Выбрать главу

Per serio da leteroj, kelkaj skribitaj al bahaanoj tra la mondo, kaj aliaj al tiuj en specifaj landoj, la Gardanto pliprofundigis ilian komprenon pri la instruoj, grade fortikigis la administrajn instituciojn de la Kredo, instruis la kredantojn kiel bone kaj efike uzi ilin kaj en 1937 lanĉis la Usonan Bahaan Komunumon en la efektivigon de la Dia Plano por la disvastigo de la Mesaĝo de Baha'u'llah. Tiu ĉi Dia Plano estis revelaciita de "Abdu'1-Baha en aro da Tabuletoj skribitaj dum la jaroj de la Unua Mondmilito kaj ĝi estas la ĉarto por la propagando de la Kredo.

En la kadro de tiu ĉi ĉarto pluraj instruplanoj estis plenumitaj, unue en la Okcidenta Duonsfero, poste ankaŭ en Eŭropo, Azio, Aŭstralazio kaj Afriko ĝis en 1953 la Gardanto difinis "dekjarlongan, mondĉirkaŭantan, spiritan armeon" por porti la Kredon al ĉiuj restantaj sendependaj ŝtatoj kaj ĉefaj kolonioj de la mondo.

En 1957, meze de la entrepreno, la Gardanto, ellacigita de tridek ses jaroj de konstanta laboro, mortis dum vizito en Londono.

Pro tio ke Shoghi Effendi ne havis filon, la laboro de la Kredo post novembro 1957 estis kunordigita kaj direktita de la dudek sep Manoj de la Religio ĝis la triumfa plenumo de la entrepreno en aprilo 1963, kiam la unua Universala Domo de Justeco estis elektita de la membroj de la kvindek ses Naciaj Spiritaj Asembleoj kunvenigitaj ĉe la Bahaa Mondsidejo en Hajfa de la Manoj de la Religio.

Tuj post tiu ĉi historia elekto, bahaanoj el ĉiuj partoj de la terglobo kunvenis en Londono ĉe la unua Mondkongreso de la Kredo por soleni la centjaran datrevenon de la Deklaro de Baha'u'llah kaj por ĝoji pri la tutmonda disvastiĝo de Lia Kredo.

La superega institucio nuntempe estas la Universala Domo de Justeco, kreita de Baha'u'llah en Sia Plej Sankta Libro, rajtigita aŭtoritate leĝofari pri ĉiuj aferoj ne traktitaj en la Bahaaj Skriboj, kaj certigita pri dia gvidado en la Sankta Teksto mem. 'Abdu'l-Baha, en Sia Testamento, precizigas la elektometodon de la Universala Domo de Justeco, difinas ĝiajn rangojn kaj devojn pli klare, kaj asertas ke ĝi estas sub rekta gvidado de Bab kaj Baha'u'llah kaj ke ĝi estas la anaro al kiu ĉiuj sin turnu.

La unika kaj elstara trajto de la Bahaa Kredo estas la Sankta Interligo de Baha'u'llah, la fundamento sur kiu la Kredo starigas ĉiujn siajn strukturojn kaj bazigas sian evoluon. Ĝia unikeco kuŝas en tio ke por la unua fojo en religia historio la Malkaŝanto de Dio, en klara kaj senduba lingvo, provizas la rajtigitan interpretadon de Sia Vorto kaj certigas la kontinuecon de la divine difinita aŭtoritateco kiu fluas el la Fonto de Kredo.

Interpretado de Skriboj estis ĉiam en pasintaj religioj plej fekunda fonto de skismo. Baha'u'llah, en la Libro de Sia Sankta Interligo, rajtigis al Sia plej aĝa filo, "Abdu'1-Baha, plenan aŭtoritatecon por la interpretado de Liaj Skriboj kaj por la direkto de Lia Kredo. 'Abdu'l-Baha, en Sia Testamento, difinis Sian plej aĝan nepon, Shoghi Effendi, Gardanton de la Kredo kaj solan interpretanton de la Skriboj. Ne estas pastroj en la Kredo kaj neniu persono pretendu specialan rangon aŭ gvidadon; aŭtoritateco estas rajtigita al institucioj kreitaj pere de la Bahaaj Skriboj.

Per tiuj ĉi unikaj provizoj, la kredo de Baha'u'llah estas ŝirmita kontraŭ skismo, kontraŭ rabadoj de nerajtigita ĉefeco, kaj super ĉio kontraŭ infiltrado de homfaritaj doktrinoj kaj teorioj, kiuj en la pasinteco frakasis la unuecon de religioj. Pura kaj senmakula, la revelaciita Vorto de Baha'u'llah, kun ĝia rajtigita interpretado, restas tute tra la Disistemo senkorupta kaj sankta fonto de la spirita vivo al la homaro.

En 1968 la Universala Domo de Justeco klopodis provizi la estontan plenumon de la specifaj funkcioj de protektado kaj disvastigado rajtigitaj al la Manoj de la Religio, per starigo de Kontinentaj Konsilantaroj. Ĉiu aro konsistas el kelkaj Konsilantoj difinitaj de la Universala Domo de Justeco, kaj ili daŭre kunlaboras kun la Manoj de la Religio de Dio. La difino kaj direktado de Helpdirektoraroj estas nun devo de la Konsilantaroj, kaj la agadoj de la Manoj, el kiuj dek naŭ ankoraŭ vivas, fariĝis tutmonda.

