E
l la forlaso de la kredo je Dio logike rezultis paralizo de la kapablo efike fronti la problemon de la malbono aŭ, en multaj kazoj, eĉ nur agnoski ĝin. Dum bahaanoj ne atribuas al tiu ĉi fenomeno objektivan ekziston, kiel okazis dum pli fruaj stadioj de la religia historio, severe kripligan efikon havas la neado de la bono – kiel ĉe malhelo, malscio aŭ malsano. Pasas nur malmultaj eldonsezonoj dum kiuj al la klera leganto ne estas ofertata tuta aro da novaj kaj inventemaj analizoj de la karaktero de iuj el la monstraj figuroj kiuj dum la dudeka jarcento sisteme torturis, malnobligis kaj ekstermis milionojn da iliaj kunhomoj. Por provi kompreni la obsedojn nutrintajn ilian evidente senfundan homarhaton oni estas invitata de scienca aŭtoritato konsideri la gravecon havintan jen patra mistraktado, jen socia malakceptado, profesia seniluziiĝo, povreco, maljusteco, travivo de milito, ebla gentika difekto, nihilisma literaturo – aŭ variaj kombinoj de tiuj. Okulfrape mankanta inter tiaj nuntempaj spekulativoj estas kion kleraj komentistoj antaŭ nur unu jarcento ankoraŭ estus rekonintaj kiel spirita malsano – kio ajn ĝiaj akompanaj trajtoj.
60 Se unueco fakte estas la lakmusa testo de homa progreso, nek la historio nek la Ĉielo pretos pardoni tiujn kiuj intence levas sian manon kontraŭ ĝi. Homoj fidantaj reduktas siajn defendojn kaj sin malfermas al aliaj. Sen fari tion ili povas neniel sin tutkore devontigi al komunaj celoj. Nenio tiel ruinigas kiel subita malkovro ke la propraj devontigoj bonfide faritaj por aliulo estis por tiu nenio ol gajnita avantaĝo, rimedo por akiri kaŝitan celon malsaman ol aŭ eĉ malamikan al tio kion oni pretendis fari kune. Tia trompado persiste fadenas tra la homa historio kaj la pratempa rakonto pri la ĵaluzo de Kaino kontraŭ sia frato, kies kredon Dio konfirmis, estas unu el ĝiaj plej fruaj registritaj esprimiĝoj. Se la konsterniga suferado eltenata de la popoloj de la mondo dum la dudeka jarcento postlasis lecionon, estas la fakto ke la sistema malunueco, heredita el malhela pasinteco kaj veneninta rilatojn en ĉiuj vivsferoj, povis en nia epoko malfermi la pordon al demona konduto pli besta ol io ajn kion la menso konsideris ebla.
61 La malbono havas nomon. Ĝi certe estas la intenca atenco kontraŭ la pene starigitaj pacemaj kaj akordiĝemaj interligoj per kiuj homoj bonvolaj provis eskapi el la pasinteco kaj konstrui kune novan estontecon. Laŭ sia naturo unueco postulas sinoferadon. „Mem-amo“, konstatas la Majstro, „estas knedita en la argilon de la homo mem.“ [68] La egoo, por kiu Li uzis la terminon „insista memo“ [69], instinkte rezistas kontraŭ limigoj truditaj al kion ĝi konsideras esti sia libereco. La individuo, por vole rezigni pri la kontentigoj kiujn donas la ebleco senlime povi fari kion oni volas, devas konvinkiĝi ke vera kontento atingeblas aliel. Lastinstance atingeblas ĝi, kiel ĉiam estis, per tio ke la animo submetiĝas al Dio.
62 Tia submetiĝo estas defio, sed el la malsukceso fronti ĝin tra la jarcentoj sekvis aparte detruaj konsekvencoj perfidantaj la Mesaĝistojn de Dio kaj la de ili instruitajn idealojn. Ĉi tie ne estas la loko por prezenti la karakteron kaj la provizojn de tiu specifa Interligo per kiu Bahб’u’llбh sukcese konservas la unuecon de tiuj kiuj Lin rekonas kaj sin al Lia intenco dediĉas. Sufiĉas noti la severecon de la lingvaĵo kiun Li rezervas por tiuj kiuj ĝin intence malobservas dum samtempe ili pretendas lojali al ĝi: „Tiuj turniĝintaj for de ĝi estas kalkulataj de la Sinjoro, la Ĉiopova, la Nedevigata inter tiuj troviĝantaj en la fajro plej profunda.“ [70] La kialo por la severeco de tiu ĉi kondamno estas evidenta. Nur por malmultaj homoj ne facilas vidi la danĝeron kiun kaŭzas por la socia bonfarto tiaj konataj krimoj kiel murdo, rabo aŭ fraŭdo, aŭ la neceson ke la socio aplikas efikajn memprotektajn rimedojn. Sed kion pensu bahaanoj pri perverseco kiu, se ne malhelpata, detruus la rimedon mem per kiu esence estas generata unueco kaj kiu fariĝus, en la senkompromisaj vortoj de la Majstro, „toporo dishakanta la radikon mem de la Benita Arbo.“ [71] Tie ĉi ne temas pri intelekta malkonsento aŭ eĉ pri morala malforteco. Multaj homoj hezitas akcepti aŭtoritaton ian aŭ tian kaj fine fortiriĝas el cirkonstancoj kiuj ĝin postulas. Personoj kiujn iam altiris la Bahaa Kredo sed kiuj decidas ĝin forlasi – pro kiu ajn kialo – estas tute liberaj tion fari.
