40 La homaro – fokuso, heredanto kaj kuratoro de la mondo – ekzistas por koni sian Kreinton kaj por servi al Lia intenco. La ennaskita homa impulso respondi al tio plej altnivele esprimiĝas tra devot-ado, kondiĉo el kiu sekvas plenkora submetiĝo al potenco rekonita kiel meritanta tian adoradon. „Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne.“ [41] Neseparebla de la pietato mem estas ĝia esprimiĝo en servado al la Dia intenco por la homaro. „Diru: Vere la kredo estas en la mano de Allah. Li konsentas ĝin al kiu Li volas. Allah estas indulg-ema, ĉioscia.“ [42] Iluminitaj per tia kompreno la responsoj de la homaro klariĝas: „Virto ne signifas turni vin orienten aŭ okcidenten“, konstatas la Korano, „sed kredi je Allah ..., kaj doni monon por la parencoj kaj por la orfoj kaj por la malriĉuloj kaj por la vojirantoj kaj por la almozuloj.“ [43] „Vi estas la salo de la tero“ [44], Jesuo gravuras en la mensojn de tiuj respondintaj al Lia voko. „Vi estas la lumo de la mondo.“ [45] La profeto Miĥa, resumante ĉi temon, kiu ree kaj ree aperas en la Hebrea Biblio kaj sekve en la Evangelioj kaj la Korano, konstatas: „...kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.“ [46]
41 Tiuj ĉi tekstoj same konsentas ke la kapablo de la animo akiri komprenon pri la intenco de sia Kreinto rezultas ne nur el propraj penadoj sed el Diaj intervenoj malfermantaj la vojon. Tion per memorinda klareco vortigis Jesuo: „Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.“ [47] Se en tiu ĉi aserto oni vidas ne nur dogmeman defion de aliaj etapoj de la unusola procezo de Dia gvidado, esprimas ĝi evidente centran veron de la revelaciita religio: ke aliro al tiu nekonebla Realo, kiu kreas kaj vivtenas, nur eblas tra la vekiĝo por la iluminado verŝita el tiu Regno. Unu el la plej ŝatataj suraoj de la Korano transprenas tiun metaforon: „Allah estas la lumo de la ĉieloj kaj de la tero. ... Lumo super lumo. Allah estigas similaĵon por la homoj, kaj Allah scias ĉion.“ [48] En la kazo de la hebreaj profetoj la Dia peranto, kiu pli poste en Kristanismo aperis kiel la personeco de la Filo de homo kaj en Islamo kiel la Libro de Dio, alprenis la formon de deviga Interligo establita de la Kreinto kun Abrahamo, patriarko kaj profeto: „Kaj Mi starigos Mian interligon inter Mi kaj vi kaj via idaro post vi en iliaj generacioj, eternan interligon, ke Mi estos Dio por vi kaj por via idaro post vi.“ [49]
42 La sinsekvo de Diaj revelacioj aperas ankaŭ kiel implicita – kaj kutime eksplicita – trajto de ĉiuj ĉefaj religioj. Unu el ĝiaj plej fruaj kaj plej klaraj esprimoj troveblas en la Bagavadgito: „Kvankam estas Mi eterna, sennaskiĝa mond-sinjoro, Mi per Mia fort’ mistera kaj per Mia vol’ naskiĝas. Ĉiam kiam maljusteco tromultiĝas en la mondo kaj virtoj senfortiĝas, tiam Mi Min mem generas. Por defendi la bonulojn, detrui la malbonulojn kaj firmigi la justecon, diverstempe Mi naskiĝas.“ [50] Tiu ĉi daŭranta dramo ankaŭ konsistigas la bazan strukturon de la Biblio, kies vico da libroj rakontas pri la misioj ne nur de Abrahamo kaj de Moseo – „kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo“ [51] –, sed ankaŭ de la vico de minoraj profetoj kiuj ellaboris kaj solidigis la verkon kiun tiuj primaraj Aŭtoroj de la procezo lanĉis. Simile la spekulativoj pri la preciza karaktero de Jesuo, kiom ajn disputemaj kaj fantastaj, ne sukcesis Lian mision separi de la transforma influo kiun havis Abrahamo kaj Moseo je la civilizacia procezo. Li mem avertas ke ne estas Li kiu kondamnos tiujn kiuj malakceptas Lian mesaĝon, sed Moseo „... al kiu vi esperas. Ĉar se vi kredus al Moseo, vi ankaŭ kredus al mi, ĉar li skribis pri mi. Sed se vi ne kredas liajn skribojn, kiel vi kredos miajn vortojn?“ [52] Kun la revelacio de la Korano la temo de la sinsekvo de la Mesaĝistoj de Dio fariĝis centra: „Diru: Ni kredas je Allah kaj je tio, kion Li sendis al ni, kaj je tio, kion Li sendis al Abraham kaj Iŝmael kaj Isaak kaj Jakob ..., kaj je tio, kio estis donita al Moseo kaj al Jesuo, kaj je tio, kio estis donita al la profetoj de ilia Sinjoro.“ [53]
