Tiam li staru kaj petante levu dufoje la manojn kaj diru:
Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Malavara. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ordonanto, je la komenco same kiel je la fino. Ho Dio, mia Dio! Via pardonemo kuraĝigis min, kaj Via kompatemo fortigis min, kaj Via voko min vekis, kaj Via graco min levis kaj min kondukis al Vi. Kiu do mi estas, ke mi povus kuraĝi stari ĉe la pordego al la urbo de Via proksimeco aŭ turni mian vizaĝon al la lumoj, kiuj brilas el la ĉielo de Via volo? Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi mizera kreaĵo frapas al la pordo de Via graco, kaj kiel tiu ĉi forpasema animo serĉas la riveron de daŭra vivo el la manoj de Via donacemo. Estas Via la ordono ĉiutempe, ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj; kaj mia estas la rezigno kaj volonta subigo sub Via volo, ho Kreinto de la ĉieloj!
Li tiam levu la manojn trifoje kaj diru:
Pli granda ol ĉiu grandulo estas Dio!
Tiam li surgenuiĝu kaj, klinante sian frunton sur la teron, li diru:
Tro alta Vi estas por ke la laŭdo de tiuj, kiuj estas proksimaj al Vi, povus ascendi ĝis la ĉielo de Via proksimeco aŭ ke la birdoj de la koroj de tiuj, kiuj estas sindonaj al Vi, atingus la enirejon de Via pordego. Mi atestas, ke Vi estas sanktigita super ĉiuj atributoj kaj sankta super ĉiuj nomoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plej Laŭdegata, la Plelglora.
Tiam li sidiĝu kaj diru:
Mi atestas pri tio, kion atestis ĉio kreita kaj la ĉielaj Kohortoj kaj la loĝantoj de la plejalta Paradizo kaj krom ili la Lango de Majesto el la plejglora Horizonto, ke Vi estas Dio, ke ne estas alia Dio krom Vi, kaj ke Tiu, Kiu estis malkaŝita, estas la Kaŝita Mistero, la Konservata Simbolo, per Kiu la literoj de l' “Estu!” estas interligitaj kaj kunmetitaj. Mi atestas ke estas Li, Kies nomo estas skribita de la Plumo de la Plejalta kaj Kiu estas menciita en la Libroj de Dio, la Sinjoro de la Trono en la alto kaj sur la tero.
Tiam li staru rekte kaj diru:
Ho Sinjoro de ĉio estanta kaj Posedanto de ĉio videbla kaj nevidebla! Vi vidas miajn larmojn kaj miajn suspirojn kaj aŭdas mian ĝemadon kaj ploron kaj la lamentadon de mia koro. Je Via potenco! Miaj mispaŝoj retenis min proksimiĝi al Vi; kaj miaj pekoj tenis min for de la korto de Via sankteco. Via amo, ho mia Eternulo, riĉigas min, kaj la separo de Vi detruas min kaj la malproksimeco de Vi konsumas min. Mi petegas al Vi je Viaj pied-signoj en tiu ĉi sovaĝejo kaj je la vortoj “Ĉi tie mi estas. Ĉi tie mi estas”, kiujn Viaj Elektitoj eldiris en tiu ĉi vastejo, kaj je la spiroj de Via Revelacio kaj la mildaj ventoj de la Mateniĝo de Via Manifestiĝo, ordonu, ke mi rigardu Vian belon kaj observu ĉion ajn en Via Libro.
Tiam li trifoje ripetu la Plej Grandan Nomon kaj klinu sin malsupren kun la manoj sur la genuoj kaj diru:
Gloron al Vi, ho mia Dio, ke Vi helpis al mi memori Vin kaj laŭdegi Vin kaj konigis al mi Tiun, Kiu estas la Mateniĝo de Viaj signoj, kaj klinigis min antaŭ Via Moŝteco kaj humiligis min antaŭ Via Dieco kaj igis min rekoni tion, kio estas proklamita de la Lango de Via majesto.
Tiam li leviĝu kaj diru:
Ho Dio, mia Dio! Mia dorso estas klinita per la ŝarĝo de miaj pekoj kaj mia malatentemo detruas min. Kiam mi kontemplas miajn malbonajn farojn kaj Vian bonvolemon, mia koro fandiĝas en mia interno kaj mia sango bolas en miaj vejnoj. Je Via Beleco, ho Vi, la Sopiro de la mondo! Mi ruĝiĝas levante mian vizaĝon al Vi, kaj miaj petantaj manoj hontas etendiĝi al la ĉielo de Via donacemo. Vi vidas, ho mia Dio, kiel miaj larmoj malhelpas al mi memori Vin kaj glori Viajn virtojn, ho Vi, la Sinjoro de la Trono en la altoj kaj sur la tero malsupre! Mi petegas al Vi je la signoj de Via Reĝeco kaj je la misteroj de Via Regado, faru kun Viaj amatoj, kiel konvenas al Via boneco, ho Sinjoro de ĉio estanta, kaj kiel decas al Via graco, ho Reĝo de la vidata kaj nevidata!
