La nuntempan sintenon bone resumas la jena citaĵo: «La Universala Domo de Justeco[8] sentas ke, se ĝi elektus iun lingvon por la bahaanoj uzota kiel internacia helpa lingvo, tio kaŭzus pli da malfaciloj ol per tio estus solvataj nuntempe. La amikoj [t.e. la bahaanoj], tamen, rememorante ke tio estas unu el la tre gravaj principoj de la Kredo, farus bone se ili subtenus la ideon ĉiam kiam eblas kaj preĝus ke la tempo ne plu foras kiam la registaroj de la nacioj adoptos unu solan lingvon por esti instruata en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel helpa al la gepatra lingvo de la lernantoj.»[9]
Jen ankaŭ koncize la fokuso de la bahaaj esperantistoj, kiuj ek de la sepdekaj jaroj de la 20a jarcento kolektiĝas en la Bahaa Esperanto-Ligo.
La fondo
Estas indikoj ke la ideo pri fondo de ia asocio de bahaaj esperantistoj leviĝis jam komence de la sesdekaj jaroj kaj precipe antaŭ la 1966-a UK en Budapeŝto. Tiuj ĉi klopodoj estas ligitaj al la persono de Adelbert Mьhlschlegel. Ili tamen restis sen konkretaj rezultoj.
Estis nur post kiam en Brazilo Paŭlo Amorim Cardoso en 1971 estis akceptinta la Kredon, ke per liaj klopodoj, kaj helpe de precipe Roan Orloff-Stone, Usono, la ideo relative rapide realiĝis.
Per letero de julio 1971 Cardoso skribis – tiam nome de kaj kiel sekretario de la Loka Spirita Asembleo de la bahaanoj de Fortaleza, Brazilo –, ke «ni celas fondi Bahaan Internacian Esperanto-Asocion». Li aldonis skizon de statuto, kiu difinis kiel celojn de la fondota asocio eldonadon de bahaa literaturo en Esperanto kaj la disvastigon de la Kredo inter la esperantistoj kaj de la lingvo Esperanto inter la bahaanoj.
Aldonita al lia letero estis listo kun sume 18 nomoj de bahaaj esperantistoj en Brazilo (8), Hindio (1), Hispanio (1), Irano (1), Portugalio (1) kaj Usono (6). La letero de Cardoso estis supozeble skribita al ĝuste tiuj personoj. Sed estis almetita krome ankoraŭ listo de pliaj 47 adresoj en 13 landoj, preskaŭ la duono el Usono, kompilita de Roan Orloff-Stone. Krome Cardoso komencis verki sub la nomo Komuna Bahaa Letero cirkuleron, kiu poste fariĝis la unua organo de la Ligo.
Estis dum la 57-a UK en 1972 en Portland, Usono, ke kunvenis la naŭ partoprenantaj bahaanoj kaj decidis submeti peton al la Universala Domo de Justeco, ke ĝi aprobu la fondon de asocio de bahaaj esperantistoj. Post konsulto de Adelbert Mьhlschlegel, kiu tiam estis jam «Mano de la Afero de Dio» kaj laŭ ĝi «entuziasma» pri tiu propono, la Universala Domo de Justeco donis sian aprobon per letero datita la 19-an de marto 1973 (18.19.129 de la Bahaa Epoko): jen la naskiĝdato de Bahaa Esperanto-Ligo.
Per la 5-a n-ro (aprilo 1973) de la Komuna Bahaa Letero estis diskonigata al la kolektitaj adresoj de bahaanoj-esperantistoj la aprobo de la Universala Domo de Justeco. Ankaŭ jam estis dissendataj aliĝiloj kaj balotiloj por la elekto de unua estraro.
Tiu elekto sekvis la modelon de la bahaaj spiritaj asembleoj (ĉiu membro voĉdonis por naŭ nomoj el ĉiuj membroj; sen kandidatigoj). Per aparta letero de la 30-a de julio (kiu tamen portas nur la daton laŭ la bahaa kalendaro: 18-an de Kalemat' 130) estis diskonigata la rezulto de tiu elekto en kiu voĉdonis 30 personoj. Elektitaj estis s-ro Paŭlo Amorim Cardoso (Brazilo), s-ino Roan Orloff-Stone (Usono), s-ro Habib Taherzadeh (Israelo [Bahaa Mondcentro]), d-ro Adelbert Mьhlschlegel (Svisio), s-ro Badiollah Samimy (Irano), s-ro Manuel de Freitas (Portugalio), s-ro S.C. Gupta (Hindio), s-ro Chagzin Kim (Koreio) kaj s-ino Leonora Stirling Armstrong (Brazilo). La oficperiodo de la estraro estis fiksita al tri jaroj.
Per n-ro 9 (novembro 1973) de la Komuna Bahaa Letero estis informata ke «BEL posedas 73 membrojn el 14 landoj: Argentinio 1, Aŭstrio 1, Brazilo 24, Germanio 1, Hispanio 3, Italio 2, Irano 4, Israelo 1, Kanado 4, Koreio 1, Nederlando 1, Portugalio 2, Svisio 1, Usono 27.»
