Выбрать главу

a: ne estas ekvivalento en Esperanto. Ĝi estas eĉ pli mallonga ol la angla vorto "cat", preskaŭ "e."

a: Armeo

i: bEsto

u: lOnga

aw: OU

i: mIto

ŭ: lUna

La jenaj kvar literoj havas la z-sonon: dh, d, z, z La jenaj tri literoj havas la s-sonon: th, s, s La jenaj du literoj havas la t-sonon: t, t La jenaj du literoj havas la h-sonon: h, h kh:ĥ zh

q kaj gh ne havas ekvivalentojn en Esperanto. La sono estas profunde gorĝsona, simile al gargaro ĉe la bazo de la gorĝo; anstataŭigu per "g", per "k", per pariza "r".

ah similas al A.

ch similas al Ĉ.

j similas al G.

La aliaj literoj kaj kunmetitaĵoj similas al la Esperantaj. Rimarku ke 1 kaj' reprezentas paŭzon, fakte glotajn haltojn. La vorto Ahsa'i inkluzivu la paŭzon, aŭ glotan halton, antaŭ la fina i.

Ĉiu silabo havas egalan emfazon.

Ne glutu la ho-ojn, spiru ilin: Allah-u-Abha = Allah-ho-Abha

GLOSARO

'Abdu'i-Baha (Abdol-Baha): La Servanto de la Gloro La Centro de la Interligo de Baha'u'llah; Ekzempliganto kaj Interpretanto de la Bahaa Kredo. "La Plej Sankta Branĉo" "Tiu Kiun Dio sendis". "La amata Filo de Baha'u'llah. ... Lia anstataŭanto surtere, la Administranto de Lia aŭtoritato, la Pivoto de Lia Interligo, la Paŝtisto de Lia grego, la Ekzempliganto de Lia religio, la Figuro de Liaj perfektecoj, la Mistero de Lia Revelacio, la Interpretanto de Lia menso, la Arkitekto de Lia Mondordo, la Standardo de Lia Plej Sankta Paco, la Fokuso de Lia senerara gvidado ... okupanto de posteno senegala kaj nekomparebla en la tuta kampo de religia historio (1844-1921). God Passes By, p. 239, 245 (Dio Preteriras).

Abraham: "Patro de Popolamaso" Loĝanto de Ur en Ĥaldeo, kiu fondis la hebrean nacion. Prapatro de Baha'u'llah pere de Ketura. Tiu ĉi Malkaŝanto de Dio estas titolita ankaŭ la Amiko de Dio kaj la Patro de la Fideluloj.

Adam:

Malkaŝanto de Dio kiu inaŭguris 6000-jaran ciklon, kiu finiĝis per la Disistemo de Bab. "La Kredo de Baha'u'llah devas esti ja konsiderita, se ni deziras esti fidelaj al la grandegaj implikoj de ĝia mesaĝo, kiel la kulmino de ciklo, la fina etapo en serio de intersekvaj, de antaŭaj kaj progresaj revelacioj. Tiuj ĉi, komenciĝante per Adam kaj finiĝante per Bab, pretigis la vojon kaj anticipis kun ĉiam-kreskanta emfazo la alvenon de tiu Tago de Tagoj en kiu Tiu Kiu estas la Promesito de ĉiuj Epokoj estos malkaŝita". World Order of'Baha'u'llah, de Shoghi Effendi, p. 103 (Mondordo de Baha'u'llah). La Gardanto plie skribas pri "la leviĝo de la Astro de la plej nobla Revelacio de Baha'u'llah signanta la kompletigon de la sesmiljara ciklo enkondukita de Adam, glorigita de ĉiuj antaŭaj profetoj kaj sigelita per la sango de la Aŭtoro de la Baba Disistemo". (Baha'i News, enmetitaĵo datumita oktobro 1952.) Adam perslingve signifas homo. La Korano uzas la saman frazon por la kreo de Adam kiel por tiu de Jesuo Kristo, vidu 15:30, 66:13, k.t.p.: "blovinta en Lin Mian spiriton."

Adrianopoio: Lando de Mistero

Akreo:

Mallibereja urbo norde de la Monto Karmelo, Israelo; praa Ptolemais kaj la "Forta Urbo" de la Psalmoj. Loko de la PIej Sankta Malliberejo kie Baha'u'llah estis enkarcerigita. Tabuleto de 'Abdu'l-Baha al s-ino Ella G. Cooper deklaras: ''Estas skribite en la Biblio: 'Aĥor estas pordo de espero al ili.' Tiu Aĥor estas la Urbo Akreo. Kiu ajn interpretas tion ĉi alie estas malklera." Daily Lessons, de H. S. Goodall kaj E. G. Cooper; la citita Tabuleto komenciĝas sur p 92; specifa aludo estas al Hoŝea 2:15; transliterumo estas modernigita. God Passes By , pp. 184, 185 (Dio Preteriras). La S-ta Johano de Akreo de la Krucmilitistoj.

Aii (A-li):

La unua Imamo, la laŭrajta posteulo de Mahometo laŭ kredo de la ŝijalstoj, ankaŭ la kvara Kalifo. Kuzo de Mahometo kaj edzo de Fatimih, li estas konata laŭ la titoloj Komandanto de la Fideluloj, Leono de Dio, kaj Sinjoro de Sankteco. Sanktulo kaj batalanto, brila verkisto kaj administranto, lin mortigis ĉe Kufa Ibn-i-Muljam (p. Kr. 661). Amir-'Ali deklaras: "'Ali estis la belo ideala (de kavalireco) ... personiĝo de braveco, de kuraĝo, de malavareco; pura, milda, kaj klera, 'sentima kaj senriproĉa,' li montris al la mondo la plej noblan ekzemplon de brava majesteco de karaktero." The Spirit of Islam, p. 254 (La Spirito de Islamo).