La Gardanto skribis pri estontaj terglobaj instruplanoj plenumotaj sub la direktado de la Universala Domo de Justeco, kaj la unua el ili, Naŭjara Plano, estis lanĉita en 1964. Nuntempe, en 1969, la Bahaa Kredo estas starigita en 139 sendependaj ŝtatoj. Bahaanoj loĝas en pli ol 33000 lokoj tra la mondo; bahaa literaturo estas tradukita en 421 lingvojn; la kvina Bahaa Templo konstruiĝas en la urbo Panamo; terpecoj por 5° aliaj Temploj estas akiritaj; estas 83 Naciaj Spiritaj Asembleoj kaj pli ol 6800 Lokaj Spiritaj Asembleoj.

Plej kuraĝige el ĉio estas la reago de la homoj en lokoj tiaj kiaj Afriko, Hindujo, Sudorienta Azio kaj Latinameriko, kie grandaj nombroj de la indiĝenaj popoloj komencas akcepti la Kredon, estigantaj novan stadion en la evoluo de la administraj kaj sociaj agadoj de la tutmonda Bahaa Komunumo.

RIMARKOJ PRI LA PERSAJ KAJ ARABAJ VORTOJ EN TIU Ĉl LIBRO

Transliterado signifas meti literojn de unu alfabeto en alian alfabeton. Estas sonoj en la araba kaj persa lingvoj, kiuj ne havas Esperantajn ekvivalentojn. Pro tio oni devas kunmeti literojn por reprezenti tiujn sonojn: gh, kh, k.t.p. Krome, la persa lingvo havas kvar zo-ojn, tri so-ojn, du to-ojn kaj du ko-ojn, kiuj devas esti montritaj per pretekstaj literoj, jene: d, th, t.

La eldirmaniero persa kaj araba ŝanĝiĝas tra la Meza Oriento; personoj en Kairo, Teherano kaj Kaŝano respektive eldiras la samajn vortojn laŭ tri diversaj manieroj. Tiuj ĉi diversecoj okazas pro tio, ke "mallongajn" vokalojn oni ne skribas; ekzemple, "kelo" estus "klo". Perso kiu vidas por la unua fojo liston de nekonataj persaj urbetoj, ne scias kiel ilin eldiri. (Por helpi al persaj kaj arabaj legantoj eldiri nekonatajn vortojn oni uzas "diakritajn" signojn.) La persa lingvo en Teherano estas konsiderita la plej bona.

En la fruaj tagoj, Orientalistoj pliigis la konfuzon per transliterado de la persa kaj araba lingvoj laŭdezire. Germano literumus ŝaho "Schah" kaj Franco literumus ĝin "Chah." La 12an de marto 1923, la Gardanto de la Kredo petis al la bahaanoj "eviti konfuzon estonte" perfidela sekvo de uniforma literumado (kiu estis adoptita ĉe unu el la Internaciaj Orientaj Kongresoj). La 26an de novembro la Gardanto skribis:

"Mi esperas, ke la geamikoj ne sentos siajn energion kaj paciencon tro streĉitaj per daŭra sekvo al tio kio estas aŭtoritata kaj universala, kvankam ĝi estas arbitra kodo por literumi Orientajn esprimojn." Tiuj ĉi komunikaĵoj de Shoghi Effendi aperas en Baha'i Administration,p. 5, ((Bahaa Administrado).

La rezulto estas, ke ordo anstataŭigis la antaŭan individualistan kaj kapriceman literumadon de fruaj tekstoj. Hodiaŭ kiam oni vidas persan aŭ araban vorton transliterumitan laŭ tiu ĉi sistemo, oni povas tuj reskribi la vorton en la originalan, dum antaŭe oni ofte devis diveni, kio estas la originalo.

Multaj personoj, kiuj ne estas poliglotoj, malŝatas fonetikajn simbolojn kaj aliajn komplikajn helpilojn konataj al lingvistoj. Precizan eldirmanieron oni povas akiri nur per aŭskultado kaj imiti personojn kiuj precize parolas la tematan lingvon. Plej bone la nuntempa teksto povas provizi nur similon al la originaj persaj sonoj.

Se persa aŭ araba nomo estas atente rigardata, elementon post elemento, estos pli facile trakti ĝin. Ŝejko Ahmad-i-Ahsa'i signifas religian ĉefon nomita Ahmad el la urbeto Ahsa. Haĝulo Mirza Sejjed "Ali signifas tiun, kiu plenumis la pilgrimadon al Mekko, apartenas al la klerula klaso kaj devenas de la Profeto Mahometo kaj nomita "Ali. La lasta elemento, se ĝi ne aludas al urbeto, ofte signifas onies okupiĝon. Bazzaz estas vendisto de teksaĵoj, Rikab-Saz estas fabrikisto de stirupoj. Mirza antaŭ nomo signifas edukisto kaj klerulo; post nomo ĝi signifas Princo.

GVIDILO AL ELDIRADO DE LA PERSAJ LITEROJ