Выбрать главу

2 Komence de la dudeka jarcento materiisma interpretado de la mondo estis tiom komplete disvastiĝinta ke ĝi fariĝis la dominanta monda kredo pri la direktiĝo de la socio. La elformiĝado de tiu ĉi ideologio tiel perforte tordis la civilizadon de la homa naturo ke ĝi elpuŝiĝis el la orbito kiun ĝi estis sekvinta dum jarmiloj. Por multaj okcidentuloj la Dia aŭtoritato, kiu ĉiam estis la fokuso de orientiĝo, ŝajnis – kiel ajn malsamis la interpretadoj – simple dissolviĝinta kaj malaperinta. Grandskale nun estis ankoraŭ la individuo libera teni kun la mondo transcendanta la materian ekzistadon iun ajn rilaton pri kiu ĝi kredis ke konektus la vivon al ĝi. Sed la socio kiel tuto kun kreskanta konfido antaŭenpaŝis separante sin de dependo je tia koncepto pri la universo – koncepto kiun de nun oni konsideris en la plej bona kazo fikcio kaj aliekstreme opio. La homaro estis preninta sian sorton en la propran manon. Per racia eksperi-mentado kaj diskurso ĝi estis solvinta – tiel almenaŭ oni kredigis al la popolamasoj – ĉiujn fundamentajn problemojn de la socia disvolviĝado.

3 Tiun ĉi sintenon fortikigis la supozo ke la valoroj, idealoj kaj disciplinoj kultivitaj tra la jarcentoj estus nun firme fiksitaj kaj daŭraj ecoj de la homa naturo. Necesus nur ankoraŭ ilin plu rafini per edukado kaj plifortigi per leĝdonado. La morala legacio de la pasinteco estis simple tio: la netuŝebla heredaĵo de la homaro – bezonanta neniajn pliajn religiajn intervenojn. Estis koncedite ke sendis-ciplinaj individuoj, grupoj aŭ eĉ nacioj daŭre minacus la stabilecon de la socia ordo kaj necesigus korektadon. La universala civilizacio, al kies elformiĝo la fortoj de la historio estis kondukintaj la homaron, disvolviĝadus senresiste, inspirita de sekularaj konceptoj. Kiel la feliĉo de la homoj estis konsiderata la natura rezulto de pli bona sano, pli bona nutraĵo, pli bona edukado, pli bonaj vivkondiĉoj – kaj la realiĝado de tiuj ĉi evidente dezirindaj celoj ŝajnis nun atingebla por socio tute fokusita je ilia efektivigado.

4 Tra tiu mondoparto tamen kie vivas la plejmulto de la monda loĝantaro facilanimaj anoncoj ke „Dio mortis“ preterpasis plejparte nerimarkite. La sperto de la homoj en Afriko, Azio, Latinameriko kaj Pacifikio delonge estis konfirm-inta ilian konvinkon ke ne nur estas la homa naturo profunde influata per spiritaj fortoj sed ke ĝia identeco mem estas spirita. Sekve religio daŭris funkcii, kiel ĉiam tiel estis, kiel la fina aŭtoritato de la vivo. Kaj kvankam tiun ĉi konvinkon ne rekte trafis la ideologia revolucio okazanta en la Okcidento, la lasta tamen ĝin efike marĝenigis almenaŭ en la kampo de la interrilatoj inter popoloj kaj nacioj. Dogma materiismo, penetrinta kaj kaptinta ĉiujn signifajn centrojn de potenco kaj scio tutmonde, certigis al si ke restis al neniuj rivalaj voĉoj la eblo defii strebojn de tutmonda ekonomia ekspluatado. Al la kultura damaĝo jam kaŭzita de du jarcentoj da koloniado tiel aldoniĝis agoniiga separo inter la interna kaj la ekstera vivsperto de la trafitaj amasoj – kondiĉo kiu invadis praktike ĉiajn aspektojn de la homa ekzistado. Senigitaj de la kapablo iel vere influi la elformiĝadon de sia estonteco aŭ eĉ nur konservi la moralan bonstaton de siaj infanoj, tiuj ĉi popolamasoj estis ĵetitaj en krizon malsaman sed multrilate eĉ pli detruan ol tiu pli kaj pli afliktanta Eŭropon kaj Nordamerikon. Kvankam kredado tenis sian centran pozicion en la konscio, ĝi tamen montriĝis senkapabla plu efiki la iron de la eventoj.

5 Kiam la dudeka jarcento proksimiĝis al sia fino, ŝajnis tial nenio malpli probabla ol subita releviĝo de la religio kiel temo kun decida kaj tutmonda signifo. Tamen, tio estas ĝuste kio nun okazas en la formo de ondo da timo kaj malkontento – ankaŭ se plejparte nur svagas la konscio pri la spirita vakuo ĝin kaŭzinta. Pratempaj sektaj konfliktoj, evidente surdaj je pacienca diplomatia arto, releviĝas pli virulente ol iam antaŭe. Temoj el la sanktaj skriboj, nerealaj fenomenoj kaj teologiaj dogmoj, kiuj ĝis antaŭ nelonge estis elmensigitaj kiel relikvoj de epoko malklera, nun ree trovas sin solene, ofte senkritike esplorataj en influhavaj medioj. En multaj landoj la religiaj konfesoj transprenas novan kaj decidan signifon je la kandidatiĝoj por politikaj oficoj. Tiu mondo, kiu supozis ke per la falo de Berlina Muro aŭroris epoko de internacia paco, estas nun avertata ke ĝi troviĝas en milito de civilizacioj kies difiniaj trajtoj estas nepacigeblaj religiaj antipatioj. Libro-vendejoj, magazinaj kioskoj, hejmpaĝoj kaj bibliotekoj penas kontentigi evidente nesatigeblan publikan apetiton je informoj pri religiaj kaj spiritaj temoj. La eble plej insista faktoro kaŭzanta tiun ĉi ŝanĝiĝon estas la hezito rekoni ke ne ekzistas kredinda anstataŭanto por religia kredo kiel forto kapabla generi memregadon kaj restarigi sindevigon al morala konduto.

