Выбрать главу

La sekvaj ĝisnunaj estraroj havis la jenan konsiston:

La naŭa de 1998: Michele Gregory (Usono), prezidantino, d-ro Eric B. Coffinet (Francio), vicprezidanto, Bernhard Westerhoff (Germanio), sekretario, Anneke Schouten-Buys (Nederlando), kasistino, Ciprian Jauca (Kanado), Heinz-Dieter Maas (Germanio), Loftur Melberg-Sigurjonsson (Islando), Heide Martha Otto (Albanio), Maria Taŝeva (Bulgario).

La deka de 2001: d-ro Eric B. Coffinet (Francio), prezidanto, Heide Martha Otto (Albanio), vicprezidantino, Bernhard Westerhoff (Germanio), sekretario, Anneke Schouten-Buys (Nederlando), kasistino, Evgeniev Delcov (Rusio), Bradley McDonald (Novzelando), Loftur Melberg-Sigurjonsson (Islando), Andrea Ottrok (Hungario), Maria Taŝeva (Bulgario).

La dekunua de 2004: Heide Martha Otto (Israelo / Bahaa Mondcentro), prezidantino, Maria Taŝeva (Bulgario), vicprezidantino, Bernhard Westerhoff (Germanio), sekretario, Anneke Schouten-Buys (Nederlando), kasistino, d-ro Eric B. Coffinet (Francio), Evgeniev Delcov (Rusio), Bradley McDonald (Novzelando), Loftur Melberg-Sigurjonsson (Islando), Andrea Ottrok (Hungario).

La dekdua de 2007: Heide Martha Otto (Israelo / Bahaa Mondcentro), prezidantino, d-ro Eric B. Coffinet (Francio), vicprezidanto, Bernhard Westerhoff (Germanio), sekretario, Anneke Schouten-Buys (Nederlando), kasistino, Nicholas Bridgewater (Britio), Bradley McDonald (Novzelando), Loftur Melberg-Sigurjonsson (Islando), Andrea Ottrok (Hungario), Alina Ŝlajĥova (Ukrainio).

La administran responson por BEL la Universala Domo de Justeco estis asignitia al tiu Nacia Spirita Asembleo (NSA) en kies lando vivas ĝia sekretario; tiel ĝi migris de Brazilo (Cardoso) tra Usono (Orloff-Stone) kaj Luksemburgio (Parini) al Germanio (Westerhoff), kie ĝi restas ekde 1992.

Atingoj kaj perspektivoj

Dum la lastaj jardekoj la agadon de la BEL karakterizas sufiĉa konstanteco je relative malalta agadnivelo. La BELmonda Letero baldaŭ post la ambiciaj provoj de John T. Dale ĝin pli vaste utiligi kaj pluevoluigi ree ŝrumpis al modesta du- ĝis sespaĝa bulteno. Mallonge ĝi havis du diversajn usonajn redaktistinojn antaŭ ol ĝian redaktadon ek de probable n-ro 9 (klara indiko mankas) transprenis la tiutempa sekretariino Roan Orloff-Stone, kiu ĝin redaktis ĝis n-ro 20. Ek de la n-ro «januaro-marto 1987» ĝi estis redaktata de June K. Fritz, Usono, kaj aperis tre regule kvarfoje jare, ampleksante inter kvar kaj, plej ofte, ses tre dense skribitajn paĝojn. Tiel daŭris ankaŭ ek de kiam en 1994 la redaktado transiris al Bernhard Westerhoff, Germanio, kiu komencis indiki numerojn, komencante la nombradon je la unua BELmonda Letero redaktita de Dale (tiel ke li komencis redaktadon de n-ro 51, vintro 1994-95, 151 BE / 4) kaj kiu precipe ekkomencis fari la laboron komputile, kio donis tute novan aspekton al la bulteno, kiu tamen ĝis hodiaŭ restas relative modesta, ekz. senkolora, malgraŭ ke nuntempe pli kaj pli aperas fotoj en ĝi kiuj en la elektronike dissendata versio estas plejparte koloraj dum la presita versia restas nigra-blanka. Post kiam aperis kelkaj duobloj numeroj ek de 2001 ĝi definitive aperas nur ankoraŭ dufoje jare en printempo kaj aŭtuno – nun tamen kun ofte pli ol ses, ĝis foje 12 paĝoj.

La BELmonda Letero daŭre funkcias sole kiel interna informilo entenanta internajn informojn, gravajn adresojn, estrarajn komunikojn, novaĵojn pri membraj aktivecoj en unuopaj landoj kaj tradukitajn erojn el la bahaaj skriboj; krome ĝi raportas pri gravaj evoluoj en la Esperanto-movado. Ĝin ricevas aŭtomate ĉiuj BELanoj kaj ĝi ne aboneblas. Per ĝi BEL sukcesis krei firman bazon de interna informado sed ankoraŭ ne reatingis la staton de la periodo de La Nova Tago, kiu estis organo, eble eĉ ĉefe, ankaŭ por ekstera informado kaj por propagando de la Kredo.

