Выбрать главу

46 Kompareblaj konsideradoj fareblas je la rilatoj inter socioj. La longa kaj arda preparado de la hebrea popolo por la misio postulata de ĝi ilustras kiel kompleksa kaj obstina estis la koncernataj moralaj defioj. Por ke povis vekiĝi kaj flori la spiritaj kapabloj kiujn envokis la profetoj necesis ĉiakoste rezisti la delogojn de la najbaraj idolistaj kulturoj. La en la sanktaj tekstoj priskribataj adekvataj punoj, kiuj trafis kaj la regantojn kaj la regatojn malobservintaj la principojn, ilustras kian gravecon atribuis al ili la Dia intenco. Io komparebla montriĝis en la baraktoj de la novnaskita komunumo fondita de Mahometo por transvivi provojn de paganaj arabaj triboj ĝin estingi – kaj en la barbara kruelo kaj la senkompata, vendeta sinteno de la atakantoj. Neniu kiu bone konas la historiajn detalojn havas problemojn kompreni la severecon de la tiurilataj koranaj ordonoj. Dum estis respektataj la monoteismaj kredoj de la judoj kaj kristanoj estis idoladorado nepermesata kaj netolerata. Tiel ene de relative mallonga periodo tiu drakona leĝo sukcesis unuigi la tribojn de la araba duoninsulo kaj starigi la novforĝitan komunumon, kiun dum pli ol kvin jarcentoj karakterizis moralaj, intelektaj, kulturaj kaj ekonomiaj progresoj antaŭe kaj de tiam neatingitaj laŭ kaj rapideco kaj amplekso. Historio emas severe juĝi. Fine el ĝia senindulga perspektivo la konsekvencoj por tiuj kiuj blinde strangolis en iliaj luiloj tiajn entreprenojn klare distingeblas disde la profito kiun la mondo kiel tuto gajnis el la triumfo de la biblia vizio por la homaro kaj la progresoj ebliĝintaj per la genio de la islama civilizacio.

47 Inter la plej disputataj temoj rilate la konceptojn por la socia evoluo al spirita matureco troviĝas tiu de krimo kaj punado. Ankaŭ se ili malsamis je detaloj kaj gradoj – la punoj preskribitaj de la plej multaj sanktaj tekstoj por lezoj de aŭ la komuna bono aŭ la rajtoj de aliuloj kutime estis rigoraj. Krome ili ofte ankaŭ permesis al la damaĝitoj aŭ membroj de ilia familio venĝi sin kontraŭ la kulpintoj. El historia perspektivo oni tamen sin serioze demandu kiaj praktikeblaj alternativoj ekzistis. Mankis ne nur la hodiaŭaj programoj por psikologie modifi kondutojn, sed eĉ ne ekzistis tiaj sankciaj opcioj kiel prizono kaj polico. La zorgo de la religio estis en la ĝeneralan konscion neforviŝeble enskribi la moralan neakcepteblon – kaj la praktikajn konsekvencojn – de konduto kies efiko demoralizus strebojn al socia progreso. La tuta civilizacio de tiam profitis kaj estus nehoneste tiun fakton ne agnoski.

48 Tiel okazis en ĉiuj religioj kies originoj skribe transvivis. Almozpetado, sklavismo, aŭtokratio, konkerado, etnaj antaŭjuĝoj kaj aliaj nedezirindaĵoj en socia interagado povis okazi sensankcie – aŭ estis eksplicite indulgataj – dum la religio provis efektivigi plibonigon de tiaj kondutmanieroj, kiuj estis konsiderataj pli urĝaj kaj esencaj je certaj stadioj de la progreso de la civilizacio. Kondamni religion ĉar iuj el ĝiaj sinsekvaj revelacioj ne sukcesis adresi la tutan gamon da sociaj misoj signifus ignori ĉion lernitan pri la karaktero de homa evoluado. Neeviteble tiaspeca anakronisma pensado ankaŭ kaŭzas severajn psikologiajn malhelpojn je la aprezado kaj alfrontado de la bezonoj de la propra tempo.

49 La temo tamen ne estas la pasinteco sed la implicoj por la hodiaŭo. Problemoj leviĝas tie kie adeptoj de unu el la mondaj Kredoj ne kapablas distingi inter la eternaj kaj la portempaj aspektoj de ilia religio kaj provas altrudi al la socio kondutregulojn kiuj jam antaŭlonge estis plenumintaj sian devon. Tiu principo estas fundamenta por kompreni la socian rolon de religio: „La rimedo kiun la mondo bezonas dum sia hodiaŭa afliktiĝo neniel povas esti la sama kiel tiu kiun onta epoko eble bezonos“, klarigis Bahб’u’llбh. „Okupiĝu vi zorge pri la bezonoj de la epoko en kiu vivas vi kaj koncentru viajn pripensadojn je ĝiaj urĝoj kaj postuloj.“ [56]