43 Por komprenema kaj objektiva leganto de tiaj ekstraktoj elmergiĝas rekono de la esenca unueco de religio. Tiel la termino „Islamo“ (laŭlitere „submetiĝo“ al Dio) signas ne nur la apartan periodon de la Providenco inaŭguritan de Mahometo sed, kiel nemiskompreneble klarigas la vortoj de la Korano, ankaŭ religion mem. Dum prave oni povas paroli pri la unueco de la religioj necesas tamen bone kompreni la kuntekston. Je la plej profunda nivelo, kiel emfazas Bahб’u’llбh, estas nur unu religio. Religio estas religio kiel scienco estas scienco. Unu perceptas kaj esprimas la valorojn progrese efektiviĝantajn tra Dia revelacio; la alia estas la instrumentaro per kiu la homa menso esploras kaj kapablas ĉiam pli precize influi la senseblan mondon. Unu difinas la celojn de la evolua procezo; la alia asistas je ilia atingo. Kune ili konsistigas la duecan sciosistemon kiu antaŭenpelas la civilizacian progreson. Ilin ambaŭ la Majstro aklamis kiel „brilego de la Suno de l’ Vero“.[54]
44 Estas tial neadekvata rekono de la unika rango de Moseo, Budho, Zoroastro, Jesuo, Mahometo – aŭ de la sinsekvo de avataroj kiuj inspiris la sanktajn skribojn de Hinduismo – vidi ilian verkon kiel fondon de apartaj religioj. Pli ĝuste aprezataj estas ili per la rekono kiel spiritaj edukantoj tra la historio, kiel la animantaj fortoj je la leviĝo de civilizacioj tra kiuj ekfloris la konscio: „Tiu estis en la mondo“, deklaras la Evangelio, „kaj la mondo per li estiĝis ...“ [55] Ke iliaj personecoj estas adorataj senfine pli intense ol iuj aliaj historiaj figuroj respegulas la provon esprimi la aliel neesprimeblajn sentojn vekitajn en la koroj de sennombraj milionoj da homoj pro la benoj kiujn ili donis. Per la amo al ili la homaro pli kaj pli lernis kion signifas ami Dion. Ne estas, realisme, alia vojo tion fari. Ilin ne honoras fuŝaj klopodoj kapti la esencan misteron de ilia naturo per dogmoj inventitaj de la homa imago; kio ilin honoras estas ke animo senkondiĉe sian volon submetas al la transforma influo kiun ili peras.
K
onfuzo same regas la komprenon de la plejmulto pri la kontribuo de religio al la formado de socio kaj pri ĝia rolo je la kulturado de morala konscio. La eble plej evidenta ekzemplo estas la malplivalora socia statuso kiun la plej multaj sanktaj tekstoj atribuas al virinoj. Dum la el tio rezultintaj avantaĝoj ĝuataj de viroj sendube signife kontribuis al la solidiĝo de tiu koncepto, ĝi tamen evidente ricevis moralan pravigon el la ĝenerala percepto de la intenco de la skriboj mem. Kun malmultaj esceptoj tiuj tekstoj direktiĝas al viroj kaj atribuas al virinoj servan kaj obean rolon en kaj la socia kaj la religia vivo. Bedaŭrinde tia percepto plorinde simpligis kulpigi ĉefe virinojn por malsukcesoj je grava aspekto de morala progreso, nome la disciplinado de la seksa impulso. El moderna perspektivo facilas rekoni ke tiaj sintenoj estas antaŭjuĝaj kaj maljustaj. Je tiuj stadioj de socia evoluo je kiuj aperis la grandaj Kredoj, iliaj skriboj ĉefe provis kiom eble civilizi tiujn rilatojn, kiuj estis formiĝintaj rezulte de ne plu spureblaj historiaj cirkonstancoj. Facile rekoneblas ke defius la esencan religian celon de la pacienca kulturado de moraleco se oni volus hodiaŭ plu teniĝi je iuj primitivaj normoj.