Выбрать главу

1 Jamal-i-Mubarak (lit. Benita Belo) estis titolo kutime donata al Baha'u'llah de Liaj sekvantoj kaj amikoj.

1 Interese estas kompari tiun ĉi historion kun tiu pri la naskiĝo de Johano la Baptisto; vidu la Evangelion de Sankta Luko, ĉapitro I.

1 La aŭtoro skribis tiun ĉi paragrafon en 1919-1920.

5. La samaj konsideraĵoj aplikiĝas al la Organizaĵo de Unuiĝintai Nacioj.

1 En la jaro 1912.

[1] Verkita baldaŭ post la Unua Mondmilito.

[2] Ekzistas nun la nekompareblaj tradukoj de Shoghi Effendi de la Verkoj de Baha'u'llah kaj 'Abdu'l-Baha el la persa kaj araba lingvoj. Tiuj, kune kun liaj propraj multaj verkoj rilate al la historio de la Kredo, la deklaroj kaj implikaĵoj de ĝiaj fundamentaj veroj kaj la evoluado de ĝia Administra Ordo, multe pli faciligas la laboron de la serĉanto ol en la tempo de d-ro Esslemont.

[3] Unu el la du grandaj partioj - ŝijaismo kaj sunaismo - en kiun Islamo subfalis baldaŭ post la morto de Mahometo. Ŝijaistoj asertas ke 'Alf, la bofilo de Mahometo, estis la unua laŭleĝa posteulo de la Profeto, kaj ke nur liaj idoj estas laŭleĝaj kalifoj. La 1-an de Muharram, 1235 p. H.

Koncerne tion historiisto rimarkas: "Multaj homoj en la Oriento, precipe la sekvantoj de Bab (nun bahaanoj), kredis, ke Bab ricevis nenian edukadon, sed la Mulaoj, celante malaltigi lin en la okuloj de la popolo, deklaris ke tiaj scio kaj saĝeco kiajn li posedas estas pravigitaj per la edukado kiun li ricevis. Post longa esplorado de la vero en tiu ĉi afero ni trovis pruvojn elmontrantajn ke en la infaneco li vizitis dum mallonga tempo la domon de Ŝejko Muhammad (konata ankaŭ kiel 'Abid) kie oni instruis lin legi kaj skribi perse. Estas tio pri kio Bab temis kiam li skribis en la Bayan: 'Ho Muhammad, ho mia instruisto!...'

"Rimarkinda afero estas, tamen, ke tiu ĉi Ŝejko kiu estis lia instruisto, iĝis fervora disĉiplo de sia iama lernanto, kaj ankaŭ la onklo de Bab, Haĝulo Sejjed 'Alf, kiu estis por li kiel patro, fariĝis fervora kredanto kaj estis martirigita kiel babano.

"La ekkompreno de tiuj ĉi misteroj estas donata al serĉantoj de la vero, sed ni scias, ke la edukado kiun Bab ricevis estis nur elementa, kaj ĉiaj elmontritaj de li signoj de superordinara grandeco kaj scio estis denaskaj kaj devenantaj de Dio" - A Traveller's Narrative (Episode of the Bab) p. 3 (Rakonto de Vojaĝanto - Epizodo pri Bab). A Traveller's Narrative to Illustrate the Episode of the Bab kun enkonduko de E. G. Browne, kies titolo poste mallongiĝis al A Traveller's Narrative (Episode of the Bab) - Rakonto de Vojaĝanto (Epizodo pri Bab).

[7] t.e., 23 majo, 1844 p. Kr.

[8] La Imamo de ŝijaistoj estas la destinita de Dio sekvanto de la Profeto Kiun ĉiuj kredantoj devas obei. Dekunu personoj sinsekve okupis la oficon de Imamo; la unua el ili estis 'Alf, la kuzo kaj bofilo de Mahometo. La plimulto el la ŝijaistoj kredas ke la dekdua, nomita de ili "Imamo Mihdi", malaperis en subterejon en la jaro 329 p. H., kaj ke je la destinita tempo li reaperos, faligos la malfidelulojn kaj komencos epokon de beateco.

[9] Vendrede, la 28an de Sha'ban, 1266 p. H.

[10] Akcentu la duan kaj la kvaran silabojn, la unua silabo estu preskaŭ silenta kaj ambaŭ literoj "lo" estu klare elparolitaj.

La 2-an de Muharram, 1233 p. H.

[12] Tio ĉi estis frue en la jaro 1853, aŭ naŭ jarojn post la Deklaracio de Bab, plenumante tiel difinitajn profetaĵojn de Bab pri la "jaro Naŭa".

Libro iqan, iqan, Kitab-i-fqan, kaj Book of Certitude (Libro de Certeco) ĉiuj aludas al la sama libro.

[14] Eldiru Rezvan.

[15] Aŭtoro defrua historio de la Kredo, The Dawn-Breakers (La Herooj de la Nova Tagiĝo en Esperanto-manuskripto), Nabfl partoprenis kelkajn el la okazintaĵoj kiujn li priskribis kaj persone konis multajn el la frutempaj kredantoj.

[16] La Aqdas, Kitdb-i-Aqdas, La Libro Aqdas, kaj La Plej Sankta Libro ĉiuj aludas al la sama libro.