63 Rompi la Interligon estas fenomeno laŭ sia naturo funde malsama. La impulso kiun ĝi incitas en tiuj troviĝantaj sub ĝia influo ne estas simple la emo libere sekvi ian ajn padon pri kiu ili kredas ke ĝi kondukas ilin al persona kontento aŭ ebligas al ili kontribui al la socio. Pli ĝuste tiajn personojn pelas evidente neregebla persista emo trudi al la komunumo sian personan volon per ajna rimedo al ili havebla – ne konsiderante la damaĝon kaŭzatan kaj sen respekto por la solene gravaj taskoj, kiujn ili kuntransprenis per sia akceptiĝo kiel membro de tiu komunumo. Finfine la memo fariĝas la superreganta aŭtoritato ne nur en la propra vivo de la individuo sed ankaŭ en ĉiu ajn alia vivo kiu estas sukcese influata. Kiel longa kaj tragika sperto demonstris pli ol klare, eblas jungi tiajn dotojn kiel distinga deveno, intelekta kapablo, klero, pieco aŭ gvida socia pozicio egale bone al la servado de la homaro aŭ al tiu de la persona ambicio. En pasintaj tempoj, kiam la Dia intenco fokusiĝis je alikarakteraj spiritaj prioritatoj, la konsekvencoj de tia ribelado ne kapablis difekti la centran mesaĝon de iuj el la sinsekvaj revelacioj de Dio. Hodiaŭ tamen, kiam la fizika unuiĝo de la planedo alportis tiel grandegajn eblecojn kaj terurigajn danĝerojn, fariĝis la devontigo al la postuloj de unueco la kriterio por ĉiuj pretendoj sindoni al la volo de Dio aŭ, samĝuste, al la bonfarto de la homaro.
Ĉ
io en ĝia historio ekipis Bahaismon por fronti la nunan defion. Eĉ je tiu ĉi relative frua stadio de sia disvolviĝo – kaj kun siaj ankoraŭ relative limigitaj resursoj – la bahaa entrepreno plene meritas la respekton akiritan. Observanto ne devas akcepti ĝiajn pretendojn je Dia origino por aprezi kion ĝi atingas. Ankaŭ konsiderataj kiel pure imanenta fenomeno estas mem la karaktero kaj la atingoj de la bahaa komunumo sufiĉa ĝustigo por la atento, kiun iu ajn serioze koncernata kun la civilizacia krizo donas al ili pro tio ke ili evidentigas ke povas lerni la popoloj de la mondo kun ĉia sia diverseco vivi kaj labori kune kaj trovi kontenton kiel unusola homaro en unusola tutmonda hejmlando.
65 Tiu ĉi fakto substrekas – se bezonatas ia plia emfazo – la urĝon de la sinsekvaj planoj ellaboritaj de la Universala Domo de Justeco por la ekspansio kaj fortikiĝo de la Kredo. La cetera homaro havas ĉian rajton esperi ke grupo da homoj, kiu vere kaj sincere sin devontigas al la vizio de unueco kiel ĝi estas enkorpigita en la skriboj de Bahб’u’llбh, fariĝos pli kaj pli vigla kontribuanto al programoj de socia plibonigado, kiuj por esti sukcesaj dependas ĝuste de la forta efiko de unueco. Por plenumi tiun esperon la bahaa komunumo devos kreski ĉiam pli rapide, devos vaste multigi la homajn kaj materiajn resursojn investatajn en ĝian laboron, kaj devos ankoraŭ pli diversigi la gamon da talentoj kiuj ĝin ekipas por esti utila partnero de similcelaj organizaĵoj. Krom la sociajn celojn de la klopodoj necesas vidi ankaŭ la milionojn da same sinceraj homoj, kiuj ankoraŭ ne konscias pri la misio de Bahб’u’llбh, sed kiujn inspiras multaj ĝiaj idealoj kaj kiuj sopiras trovi eblecon je vivo de servado havanta daŭran sencon.
66 La kulturo de sistema kreskado en-radikiĝanta en la bahaa komunumo ŝajnas tial esti la vere plej efika respondo, kiun la amikoj povas doni al la defio diskutata sur tiu ĉi paĝoj. La intensa kaj daŭra mergiĝo en la Krea Vorto pli kaj pli liberigas onin el la stringo de la materiismaj premisoj – kiujn Bahб’u’llбh nomas „la aludoj de la enkorpiĝoj de satana kaprico“ [72] – trapenetrantaj la socion kaj paralizantaj impulsojn al ŝanĝo. Ĝi generas en oni la kapablon asisti siajn amikojn kaj konatulojn je tio ke ilia strebado al unueco trovas maturan kaj inteligentan esprimiĝon. La karaktero de la kernaktivecoj de la nuntempa plano – klasoj por infanoj, preĝkunvenoj kaj studcirkloj – permesas al plimultiĝanta nombro da personoj ankoraŭ ne konsiderantaj sin kiel bahaanoj senti sin libera partopreni en la procezo. La rezulto estas la stariĝo de tio kio estas taŭge nomata „komunumo de interesiĝo“. Kiam aliaj profitas el la partopreno kaj sin identigas kun la celoj de Bahaismo ili, kiel montras la spertoj, ankaŭ emas sin plene devontigi al Bahб’u’llбh kiel aktivaj agantoj por Liaj intencoj. Tial povas tutkora efektivigado de la plano – krom realigi ĝiajn konkretajn celojn – enorme plivastigi la kontribuon de la bahaa komunumo al la publika diskurso pri tio kio fariĝis la plej urĝa problemo frontata de la homaro.