6 Preter la atento, kiun formala religio ree akiras, reviviĝas vasta spirita serĉado. Esprimiĝanta plej kutime kiel strebadoj trovi personan identecon transcendantan nure fizikan, tiu evoluo nutras tre variajn klopodojn kaj pozitivajn kaj negativajn. Unuflanke la strebadoj al justeco kaj la apogado de la provoj starigi internacian pacon tendencas krome veki novan konscion pri la rolo de la individuo en la socio. Simile, kvankam fokusita je la mobilizado de subtenado por ŝanĝoj je la sociaj decidfaraj procedoj, movadoj kiel la ekologia kaj la feminisma instigas al rekonsiderado de memperceptoj kaj vivceloj. Novdirektiĝo okazanta en ĉiuj religiaj komunumoj estas la kreskanta transiro de kredantoj el tradiciaj branĉoj de sia origina kredo al sektoj donantaj prioritaton al la spirita serĉado kaj persona spertado de siaj membroj. Je la mala poluso eksterteraj vidaĵoj, mem-malkovraj praktikoj, retiriĝoj al sovaĝejoj, karismaj ekzaltiĝoj, variaj Nov-Epokaj entuziasmoj, kaj la konscionlevanta efiko atribuata al narkotikaĵoj kaj halucinaĵoj altiras adeptojn ege pli multnombrajn kaj pli diversecajn ol iam ajn siatempe spiritualismo aŭ teozofio sukcesis altiri je simila historia turnopunkto antaŭ jarcento. Por bahaano la dismultiĝo eĉ de kultoj kaj praktikoj, kiuj eble ĉe multaj vekas antipation, estas unuavide indiko por la evidento entenata en la praa rakonto pri Maĵnun, kiu kribris la polvon serĉante sian amatan Lejli kvankam konscia ke ŝi ja estas pura spirito: „Serĉadas ŝin mi ĉie ajn, ke bonŝance ie ajn mi ŝin trovos.“ [10]

L

a revekiĝinta interesiĝo pri religio evidente ankoraŭ tute ne atingis sian kulminon – rilate nek la eksplicite religiajn nek la malpli difineblajn spiritajn manifestiĝojn. Male. La fenomeno estas produkto de historiaj fortoj konstante pli impetiĝantaj. Ilia komuna efiko estas eroziado de tiu certeco, kiun la dudeka jarcento heredis al la mondo, nome ke la realo estas fine nenio alia ol sole materia ekzistado.

8 La plej evidenta kialo por tiaj novpritaksadoj estas la bankroto de la materiisma entrepreno mem. Dum pli ol cent jaroj la ideo de progreso estis identigata kun ekonomia evoluo kaj kun ĝia kapablo generi kaj formi socian pliboniĝadon. Ekzistantaj opiniaj diferencoj ne defiis tiun mondpercepton mem sed nur unuopajn konceptojn pri kiel plej bone atingi ĝiajn celojn. Ĝia plej ekstrema formo, la fera dogmo de „scienca materiismo“, provis reinterpreti pere de siaj stretaj nocioj ĉiun aspekton de la historio kaj homa evoluo. Kiaj ajn homamaj idealoj eble inspiris iujn el ĝiaj fruaj favorantoj – la ĝenerala konsekvenco estis la starigo de totalismaj reĝimoj pretaj uzi ajnajn, ankaŭ perforte devigajn rimedojn por reguligi la vivojn de la de ili regataj malfeliĉaj popoloj. La altentenata celo uzata por pravigi tian misuzon estis la kreado de novspeca socio kiu garantius ne nur liberigon el povreco sed ankaŭ kontentigon de la homa spirito. Fine, post ok jardekoj da daŭre pliiĝanta stultaĵo kaj brutalo, kolapsis la tiumovada aspiro gvidi al la estonteco de la homaro.

9 Aliaj sistemoj de socia eksperimentado ja rifuzis utiligon de malhomecaj metodoj sed tamen derivis sian moralan kaj intelektan impeton el same limigitaj konceptoj pri la ekzistado. Enradikiĝis la opinio ke, ĉar homoj estus esence egoismaj aktoroj rilate al sia ekonomia bonfarto, la konstruado de justaj kaj prosperaj socioj certigeblus per iu aŭ alia sistemo priskribita kiel moderniga. La finaj jardekoj de la dudeka jarcento tamen dronis sub peziĝanta ŝarĝo kiu evidentigis la malon: la kolapso de la familia vivo, daŭre multiĝantaj krimoj, misfukciantaj edukaj sistemoj kaj tuta katalogo da aliaj sociaj malsanoj memorigas la tristan averton de Bahб’u’llбh pri la minacanta kondiĉo de la homa socio: „Tia estos ĝia sorto ke malkovri ĝin nun ne konvenus nek decus.“ [11]