(‘Abdu’l-Bahб)
Geedziĝo
Gloro estu al Vi, ho mia Dio! Vere, tiu ĉi Via servanto kaj tiu ĉi Via servantino kuniĝis sub la ombro de Via mizerikordo kaj estas unuigitaj pro Viaj favoro kaj malavaro. Ho Eternulo! Asistu ilin en tiu ĉi Via mondo kaj Via Regno kaj destinu por ili ĉian bonon pere de Viaj malavareco kaj graco. Ho Eternulo! Firmigu ilin en ilia serviteco antaŭ Vi kaj asistu ilin en ilia servado al Vi. Lasu ilin fariĝi la signoj de Via Nomo en Via mondo kaj protektu ilin per Viaj donacoj, kiuj estas neelĉerpeblaj en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta. Ho Eternulo! Ili estas petegantaj la venon de la regno de Viaj benfavoroj kaj alvokantaj la reĝejon de Via ununureco. Vere, ili geedziĝas obeemaj al Via ordono. Faru, ke ili estigu la signoj de harmonio kaj unueco ĝis eterne. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Ĉie-estanta kaj la Ĉio-potenca.
(‘Abdu’l-Bahб)
Forpasintoj
Ho mia Dio! Ho Vi, pardonanto de pekoj, donacanto de bonoj, forpelanto de afliktoj! Vere, mi petegas Vin pardoni la pekojn de tiuj, kiuj lasis sian fizikan veston kaj ascendis en la mondon spiritan. Ho mia Eternulo! Purigu ilin de misfaroj, forpelu iliajn ĉagrenojn kaj sanĝu ilian sombron al lumo. Faru, ke ili eniru la ĝardenon de feliĉo, lavu ilin per la plej pura akvo kaj lasu ilin ekvidi Vian helegon sur la monto plej alta.
(‘Abdu’l-Bahб)
Sanigo
Ho Dio, mia Dio! Mi petegas al Vi je la oceano de Via kuraco, kaj je la brilo de la Tagstelo de Via favoro, kaj je Via Nomo, per kiu Vi subigis Viajn servantojn, kaj je la penetra forto de Via plej supera Vorto kaj la potenco de Via plej majesta Plumo, kaj je Via mizerikordo ekzistanta jam de antaŭ la kreo de ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, purigu min per la akvoj de Via malavaro de ĉiu aflikto kaj malordo, kaj de ĉia feblo kaj malforto. Vi vidas, ho mia Sinjoro, la peteganton Vian atendanta ĉe la sojlo de Via graco, kaj tiun, kiu metis ĉiujn siajn esperojn je Vi, alkroĉita al la kordono de Via malavaro. Ne lasu lin, mi petegas al Vi, sen tio, kion li serĉas el la oceano de Via graco kaj de la tagstelo de Via ama prizorgo. Potenca Vi estas fari kion Vi ŝatas. Estas neniu alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
(Bahб’u’llбh)
Via nomo estas mia kuraco, ho mia Dio, kaj rememoro pri Vi mia medikamento. Proksimeco al Vi estas mia espero, kaj amo al Vi mia akompananto. Via mizerikordo al mi estas mia sanigo kaj mia helpo en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta. Vi vere estas la Ĉio-dona, la Ĉio-scia, la Plejsaĝa.
(Bahб’u’llбh)
Fasto
La Kitбb-i-Aqdas (Plej Sankta Libro) diras: “Ni ordonis, ke ek de la aĝo de plenkreskeco (t. e. 15 jaroj) vi preĝu kaj fastu. Tio estas ordonita de Dio, via Eternulo kaj la Eternulo de viaj patroj. Kiel favordonon el Sia Ĉeesto Li esceptis tiujn, kiuj estas malfortaj pro malsano aŭ maljuneco, kaj Li estas la Pardonanta, la Grandanima... Por mallonga tempo Ni difinis por vi la faston kiel devon kaj je ĝia fino Naw-Rъz kiel feston... Kiu vojaĝas, kiu malsanas, kiu estas graveda aŭ mamnutras, ne estas devigita fasti. Detenu vin de manĝado kaj trinkado ek de sunleviĝo ĝis sunsubiro kaj atentu, ke avido ne senigu vin je tiu ĉi favordono ordonita en la Libro.”
La fastoperiodo etendiĝas de la 2a de marto ĝis la 20a de marto.
Laŭdo estu al Vi, ho Sinjoro mia Dio! Mi petegas al Vi je tiu ĉi Revelacio, per kiu malhelo estas renversita al lumo, per kiu la Templo Frekventata estas konstruita, kaj estas revelaciita la Skribita Epistolo, kaj la fermita Skrib-rulaĵo elvolvita, alsendu sur min kaj sur tiujn apud mi tion, kio ebligos al ni sori en la ĉielojn de Via transcenda gloro kaj kio forlavos de ni la makulojn de tiaj duboj, kiuj baris al la suspektemaj la vojon al la tabernaklo de Via unueco. Mi estas tiu, ho mia Dio, kiu firme tenis la kordonon de Via ama prizorgo kaj kroĉis sin al la orlo de Viaj mizerikordo kaj favoroj. Ordonu por mi kaj por miaj amatoj la bonon de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta. Liveru do al ili la Kaŝitan Donon, kiun Vi ordonis por la plej-elektitaj el Viaj kreitoj. Tiuj ĉi, ho mia Eternulo, estas la tagoj, por kiuj Vi dekretis al Viaj servantoj observi la faston. Benata estas tiu, kiu observas la faston eltute pro Vi kaj kun absoluta sindeteno de ĉio krom Vi. Helpu min kaj helpu ilin, ho mia Dio, obei Vin kaj sekvi Viajn preskribojn. Vi vere havas la povon fari kion Vi elektas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉio-scia, la Plejsaĝa. Ĉiu laŭdo estu al Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.
