Выбрать главу

Husayn (ho-sejn):

Virnomo. Al ŝijaisma Islamo, Baha'u'llah estas la reveno de la Imamo Husayn. God Passes By, p. 94 (Dio Preterias).

Imamo Mihdi (Meh-di): Gvidato. Titolo de la 12a Imamo.

Irano:

La persa nomo por Persujo "Iran, Eran, Airon, la Airiyana de la Avesto, estas la lando de la arjanoj (Ariya, Airiya de la Avesto, Sanskrite Arya (bonega, honorinda)" Browne, E. G., L. Hist., 1, 4n.

Islamo (ess-Iam):

Submetiĝo al la volo de Dio. Nomo de la religio fondita de la Profeto Mahometo Junaj Turkoj:

Turka partio organizita por efektivigi radikale politikajn kaj sociajn reformojn. La revolucio de la "Junaj Turkoj", 1908, devigis al la sultano proklami la konstitucion kaj liberigi, inter aliaj, ĉiujn religiajn malliberulojn, inkluzive de 'Abdu'l-Baha. God Passes By, p. 272 (Dio Preteriras).

Konstantinopolo:

"La Urbo" "La Granda Urbo", titolita de la islamanoj "La Kupolo de Islamo." La tradicia sidejo kaj de la sultaneco kaj de la kalifeco.

Korano: La Lego; Legendaĵo

La Libro revelaciita de Mahometo, kaj nomita de Baha'u'llah la "senerara Libro". Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, p. 221 (Kolektado el la Skriboj de Baha'u'llah). Ĝi havas laŭdire 55 specialajn titolojn, inkluzive de la Fortika Tenilo, La Ŝnurego, kaj La Bayan.

"Literoj de Vivo":

La unuaj 18 disĉiploj de Bab; la 19a estis Bab, la 20a Baha'u'llah.

Mahometo (Mo-ham-mad) (arabe): 570-632 p. Kr. Profeto de Dio, Revelacianto de la Korano. Fondinto de Islamo. Lia nomo signifas valde laudatus aŭ laudandus - laŭdegata aŭ laŭdegenda, antaŭdirita de Jesuo kiel Parakleto. Nomita de Baha'u'llah la "Amegato" de Dio. Gleanings from the Writings of Baha'u'llah, p. 221 (Kolektado el la Skriboj de Baha'u'llah). Aludita en la Korano 33:41 kiel la Sigelo de la Profetoj. Parolante pri la nova Tago, Baha'u'llah deklaras: "La titolo "Sigelo de la Profetoj' plene malkaŝas ĝian (de tiu ĉi Tago) altan rangon. La Profeta Ciklo ja finiĝis. La Eterna Vero jam venis." World Order of Baha'u'llah, p. 167 (Mondordo de Baha'u'llah).

Mashriqu'l-Adhkar (maŝ-rek-ol-as-kar): Tagiĝejo de la Laŭdoj al Dio Bahaa Adorejo. "Simbolo kaj antaŭaĵo de estonta mondcivilizacio." God Passes By, p. 350 (Dio Preteriras). Estas nun kvin: en Wilmette, lllinois, Usono; Frankfurto, Germanujo; Sidnejo, Aŭstralio; Kampala, Uganda, Afriko; Panamo-Urbo , Panamo.

Mazra'ih (Mazz-ra-eh): Prisemita kampo; farmo Terpeco ĉirkaŭ 7 kilometrojn norde de Akreo, kie la palaco de Muhammad Paŝao Safwat estis luita flanke de la Mastro por Baha'u'llah, post naŭ jaroj de enkarceriĝo en Akreo, dum kiuj Li "ne vidis verdaĵojn."

Mirza Husayn-'Ali (mir-za-ho-sejn-a-li):

Persa nobelulo kun la titolo Baha'u'llah. Fondinto de la Bahaa Religio. Mirza Yahya (mir-za-ja-h-ja):

Perfida duonfrato de Baha'u'llah kaj "Ĉefrompanto de la Interligo de Bab". Bab neniam elektis posteulon, anstataŭanton aŭ interpretanton; Li nomis Mirzan Yahya (Subh-i- Azal) simple "kiel simbolulon ĝis la okazonta manifestiĝo de la Promesito." Mirza Yahya malhonore signita kiel "Tiu ĉi vanta kaj nefirma persono," "trompita kaj uzita" de Sejjed Muhammad. God Passes By, pp. 28, 233, 112 (Dio Preteriras).

Mulao Husayn BushriTi (ho-sejn-boŝ-ru-i):

La unua kredanto je Bab. Nomita de Shoghi Effendi "la leonkora." God Passes By, p. 90 (Dio Preteriras). Nasiri'd-Din Ŝaho (Na-ser-ed-din):

"La helpanto al la Kredo" Malbonfama reganto de Persujo p. Kr. 1848-1896 (naskiĝis en 1831). Plej grava potenculo de ŝijaisma Islamo. Malhonore signita de Baha'u'llah kiel "Princo de Subpremantoj." God Passes By, p. I97 (Dio Preteriras).

