ol la lasta, nepre eksplodos" 28 novembro, 1931

Tiu ĉi Administra Ordo ... kiam ĝiaj elementaj eroj, ĝiaj organikaj institucioj, ekfunkcios kompetente kaj energie, asertos sian pretendon kaj elmontros sian kapablon esti ne nur la nukleo sed ja la modelo de la Nova Mondordo destinita entenije difinita tempo la tutan homaron. ...

Sole el ĉiuj Revelacioj antaŭaj ĉi tiu Kredo ... sukcesis starigi strukturon, al kiu la konfuzitaj sekvantoj de bankrotaj kaj rompitaj kredoj devus alproksimiĝi kaj plene esplori, kaj provi, antaŭ estos tro malfrue, la nevundeblan sekurecon de ĝia mondĉirkaŭanta ŝirmejo...

Al kio alia se ne al la potenco kaj majesto, kiujn tiu ĉi Administra Ordo - la elementoj de la estonta ĉirkaŭvolvanta Bahaa Komunumo - estas destinita manifesti, povas aludi la jenaj eldiroj de Baha'u'llah: "La ekvilibro de la mondo estas renversita per la vibra influo de tiu ĉi plej sankta, plej nova Mondordo. La orda vivo de la homaro estas revoluciigita pere de tiu ĉi unika, tiu ĉi mirinda Sistemo, kies similon homaj okuloj neniam vidis."...

La bahaa komunumo estonta, de kiu tiu ĉi vasta Administra Ordo estas la sola kadro, estas, teorie kaj praktike, ne nur unika en la tuta historio de politikaj institucioj, sed havas nenian paralelon en la kronikoj de iuj el la akceptitaj religisistemoj de la mondo. Nenia formo de demokrata registaro; nenia sistemo de aŭtokrateco aŭ diktatoreco, ĉu monarkia aŭ respublika, nenia peranta plano de pure aristokrata sistemo; eĉ ne iuj el la akceptitaj tipoj de teokratio, ĉu la Hebrea Komunumo, aŭ la diversaj Kristanaj Ekleziaj organizaĵoj, aŭ la imameco aŭ la Kalifeco en islamo - neniuj el tiuj ĉi povas identiĝi aŭ konformiĝi al la Administra Ordo kiun kreis la mastromano de ĝia perfekta Arkitekto....

Dum tiu ĉi Sistemo estas ankoraŭ en sia infaneco, neniu miskomprenu ĝian karakteron, malgrandigu ĝian signifon aŭ misprezentu ĝian celon. La fundamento sur kiu ĉi tiu Administra Ordo staras estas la neŝanĝebla Celo de Dio por la homaro en la nuna tempo. La Fonto el kiu ĝi ricevas sian inspiron estas neniu alia ol Baha'u'llah Mem. ... La centra, la subtena celo kiu vivigas ĝin estas la starigo de la Nova Mondordo antaŭmontrita de Baha'u'llah. La metodoj kiujn ĝi uzas, la normo kiun ĝi enplantas, kliniĝas nek Orienten nek Okcidenten, nek al Judoj nek al Nejudoj, nek al riĉuloj nek al malriĉuloj, nek al blankhaŭtuloj nek al negruloj. Ĝia signovorto estas la unuiĝo de la homa gento; ĝiastandardo la "Plej Sankta Paco."... - 8 februaro, 1934