18 Kial, do, tiu ĉi riĉega heredaĵo ne servas kiel la centra bazo por la hodiaŭa revekiĝo de spirita serĉado? Periferie seriozaj provoj faratas cele al reformulado de tiuj instruoj kiuj fundamentis la respektivajn kredojn kun la espero ke tiel ili reakiras altirpovon; sed plejparte tiu serĉado de signifo kaj senco estas difuza, individuisma kaj nekohera. La skriboj tamen ne ŝanĝiĝis; la moralaj principoj entenataj en ili sian validon ne perdis. Neniu sincere turniĝanta al la Ĉielo, kaj persistanta, malsukcesos detekti respondan voĉon en la Psalmoj aŭ en la Upaniŝadoj. Iu ajn nur iome spertanta la Realecon transcendanta tiun ĉi materian realon estos kore tuŝata de la vortoj per kiuj Jesuo aŭ Budho tiel intime parolas pri ĝi. La apokalipsaj vizioj de la Korano plu provizas konvinkan konfirmon al ĝiaj legantoj ke la efektiviĝo de justeco estas kerna Dia intenco. Ankaŭ estas, en siaj esencaj trajtoj, la vivoj de la herooj kaj sanktuloj hodiaŭ ne malpli signifoplenaj ol kiam antaŭ jarcentoj ili estis vivataj. Por multaj religiuloj tial la plej dolora aspekto de la nuntempa civilizacia krizo estas ke la serĉado de vero ne konfide direktiĝas al la bonkonataj vojoj religiaj.
19 La probleme estas, evidente, duflanka: La per racio dotita animo ne nur okupas privatan sferon sed estas aktiva partoprenanto en socia ordo. Kvankam la veroj ricevitaj el la grandaj religioj restas validaj, la ĉiutagaj travivaĵoj de individuo dudekunujarcenta estas tamen neimageble malsamaj ol tiuj kiujn li aŭ ŝi travivintus en iu el la epokoj en kiuj tiu vivgvido estis revelaciita. Demokrataj decidprocedoj ĝisfunde transformis la rilaton de la unuopulo al aŭtoritato. Kun kreskanta konfido kaj sukceso virinoj juste insistas pri la rajto de plena egaleco kun viroj. Sciencaj kaj teknologiaj revolucioj ŝanĝas ne nur la funkciadon de sed ankaŭ la koncepton pri la socio, fakte de la ekzistado mem. Universala edukado kaj eksploda estiĝo de novaj kampoj da kreado malfermas la vojon al ekkonoj kiuj stimulas socian mobilecon kaj integriĝon kaj generas eblecojn al kies plena eluzado kuraĝigas la civitanojn la sekureco garantiata per leĝaro. Hemoblasta esplorado, nuklea energio, seksa identeco, ekologia streso kaj la demando kiel utiligi la financajn rimedojn rezultigas, almenaŭ, sociajn demandojn senprecedencajn. Tiuj, kaj la ceteraj sennombraj ŝanĝiĝoj influantaj ĉiun sferon de la homa vivo, estigis novan mondon da ĉiutagaj ebloj elekti por kaj la socio kaj ĝiaj membroj. Kio ne ŝanĝiĝis estas la neeskapebla bezono elekti kaj decidi – ĉu al bono ĉu al malbono. Jen kie plej klare fokusiĝas la spirita karaktero de la nuntempa krizo, ĉar la plej multaj decidoj necesaj estas ne nur praktikaj sed ankaŭ moralaj. Grandparte tial la perdo de tradicireligia kredo estas neevitebla konsekvenco el la malsukceso trovi en ĝi la gvidadon bezonatan por vivi en la moderno sukcese kaj kun certeco.
20 Dua barilo al restariĝo de la hereditaj kredosistemoj responde al la spirita sopirado de la homaro estas la jam menciitaj efikoj de la tutmonda integriĝo. Sur la tuta planedo homoj edukitaj en certa religia referenckadro abrupte sin trovas en rekta najbareco kun aliaj kies kredoj kaj praktikoj unuarigarde ŝajnas esti tiel malsamaj ke neakordeblas kun la propraj. La diferencoj povas kaŭzi kaj fakte ofte kaŭzas defendiĝemon, flagrantan rankoron kaj akutajn konfliktojn. Tamen, multkaze ja la efiko estas ne tio sed rekonsiderado de transprenitaj doktrinoj kaj ekkuraĝo klopodi komunajn valorojn trovi. Sendube multo el la apogo kiun ĝuas variaj interreligiaj aktivecoj ŝuldiĝas al tiaspecaj reagoj ene de la ĝenerala publiko. Neeviteble el tiaj aliroj rezultas pridemando de tiaj religiaj doktrinoj kiuj malhelpas interamikiĝon kaj interkompreniĝon. Se homoj kies kredo ŝajnas esti fundamente malsama de la propra malgraŭ tio kondukas vivon tiel moralan ke tio meritas admiron – kio do igas la propran kredon supera? Kaj ĉu ne riskas sektecaj sintenoj nur plifortigi nedeziratajn barojn inter individuoj kaj iliaj najbaroj, se, alternative, ĉiuj grandaj religioj dividas kune certajn bazajn valorojn?
