La Ligo en tiu periodo daŭre plusuferis pro la disĵetiteco de la membraro kaj tio ke eĉ la estraranoj la plej multajn anojn tute ne konis persone. Tiutempe, en 1979, oni devis ankaŭ ĉesigi kontakton kun la bahaaj esperantistoj en Irano (sur la balotlisto en 1976 estis 16 irananoj), kiuj, post la t.n. «islama revolucio» en tiu jaro, estus endanĝerigitaj per korespondado kun la Okcidento.
Unu el la ĉefaj taskoj, kiujn donis al si John Dale kiel sekretario de BEL, «estis korekti la oftegajn miskomprenojn inter la bahaanoj mem pri Esperanto». Li trovis ke la plej multaj bahaanoj favoras aŭ la anglan kiel estontan mondlingvon aŭ, malgraŭ ke eble favoraj al Esperanto, ne emas ĝin lerni kaj uzi antaŭ ol la Universala Domo de Justeco rekte petus tion. «Por alfronti tiajn miskomprenojn kaj malhelpojn al la laboro de la BELanoj, mi komencis krei diversajn aferojn: (1) Kompilaĵon de la Bahaaj Skribaĵoj pri Esperanto kaj la lingva problemo. ... (2) Kolekti diversajn historiajn bahaajn esperantajn dokumentojn kaj tradukojn en Esperanto de diversaj bahaaj tekstoj. ... (3) Krei informfoliojn kaj bazajn dokumentojn en la angla kaj la esperanta lingvoj, kiuj estus helpaj al la disvastiĝo de BEL inter la bahaanoj kaj esperantistoj. Ekzemploj de tiaj aferoj inkluzivis How to Become a Linguistic World Citizen, The Baha'i Esperanto League: A Forum for Teaching the Faith and Learning the International Language kaj novaĵ-elsendojn pri la ĝisdatigita traduko de Baha'u'llah kaj la Nova Epoko...». La reeldono en 1978 de la reviziita, ampleksigita kaj apendicita, jam de Martha Root iniciatita kaj de Lidia Zamenhof plenumita traduko de Bahб'u'llбh kaj la nova epoko de John E. Esslemont, la plej grava kaj plej disvastiĝinta enkonduko al Bahaismo, estis certe unu el la plej grandaj atingoj de tiu periodo.
Krome estis eldonitaj en 1976 trilingve (portugale, hispane kaj esperante; ĝi ankaŭ aperis en sia angla originalo) la broŝuro Unueco kaj universala lingvo verkita de Dale, en 1977 la broŝuro Bahaaj Respondoj kaj en 1981 La Kaŝitaj Vortoj, unu el la centraj verkoj de Bahб'u'llбh.
En 1979 Dale sendis leteron kun ekzemplero de la BELmonda Letero al ĉiuj Naciaj Spiritaj Asembleoj (tiam 130; hodiaŭ estas pli ol 180) por anonci al tiuj la ekziston de BEL kaj komenci kunlaboron kun naciaj grupoj. Dale ankaŭ turniĝis al la Universala Domo de Justeco petante ke ĝi «konsideru la dumtempan, eksperimentan adopton de Esperanto en iu maniero por pli forte instigi al la Bahaanoj lerni la lingvon.»
Similon jam pli frue estis farinta Cardoso. Sed tiuj klopodoj restis senfruktaj. La Universala Domo de Justeco konservis sian politikon kaj ne emis entrepreni ian oficialan, eĉ se nur eksperimentan enkondukon de Esperanto ene de la bahaanaro. Cardoso evidente iom post iom tiel seniluziiĝis per la vaneco de siaj tiurilataj esperoj ke kelkajn jarojn poste li forlasis la Kredon (la trian estraron de 1980 li tamen servis ankoraŭ kiel prezidanto; gia sekretariino fariĝis Roan Orloff-Stone, vic-prezidanto Manuel de Freitas kaj kasisto Ali Milani).
En la 1980aj kaj 1990aj jaroj
En 1981 la Ligo donis al si novan statuton, kiu i.a. reduktis la nombron de estraranoj al kvin kaj difinis la taskojn de la kvar oficistoj (estrarestro, vic-estrarestro, sekretario kaj kasisto). La nova estraro anoncita en la n-ro «Printempo-Somero, 1983» de la BELmonda Letero konsistis eclass="underline" John T. Dale, Usono (estrarestro), Pierre Parini, Luksemburgio (vic-estrarestro), Roan Orloff-Stone, Usono (sekretariino), Ali Akbar Milani, Usono (kasisto), kaj Janet Bixby, Usono. La sekvan, kvinan en 1986 elektitan estraron eniris – anstataŭ John T. Dale kaj Janet Bixby – Piero Bellebone, Italio, kaj Heinz-Dieter Maas, Germanio, kiu fariĝis ĝia nova estrarestro (la ceteraj oficoj restis senŝanĝaj).