Por enterigi du el la mortintoj, Baha'u'llah donis Sian propran tapiŝon por ke oni ĝin vendu por la enterigaj elspezoj; sed anstataŭ tiucele uzi la monon la soldatoj alproprigis al si la tapiŝon, kaj la korpojn ĵetis en terkavon.

[18] Al la demando ĉu Baha'u'llah studis speciale la Okcidentajn verkojn kaj konforme al ili bazis Siajn instruojn 'Abdu'l-Baha diris ke la libroj de Baha'u'llah skribitaj kaj presigitaj jam en la 1870ŝ jardeko, enhavas la idealojn nun tiel bone konatajn en la Okcidento, kvankam tiutempe oni neniam presis nek pensis pri tiuj ĉi ideoj en la Okcidento.

[19] Jaŭde, la 5-an de Jamadi I, 1260 p. H.

La tradicio estas citita en Tabuleto de Baha'u'llah; vidu ĉapitron V en tiu ĉi libro.

[21] En 1969, 139 sendependaj ŝtatoj kaj 173 signifaj teritorioj kaj insuloj. (Vidu la Epilogon).

[22] Koncerne la propetajn preĝojn, rigardu ĉap. XI.

[23] Pri pluaj detaloj rigardu publikigitajn paroladojn de 'Abdu'l-Baha, speciale tiuj kiujn Li faris en Usono.

[24] Batalo en la Itala-Turka Milito kiu eksplodis la 29an de septembro 1911.

[25] Estas interese ke la filino de Zamenhof, Lidia, fariĝis agema bahaanino.

[26] 1868 ĝis 1870.

[27] Rigardu ankaŭ la sekcion pri Traktado de Krimuloj, pp. 154-155.

[28] Ĉi tiu dato koincidas kun la naskiĝtago de 'Abdu'l-Baha.

[29] Eldiru Maŝrekol-Azkar.

[30] Rilate al Mashriqu'l-Adhkar, estas interese rememorigi la versojn de Tennyson: "Mi sonĝis, ke ŝton-post-ŝton' mi konstruis sanktan adorejon, Templon, nek pagodon, moskeon nek pregej-similan, sed pli altan, pli simplan, ĉiam malfermitan al ĉia spiro ĉiela, kaj ke Vero kaj Paco kaj Amo kaj Justeco venis kaj eklog is tie." Sonĝo deAkbar, 1892.

Tiu unua Adorejo estis multe difektita dum tertremo en 1948 kaj devis esti malkonstruita kelkajn jarojn poste.

[32] Ĉi tiu Templo estis finkonstruita en 1953. Pliaj bahaaj Temploj staras nun en Kampala, Uganda; Sidnejo, Aŭstralio; Frankfurto, Germanujo; kaj la plej nova finkonstruiĝis proksime al la urbo Panamo en 1972. En 1969 terpecoj por kvindek aliaj estas aĉetitaj. (Vidu Epilogon).

[33] La vorto "speco" estas uzita ĉi tie por klarigi la distingon kiu ĉiam ekzistis inter homoj kaj bestoj, malgraŭ eksteraj aspektoj. Oni ne donu al tiu vorto la nuntempan specialan biologian sencon.

[34] La Dua Mondmilito plie pruvis la plenumon de tiu ĉi profetaĵo, kiu finiĝis per uzo de la atoma bombo.

[35] Koncernas la anglan tekston (rim. de trad.).

[36] Estas interese ke la ĉarta kunveno de la Unuiĝintaj Nacioj okazis en San-Francisko.

[37]1 Lordo Curzon, en sia libro, Persia and the Persian Question, (Persujo kaj la Persa Problemo), eldonita en 1892, la jaro de la morto de Baha'u'llah, skribas: "La plej malalta takso de la nuntempa nombro da bahaanoj en Persujo estas duona miliono. Mi emas opinii, post konversacio kun kapablaj personoj, ke la nombro estas ĉirkaŭ miliono. Ili troviĝas en ĉiu vivnivelo, de ministroj kaj nobeluloj de la Kortego al stratpurigistoj aŭ ĉevalservistoj, kaj sufiĉe nombraj inter ili estas la islamaj pastroj mem. ... Se la Babismo daŭros kreski same rapide kiel nun, povas esti ke venos tempo kiam ĝi elpuŝos la Islamismon el la lando Persujo. Tio, laŭ mia opinio, ne estus ebla, se ĝi estus aperinta sub standardo de malamika religio. Sed pro tio ke ĝiaj membroj venas el inter la plej kapablaj soldatoj de la garnizono kiun ĝi estas atakanta, estas pli kredeble ke ĝi fine sukcesos." (Vol. i, pp. 499-502).

La bahaanaro plimultiĝas ĉiujare kaj en 1969 la nombro de lokoj tra la mondo kie loĝas bahaanoj fariĝis pli ol 33,000. (Vidu la Epilogon.)

[39] La Lokaj kaj Naciaj Domoj de Justeco nuntempe nomiĝas Lokaj kaj Naciaj Spiritaj Asembleoj, kiel menciite antaŭe.

[40] El la Manoj de la Religio elektitaj de Shoghi Effendi dum sia tridek-ses-jara servado, dudek sep estis vivantaj kiam li forpasis. Li ankaŭ starigis, en 1954, Helpkomitatojn nomitajn de la Manoj por esti ĉi ties deputatoj, helpantoj kaj konsilantoj.