Выбрать главу

La kontrasto inter la amasiĝantaj atestaĵoj pri persista centralizo kiu akompanas la leviĝadon de la Administra Ordo de la Kredo de Dio, kaj la fortoj de la diseriĝado kiuj atakas la konstruaĵon de la dolorpremita socio, estas same klaraj kiel atentigaj. Kaj interne kaj ekstere de la bahaa mondo la signoj kaj pruvoj kiuj, en mistera maniero, heroldas la naskiĝon de tiu Mondordo, kies starigo devas marki la Oran Epokon de la Religio de Dio, kreskas kaj multiĝas de tago al tago....

"Baldaŭ," proklamas la propraj vortoj de Baha'u'llah, "la nuna Ordo estos envolvita, kaj nova anstataŭigos ĝin."...

La Revelacio de Baha'u'llah ... devas ... esti rigardata kiel markanta per sia alveno la maturiĝon de la tuta homa gento. Ĝi devas esti konsiderata ne nur kiel ankoraŭ alia spirita reviviĝo en la vico de la progresaj Revelacioj, nek eĉ kiel kulmino de unu el la serio de la ripetiĝantaj profetaj cikloj, sed pli ĝuste kiel markanta la lastan kaj la plej altan ŝtupon en la grandega evoluado de la kolektiva homa vivo sur ĉi tiu planedo. La apero de la mond-komunumo, la konscio de la mondcivitaneco, la fondo de la mondcivilizacio kaj

mondkulturo... devas... esti konsiderataj koncerne la vivon sur tiu ĉi planedo kiel la plej ekstremaj limoj de la organizado de la homa socio, kvankam la homo, kiel individuo, povas, eĉ devas rezulte de tiu kompletiĝo, sendifine antaŭeniri en sia progreso kaj evoluado....

La unueco de la homa gento, kiel ĝi estas antaŭvidita de Baha'u'llah, signifas starigon de tutmonda komunumo en kiu ĉiuj nacioj, rasoj, kredoj kaj klasoj estas intime kaj daŭre unuigitaj, kaj en kiu la aŭtonomio de ĝiaj membroŝtatoj kaj la persona libereco kaj iniciativo de la individuoj el kiuj ĝi konsistas estas definitive kaj komplete protektitaj. Tiu ĉi komunumo devas, kiel ni povas ĝin koncepti, konsisti e/ monda leĝodonistaro, kies membroj, estante kuratoroj de la tuta homaro, fine kontrolos la tutan natur-rimedon de ĉiuj kunfarantaj nacioj, kaj dekretos tiajn leĝojn kiaj estos postulataj por reguligi la vivon, kontentigi la bezonojn kaj alĝustigi la rilatojn de ĉiuj rasoj kaj popoloj. Monda ekzekutivo, subtenata de internacia Armeo, plenumos decidojn akceptitajn, kaj aplikos leĝojn dekretitajn de tiu monda leĝdonistaro. Monda tribunalo prijuĝos kaj transdonos devigajn kaj finajn verdiktojn en ĉiuj disputoj kiuj povus okazi inter la diversaj elementoj formantaj tiun universalan sistemon. Elpensita estos meĥanismo de mondaj komunikiloj, ĉirkaŭliganta la tutan planedon, libera de naciaj ĝenoj kaj limigoj, kaj funkcianta kun mirinda rapideco kaj perfekta reguleco. Mondmetropolo agos kiel nervocentro de la mondcivilizacio, kiel fokuso al kiu centriĝados la unuigaj fortoj de la vivo kaj el kiuj radios ĝiaj energidonaj influoj. Mondlingvo estos aŭ elpensita aŭ elektita el la ekzistantaj lingvoj kaj estos instruata en la lernejoj de ĉiuj federaciaj nacioj kiel helplingvo krom ilia gepatra lingvo. Mondskribo, mondliteraturo, unuforma kaj universala sistemo de mono, de pesiloj kaj mezuriloj, simpligos kaj faciligos la interrilatojn kaj la interkomprenon meze de la nacioj de la homaro. En tiu mondsocio, la scienco kaj la religio, la du plej potencaj fortoj en la nova vivo, interpaciĝos, kunlaboros, kaj harmonie disvolviĝados. La gazetaro, en tiu sistemo, donante plenan kampon al esprimado de diversaj vidpunktoj kaj konvinkoj de la homoj, ĉesos esti instrumento por malica agado de establitaj interesoj, ĉu privataj ĉu publikaj, kaj iĝos libera de la influo de interdisputantaj registaroj kaj popoloj. La ekonomiaj riĉaĵoj de la mondo estos organizitaj, ĝiaj fontoj de krudaĵoj estos ekspluatitaj kaj plene utiligataj, ĝiaj merkatoj estos kunordigitaj kaj disvolvitaj, kaj la distribuado de ĝiaj produktaĵoj estos juste reguligata.

