Tombo sur Monto Karmelo
Post la martiriĝo de Bab, Lia restaĵo, kune kun tiu de Lia fidela kunulo, estis ĵetita sur la bordon de fosaĵo ekster la urba murego. En la dua nokto ili estis reakiritaj de kelkaj babanoj, kaj post multjara gardado en sekretaj tenejoj en Persujo, ili estis fine alportitaj, kun grandaj danĝero kaj malfacileco, en la Sanktan Landon. Tie ili estas nun enterigitaj en tombo belege lokita sur la deklivo de la monto Karmelo, nemalproksime de la Kaverno de Elija, kaj nur kelkajn mejlojn for de la loko kie Baha'u'llah pasigis Siajn lastajn tagojn kaj kie nun kuŝas Lia restaĵo. El la miloj da pilgrimoj el ĉiuj mondpartoj kiuj venas honori la sanktan tombon de Baha'u'llah, neniu forgesas diri preĝon ankaŭ ĉe la sanktejo de Lia sindonema amanto kaj antaŭinto, Bab.
Skriboj de Bab
La Skriboj de Bab estis muitampieksaj, kaj la rapideco kun kiu Li, sen studado kaj antaŭa pripensado, verkis ellaboritajn komentariojn, profundajn klarigojn aŭ elokventajn preĝojn estis konsiderata unu el la pruvoj de Lia dia inspiro.
La ĉefideo de Liaj diversaj Skriboj estas jene resumita:
Kelkaj el ili (la Skriboj de Bab) estas komentarioj kaj interpretoj de la versoj de la Korano; kelkaj estas preĝoj, predikoj, kaj indikoj de (la vera signifo de iuj) tekstopartoj; aliaj estas admonoj, avertoj, traktatoj pri diversaj branĉoj de la doktrino de la Dia Unueco ... kuraĝigoj al plibonigo de karaktero, al apartiĝo de monduma pompo, kaj sinkonfido al la inspiro de Dio. Sed la esenco kaj ĉefideo de liaj skriboj estas glorado kaj priskribado de tiu baldaŭ aperonta Realeco Kiu estis liaj solaj objekto kaj celo, liaj karaĵo kaj deziro. Ĉar li konsideris sian propran aperon kiel tiun de anoncanto de la bona novaĵo, kaj sian propran realan naturon kiel helprimedon por elmontriĝo de pli grandaj perfektecoj de la Venonto. Kaj vere li ne ĉesis eĉ por unu momento gloradi Lin dum tagoj kaj noktoj, sed senĉese atentigadis al ĉiuj siaj sekvantoj ke ili atendu Lian aperon tiamaniere kiel li deklaris en siaj verkoj, "Mi estas litero el tiu plej grandioza libro kaj rosoguto el tiu senlima oceano; kaj kiam Li aperos, mia vera naturo, miaj misteroj, enigmoj kaj mencioj iĝos klaraj, kaj la embrio de tiu ĉi religio evoluos tra la stadioj de sia esteco kaj supreniĝado, atingos la staton de 'la plej bela el formoj', kaj iĝos ornamita per la vesto de 'benata estu Dio, la plej Bona el Kreantoj'... kaj li estis tiel flamigita per Lia flamo ke rememorado pri Li estis la luma kandelo de liaj mallumaj noktoj en la fortikaĵo de Makuo, kaj meditado pri Li estis lia plej bona kamarado en la malbonkondiĉoj de la malliberejo de Ĉiriko. Per tio ĉi li akiris spiritan pliriĉiĝon; per Lia vino li estis ebriigita; kajje rememoro pri Li li ĝojis. - A Traveller's Narrative (Episode of the Bab), pp. 54-56 (Rakonto de Vojaĝanto Epizodo pri Bab).
Tiu, al Kiu Dio Sin Malkaŝos
Bab estis komparita al Johano la Baptisto, sed la rango de Bab ne estas nur kiel heroldo aŭ antaŭanto. Bab Mem estis Malkaŝanto de Dio, Fondinto de sendependa religio, eĉ se tiu religio estas limigita al nur kelkjara periodo. La bahaanoj kredas ke Bab kaj Baha'u'llah estas Kunfondintoj de ilia Kredo; la jenaj vortoj de Baha'u'llah atestas al tiu vero: "Ke tiel mallonga daŭro apartigis tiun ĉi plej potencan kaj mirindan Revelacion disde Mia propra antaŭa Malkaŝaĵo, estas sekreto kiun neniu povas solvi kaj mistero kiun nenia menso povas kompreni. Ĝia daŭro estis antaŭdestinita, kaj neniu povos iam ajn trovi ĝian kaŭzon ĝis kiam oni informiĝos pri Mia Kaŝita Libro." En Siaj aludoj al Baha'u'llah, tamen, Bab revelaciis plenan sindonon en Sia deklaro ke, en la tagoj de "Tiu, al Kiu Dio Sin malkaŝos": "Se iu aŭdos unu verson de Li kaj ripetos ĝin, tio estos pli bone ol se li recitus la Bayanon (la Revelacion de Bab) milfoje." - A Traveller's Narrative (Episode of the Bab), p. 349 (Rakonto de Vojaĝanto Epizodo pri Bab).
