33 La religian vivon de la homaro, indikas Bahб’u’llбh, karakterizis simila evolua procezo. La difina malsimileco troviĝas en la fakto ke, pli ol simple reprezenti la hazardajn rezultojn de la daŭra historia metodo provi kaj erari, tiuj normoj estas eksplicite preskribitaj en ĉiu unuopa kazo kiel integra ero de unu aŭ alia Dia revelacio, estas enkorpigitaj en la skriboj kaj detale kaj skrupule konservataj tra jarcentoj. Dum certaj eroj de la unuopaj kondutkodoj iam estis plenumintaj sian rolon kaj ilin kun la paso de la tempo anstataŭis malsamaj moroj alportitaj de la socia disvolviĝado, la kodoj mem ne perdis sian aŭtoritaton dum longaj stadioj de homara progreso dum kiuj ili ludis esencan rolon je la trejnado de konduto kaj sinteno. „Tiuj ĉi principoj kaj leĝoj, tiuj ĉi firme starigitaj kaj potencaj sistemoj“, asertas Bahб’u’llбh, „devenas el unu Fonto kaj estas la radioj de unu Lumo. Ke ili diferencas unuj de la aliaj, devas esti aljuĝata al la variantaj postuloj de la epokoj, en kiuj ili estis proklamataj.“ [28]
34 Argumenti ke malsamaj reguloj, moroj kaj aliaj praktikoj signife kontraŭdiras la ideon de la esenca unueco de la revelaciitaj religioj tial maltrafas la sencon de tiuj preskriboj. Pli serioze ankoraŭ, tia argumentado pretervidas la fundamentan distingon farendan inter la eternaj kaj la portempaj aspektoj de la funkciado de religioj. La esenca mesaĝo de religio neŝanĝeblas. Ĝi estas, en la vortoj de Bahб’u’llбh, „la neŝanĝebla Kredo de Dio, eterna en la pasinteco, eterna en la estonteco.“ [29] Estas ĝia rolo ebenigi por la animo la vojon al atingado de ĉiam pli matura rilato kun sia Kreinto kaj doti ĝin per ĉiam pli granda morala aŭtonomio je la disci-plinado de la animalaj impulsoj propraj al la homa naturo. Kaj tiu ĉi ĝia rolo neniel malkongruas kun ĝia kroma provizado de preskriboj por povi atingi progresojn sur la vojo de la civilizacia procezo.
35 La koncepto de progresanta revelacio metas la decidan emfazon sur la rekono de la revelacio de Dio tiam kiam ĝi aperas. Ke la homaro ne rekonis la novan revelacion je ĝia naskiĝo, tio de epoko al epoko kondamnis tutajn populaciojn al rita ripetado de ordonoj kaj praktikoj ankoraŭ longe post kiam ili estis plenumintaj sian taskon kaj plu nur vanigis moralan antaŭeniĝon. Triste, unu hodiaŭa sekvo de tia miso estas la bagateligo de religio. Je ĝuste tiu etapo de ĝia kolektiva evoluprocezo, kie la homaro komencis barakti kun la defioj de la moderno, la spiritaj resursoj, kiujn ĝi principe bezonus por morale fortiĝi kaj kleriĝi, rapide fariĝis celo de mokado, unue en tiuj cirkloj kiuj faras la decidojn pri la direkto de la socia evoluo kaj fine ĉiam pli vaste en la ĝenerala popolo. Povas apenaŭ mirigi tial ke tiu ĉi plej detrua el multaj fidotrompoj kiujn suferis la homa konfido, kun la paso de la tempo subfosis la fundamentojn de kredado mem. Pro tio Bahб’u’llбh ripete urĝas Siajn legantojn profunde cerbumi pri la leciono kiun instruis tiuj ripetaj misoj: „Pripensu momenton kaj meditu pri tio kio estis la kaŭzo de tia rifuzado ...“ [30] „Kio povus esti la kialo por tia rifuzado kaj evitado ...?“ [31] „Kio povis kaŭzi tian disputadon ...?“ [32] „Meditu, kio povus esti la motivo ...?“ [33]
36 Ankoraŭ pli noca por la pozicio de religio estis teologia aroganteco. Persista trajto de la sektara pasinteco de la religio estas la domina rolo kiun ludis la klerikaro. Pro manko en la sanktaj skriboj de klare difinitaj nedisputeblaj instituciaj aŭtoritatoj, sukcesis klerikaj elitoj arogi al si ekskluzivan kontrolon super la interpretado de la Dia intenco. Kiel ajn malsamis eble la motivoj – la tragikaj efikoj estis obstrukco de la inspira torento, malkuraĝigo de sendependa intelekta aktiveco, fokusiĝo je detaloj de ritoj, kaj tro ofte semado de malamo kaj antaŭjuĝoj rilate tiujn, kiuj sekvis sektan padon malsaman al tiu de la sin mem enoficigintaj spiritaj gvidantoj. Ja nenio povis preventi la krean povon de la Dia interveno daŭrigi sian laboron pli kaj pli levi la konscion. Sed la amplekso de tio kio atingeblus en iu epoko pli kaj pli limiĝis per tiaj arbitre elpensitaj obstakloj.