La naciaj rivalecoj, malamoj, kaj intrigoj ĉesos, kaj la rasan malamikecon kaj antaŭjuĝon anstataŭigos rasa amikeco, kompreno kaj kunlaboro. La kaŭzoj de la religiaj malkonsentoj estos daŭre forigitaj, la ekonomiaj bariloj kaj limigoj estos komplete neniigitaj, kaj la ekscesaj distingoj inter la klasoj estos forĵetitaj. Mizero unuflanke, kaj granda amasigado de havaĵoj aliflanke, malaperos. La grandega energio malŝparata kaj perdata por milito, ĉu ekonomia ĉu politika, estos dediĉita al celoj kiuj plivastigos la kampon de la homaj inventaĵoj kaj de la teknika progreso, al pligrandigo de la tuthoma produktado, al ekstermo de malsanoj, al plivastigo de sciencaj esploroj, al plialtigo de la standardo de la korpa sano, al perfektigo kaj subtiligo de la homa menso, al ekspluato de neuzitaj ĝis nun kaj nesupozitaj rimedoj de la planedo, al plibonigo de la homa vivo, kaj al subtenado de ĉiuj aliaj faktoroj kiuj povas stimuli la intelektan, moralan, kaj spiritan vivon de la tuta homa gento.

Federala mondsistemo, reganta la tutan teron kaj posedanta nedisputeblan aŭtoritaton super ĝiaj neimageble vastaj rimedoj, kuniganta kaj enkorpiganta la idealojn kaj de la Oriento kaj de la Okcidento, libera de la malbeno de la milito kaj de ĝiaj mizeroj, kaj inklinita al ekspluato de ĉiuj haveblaj fontoj de energio sur la surfaco de la planedo, sistemo en kiu Forto estas farita la servanto de Justeco, kies vivo estas subtenata per ĝia universala rekono de unu Dio kaj per ĝia subiĝo al unu komuna Revelacio jen estas la celo al kiu paŝas la homaro, pelata de la unuigaj fortoj de la vivo. ...

La tuta homaro ĝemas, sopiregas en sia deziro por esti kondukita al la unueco, kaj finigi sian multjaran martirecon. Kaj tamen ĝi obstine rifuzas akcepti la lumon kaj rekoni la suverenan aŭtoritaton de la sola Potenco Kiu povas elkonduki ĝin el ĝia implikiteco, kaj forturni la dolorigan sortobaton, kiu minacas pereigi ĝin....

La unuiĝo de la tuta homaro estas marko de la stadio al kiu la homa socio nun alproksimiĝas. La unueco de familio, de gento, de urbocivito, kaj de nacio estis provataj unu post la alia kaj estis sukcese fonditaj. La unueco de la mondo estas nun la celo kiun la turmentita homaro penas atingi. La naciokonstruado finiĝis. La anarkio esenca en la ŝtatsuvereneco alproksimiĝas al klimakso. La mondo, kreskanta al matureco, devas forlasi tiun ĉi fetiĉon, rekoni la unuecon kaj tutecon de la homaj rilatoj, kaj establi unu fojon por ĉiam la meĥanismon kiu povas plej bone enkorpigi tiun ĉi fundamentan principon de ĝia vivo. - 11 marto 1936

[La ĉi-supraj ieteroj eldoniĝis en unu volumo titolita The World Order of Baha'u'llah (La Mondordo de Baha'u'llah).]

EPILOGO

Sub la inspirita gvidado de Shoghi Effendi, la Bahaa Kredo kreskis konstante laŭ nombro kaj laŭ starigo de sia Administra Ordo, sekve en 1951 estis dek unu funkciantaj Naciaj Spiritaj Asembleoj. Ĉe tiu punkto la Gardanto turnis sin al evoluo de la institucioj de la Kredo je ĝia internacia nivelo, kaj difinis la Internacian Bahaan Konsilantaron, la antaŭironto de la Universala Domo de Justeco, kaj, baldaŭ poste, la unuan grupon de Manoj de la Kredo de Dio. Ĝis tiu tempo Shoghi Effendi altigis kelkajn eminentajn bahaanojn al la rango de Manoj de la Kredo post ilia morto, inter ili d-ro Johano E. Esslemont, sed estis nur en 1951 ke li decidis ke estas ĝusta tempo por komenci la plenan evoluon de tiu ĉi grava institucio. En sinsekva serio inter 1951 kaj 1957 li difinis tridek du Manojn kaj etendigis la amplekson de iliaj agadoj, per starigo en ĉiu kontinento de Helpdirektoraroj konsistantaj el kredantoj difinitaj de la Manoj por esti al ili deputitoj, helpantoj kaj konsilantoj. Dudek sep el tiuj ĉi Manoj estis vivantaj kiam li mortis.