(Bahб’u’llбh)
Epistolo al Aĥmad
Li estas la Rego, la Ĉio-scia, la Saĝa!
Jen, la Najtingalo de l' Paradizo kantas sur la branĉoj de la Arbo de Eterneco, proklamante per melodioj sanktaj kaj dolĉaj al la sinceruloj la ĝojan sciigon pri la proksimeco de Dio, vokante la kredantojn je la Dia Unueco al la kortego de la Ĉeesto de la Grandanima, konigante al la purkoraj la mesaĝon revelaciitan de Dio, la Reĝo, la Glora, la Senkompara, gvidante la amantojn al la trono de sankteco kaj al tiu ĉi majesta Belo.
Vere, ĉi tiu estas la Belo Plej Granda, profetita en la Libroj de la Mesaĝistoj, per Kiu la vero estos distingata de malvero kaj la saĝeco de ĉiu ordono estos testata. Vere, Li estas la Arbo de Vivo, kiu produktas fruktojn de Dio, la Majesta, la Potenca, la Granda.
Ho Aĥmad! Atestu, ke vere Li estas Dio kaj ne estas alia Dio krom Li, la Reĝo, la Protektanto, la Senkompara, la Ĉiopova. Kaj ke Tiu, Kiun Li sendis sub la Nomo de Ali (1) estis la Ĝusta de Dio, Kies ordonojn sekvas ni ĉiuj.
Diru: Ho homoj, obeŭ la ordonojn de Dio, donitajn en la Bajano (2) de la Glora, la Saĝa. Vere, Li estas la Reĝo de la Mesaĝistoj kaj Lia Libro estas la Patrina Libro, ho ke vi tion sciu.
Tiel sendas la Najtingalo Sian vokon al vi el ĉi tiu malliberejo. Nur ĉi klaran mesaĝon Li havas por transdoni. Kiu ajn deziras, turnu sin for de ĉi tiu konsilo, kaj kiu ajn deziras, tiun lasu serĉi la padon al sia Sinjoro.
Ho homoj, se vi malakceptas ĉi tiujn versojn, je kia pruvo kredis vi je Dio ? Prezentu ĝin, ho aro da falsuloj.
Sed ne, je Tiu, en Kies mano estas mia animo, ili ne estas kaj neniam estos povantaj tion fari, eĉ se ili kuniĝus por reciproke sin helpi.
Ho Aĥmad! Ne forgesu Miajn favordonojn dum Mi forestas. Memoru Miajn tagojn dum viaj tagoj kaj Mian turmenton kaj ekzilon en ĉi tiu fora malliberejo. Kaj estu tiel firma en Mia amo, ke via koro ne ŝanceliĝu, eĉ se la glavoj de la malamikoj pluve atakas vin kaj ĉiuj ĉieloj kaj la tero leviĝas kontraŭ vi.
Estu al Miaj malamikoj kiel fajroflamo, sed kiel rivero de eterna vivo al Miaj amatoj, kaj ne apartenu al tiuj, kiuj dubas.
Kaj se vi estas premata de afliktoj sur Mia vojo aŭ de malnobligo pro Mi, ne ĉagreniĝu pro tio.
Fidu je Dio, via Dio kaj la Eternulo de viaj prapatroj; ĉar la homoj vagadas sur la padoj de iluzio, senigite je la kapablo vidi Dion per siaj propraj okuloj, aŭ aŭdi Lian Melodion per siaj propraj oreloj. Tiaj Ni trovas ilin, same kiel vi tion atestas.
Tiel iliaj superstiĉoj fariĝis vualoj inter ili kaj iliaj propraj koroj kaj fortenas ilin de la vojo de Dio, la Majesta, la Granda.
Estu certa, ke vere, kiu turnas sin for de ĉi tiu Belo, ankaŭ forturnis sin de la Mesaĝistoj de la pasinteco kaj elmontras fieron kontraŭ Dio, de eterno al eterno.
Lernu bone ĉi tiun epistolon, ho Aĥmad. Kantu ĝin en viaj tagoj kaj ne detenu vin de tio. Ĉar vere Dio destinis por ĉiuj, kiuj kantas ĝin la rekompencon de cent martiroj kaj servon en ambaŭ mondoj. Ĉi tiujn benojn Ni donacis al vi kiel Nian difavoron kaj kiel gracon el Nia ĉeesto, por ke vi apartenu al la dankemaj.