Выбрать главу

(Gleanings, 34: 5, p.79-80)

Ĉeno de sinsekvaj revelacioj

Kontemplu per via interna okulo pri la vico de sinsekvaj Revelacioj, kiu ligas la Manifestiĝon de Adam' kun tiu de Bab'. Mi atestas antaŭDio, ke ĉiu el tiuj Manifestiĝoj estis teren sendita pro la efiko de la Dia Volo kaj Intenco, ke ĉiu estis la portanto de specifa Mesaĝo, ke al ĉiu estis konfidita Libro die revelaciita kaj ke ĉiu estis komisiita ekspliki la rnisterojn de potenca Tabelo. La mezuro de la Revelacio, karakteriza por ĉiu el ili, estis precize antaŭdifinita.

(Gleanings, 31: 1, p.74)

La Profetoj de Dio estu rigardataj kiel kuracistoj, kies tasko estas progresigi la bonfarton de la mondo kaj ĝiaj popoloj, por ke per la spirito de unueco ili kuracu la malsanecon de dividita homaro... Neniu homo, kiel ajn klarvida, povas iam esperi ascendi la altojn, kiujn la saĝeco kaj kompreno de la Dia Kuracisto atingis. Nenia miraklo do, se la kuracado preskribita de la kuracisto en tiu ĉi tago ne montriĝas identa al tiu, kiun li preskribis antaŭe. Kiel povus esti alie, kiam la malsanoj plagantaj la suferanton postulas en ĉiu stadio de lia malsaneco apartan medikamenton? ... Tial al la plejinterna esenco de tiuj Profetoj estu direktita la okulo de ĉiu juĝkapabla homo.

(Gleanings, 36: 1, p.85)

La ekzemplo de Jesuo Kristo

Vi sciu, ke kiam la Filo de Homo (4) cedis Sian spiron al Dio, la tuta kreita mondo ploris kun granda lamento. Sed per Lia sinofero freŝa vivoforto estis inspirita en ĉio kreita. La pruvoj por tio, atestataj inter ĉiuj popoloj de la tero, nun estas evidentaj al vi. La plej profunda saĝeco, kiun la saĝuloj proklamas, la plej profunda erudicio, kiun la menso disvolvas, la artoj, kiujn la plej lertaj manoj kreas, la influo, kiun efektivigas la plej potencaj regantoj, estas nur manifestaĵoj de la viviga forto liberigita de Lia transcenda, Lia trapenetra kaj brilega Spirito. Ni atestas, ke kiam Li aperis en la mondo, Li disĵetis la brilegon de Sia gloro sur ĉio kreita. Per Li la leprulo resaniĝis el la lepro de perverso kaj nescio... Per Lia potenco, naskita de la Ĉiopova Dio, la okuloj de la blindulo malfermiĝis kaj la animo de la pekinto sanktiĝis. Lepro povas esti interpretita kiel vualo, kiu trudiĝas inter la homo kaj la rekono de la Eternulo, lia Dio... Ni atestas, ke per la potenco de la Vorto de Dio ĉiu leprulo puriĝas, ĉiu malsano kuraciĝas, ĉiu homa malforteco foriĝas. Estas Li, kiu purigas la mondon. Benata estas la homo, kiu kun vizaĝo lume radianta turnas sin al Li.

(Gleanings, 36: 1-3, p.85)

Benadoj

Benita la dormanto, kiun vekas Mia Brizo. Benita la senviva, kiun vigligas Miaj revivigaj spiroj. Benita la okulo, kiun konsolas la vido de Mia beleco. Benita la vojaĝanto, kiu direktas siajn paŝojn al la Tabernaklo de Mia gloro kaj majesto. Benita la afliktita, kiu serĉas rifuĝon en la ombro de Mia baldakeno. Benita la brule soifa, kiu rapidas al la milde fluantaj akvoj de Mia ama prizorgo. Benita la nesatigebla animo, kiu sin purigas je siaj egoaj deziroj pro amo al Mi kaj eksidas ĉe la bankeda tablo, kiun Mi sendis el la ĉielo de l'dia graco por Miaj elektitoj. Benita la mizera, kiu firme tenas la kordonon de Mia gloro; kaj la senhava, kiu venas en la ombron de la Tabernalklo de Mia riĉeco. Benita la senscia, kiu serĉas la fontanon de l'Min-kono; kaj la malatenta, kiu algluiĝas al la kordono de l' memoro pri Mi. Benita la animo, kiu estas levita per Mia vigliga spiro kaj akiris enlason en Mian ĉielan Regnon. Benita la homo, kiun la dolĉ-odoroj de l'reunuiĝo ekscitis kaj proksimigis al la Aŭroro de Mia Revelacio. Benita la orelo, kiu aŭdis, kaj la lango, kiu atestis, kaj la okulo, kiu vidis kaj rekonis la Sinjoron Mem en Sia grandega gloro kaj majesto, dekorita per potenco kaj regado. Benitaj estas tiuj, kiuj atingis Lian ĉeeston. Benita la homo, kiu serĉis iluminiĝon de la Suno de Mia Vorto. Benita li, kiu ornamis sian frunton per la diademo de Mia amo.