37 Kun la paso de la tempo la teologio sukcesis starigi en la centro de ĉiuj el la grandaj religioj aŭtoritaton paralelan – kaj eĉ laŭspirite malamikan – al la revelaciitaj instruoj sur kiuj la koncerna religio baziĝas. Tion ĉi kaj ĝiajn implikojn por la hodiaŭa tempo adresas la konata parabolo de Jesuo pri la agroposedanto kiu semis en sia agro: „Sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de tritiko, kaj foriris.“ [34] Kiam liaj servantoj proponis eltiri la lolon la agroposedanto respondis: „Ne, por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaŭ la tritikon. Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj: Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.“ [35] Sur siaj paĝoj la Korano entenas severan kondamnon de la spirita noco kaŭzata de tiu ĉi hegemonio-rivalado: „Diru: Vere mia Sinjoro malpermesis la malbonajn agojn, ĉu publikajn, ĉu kaŝitajn, kaj la pekon kaj la maljustajn transpaŝojn kaj, ke estu aldonita al Allah kiel rivalo tio, por kio ne estis sendita iu ajn rajtigo, kaj ke vi diru pri Allah, kion vi ne scias.“ [36] Por la moderna menso estas la plej granda ironio ke generacioj da teologoj, kies trudoj formas precize tiun trompon kiun tiel forte kondamnas tiuj tekstoj, uzas ĝuste tiun averton mem kiel armilon por subpremi protestojn kontraŭ ilia uzurpado de Dia aŭtoritato.
38 Rezulte ĉiu nova stadio en la progrese disvolviĝanta revelacio de spirita vero kun la tempo rigidiĝis per laŭliteraj komprenoj kaj interpretadoj, el kiuj multaj estis luitaj el kulturoj kiuj mem estis morale elĉerpitaj. Kio ajn eble estis ilia valoro dum pli fruaj stadioj en la evoluado de la konscio: konceptoj de fizika resurekto, paradizo de karnaj plezuroj, reinkarniĝo, panteismaj mirindaĵoj kaj similaĵoj hodiaŭ starigas murojn de separo kaj konflikto en epoko dum kiu la Tero fariĝis fakte unu hejmlando kaj homaj estaĵoj devas ekkompreni sin kiel ĝiaj civitanoj. En tiu ĉi kunteksto oni povas aprezi kial Bahб’u’llбh tiel arde avertis pri la baroj kiujn dogmema teologio kreas sur la pado de tiuj provantaj kompreni la volon de Dio: „Ho religiaj estroj! Ne pesu la Libron de Dio per tiuj normoj kaj sciencoj kiujn vi favoras, ĉar estas la Libro mem la senerara Pesilo starigita inter la homoj.“ [37] Li en Sia epistolo al papo Pio IX komunikis al la pontifiko ke Dio en tiu ĉi tago „sekure konservis ... en la ujoj de justeco“ ĉion ajn konservindan en la religio kaj „ĵetis en fajron kio tion meritas.“ [38]
L
a menso povas, se liberigita el la veproj per kiuj la teologio ĉirkaŭheĝis religian komprenon, esplori konatajn erojn el la sanktaj skriboj tra la okuloj de Bahб’u’llбh. „Senkompara estas ĉi tago“, asertas Li, „ĉar ĝi estas kiel okulo por epokoj kaj jarcentoj pasintaj kaj kiel lumo por la tempoj malhelaj.“ [39] La plej impona eltrovo, kiu rezultas el la avantaĝo de tiu perspektivo, estas tiu ke la sama celo kaj la samaj principoj tiriĝas tra precipe la Hebrea Biblio, la Evangelioj kaj la Korano – dum tamen ankaŭ facile troveblas iliaj eĥoj en la sanktaj skriboj de la aliaj mondaj religioj. La samaj kernaj temoj ripete percepteblas en la teksaĵoj el preskriboj, admonoj, rakontoj, simboloj kaj interpretadoj, en kiuj ili estas metitaj. El tiuj fundamentaj veroj la klare plej distingebla estas daŭra parolado pri kaj emfaza aserto de la unueco de Dio, Kreinto de ĉio ekzistanta, ĉu en la mondo sensebla, ĉu en la sferoj ĝin transcendantaj. „Mi estas la Eternulo“, deklaras la Biblio, „kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi“ [40], kaj tiu sama koncepto fundamentas la postajn instruojn de Jesuo kaj Mahometo.