Выбрать главу

53 Integra ero de tiuj instruoj estas principoj por la administrado de la kolektivaj aferoj de la homaro. Vaste citata ekstrakto el la epistolo de Bahб’u’llбh al reĝino Viktorino emfaze laŭdas la principon de demokratia kaj konstitucia regado, sed ankaŭ admonas pri la kunteksto de tutmonda responso en kiu devas funkcii tiu principo se ĝi realigu sian celon en la nuna epoko: „Ho vi, la elektitaj reprezentantoj de la popoloj en ĉiuj landoj! Interkonsiliĝu vi kaj koncentriĝu vi nur je tio el kio profitos la homaro kaj kio bonigos ĝiajn kondiĉojn – se do vi apartenas al tiuj kiuj zorge ekzamenas. Konsideru la mondon kiel la homan korpon, kiun, kvankam kompleta kaj perfekta je ĝia kreo, diverskiale afliktas seriozaj perturboj kaj malsanoj. Eĉ ne unu tagon pasigis ĝi en trankvilo, ne, ĝia malsaneco serioze kreskis, ĉar ĝi falis en la manojn de ignorantaj kuracistoj, kiuj senbride lasis regi siajn proprajn dezirojn kaj kiuj ĉagrene eraris. Kaj se, iam, pro la prizorgo de kompetenta kuracisto iu membro de la korpo estis sanigita, la cetero kiel antaŭe restis malsana.“ [60] En aliaj ekstraktoj Bahб’u’llбh nomas iujn el la praktikaj implicoj. La registaroj de la mondo estas alvokataj kunvenigi internacian konsultan korporacion kiel fundamenton, en la vortoj de la Gardanto, de „monda federacia sistemo“ [61] rajtigita gardi la aŭtonomion kaj teritorion de siaj membroŝtatoj, solvi naciajn kaj regionajn disputojn kaj kunordigi programojn de tutmonda evoluado por la bono de la tuta homaro. Signifoplene Bahб’u’llбh atribuas al tiu ĉi sistemo, kiam estos ĝi efektivigita, la rajton perforte subpremi agresojn de unu ŝtato kontraŭ alia. Alparolante la siatempajn regantojn Li asertis la klaran moralan aŭtoritaton de tia agmaniero: „Se iu el vi levos armilojn kontraŭ alia leviĝu vi ĉiuj kontraŭ li ĉar tio evidente estas nura justeco.“ [62]

U

nueco estas la forto per kiu tiuj celoj iom post iom realiĝos. Kvankam por bahaanoj ĝiaj implicoj por la nuntempa civilizacia krizo estas la plej evidenta vero, ili tamen ŝajnas plejparte eskapi la aktualajn diskursojn. Ke estas malunueco la ĝenerala malsano sapeanta la bonfarton de la homaro, tion nur malmultaj kontestas. Ĝiaj manifestiĝoj ĉie kripligas politikan volon, senfortigas kolektivajn urĝojn al ŝanĝado kaj venenas naciajn kaj religiajn rilatojn. Kiel strange do ke unueco estas konsiderata kiel celo atingebla, se iam, nur en dista futuro post kiam tuta aro da malordoj en la socia, politika, ekonomia kaj morala vivo estos traktataj kaj iel aŭ tiel eliminitaj. Sed tiuj malordoj ja esence estas simptomoj kaj flankefikoj de la problemo kaj ne ĝia funda kaŭzo. Kiel povis vaste akceptiĝi tiel fundamenta inversiĝo de la realo? La respondo supozeble estas: ĉar oni pensas ke estas tute ekster la kapablo de la ekzistantaj sociaj institucioj atingi veran unuecon mensan kaj koran inter homoj kies vivmaniero kaj vivperceptoj tiel profunde malsamas. Dum tiu ĉi silenta konfeso estas bonvena progreso rilate la komprenon de socievoluaj procezoj – kompare kun tia reginta ankoraŭ antaŭ kelkaj jardekoj – ĝi tamen praktike helpas malmulte je la solvado de la defio.

55 Unueco estas kondiĉo de la homa spirito. Edukado povas ĝin subteni kaj antaŭenigi same kiel leĝfarado. Sed ili povas tion nur se ĝi mem elmergiĝis kaj establiĝis kiel deviga forto en la socia vivo. La tutmonda intelektularo, kies receptojn larĝe determinas materiismaj miskonceptoj de la realo, tamen firme sin kroĉas al la espero ke inventemaj sociaj reformadoj subtenataj de politikaj kompromisoj senfine prokrastos la latentajn katastrofojn, kiuj minacas – kiel nur malmultaj neas – la estontecon de la homaro. „Ni povas tre bone rimarki kiel la tuta homaro estas ĉirkaŭata de grandaj, nekalkuleblaj afliktoj“, konstatas Bahб’u’llбh. „Tiuj, kiuj sin venenis per aroganteco, trudis sin inter la homojn kaj la Dian, neerareman Kuraciston. Vidu, kiel ili implikis ĉiujn homojn inkluzive de si mem en la maŝojn de siaj intrigoj. Ili povas nek malkovri la kaŭzon de la malsano nek havas ili ian ideon pri kuracilo.“ [63] Unueco estas la kuracilo por la malsanoj de la mondo kaj ĝia sola certa fonto estas renovigi la influon de la religio sur la homaj aferoj. La leĝoj kaj principoj revelaciitaj de Dio estas hodiaŭ, kiel deklaras Bahб’u’llбh, „la plej potencaj instrumentoj kaj la plej certaj el ĉiuj rimedoj por ke povos aŭrori la lumo de unueco inter la homoj.“ [64] „Kio ajn estas konstruita sur ĝia fundamento – nek la ŝanĝoj kaj hazardoj de la mondo povos iam difekti ĝian forton nek la sinsekvo de sennombraj jarcentoj degenerigi ĝian strukturon.“ [65]