Kaj en la sekva 10-a n-ro (januaro 1974) estis anoncata: «Jen la unua estraro de nia jam karega Bahaa Esperanto-Ligo: Kunordiganto: Adelbert Mьhlschlegel el Germanio, Vickunordiganto: Habib Taherzadeh el Israelio, Sekretario: Paŭlo Amorim Cardoso el Brazilo, Vicsekretariino: Roan U. Orloff Stone el Usono, Kasisto: Manuel Freitas el Protugalio, Vickasisto: Leonora Stirling Armstrong el Brazilo.» Krome estis anoncata ke laŭ pli frua decido ĉiuj tiuj membriĝintaj ĝis la formiĝo de tiu unua estraro aŭtomate fariĝus fondaj membroj de BEL: estis 80 membroj el 17 landoj.
Unuaj aktivecoj
La unuaj aktivecoj de la Ligo estis, apud la kolekto de membroj, la eldono de unuaj simplaj bahaaj materialoj en Esperanto kaj traktado pri la esperantigo de bahaaj terminoj kiel ekz. la 19 monatonomoj de la bahaa kalendaro (aldone al la 15-a n-ro de Komuna Bahaa Letero de majo 1975 troviĝis kalendaro laŭ kiu eblis paralele uzi la bahaan kaj la gregorian kalendarojn). Ankaŭ estis komplete tradukita la Tutmonda Kvinjara Plano lanĉita de la Universala Domo de Justeco en printempo 1974. Kaj la Ligo submetis al UEA peton fariĝi kunlaboranta faka asocio, kio efektiviĝis la sekvan jaron, 1975, dum la UK.
Malgraŭ ĉiaj atingoj la unuaj jaroj por la nova Ligo estis sufiĉe malfacilaj. Precipe pro la disĵetiteco tra la tuta mondo de ne nur la membraro sed ankaŭ la estraranoj la agado limiĝis al tiu de unuopuloj kaj multo koncentriĝis ĉe la sekretario. La unua estis P. A. Cardoso, Brazilo. Apud li plej grava por la disvolviĝo de la Ligo estis Roan Orloff-Stone, Usono, kiu partoprenis ĉiujn UK-ojn inter 1976 kaj 1988. La Ligo tiel povis helpe de tiuj ĝiaj motoroj kaj kelkaj kromaj membroj kutime almenaŭ reprezenti Bahaismon ĉe la UK-oj.
En 1976 BEL faris provon al revivigo de La Nova Tago. Kun la tempindiko «Splendoro 133» (marto 1976) aperis la unua, seppaĝa numero, en kiu klarigatas ke la BEL-anoj en Fortaleza lanĉis ĝin «en sia Nova Fazo» kiel oficialan organon de BEL direktitan ankaŭ al la ĝenerala esperantistaro. Pliaj numeroj tamen ne aperis. Sed daŭris iom ankoraŭ la komence unupaĝa kaj ek de la 12a numero dupaĝa Komuna Bahaa Letero, de kiu probable aperis entute 20 numeroj. Sekvis ĝin du numeroj de t.n. Bahaaj Noticoj, kiujn evidente ankaŭ Cardoso redaktis.
Per ties dua numero estis konigata la rezulto de la dua balotado en 1976. Antaŭ ĝi Cardoso atentigis pri tio ke laŭ la statuto «povas esti estrarano nur Bahaan(in)o scipovanta Esperanton» kaj ke en alia kazo la balotado ne validus. Kaj li permesis al si forigi el la membrolisto por la balotado tiujn pri «kiuj mi scias, ke ili ne parolas la lingvon internacian»!
Nove eniris la estraron – anstataŭ Kim kaj Armstrong – s-ro Ali Akbar Milani, Anglio, kaj s-ro John T. Dale Jr., Usono, kiu fariĝis ĝia nova sekretario («kundordiganto» restis Adelbert Mьhlschlegel, «vickunordiganto» fariĝis Badiollah Samimy, Irano, kaj nova vickasisto la novelektita A. A. Milani; la ceteraj oficoj restis senŝanĝe).
Same kiel antaŭe Cardoso, nun la nova sekretario, John T. Dale, Usono, signife difinis la trajtojn de la Ligo. Per multa elano li kontribuis ideojn pri la plua evoluado de la Ligo kaj iniciatis kelkajn, ĉefe eldonajn projektojn. Ankaŭ li transprenis la redaktadon de la bulteno de la Ligo al kiu li donis la nomon BELmonda Letero (kiu ĝis hodiaŭ restas), sed konservis la nombradon de ties antaŭintoj tiel ke la unua numero fariĝis la 23a! Tiu aperis probable (klara indiko mankas) en aprilo 1978, do preskaŭ jaron post la lastaj Bahaaj Noticoj, kaj ambicie ĝia «redaktisto» skribis: «mi nun esperas, ke ne estos pli da obstakloj, kaj ke BELmonda Letero ... povos aperi monate»!
Aperis post tiu unua, kvarpaĝa numero tamen nur ankoraŭ du numeroj, ambaŭ sen tempindiko sed probable en 1979, sub la redaktado de Dale. N-ro 24 estis 16-paĝa kaj n-ro 25 eĉ 60-paĝa. Tiu ĉi lasta inkluzivis tradukojn de sciencaj novaĵ-artikoloj kaj pri la Unuiĝintaj Nacioj, originalajn kaj tradukitajn poemojn kaj prozaĵojn, tradukojn de preĝoj kaj meditaĵoj de Bahб'u'llбh, raportojn de diversaj personoj, radio-programan skripton pri la Kredo, artikolon pri la institucio de la Mashriqu'l-Adhkбr (maŝrekol'-azkar' = bahaa templo), leterojn al la redaktisto, anoncojn pri novaj eldonaĵoj, kaj ilustraĵojn.