Ameriko:

Usono, kiun 'Abdu'l-Baha vizitis en 1912. La Lulilo de la Bahaa Administra Ordo. God Passes By, pp. 329, 269 (Dio Preteriras).

Ayyam-i-Ha (Aj-jam-eh-ha): "Tagoj de H'" La Intermetitaj Tagoj.

Bab: La Enirejo

La Profeto-Heroldo de Baha'u'llah, "La Malkaŝanto de la Unueco de Dio kaj la Antaŭinto de la Pratempa Belo" Baha'i Administration, p. 11 (Bahaa Administrado); la reveno de la Profeto Elija, de Johano la Baptisto kaj de la Dekdua Imamo; "Mia Unua Nomo", "Kiun la posteularo agnoskos ke Li staras ĉe la konfluo de du universalaj cikloj, la Adama ... kaj la Bahaa "La sendependa aŭtoro de die revelaciita Disistemo ... ankaŭ ... la Heroldo de nova Epoko kaj la Inaŭgurinto de granda universala profeta ciklo". God Passes By, pp. 276, 58, 54, 57 (Dio Preteriras). Naskiĝis en Ŝirazo 20 oktobro 1819, martiriĝis en Tabrizo 9 julio 1850.

Badi (Ba-di): "Mirinda"

Deksepjarulo kiu portis la Tabuleton de Baha'u'llah al la ŝaho de Persujo kaj sekve estis torturita kaj mortigita. Lia persona nomo estis Aqa Buzurg de Ĥorasano; li estis konvertita de la historiisto Nabil kaj gajnis la titolon "Fiero de Martiroj".

Bagdado:

Urbo kie Baha'u'llah deklaris Sian Mision al Siaj kunuloj en 1863. Titolita de Li la Urbo de Dio kaj (profete) en la Korano la "Domo de Paco" (10:26, 6:127). God Passes By, p. 110 (Dio Preteriras).

Baha'u'llah (Ba-ha-ol-lah): La Gloro de Dio ... "nomo specife menciita en la Persa Bayan, kiu signifas samtempe la gloron, la lumon kaj la splendoron de Dio ..." God Passes By, pp. 93-94 (Dio Preteriras). "La Supera Malkaŝanto de Dio kaj la Fonto de Lia Plej Dia Esenco." Baha'i Administration p. 11 (Bahaa Administrado). "... neniam estu identigita kun tiu nevidebla Realeco, la Esenco de Dieco mem", Li estas "la plena enkorpiĝo de la nomoj kaj atribuoj de Dio." World Order of Baha'u'llah, pp. 114, 112 (Mondordo de Baha'u'llah). La Promesito de ĉiuj epokoj. Naskiĝis en Teherano, Persujo, 12 novembro 1817, ĉieleniris ĉe Bahji, Palestino, nun Israelo, 29 majo 1892.

Bahji (Ba-h-ĝi): Ĝojego

Signifas tiun parton de la ebenaĵo de Akreo kie la Sanktejo kaj Domego de Baha'u'llah troviĝas. Bayan (Araba) (Baj-an):

Verko de Bab. Pli malgranda, malpli grava ol la Persa Bayan. God Passes By, p. 25 (Dio Preteriras). Bayan (Baj-an): Klarigo

"La tenejo de la leĝoj ordonitaj de Bab". "Senegala inter la doktrinaj verkoj de Bab" "Cele severa ... drasta ..." Plena de "sennombraj frazoj... en kiuj Li difinas la daton de la promesita Revelacio..." Titolo donita de Bab al Sia Revelacio, precipe al Siaj Verkoj. God Passes By, pp. 17, 25, 28 (Dio Preteriras).

Baytu'l-Adl-i-A'zam (bejt-ol-adl-eh-a-zam) La Universala Domo de Justeco, kies ĉiama ĉefo estas la Gardanto, kaj kies membroj estas elektitaj de la Naciaj Domoj de Justeco. Tiu ĉi anaro faras kaj rajtas nuligi siajn proprajn leĝojn, ĝi leĝigas pri "tio kio ne estas klare kaj plene registrita en Lia (de Baha'u'llah) sankta Skribo." ... la du kolonoj kiuj apogas tiun ĉi potencan Administran Strukturon - la institucioj de la Gardanteco kaj de la Universala Domo de Justeco". Estas ankaŭ Lokaj Domoj de Justeco, nuntempe nomitaj Lokaj Spiritaj Asembleoj, en urboj, urbetoj, k.t.p. kie loĝas naŭ aŭ pli da bahaanoj. Tiuj ĉi, elektitaj de bahaanoj en sia aŭtoritatsfero kiuj aĝas 21 jarojn aŭ pli, direktas la aferojn de la Kredo; Naciaj Spiritaj Asembleoj (estontaj Domoj de Justeco) estas elektitaj de delegitoj kiuj siavice estas elektitaj de plenaĝaj bahaanoj de ĉiu ŝtato, teritorio, provinco, k.t.p. en difinita lando, kaj havas aŭtoritaton super ĉiuj bahaaj aferoj en la tuta lando.