L

a postuloj de la nova epoko de homa evoluo kiujn alfronti Bahб’u’llбh alvokis la politikajn kaj religiajn gvidantojn de la deknaŭa jarcento estas hodiaŭ plejparte rekonitaj, almenaŭ kiel idealoj, de iliaj posteuloj kaj de progresemaj mensoj ĉie ajn. Kiam venis al sia fino la dudeka jarcento centraj temoj de la tutmonda diskurso estis principoj, kiujn oni ankoraŭ nur malmultajn jardekojn pli frue konsideris esti pure viziaj kaj senespere nerealismaj. Apogitaj per la eltrovoj de scienca esplorado kaj la konkludoj de influaj komisionoj – ofte lukse financataj – tiuj principoj nun gvidas la laboron de potencaj institucioj je la internacia, nacia kaj loka nivelo. Vasta scienca literaturo en multaj lingvoj sin dediĉas al la esplorado de praktikaj rimedoj por ilin efektivigi kaj tiaj programoj povas kalkuli je la atento de la amaskomunikiloj sur kvin kontinentoj.

51 La plej multajn el tiuj principoj oni tamen ankaŭ vaste ridindigas, ne nur inter evidentaj malamikoj de socia paco sed ankaŭ en cirkloj kiuj sin profesie al ili devontigas. Kio mankas estas ne kredeblaj pruvoj pri ilia bezonateco sed la potenco de morala konvinkiteco kiu povas ilin efektivigi, potenco kies sola evidente fidinda fonto tra la historio estis religia kredo. Ĝis la komenco de la misio de Bahб’u’llбh religia aŭtoritato ankoraŭ havis signifan socian influon. Kiam la kristana mondo estis instigita rompi kun miljara senduba tradicio kaj finfine ĉesigi sklavismon, estis bibliaj idealoj al kiuj la fruaj britaj reformantoj provis apelacii. Sekve en sia decida parolado pri la centra rolo, kiun ĉi tiu temo okupis en la granda amerika konflikto, la usona prezidento avertis ke se „ĉiu sangoguto kaŭzita de la vipo estu pagata per alia per la glavo, kiel estis dirita antaŭ tri mil jaroj, necesas tamen diri: ‚La juĝoj de la Sinjoro estas pravaj kaj justaj.’“ [57] Tiu epoko tamen rapide finiĝis. Dum la renversiĝoj kiuj sekvis la Duan Mond-militon eĉ tiel influhava personeco kiel Mohandas Gandhi montriĝis nekapabla mobilizi la spiritan forton de Hinduismo por apogi siajn klopodojn estingi sektan violenton sur la hinda subkontinento. Nek estis iel pli efikaj tiurilate la gvidantoj de la islama komunumo. Kiel aŭguris la metafora vizio de la Korano pri „la tago, en kiu Ni kunrulos la ĉielon kiel kunruliĝas la skribvolvaĵoj“,[58] la iam nedefiebla aŭtoritato de la tradiciaj religioj ĉesis determini la sociajn rilatojn de la homaro.

52 En tiu ĉi kunteksto oni povas aprezi la metaforon elektitan de Bahб’u’llбh pri la volo de Dio por la nova epoko: „Ne pensu vi ke Ni revelacias al vi nuran kodon da leĝoj. Ne, pli ĝuste malsigelis Ni la vinon elektindan per la fingroj de l’ povo kaj potenco.“ [59] Per Lia revelacio la principoj bezonataj por la kolektiva maturiĝo de la homaro ricevis tiun povon kiu kapablas penetri ĝis al la radikoj de homaj motivoj kaj kondutoŝanĝo. Por tiuj kiuj Lin renkonas la egalrajteco de viroj kaj virinoj estas ne sociologia aksiomo sed revelaciita vero pri la homa naturo kun implicoj por ĉiu aspekto de interhomaj rilatoj. La samo validas por Lia instruo de la principo de homara unueco. Ĝenerala edukado, libereco de pensado, la protektado de homaj rajtoj, rekono ke la vastaj resursoj de la tero estas donaĵo por la tuta homaro, la responso de la socio por la bonfarto de ĝiaj civitanoj, la akcelado de scienca esplorado, eĉ tia praktika principo kiel internacia helpa lingvo antaŭenigonta la integriĝon de la popoloj de la mondo – por ĉiuj kiuj akceptas la revelacion de Bahб’u’llбh tiuj ĉi kaj similaj preceptoj havas la saman devontigan aŭtoritaton kiel la ordonoj en Liaj skriboj malpermesantaj idolkulton, ŝteladon kaj falsan atestadon. Dum aludoj pri kelkaj percepteblas en pli fruaj sanktaj skriboj, devis ilia difinado kaj preskribo atendi ĝis kiam la heterogenaj populacioj de la planedo ekkapablis komune malkovri sian naturon de unusola homaro. Tra la spirita rajtigo generita de la revelacio de Bahб’u’llбh aprezeblas la Diaj normoj ne kiel izolaj principoj kaj leĝoj sed kiel facetoj de unusola, ĉionampleksanta vizio por la estonteco de la homaro – kun revolucia intenco kaj ravantaj eblecoj prezentiĝantaj.