56 Centra por la misio de Bahб’u’llбh tial estis la starigo de tutmonda komunumo respegulanta la unuecon de la homaro. La fina atesto, kiun la bahaa komunumo povas prezenti por pravigi Lian mision, estas la ekzemplo de unueco kiun Liaj instruoj produktis. Enirante la dudek unuan jarcenton la bahaa afero estas fenomeno kian la mondo ankoraŭ ne vidis. Post jardekoj da klopodoj, dum kiuj ondoj da kreskado alternis kun longaj periodoj da konsolidiĝo, kiujn ofte ombris malprogresoj, la bahaa komunumo hodiaŭ ampleksas kelkajn milionojn da homoj reprezentantaj efektive ĉiun etnan, kulturan, socian kaj religian fonon surtere kaj administrantaj siajn kolektivajn aferojn sen klerikaro tra demokrate elektitaj institucioj. La multaj miloj da lokoj kie ĝi enradikiĝis troviĝas en ĉiu lando, teritorio kaj signifa insularo, de la arkto ĝis Fuegio, de Afriko ĝis la Pacifiko. Apenaŭ iu konanta la faktojn pridubos la aserton ke tiu ĉi komunumo jam nun konsistigas eble la plej diversecan kaj geografie plej disvastiĝintan el ĉiuj similaj homaj organizaĵoj sur la planedo.

57 Tiujn atingojn necesas kompreni. Kutimaj klarigoj – dispono de grandaj financaj rimedoj, la patronado de potencaj politikaj interesoj, la uzado de kaŝitaj aŭ agresaj prozelitigaj programoj semantaj timon pri Dia kolero – neniel rolis en tiuj disvolviĝoj. La adeptoj de la Kredo akiris identecon kiel membroj de unusola homaro, identecon kiu formas la celon de ilia vivo kaj kiu neniel pretendas ian imanentan moralan superecon: „Ho popolo de Bahб! Ke estas neniu kiu povus kun vi rivali estas signo de korfavoro.“ [66] Justa observanto estas devigata agnoski almenaŭ la eblecon ke tiu fenomeno montras la efikon de influoj – kiujn eblas nur priskribi kiel spiritaj kaj laŭ sia naturo komplete malsamaj ol konataj – kapablaj generi je ordinaraj homoj de ĉia fono eksterodinarajn bravaĵojn de sinoferado kaj komprenado.

58 Aparte frapa estas la fakto ke Bahaismo kapablis vivteni la tiel atingitan unuecon, nerompita kaj sendifekta, tra la plej vundeblaj fruaj stadioj de sia ekzistado. Oni vane serĉos alian homan asocion tra la historio – politikan, religian aŭ socian – kiu sukcese transvivis la daŭran stigmaton de skismo kaj splitiĝo. La bahaa komunumo estas, je ĉia ĝia diverseco, unusola ligo de homoj, unueca en sia kompreno pri la intenco de la revelacio de Dio kiu ĝin naskis, unueca en sia sindediĉo al la administra ordo kiun ĝia Aŭtoro kreis por gvidi ĝiajn kolektivajn aferojn, unueca en sia sindono al la tasko dissemadi Lian mesaĝon tra la tuta planedo. Tra la jardekoj de sia leviĝo kelkaj individuoj, iuj el ili altrangaj kaj ĉiuj motivitaj de personaj ambicioj, pleje klopodis akiri propran sekvantanaron lojala al ili mem aŭ al la personaj interpretoj kiujn ili trudis al la skriboj de Bahб’u’llбh. Je pli fruaj stadioj en la evoluado de religio similaj provoj sukcesis spliti la novnaskitajn kredojn en rivalantajn sektojn. En la kazo de Bahaismo tamen tiaj intrigoj senescepte malsukcesis produkti pli ol efemerajn salvojn da polemikoj kies neta efiko estis plifundigi la komprenon de la komunumo pri la celo de ĝia Fondinto kaj sian sindonon al ĝi. „Tiel potenca estas la lumo de unueco“, certigas Bahб’u’llбh tiujn kiuj rekonas Lin, „ke ĝi kapablas ilumini la tutan mondon.“ [67] Konsciigante al si kia estas la homa naturo oni povas facile aprezi ke laŭ anticipo de la Gardanto tiu puriga procezo longe daŭros esti – paradokse kaj necese – integra trajto de la maturiĝo de la bahaa komunumo.