Tiuperiode, ek de la dua duono de la okdekaj jaroj kiam la agadcentra torĉo pli kaj pli transiris de Ameriko al okcidenta Eŭropo, precipe Germanio, la Ligo spertis signifan antaŭenpuŝon. Tion multe helpis ke tiutempe Esperanto ene de la bahaa komunumo akiris la reputacion de «enirbileto» al la landoj malantaŭ la t.n. «fera kurteno», kien la Kredo dum la pasintaj jardekoj ne povis penetri. Tiurilate grave rolis la UK 1986 en Pekino, kiun partoprenis pli ol deko da BELanoj el preskaŭ sammulte da landoj, kaj la jubilea UK 1987 en Varsovio, kiun partoprenis la probable plej multaj bahaanoj iam ĉeestintaj Universalan Kongreson: ĉirkaŭ kvindek el preskaŭ dudek landoj.
Apud la centra Ligo funkciis – kaj parte funkcias ĝis hodiaŭ – bahaaj Esperanto-komitatoj resp. BEL-sekcioj en Germanio, Usono, Britio kaj Svisio (en 1993 aldoniĝis Bulgario). Post la IJK en Krakovo 1987 dum kelkaj jaroj la Ligo eĉ povis starigi junularan sekcion, JuBEL, kiu sukcesis dum manpleno da sinsekvaj Internaciaj Junularaj Kongresoj kaj aliaj porjunularaj eventoj certigi partoprenon de kelkaj junaj esperantistoj bahaanoj kaj kontribui la ties programoj.
Kaj BEL mem povis fine de la okdekaj kaj komence de la naŭdekaj jaroj organizi serion da t.n. BELaj Tagoj, plurtagaj seminarioj en Esperanto pri la Kredo, de kiuj tri okazis en Pollando kaj po unu en Slovakio kaj Bulgario.
En 1992 la pola redaktoro kaj tiama vicprezidanto de UEA, Roman Dobrzynski, prezentis dum la UK en Vieno la esperantan version de sia filmo pri Bahaismo kaj ĝia mondcentro en Haifa, Israelo, sub la titolo «La ŝafejo de la naŭa Profeto» – filmo je kies realigo lin subtenis ankaŭ BELanoj.
Prosperis ankaŭ la eldonado: Aperis la du belaj, multkoloraj broŝuroj La Vojo al Paco kaj La Bahaa Kredo kaj traduko de la tre grava La Promeso de Monda Paco, mesaĝo de la Universala Domo de Justeco al la popoloj de la mondo okaze de la Internacia Jaro de Paco 1986. En 1989 BEL kunrealigis la esperantan eldonon de la konata kompilaĵo de O. P. Ghai Unueco en diverseco. La unusola vero en la skriboj de ĉiuj religioj. En 1992 estis krome eldonata mezampleksa kolekto de bahaaj preĝoj kaj en 1994 60-paĝa kompilaĵo el la skriboj de Bahб'u'llбh sub la titolo Perloj de l' Saĝo.
BEL en 1988 dum la Roterdama UK denove ŝanĝis sian statuton kaj i.a. reampleksigis la nombron da estraranoj al naŭ kaj komencis proceduron de nomumado kaj aprobado por certigi funkcikapablan estraron.
Noveniris la estraron elektitan en 1988 Pierre Daoust (Belgio), Bijan Ghaznavi (Svisio), Paul Friedman (Novzelando), Roberta McFarland (Usono), June K. Fritz (Usono), Lynda Hill (Britio) kaj Bernhard Westerhoff (Germanio); restis Heinz-Dieter Maas kaj Pierre Parini (kiu fariĝis sekretario). Jam unu jaron poste dum la UK en Brajtono eniris ĝin Cynthia Libby (Usono) kaj prof. Ingo Hofmann (Germanio) kaj la BELmonda Letero donas ankaŭ la nomon de John Dale; mankas tiu de June K. Fritz (la tiutempa redaktorino de la BELmonda Letero) kaj de Bernhard Westerhoff.
En la sekva numero Dale denove mankas kaj ankaŭ Hill, sed aperas Janet Rawling-Keitel (Germanio). Tiu konsisto restis ĝis la UK 1992 en Vieno kiam noveniris d-ro Stanislav Koncebovski (Germanio), Luc Feidangai (Centrafrika Respubliko) kaj Michele Gregory (Israelo/Bahaa Mondcentro) kaj reeniris Bernhard Westerhoff, kiu fariĝis sekretario/kasisto (restis Heinz-Dieter Maas, kiel prezidanto, Janet Rawling-Keitel, kiu fariĝis vicprezidantino, Pierre Parini kaj Paul Friedman; komence vakis «reprezentanto por Ameriko», kiu poste fariĝis Cynthia Libby).
La okan, en 1995 formitan estraron konsistigis: Heinz-Dieter Maas (Germanio), prezidanto, Heide Martha Otto (Germanio, poste Albanio), vicprezidantino, Bernhard Westerhoff (Germanio), sekretario/kasisto, Irene Bennett (Britio), Michele Gregory (Israelo, poste Usono), d-ro Stanislav Koncebovski (Pollando, poste Germanio), Cynthia Libby (Usono), John MacLeod (Ĉinio) kaj Janet Rawling-Keitel (Germanio).