Выбрать главу

Ĉirkaŭ unu jaro post la alveno en Bagdadon, Li foriris sola en la sovaĝejon de Sulejmanijje, kunprenante nenion krom ŝanĝo de vestaĵo. Tiun ĉi periodon Li priskribas jene en la libro iqan[13]:

En la fruaj tagoj de Nia alveno en tiun ĉi landon, kiam Ni konstatis la signojn de minacaj okazontaĵoj, Ni decidis foriri, antaŭ ol ili okazos. Ni foriris en la dezerton, kaj tie, aparta kaj sola, pasigis du jarojn en tuta izoliteco. El Niaj okuloj fluadis larmoj de angoro, kaj en Nia sanganta koro ondadis oceano de dolorego. Dum multaj noktoj mankis al Ni nutraĵo, kaj dum multaj tagoj la korpo trovis nenian ripozon. Je Tiu en Kies Manoj estas Mia esteco! malgraŭ tiuj ĉi abundaj afliktoj kaj sinsekvaj sortobatoj, Nia animo restis en beata ĝojo, kaj Nia tuta esteco evidentigis neesprimeblan feliĉecon. Ĉar en Nia soleco Ni ne konsciis pri la malbono aŭ profito, pri la sano aŭ malsano, de iu ajn persono. Sola, Ni komuniis kun Nia spirito, forgesema pri la mondo kaj ĉio en ĝi. Ni ne sciis, tamen, ke la maŝo de la dia destino superas la plej vastan homan koncepton, kaj ke la sago de Lia dekreto superegas la plej aŭdacajn homajn planojn. Neniu povas eviti Liajn kaptilojn, kaj neniu persono povas trovi feliĉon escepte per submetiĝo al Lia volo. Ni ĵuras je Dio, ke Nia foriro ne antaŭvidis revenon, nek Nia disiĝo esperis reunuiĝon. La sola celo de Nia foriro estis ne iĝi kaŭzo de malharmonio inter la fideluloj, fonto de malkonkordo inter la amikoj, ilo de ofendo kontraŭ iu ajn persono, aŭ kaŭzo de malĝojo por iu ajn koro. Preter tio ĉi, Ni havis nenian alian intencon, nek ian celon. Kaj tamen, ĉiu intrigis laŭdezire, kaj okupis sin per siaj senvaloraj kapricoj, ĝis la horo kiam, el la Mistera Fonto, venis la dekreto reveni. Cedante Nian volon al la Lia, Ni obeis al Lia ordono.

Kia plumo kapablas priskribi kion Ni vidis post la reveno! Dum du jaroj la malamikoj streĉadis ĉiujn siajn fortojn por neniigi Nin, kiel ĉiuj scias. - Kitab-i-iqan, pp. 250-252

Kontraŭstaro de Mulaoj

Post Lia reveno el tiu rifuĝejo, Lia famo fariĝis pli granda ol antaŭe kaj homoj rapidis en Bagdadon el proksime kaj malproksime por vidi Lin kaj aŭdi Lian instruadon. Judoj, kristanoj kaj zoroastranoj, same kiel islamanoj, interesiĝis pri la nova Revelacio. Tamen, Mulaoj (islamaj doktoroj) alprenis malamikan sintenon kaj persiste konspiris por Lin faligi. Foje ili sendis unu el sia anaro por intervjui Lin kaj prezenti al Li difinitajn demandojn. La sendito trovis ke la respondoj de Baha'u'llah estas tiel konvinkaj kaj Lia saĝeco tiel miriga, kvankam evidente ne akirita per studado, ke li devis konfesi ke Baha'u'llah estas senkompara en scio kaj kompreno. Por certigi, tamen, al la Mulaoj kiuj lin sendis pri la vera profeteco de Baha'u'llah, li petis plenumon de la miraklo kiel pruvon. Baha'u'llah esprimis pretecon akcepti la proponon sub difinitaj kondiĉoj, deklarante ke se la Mulaoj elektus ian difinitan de si miraklon, kaj subskribus kaj sigelus dokumenton tiel ke post plenumo de tiu ĉi miraklo ili konfesus ia aŭtentikecon de Lia misio kaj ĉesus kontraŭstari Lin, Li aŭ kaŭzus la deziratan miraklon aŭ konfesus Sin esti trompanto. Se la celo de la Mulaoj estus malkaŝi la veron, ili ja havis sian okazon; sed iliaj intencoj estis tute aliaj. Ĉu juste aŭ maljuste, ili intencis certigi al si decidigon profitan al si. Ili timis la veron kaj forkuris de la kuraĝa defio. Tiu ĉi malvenko, tamen, nur instigis ilin al novaj komplotoj por elradikigi la persekutatan sekton. La persa ĉefkonsulo en Bagdado helpis ilin en ilia penado kaj sendis al la ŝaho plurajn sciigojn anoncantajn ke Baha'u'llah kelkfoje ofendis la islaman religion, daŭre malboninfluante Persujon, kaj ke oni devas pro tio ekzili Lin en ian pli malproksiman lokon.

Estis karakterize por Baha'u'llah ke, dum tiu ĉi krizo, kiam, pro la instigoj de la islamaj Mulaoj la persa kaj turka registaroj unuigadis siajn fortojn por elradikigi la Kredon, Li restis trankvila kaj serena, kuraĝiganta kaj inspiranta Siajn sekvantojn kaj skribanta nepereeblajn vortojn de konsolo kaj gvidado. 'Abdu'l-Baha rakontas ke Li verkis tiutempe la Hidden Words (Kaŝitajn Vortojn). Baha'u'llah ofte iris promeni laŭ bordo de Tigro. Li revenus aspektante tre feliĉa, kaj skribus tiujn lirikajn gemojn de saĝa konsolo kiuj alportis helpon kaj kuracon al miloj da suferantaj kaj premitaj koroj. Dum jaroj, ekzistis nur kelkaj manuskriptoj de la Kaŝitaj Vortoj manskribitaj de Li, kaj tiuj ĉi devis esti zorgeme kaŝitaj por ke ili ne enfalu en la manojn de la multegaj malamikoj, sed nun tiu malgranda volumeto estas probable la plej bone konata el ĉiuj verkoj de Baha'u'llah, kaj estas legata en ĉiuj partoj de la mondo. La alia bone konata verko de Baha'u'llah estas la Book of iqan, verkita en la sama periodo, ĉe la fino de Lia restado en Bagdado (1862-1863 p. Kr.)

