Выбрать главу

Bab eltenis kaj Bab ektriumfis. Miloj da homoj atestis la sincerecon de sia amo al Li oferante siajn vivojn kaj ĉion en Lia servo. Reĝoj povus envii Lian povon super homaj koroj kaj vivoj. Plie, "Tiu al Kiu Dio Sin malkaŝos" aperis, konfirmis la pretendojn, akceptis la grandaniman sindonon de Sia antaŭinto, kaj faris Lin partoprenanto de Sia Gloro.

ĈAPITRO III: BAHA'U'LLAH[10], LA GLORO DE DIO

Ho vi kiu atendas, ne prokrastu plu, ĉar Li estas alveninta. Rigardu Lian Sanktejon kaj la Gloron en ĝi loĝantan. Tio estas la Pratempa Gloro, en nova Malkaŝanto. - Baha'u'llah

La Naskiĝo kaj Frua Juneco

Mirza Husayn "Ali, Kiu poste alprenis la titolon Baha'u'llah (t.e. Gloro de Dio) estis la plej aĝa filo de Mirza "Abbas el Nuro, veziro aŭ ŝtatministro. Lia familio estis riĉa kaj distingita; multaj ĝiaj membroj okupis gravajn postenojn en la registaro kaj en la Civila kaj Milita Servoj de Persujo. Li estis naskita en Teherano, la ĉefurbo de Persujo, la 12an de novembro 1817[11] inter la sunsubiro kaj sunleviĝo. Li neniam vizitis lernejon aŭ kolegion, kaj la negranda edukado kiun Li ricevis estis donita hejme. Malgraŭ tio, estante ankoraŭ infano Li elmontradis mirindajn saĝecon kaj scion. Kiam Li estis ankoraŭ junulo Lia patro mortis, lasante al Li la respondecon por Liaj pli junaj gefratoj, kaj por prizorgado de la vastaj familiaj posedaĵoj.

Unufoje 'Abdu'l-Baha, la plej aĝa filo de Baha'u'llah, rakontis al la aŭtoro la sekvantajn detalojn pri la frua juneco de

Sia Patro:

De la juneco Li estis rimarkinde afabla kaj grandanima. Li treege amis la eksterdoman vivon, kaj pasigis plej multe da tempo en la ĝardeno aŭ en kampoj. Li havis eksterordinaran allogpovon, kiun ĉiuj sentis. Homoj ĉiam amasiĝadis ĉirkaŭ Li. Li estis ĉirkaŭata de ministroj kaj korteganoj, kaj ankaŭ infanoj havis grandan simpation al Li. Kiam Li havis la aĝon de apenaŭ dektri aŭ dekkvar jaroj, Li iĝis konata pro Sia instruiteco. Li paroladis pri ĉiaj temoj kaj solvadis ĉiajn problemojn prezentitajn al Li. En grandaj kunvenoj Li diskutadis kun ulemoj (elstaraj mulaoj) kaj eksplikis malfacilajn religiajn demandojn. Ĉiuj ili aŭskultadis Lin kun grandega intereso.

Kiam Baha'u'llah havis la aĝon de dudek du jaroj, Lia patro mortis, kaj la Registaro deziris ke Li okupu la postenon de la patro, kiel estis kutime en Persujo, sed Baha'u'llah ne akceptis la proponon. Tiam la ĉefministro diris: "Lasu lin trankvila. Tia posteno estas malinda je li. Li celas ion pli altan. Mi ne povas ekkompreni lin, sed mi estas konvinkita ke li estas destinita por ia alta sorto. Liaj pensoj ne similas la niajn. Lasu lin sola."

Malliberigita kiel Babano

Kiam Bab deklaris Sian mision en 1844, Baha'u'llah, estanta tiam en la dudek sepa jaro de la vivo, kuraĝe aliĝis al la nova Kredo, kaj baldaŭ iĝis konata kiel unu el ĝiaj plej potencaj kaj sentimaj disvastigantoj.

Li estis jam dufoje malliberigita pro la Kredo, kaj unu fojon suferis la torturon de bastonado, kiam en aŭgusto 1852, okazis afero kiu rezultigis terurajn sekvojn por la babanoj. Unu el la sekvantoj de Bab, junulo nomita Sadiq, estis tiel kortuŝita pro la martiriĝo de sia amata Majstro, kiun li vidis propraokule, ke tio malordigis lian menson, kaj, venĝe, li ekembuskis kontraŭ la ŝaho kaj ekpafis al li per pistolo. Anstataŭ uzi kuglon, tamen, li ŝarĝis sian armilon per kugletaĵo, kaj kvankam kelkaj plumberoj trafis la ŝahon, ili faris al li nenian seriozan difekton. La junulo detiris la ŝahon de sur la ĉevalo, sed li estis tuj kaptita de akompanantoj de lia moŝto kaj ĉi-loke mortigita. La tuta babanaro estis maljuste tenita priresponda pri tiu ĉi faro, kaj sekvis teruraj masakroj. Okdek el ili estis tuj mortigitaj en Teherano en plej kruelaj torturoj. Multaj aliaj estis malliberigitaj; inter tiuj ankaŭ Baha'u'llah. Li poste skribis:

Je la justeco de Dio! Ni havis nenion komunan kun tiu abomeninda faro, kaj Nia senkulpeco estis nedisputeble pruvita antaŭ la tribunaloj. Malgraŭ tio, oni arestis Nin, kaj el Nijavarano, kiu estis tiam la reĝa restejo, kondukis Nin, katenigita, kun nuda kapo kaj nudaj piedoj en la subteran malliberejon en Teherano. Bruta gardanto, kiu Nin akompanis surĉevale, ekprenis la ĉapelon de sur Nia kapo, dum multaj ekzekutistoj kaj gardistoj pelis Nin antaŭen kun granda rapideco. Oni fermis Nin dum kvar monatoj en loko abomena preter kompreno. Efektive, malluma kaj malvasta ĉelo estus multe pli preferebla ol la subtereja loko, kie estis enkarcerigitaj tiu ĉi Persekutato kaj Liaj kunsuferantoj. Je Nia alveno, oni kondukis Nin tra malluma koridoro, kaj de tie Ni malsupreniris tri krutajn ŝtuparojn ĝis la subteraĵo destinita por Ni. Tiu ĉi loko estis peĉe malluma, kaj Niaj kunmalliberuloj nombris preskaŭ cent kvindek; ŝtelistoj, murdistoj kaj vojrabistoj. Kvankam tiom homplena, ĝi tamen havis nenian elirejon krom la koridoro tra kiu Ni eniris. Nenia plumo kapablas priskribi tiun lokon, nek la lango ĝian putran malbonodoron konigi. La plej multaj el la viroj havis nek veston nek kuŝaĵon. Nur Dio scias kio okazis al Ni en tiu odoraĉa kaj fia loko!

Tage kaj nokte, en tiu subtera malliberejo, Ni meditis pri la faroj, la stato, kaj la konduto de la babanoj, scivolante kio povintus igi popolon tiel grandanima, tiel nobla, kaj tiel inteligenta, fari tiel malrespektan kaj insultegan atencon kontraŭ la vivo de la reganto. Tiu ĉi Persekutato tuj decidis ke, post Sia liberiĝo, Li eklaboros kun plej granda peno, por regeneradi tiun ĉi popolon.

Unu nokton, en sonĝo, la jenaj glorigaj vortoj aŭdiĝis ĉiuflanke: "Vere, Ni igos Vin Triumfa per Vi Mem kaj per Via Plumo. Ne malĝoju pri tio kio okazis al Vi, nek timu, ĉar Vi estas sekura. Baldaŭ Dio aperigos la trezorojn de la tero - homojn kiuj donos al Vi venkon per Vi Mem kaj per Via Nomo, per kiu Dio revivigis la korojn de tiuj kiuj rekonis Lin. - Epistle to the Son of the Wolf, pp. 20-21 (Epistolo al Filo de Lupo)

Ekzilo en Bagdadon

Tiu ĉi terura malliberigo daŭris kvar monatojn, sed Baha'u'llah kaj Liaj amikoj restis fervoraj kaj plenaj de entuziasmo, en plej granda feliĉeco. Preskaŭ ĉiutage unu aŭ kelkaj el ili estas torturitaj aŭ mortigitaj kaj la aliaj estas rememorigitaj ke ilia vico povus veni la sekvantan fojon. Kiam la ekzekutistoj venis por kunpreni unu el la amikoj, tiu kies nomo estis elvokita simple dancis pro ĝojo, kisis la manojn de Baha'u'llah, ĉirkaŭbrakis la aliajn samkredantojn kaj kun ĝoja fervoro rapidis al la martiriĝejo.

Estis nerefuteble pruvite ke Baha'u'llah ne partoprenis en la komploto kontraŭ la ŝaho, kaj la rusa ministro atestis la purecon de Lia karaktero. Krome, Li estis tiel malsana, ke oni atendis Lian morton. Tial, anstataŭ kondamni Lin je morto, la ŝaho ordonis ekzili Lin en Irak-Arabujon en Mezopotamio, kaj tien Baha'u'llah ekiris, du semajnojn poste, akompanata de Sia familio kaj nombro de aliaj kredantoj. Ili terure suferis pro malvarmo kaj aliaj malfacilaĵoj dum la longa vintra vojaĝo, kaj venis en Bagdadon en stato de preskaŭ kompleta senhaveco.

Tuj kiam Lia sano permesis, Baha'u'llah komencis instrui demandantojn, kuraĝigi kaj admoni la kredantojn, kaj baldaŭ paco kaj feliĉeco ekregis inter la babanoj.[12] Tio ĉi, tamen, mallonge daŭris. La duonfrato de Baha'u'llah, Mirza Yahya, konata ankaŭ kiel Subh-i-Azal, venis Bagdadon, kaj baldaŭ poste komemis okazi malpacoj, sekrete instigitaj de li, simile al la diferencoj kiuj aperis inter la disĉiploj de Kristo. Tiuj ĉi malpacoj (kiuj poste, en Adrianopolo, iĝis malkaŝaj kaj furiozaj) estis tre dolorigaj al Baha'u'llah, Kies sola celo en la vivo estis starigi unuecon inter la popoloj de la mondo.

Du Jaroj en Sovaĝejo