21 Tial hodiaŭ malmultaj el tiuj certagrade familiaraj kun tiu situacio tenas la iluzion ke iu el la establitaj religiaj sistemoj de la pasinteco kapablos transpreni la rolon de finfina gvidanto de la homaro tra la problemoj de la moderna vivo – eĉ ne en la neprobabla kazo ke ĝiaj malsamaj sektoj tiucele kuniĝus. Ĉiu unuopa el tiuj kiuj ĝenerale konsideratas kiel sendependa religio trovas sin certaforme modlita per siaj aŭtoritataj skriboj kaj sia historio. Ĉar ili ne povas simple reskulpti sian kredosistemon en maniero legitimebla el la aŭtoritataj vortoj de siaj Fondintoj, ili same ne povas adekvate respondi la multajn demandojn rezultantajn el la socia kaj intelekta evoluado. Tio eble multajn ĉagrenas; sed ja estas nenio alia ol imanenta eco de la evoluada procezo. Iaj provoj de perforta renversado povas nur konduki al ankoraŭ pli granda seniluziiĝo pri religio mem kaj nur pliseverigos sektajn konfliktojn.
L
a dilemo estas kaj artefarita kaj memproduktita. La mondan ordon, se tiel ĝi nomeblas, ene de kiu bahaanoj hodiaŭ klopodas dividi kun aliaj la mesaĝon de Bahб’u’llбh, karakterizas konceptoj pri la homa naturo kaj pri socia evoluado tiel fundamente misaj ke ili severe malhelpas eĉ la plej inteligentajn kaj bonintencajn penadojn antaŭenigi la homan ekzistadon. Aparte tio validas koncerne la konfuzon regantan ĉirkaŭ praktike ĉiuj aspektoj de la religio. Por ke ili povos adekvate respondi al la spiritaj bezonoj de siaj proksimuloj, bahaanoj devas akiri profundan komprenon pri la rilataj problemoj. La por tiu defio bezonata mensa streĉiĝo takseblas se oni konsciigas al si la eble plej ripete kaj urĝe rediratan admonon en la skriboj de ilia Kredo: ke ili „meditu“, „cerbumu“, „pripensu“.
23 Estas banala populara opinio ke la nocio „religio“ staras por la multaj nuntempe ekzistantaj sektoj. Ne povas surprizi ke tiu opinio tuj ĉe iuj vekas la proteston ke religio pli ĝuste staras por unu aŭ alia el la grandaj, sendependaj historiaj kredosistemoj, kiuj formis kaj inspiris tutajn civilizaciojn. Tiu ĉi vidpunkto siavice tamen konfrontiĝas kun la neevitebla demando kie do en la nuna mondo oni trovu tiujn historiajn kredojn. Kie, precize, troviĝas „Judismo“, „Budhismo“, „Kristanismo“, „Islamo“ kaj la aliaj? Ĉar, evidente ili ne povas esti identigataj kun la nepacigeble inter si oponantaj organizaĵoj kiuj pretendas ilianome paroli aŭtoritate. Sed tie ankoraŭ ne finiĝas la problemo. Preskaŭ certe ankoraŭ alia respondo al tiu demando estas ke religio simple staras por certa vivsinteno, certa rilato al Realeco kiu transcendas la materian ekzistadon. Religio, tiel komprenata, estas atributo de individuo, impulso ne organiziĝema, spertado universale havebla. Al tia sinteno por plimulto el la religiemuloj tamen mankas ĝuste tiuj discipliniga aŭtoritato kaj unuiga efiko kiuj donas signifon al religio. Iuj obĵetantoj eble eĉ argumentas ke male religio estas vivstilo de personoj kiuj, kiel ili mem, obeas severan reĝimon de ĉiutaga ritaro kaj abnegacio, kio lokas ilin tute ekster la ceteran socion. Komunas je ĉiuj tiuj malsamaj konceptoj la iom-post-ioma provo enprizonigi fenomenon – malgraŭ ke oni ja agnoskas ke ĝi komplete transcendas la homan perceptkapablon – per konceptaj limoj home inventitaj, ĉu organizaj, teologiaj, empiriaj aŭ ritaj.
24 La instruoj de Bahб’u’llбh tiun ĉi implikon el nekoheraj opinioj tratranĉas kaj, tiel farante, reformulas multajn verojn kiuj, ĉu eksplicite aŭ implicite, medolis ĉe ĉiuj Diaj revelacioj. Kvankam tio neniel komplete redonas Lian intencon, Bahб’u’llбh klarigas ke provoj enkateni kaj priskribi la Realon de Dio en katekismoj aŭ konfesioj estas nenio alia ol simple memtrompado. „Al ĉiu perceptanta kaj lumigita koro estas evidente, ke Dio, la nekonebla Esenco, la sankta Estaĵo, estas altege ekzaltita super ĉiu homa atributo kiel korpa ekzisto, ascendo kaj descendo, eliro kaj eniro. Fore de Lia gloro estu, ke homa lango povus celebri adekvate Lian laŭdon aŭ homa koro kompreni Lian nesondeblan misteron.“[18] La instrumentoj tra kiuj la Kreanto de ĉiuj aferoj interagas kun la daŭre evoluanta kreaĵo kiun Li estigis estas la aperigado de profetaj Figuroj kiuj manifestas la atributojn de nealirebla Dieco: „Ĉar la pordo al la ekkono de la Prahonora de l’ Tagoj estas fermita antaŭ la vizaĝo de ĉiuj estaĵoj, la Fonto de senfina graco ... faris, ke tiuj lumaj Gemoj de Sankteco aperadis el la regno de la spirito en la nobla formo de la homa templo kaj manifestiĝis al ĉiuj homoj, por ke ili komuniku al la mondo la misterojn de la neŝanĝebla Estaĵo kaj rakontu pri la subtiloj de Lia nepereonta Esenco.“ [19]