En la jubilea jaro 1987 la Universala Domo de Justeco estis kontribuinta 10.000 nederlandajn guldenojn al la starigo de la tiam planita Centro Zamenhof en Bjalistoko. Kiam evidentiĝis ke tiu ne realiĝos BEL nome de la Universala Domo de Justeco interkonsentis kun la Fondumo Zamenhof donaci tiun sumon al la Porinfana Klinika Hospitalo Doktoro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko por ke tiu povu ekipi unu sian salonon kaj donu al ĝi la nomon de Lidia Zamenhof. La kontrakto pri tio estis solene subskribata surloke la 29-an de majo 1993 – koincide la datreveno de la forpaso de Bahб’u’llбh.

Je la organizado de la UK 1997 en Adelajdo, Aŭstralio, aparte amplekse kontribuis per diversaj servoj la surloka bahaa komunumo. Kaj konekte kun la UK en Tel-Aviv en 2000 dekduo da BEL-anoj faris antaŭe tritagan pilgrimadon al la bahaa mondcentro en Haifa, kiu estis ankaŭ celo de unu el la oficialaj kongresoj ekskursoj, kaj poste forte subtenis la LKK-n je la organiza laboro precipe dum la unua kongresa tago. Tiun kongreson formale salutis dum la inaŭguro oficiala reprezentanto de la Universala Domo de Justeco; kaj estraranoj de UEA faris viziton al la sidejo de la Universala Domo de Justeco kaj estis tie akceptita de unu el ĝiaj membroj.

Jaron pli frue, en 1998 dum la UK en Montpeliero, Francio, BEL festis sian 25-jariĝon kaj okaze de tiu jam en somero 1997 eldonis festlibran broŝuron Bahaismo kaj Esperanto, kiu amplekse traktas la rilatojn inter Bahaismo kaj Esperanto kaj la disvolviĝon de BEL.

En 2002 plia grava iniciato de la Universala Domo de Justeco, nome alvoko al interreligia toleremo kaj dialogo, direktita al la gvidantoj de la religioj, estis subtenata de BEL per traduko de la alvoko kaj ĝia dissemado en esperantaj rondoj, precipe religiaj.

Kiel jam dum al la unua Nitobe-Simpozio 1996 in Prago ankaŭ al tiu en Pekino 2004 estis invitita kaj kontribuis oficiala reprezentanto de la Bahaa Internacia Komunumo, la NRO reprezentanta la tutmondan bahaanaron ĉe UNO. Okaze de la 100-a UK BEL transdonis al UEA la gratulojn de la Universala Domo de Justeco, same kiel tri jarojn poste okaze de la 100-jariĝo de UEA mem.

Grava projekto, kiu origine devus pretiĝi jam ĉirkaŭ la 25-jariĝo de la Ligo sed bedaŭrinde ankoraŭ ne finrealiĝis, estas ampleksa kompilaĵo, iniciatita jam de John Dale, el la bahaaj skriboj kaj kelkaj kromaj fontoj pri la principo de internacia helpa lingvo kaj la uzo de la araba, la persa, la angla, Esperanto kaj aliaj planlingvoj kiel eblaj internaciaj helplingvoj.

La membraro de BEL dum la jaroj iom post iom kreskis ĝis super 400, sed post reviziado komence de la naŭdekaj jaroj preskaŭ duoniĝis – por tamen iom post iom realtiĝi ĝis aktuale denove preskaŭ 400 en ĉirkaŭ 60 landoj. Plej multnombras la anoj nun en Germanio kaj Bulgario (po pli ol 50), Britio, Rusio, Ukrainio kaj Usono (po pli ol 20), Aŭstralio, Hispanio kaj Pollando (po pli ol 10).

La Ligo dekomence sin financas per libervolaj donacoj de siaj membroj kaj neniam aplikis kotizsistemon. Krome ĝi ricevas foje subtenojn de unuopaj Naciaj Spiritaj Asembleoj (NSA) – de pluraj jaroj jam la germana NSA ĝin regule subtenas – aŭ de aliaj bahaaj instancoj.

BEL dum la lastaj jaroj fokusis sian agadon je aktiva partopreno de la Universalaj Kongresoj, foja artikolado en la esperanta gazetaro kaj la eldonado de kelkaj gravaj dokumentoj, ĉu komplete kiel en 1986 La Promeso de Monda Paco, en 1992 Bahб'u'llбh kaj en 2008 Unu komuna Kredo, aŭ per resumaj faldfolioj, kiel en 1996 La prospero de la homaro kaj Turnopunkto por ĉiuj nacioj. Foje BEL ankaŭ informas ene de la bahaa komunumo diversmaniere pri la lingvo kaj movado esperanta.

La novaj komunikaj teknologioj ankaŭ ne preterpasis Bahaan Esperanto-Ligon: Jam delonge ĝi havas sian propran hejmpaĝon (www.bel.bahai.de) kaj ankaŭ por la interna komunikado pli kaj pli utiligas perretan korespondadon, precipe ĝia estraro.