La Deklaracio en Ridvan[14] apud Bagdado

Post longa traktado, la turka registaro eldonis, je la postulo de la persa registaro, ordonon alvokantan Baha'u'llah'n en Konstantinopolon. Tiu ĉi novaĵo konsternis Liajn sekvantojn. Ili sieĝis tiel amase la domon de sia amata Gvidanto ke la familio entendiĝis en la Ĝardeno de Najib Paŝao ekster la urbo por dekdu tagoj, dum kiuj oni preparis la karavanon por la longa vojaĝo. Estis dum tiuj ĉi dekdu tagoj (22a de aprilo - 3-a de majo, 1863, t.e. deknaŭ jarojn post la Deklaracio de Bab), ke Baha'u'llah anoncis al kelkaj el siaj sekvantoj la ĝojan novaĵon ke Li estas Tiu Kies alvenon antaŭdiris Bab - la Elektito de Dio, la Promesita de ĉiuj Profetoj. La Ĝardeno en kiu okazis tiu ĉi memorinda deklaracio iĝis konata inter la bahaanoj kiel la "Ĝardeno de Ridvan," kaj la tagoj kiujn Baha'u'llah pasigis tie estas rememorataj en la "Festo de Ridvan", solenata ĉiujare je la datreveno de tiuj dekdu tagoj. Dum tiuj tagoj Baha'u'llah, anstataŭ esti malgaja kaj depremita, elmontris grandegajn ĝojon, dignon kaj povon. Liaj sekvantoj fariĝis feliĉaj kaj entuziasmaj, kaj grandaj homamasoj venis esprimi sian respekton al Li. Ĉiuj eminentuloj de Bagdado, eĉ la Ĉefreganto mem, venis persone por honori la forveturantan malliberulon.

En Konstantinopolo kaj Adrianopolo

La vojaĝo al Konstantinopolo daŭris inter tri kaj kvar monatoj, kaj la grupo konsistis el Baha'u'llah kaj Liaj familianoj kaj dudek ses disĉiploj. Alveninte en Konstantinopolon ili estis malliberigitaj en malgranda dometo multe tro malvasta por ili. Poste ili ricevis iom pli bonajn loĝejojn, sed post kvar monatoj ili estis denove eksigitaj, tiufoje en Adrianopolon. La vojaĝo al Adrianopolo, kvankam daŭranta nur kelkajn tagojn, estis la plej terura el ĉiu kiujn ili ĝis nun travivis. Neĝis peze dum granda parto de la tempo, kaj ĉar ili ne havis komfortajn vestojn kaj nutraĵon, iliaj suferoj estis grandegaj. Dum la unua vintro en Adrianopolo, Baha'u'llah kaj Lia familio, nombranta dekdu personojn, estis lokitaj en malgranda triĉambra dometo, senkomforta kaj insektoplena. Printempe oni donis al ili pli komfortan loĝejon. Ili restis en Adrianopolo dum pli ol kvar kaj duono da jaroj. Tie ĉi Baha'u'llah rekomencis Sian instruadon kaj arigis ĉirkaŭ Si grandan sekvantaron. Li publike anoncis Sian mision kaj estis entuziasme akceptita de plimulto de la babanoj, kiuj post tio iĝis konataj kiel bahaanoj. Tamen, malplimulto sub la gvidado de la duonfrato de Baha'u'llah, Mirza Yahya, ekkontraŭstaris Lin furioze kaj unuiĝis kun siaj iamaj malamikoj, la ŝijaistoj, por konspiri por Lia faligo. Sekvis grandaj malfacilaĵoj, kaj fine la turka registaro forigis kaj la babanojn kaj la bahaanojn el Adrianopolo, ekzilante Baha'u'llah'n kaj Liajn sekvantojn en Akreon, en Palestino, kie ili alvenis (laŭ Nabil)[15] la 31an de aŭgusto 1868; kaj Mirza Yahya kun sia partio estis sendita en Cipron.

Leteroj al la Reĝoj

En tiu tempo Baha'u'llah skribis Siajn konatajn leterojn al la sultano de Turkujo, al multaj el la kronitoj de Eŭropo, al la Papo, kaj al la persa ŝaho. Poste, en Sia Kitab-i-Aqdas[16], Li skribis al aliaj suverenoj, al la regantoj kaj Prezidentoj de Ameriko, al la ĉefoj de religioj ĝenerale kaj al la tuta homaro. Al ĉiuj, Li anoncis Sian mision kaj alvokis ke ili streĉu siajn energiojn por starigi veran religion, justan regadon kaj internacian pacon. En Sia letero al la ŝaho Li pledis potence la aferon de la persekutataj babanoj kaj postulis ke oni starigu Lin vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tiuj kiuj instigis ties persekutadon. Ne necesas diri, ke oni ne konsentis plenumi tiun ĉi postulon. Badi, tiu juna kaj sindonema bahaano kiu transdonis la leteron de Baha'u'llah, estis kaptita kaj martirigita per teruraj torturoj, brulruĝajn brikojn oni premegis sur lian karnon!