La Navvab (Nav-ab):

Sanktulina edzino de Baha'u'llah, kies infanoj inkluzivis la Majstron, la Plej Sanktan Folion kaj la Plej Puran Branĉon. Si estis titolita de Li la "Plej Ekzaltita Folio" kaj Lia "ĉiama kunulino en ĉiuj la mondoj de Dio." God Passes By, p. 108 (Dio Preteriras).

Naw-Ruz (No-ruz): Nova Tago

Bahaa Novjartago, kiu okazas la 21an de marto nur se la printempa ekvinokso antaŭas la sunsubiron en tiu tago. Se la printempa ekvinokso okazas post la sunsubiro, Naw-Ruz estas solenita en la proksima tago. Irana tradicio atribuas la Naw- Ruzon al Jamshid, Antaŭdiluva reganto en ora epoko, kiu starigis la sunan jaron. Kvankam la persoj adoptis la lunan kalendaron de Islamo, ili neniam preterlasis la solenon de Naw-Ruz.

Parsi (par-si):

"Farsi" aŭ perso. Zoroastraj persoj kiuj elmigris al Hindujo post la araba konkero. Qurratu'l-'Ayn (kor-ra-tol-ajn):

Konsolo de la Okuloj. Titolo donita al Tahirih de ŝia instruisto, Sejjed Kazim. La esprimon oni uzas por amata trezoro. Ridvan (Rezz-van):

1. Nomo donita de bahaanoj al la ĝardeno Najibiyyih ĉe Bagdado. 2. La ĝardeno de Na'mayn. 3. La "plej sankta kaj plej signifa el ĉiuj bahaaj festenoj", solenanta la Deklaron de Baha'u'llah de Sia Misio al Siaj kunuloj, en 1863. Dekdutaga periodo komenciĝante 21 aprilo kaj solenate ĉiujare.

Sadiq (Sa-dek):

Virnomo. La sesa Imamo de ŝijaisma Islamo (p. Kr. 699-783). Ja far-i-Sadiq (t.e. la Veremulo) klerulo, beletristo kaj jurkonsilisto.

Shoghi Effendi (ŝogi' efendi'):

La Gardanto de la Bahaa Kredo; la plej aĝa nepo de 'Abdu'l-Baha, la Elektita Branĉo difinita en Lia Volo kaj Testamento kiel "Gardanto de la Kredo de Dio", aŭtoritata interpretanto de la Instruoj kaj ĉiama ĉefo de la Universala Domo de Justeco. "Li estas la klariganto de la vortoj de Dio kaj post li sekvos la unuenaskito inter liaj idoj." La vorto shawq signifas "sopiro", effendi estas turka honortitolo, kiu signifas "sinjoro, mastro", kaj aplikiĝas al altranguloj kaj kleruloj, k.t.p. en kelkaj partoj de la Mez- Oriento. La Gardanto, kiu mortis en Londono en 1957, estas enterigita en la Nord-Londona Tombejo.

Subh-i-Azal (sob-he-az-al):

Mateno de Eterneco (Mirza Yahya). Baha'u'llah citas el Amos 4:12-13, "Tiu, ... kiu faris malluma la mateniĝon", rilate al li. Epistle to the Son of the Wolf, p. 146 (Epistolo al Filo de Lupo). Vidu God Passes By, pp. 90, 113, 114, 115 (Dio Preteriras).

Sultano Abdu'l-Aziz (Abd-ol-az-iz): Sultano de Turkujo kiu "kune kun Nasiri'd-Din ŝaho estis la instiganto de la malfacilaĵoj, kiuj okazis al Baha'u'llah ..." kaj enkorpigis la koncentritan potencon rajtigitan en la sultaneco kaj la kalifeco. God Passes By, p. 225 (Dio Preteriras). 1830- 1876; regis 1861-1876.

Sultano Abdu'l-Hamid II (Ab-dol-ham-id): "La Granda Murdinto." Nevo kaj posteulo de 'Abdu'l-'Aziz kaj kune kun li respondeca por la kvardekjara enkarceriĝo de 'Abdu'l-Baha. The Promised Day is Come, p. 61 (La Promesita Tago Venis). 1842-1918; Sultano de Turkujo 1876 ĝis li estis senoficigita en 1909.

Ŝaho:

Reĝo, precipe de Persujo. Ŝirazo:

Urbo en suda Persujo kie Bab deklaris Sian Mision 22 majo 1844. Tabrizo:

Urbo en nordokcidenta Persujo kie Bab martiriĝis 9 julio 1850. Teherano:

Naskiĝloko de Baha'u'llah; ĉefurbo de Persujo ekde 1788. La urbo estis fondita antaŭ ĉirkaŭ 700 jaroj, norde de la situo de pratempa Rhages (Rajj).

Zoroastro:

Profeto de Pratempa Irano kaj prapatro de Baha'u'llah. Mortis ĉirkaŭ a. Kr. 583. 'Abdu'l-Baha deklaras ke Zoroastro estis unu el la Profetoj kiuj aperis post Moseo. Persian Tablets, pp. 11, 76 (Persaj Tabuletoj); ke la "popolo de la Puto" en la Korano 25:39 kaj 50:13 aludas al la homoj de la rivero Arakso, kaj ke multaj Profetoj altrangaj estis inter ili, inkluzive de Mah-Abid kaj Zoroastro.