(Tablets, 2: 25, p.16-17)

Kreado kaj Revelacio

La senco de la mondo

Rigardu la mondon kaj iom kontemplu pri ĝi. Ĝi rivelos la libron pri si mem antaŭviaj okuloj kaj vidigos, kion la Plumo de via Sinjoro, la Kreanto, la Ĉion-Scianta, enskribis en ĝi. Ĝi konigos al vi tion, kio estas en ĝi kaj sur ĝi, kaj donos al vi tiel klarajn eksplikojn, ke vi sendependiĝos de ĉia elokventa klarigado. Diru: La naturo en sia esenco estas la enkorpiĝo de Mia Nomo, la Formanto, la Kreanto. Ĝiaj manifestaĵoj estas variaj pro diversaj kaŭzoj, kaj en tiu ĉi malsameco estas signoj por homoj distinge perceptantaj. La naturo estas la Volo de Dio kaj ĝia esprimiĝo en kaj per la mondo kreata. Ĝi estas elverŝo de la Providenco ordonita de la Ordonanto, la Plej Saĝa. Se iu asertus, ke ĝi estas la Volo de Dio manifestita en la mondo de l'estado, neniu rajtus kontesti tiun aserton. Ĝi estas ekipita per tia potenco, ke ties realecon kleruloj ne kapablas kompreni. Fakte, homo de vera kompreno perceptas en ĝi nenion ol nur la brilantan radiadon de Nia Nomo, la Kreanto. Diru: Tiu Ĉi estas ekzistado, kiu ne konas kadukiĝon, kaj la Naturo mem perdiĝas en konsterno antaŭ ĝiaj revelacioj, ĝiaj katenantaj evidentoj kaj ĝia brilanta gloro, kiuj sterniĝas super la universo.

(Tablets, 9: 13-14, p.141-142)

Guto el la ondanta oceano de Lia senfina graco ornamis la tutan kreaĵaron per la dekoro de ekzistado, kaj briso el Lia senkompara Paradizo vestis ĉiun estaĵon per la robo de Lia sankteco kaj gloro. Brilero el la nesondebla profundo de Lia suverena kaj trapenetra Volo estigis el absoluta nenio kreaĵon senliman laŭ amplekso kaj senfinan laŭ daŭro. La mirakloj de Lia grandanimeco neniam ĉesos, kaj la fluon de Lia korfavora graco neniam eblos haltigi. Lia kreado ne havis komencon kaj ne povos havi finon.

(Gleanings, 26: 2, p.61)

La Plej Evidenta - kaj la Plej Kaŝita

Ho Vi, Kiu estas la plej evidenta el la evidentaj kaj la plej kaŝita el la kaŝitaj...

(Preĝoj p.8 / Bahб'н Prayers, p.143)

Ĉio, kion la saĝuloj kaj mistikuloj diris kaj skribis, neniam transpasis nek iam ajn transpasos la limojn, al kiuj la limigita racio de la homo estas strikte submetita. Al kiuj ajn altoj sorus la menso de la plej elstaraj homoj, kiel ajn ekstremaj estus la profundoj, kiujn la malligita kaj komprenanta koro povos penetri – tiaj menso kaj koro neniam transcendos tion, kio estas la kreaĵo de iliaj propraj konceptoj kaj la produkto de iliaj propraj pensoj. La meditado de la plej profunda pensulo, la devotado de la plej sankta el la sanktuloj, la plej altaj laŭdoj esprimitaj de la homo per plumo aŭ lango estas nur reflektoj de tio, kio estas kreita en li mem per la revelacio de la Eternulo, lia Dio. Kiu kontemplas en sia koro pri tiu ĉi vero, tuj konsentos, ke ekzistas limoj, kiujn homa estaĵo ne povas transpasi. Ĉiu provo, farata ekde la komenco, kiu ne havas komencon, imagi al si Dion kaj koni Lin, estas limigata pro la karaktero de Lia propra kreaĵo, kiun Li ekzistigis pere de la efiko de Sia propra Volo kaj nur por kontentigi Sian propran Memon. Nemezureble Li superas la homan racion, kiu strebas kompreni Lian Esencon, kaj la homan langon, kiu provas priskribi Lian misterecon. Neniu ligilo de rekta kontakto iam povos ligi Lin kun la aferoj kreitaj de Li, nek povos la plej spekulativaj kaj strangaj aŭdoj de Liaj kreitoj adekvate prezenti Lian naturon.

(Gleanings, 148: 1, p.317-318)

Vojo al la ekkono de Dio

Al ĉiu perceptanta kaj lumigita koro estas evidente, ke Dio, la nekonebla Esenco, la sankta Estaĵo, estas altege ekzaltita super ĉiu homa atributo kiel korpa ekzisto, ascendo kaj descendo, eliro kaj eniro... Li estas kaj ĉiam estis vualita en la praeterneco de Sia Esenco kaj restos en Sia Realo por ĉiam kaŝita antaŭ la homa vido... Ĉar la pordo al la ekkono de la Prahonora de l'Tagoj estas fermita antaŭ la vizaĝo de ĉiuj estaĵoj, la Fonto de senfina graco... faris, ke tiuj lumaj Gemoj de Sankteco aperadis el la regno de la spirito en la nobla formo de la homa templo kaj manifestiĝis al ĉiuj homoj, por ke ili komuniku al la mondo la misterojn de la neŝanĝebla Estaĵo kaj rakontu pri la subtiloj de Lia nepereonta Esenco... Ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj plej-favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Mesaĝistoj estas sen iu escepto la portantoj de Liaj nomoj kaj la enkorpiĝoj de Liaj atributoj.