Li konsideris Sin feliĉa suferante ĉiajn malfeliĉojn, se Li povis per tio ebenigi almenaŭ iomete la vojon por "Tiu, al Kiu Dio Sin malkaŝos", Kiu estis, laŭ Lia deklaro, la sola fonto de Lia inspiro kaj la sola objekto de Lia amo.
Releviĝo, Paradizo kaj Infero
Gravan parton de la instruoj de Bab formas klarigado de la esprimoj: Releviĝo, Tago de Juĝo, Paradizo kaj Infero. La Releviĝo signifas, laŭ Li, aperon de nova Malkaŝanto de la Suno de Vero. La releviĝo de la mortintoj signifas la spiritan vekiĝon de tiuj kiuj dormas en la tomboj de nescio, senatento kaj volupto. La Tago de Juĝo estas tago de nova Malkaŝanto kies Revelacio - per akcepto aŭ malakcepto - apartigas la ŝafojn de la kaproj, ĉar ŝafoj konas la voĉon de la Bona Paŝtisto kaj sekvas Lin. Paradizo estas la ĝojo ami kaj koni Dion, malkaŝiĝintan per Sia Malkaŝanto, tiamaniere atingi la plej grandan perfektecon kian oni kapablas, kaj ricevo, post la morto, de la eniro en la Regnon de Dio kaj la eternan vivon. Infero estas simple nehavo de tiu ĉi kono de Dio kun sekvanta neatingebleco al la dia perfekteco, kaj perdo de la Eterna Favoro. Li definitive deklaris ke tiuj esprimoj ne havas alian realan signifon ol tio ĉi, kaj ke la ĝeneralaj ideoj pri releviĝo de materia korpo, materiaj ĉielo kaj infero, kaj similaj, estas nur produktaĵoj de imago. Li instruis ke homo vivas post la morto, kaj ke en la postmorta vivo progresado sur la vojo de perfekteco estas senlima.
Sociaj kaj Etikaj Instruoj
En Siaj Skriboj Bab diras al Siaj sekvantoj ke ili devas distingi sin per frata amo kaj afableco. Oni devas kulturi utilajn metiojn kaj artojn. Elementa edukado devas esti ĝenerala. En la nova kaj mirinda epoko kiu nun komenciĝas, virinoj devas havi pli grandan liberecon. Malriĉuloj devas ricevadi helpon el la publika konservejo, sed almozpetado estas severe malpermesita, same kiel trinkado de alkoholaĵoj.
La gvidideco de vera babano devas esti pura amo, sen espero de rekompenco aŭ timo de puno. Li diras jene en la Bayan:
Tiel adoru Dion ke se eĉ rekompenco de via adorado al Li estu la Fajro, tio ĉi neniel aliigu vian adoradon al Li. Se vi adoras Dion pro timo, tio ĉi estas neinda ĉe la sojlo de la sankteco de Dio. ... Tiel same estas, se vi fikse rigardas la Paradizon, kaj adoras esperante por la Paradizo; ĉar tiuokaze vi faras la kreaĵon de Dio egala kun Li. - Babis of Persia, II, de prof-o E. G. Browne, J.R.A.S. Vol. XXI, p. 931 (Babanoj en Persujo)
Sufero kaj Triumfo
La lasta citaĵo malkaŝas la spiriton kiu inspiris la tutan vivon de Bab. Koni kaj ami Dion, respeguli Liajn Atribuojn kaj prepari la vojon por Lia venonta Malkaŝanto - tio ĉi estis Liaj solaj celo kaj deziro. Por Li vivo havis neniajn terurojn kaj morto nenian doloron, ĉar amo disbatis timon, kaj la martiriĝo mem estis ravoplena sinĵeto al la piedoj de la Amato.
Strange! ke tiu pura kaj bela animo, tiu inspirita instruanto de la Dia Vero, tiu sindonema amanto de Dio kaj de Siaj proksimuloj estis tiel ege malamata, kaj kondamnita je morto de siatempaj laŭdiraj religiuloj! Certe nenio krom senpenseco aŭ obstina antaŭjuĝo povus blindigi homojn kontraŭ la fakto ke Li vere estis Profeto, Sankta Parolportanto de Dio. La mondan grandecon kaj gloron Li ne havis, sed kiamaniere spiritaj Potenco kaj Aŭtoritato povas sin pruvi se ne per la povo forlasi ĉian teran helpon, kaj triumfi super ĉiaj teraj kontraŭstaroj, eĉ la plej fortaj kaj malamikaj? Kiel Dia Amo povas elmontriĝi al la nekredema mondo se ne per la kapablo elteni plej ekstremajn sortobatojn kaj sagojn de malfeliĉo, malamon de malamikoj kaj perfidon de ŝajnaj amikoj, levi sin serene super ĉio ĉi kaj, ne perdante kuraĝon, sen dolorsento, ankoraŭ pardoni kaj beni?