Tiam li trifoje ripetu la Plej Grandan Nomon kaj surgenuiĝu kun sia frunto sur la tero kaj diru:
Gloron al Vi, ho nia Dio, ke Vi malsupren-sendis al ni tion, kio proksimigas nin al Vi, kaj ke Vi dotas nin per ĉio bona sendita de Vi en Viaj Libroj kaj Viaj Skriboj. Protektu nin, ni petegas al Vi, ho mia Eternulo, kontraŭ la multegai vanaj fantazioj kaj senfruktaj imagoj. Vi vere estas la Potenca, la Ĉio-scia.
Tiam li levu la kapon kaj sidiĝu kaj diru:
Mi atestas, ho mia Dio, kion Viaj Elektitoj atestis, kaj rekonas, kion la loĝantoj de la plejalta Paradizo kaj tiuj ĉirkaŭantaj Vian potencan Tronon rekonis. La regnoj de la tero kaj de la ĉielo estas Viaj, ho Sinjoro de la mondoj!
(Bahб’u’llбh)
La disvolviĝo
de
Bahaa Esperanto-Ligo
de ĝia fondo ĝis hodiaŭ
Enkonduke
La Bahaa Kredo estas monda religio fondita meze de deknaŭa jarcento de Bahб'u'llбh[1], kiun liaj adeptoj, la bahaanoj, kredas esti la Promesito de ĉiuj epokoj. La kerna celo de Bahaismo estas la unueco de la tuta homaro, la kreo de tutmonda socio surbaze de unueco en diverseco. Bahб'u'llбh diras: «Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala religio, unu komuna Kredo. »[2]
Ja ĉiuj Kredoj kaj la tradicioj de preskaŭ ĉiuj popoloj promesas estontecon en kiu paco kaj harmonio regos surtere kaj la homaro vivos en prospero. Tiu promesita epoko, tiel kredas bahaanoj, kun la veno de Bahб'u'llбh komenciĝis kaj ke estas liaj instruoj kiuj ebligas al la homaro konstrui tiun novan mondon.
Unu el la principaj instruoj de Bahб’u’llбh koncernas la enkondukon de universala lingvo: «La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estas atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon... Tiu vere estas homo, kiu hodiaŭ dediĉas sin al la servo al la tuta homaro... Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. La Tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj.»[3]
Surbaze de tio ne povas mirigi ke jam tre frue en la disvolviĝo de bahaa komunumo stariĝis intimaj ligoj al la Esperanto-movado. Estas fakte indikoj ke komence de la dudeka jarcento la tiutempaj bahaanoj estis grandparte konvinkitaj ke estas ĝuste Esperanto tiu internacia helpa lingvo, kies enkondukon profetas iliaj sanktaj skriboj. Lidia Zamenhof en letero de marto 1938 eĉ konsideris Esperanton «tiu lingvo, kiu – mi estas profunde konvinkita – estis kreita rekte sub la influo de Bahб'u'llбh, kvankam la aŭtoro de la lingvo tion ne sciis.»[4] Siatempe almenaŭ en Eŭropo plejmulto el la bahaanoj estis ŝajne se ne aktivaj esperantistoj minimume apogantoj de la Lingvo Internacia.
Al tio ankaŭ forte kontribuis la favora sinteno de 'Abdu'l-Bahб[5] elmontrita precipe dum liaj historiaj vojaĝoj al la Okcidento en 1911–1913 kiam ankaŭ plurfoje li parolis antaŭ esperantistoj, esprimis sian altan estimon pri la movado kaj rekte alvokis al plua disvastigo de la lingvo. Post la forpaso de 'Abdu'l-Bahб en 1921, kiam la bahaan komunumon ekgvidis lia nepo Shoghi Effendi[6], ankaŭ tiu plu kuraĝigis lerni kaj uzi la lingvon kaj i.a. mem plurfoje per plej estimaj kaj kuraĝigaj vortoj salutis Universalan Kongreson.
Tamen devas oni konscii ke ne povas la bahaanoj decidi pri la estonta monda helplingvo, sed ke tion devos efektivigi la politikaj gvidantoj de la homaro, ke «la registaroj de la mondo pere de siaj parlamentoj estas alvokataj efektivigi tiun ĉi gravegan leĝon»[7]. Sekve la bahaanoj sin engaĝas por la ĝenerala principo enkonduki – iun ajn! – internacian helpan lingvon.