67 Tamen, se la bahaanoj volas plenumi la mandaton de Bahб’u’llбh evidente esencas ke ili ekkomprenas, ke ne estas konkurencaj aktivecoj la paralelaj klopodoj antaŭenigi socian plibonigon kaj konvinki pri la Bahaa Kredo. Pli ĝuste estas ili reciprokaj eroj de unu kohera tutmonda programo. Malsamajn alirojn ĉefe kaŭzas la malsamaj bezonoj kaj malsamaj gradoj da interesiĝo kiujn la amikoj renkontas. Ĉar la libera volo estas imanenta donitaĵo de la animo, devos ĉiu persono, kiu estas altirata esplori la instruojn de Bahб’u’llбh, trovi sian propran lokon en la neniam finiĝanta kontinuo de spirita serĉado. Ĉiu devos mem, en la privateco de sia propra konscio kaj sen premo, decidi kiuj spiritaj responsoj sekvas el tiu malkovro. Por povi tiun aŭtonomion inteligente apliki necesas tamen ke homo akiras kaj perspektivon pri la ŝanĝoprozeco en kiu ĝi, kiel la cetera homaro, estas implikita kaj klaran komprenon pri la sekvoj por la propra vivo. La devo de la bahaa komunumo estas fari ĉion kion ĝi kapablas por asisti la homaron je ĉiuj stadioj de sia universala moviĝo voje al reunuiĝo kun Dio. La Dia Plano kiun la Majstro testamentis estas la instrumento per kiu tiu ĉi laboro plenumatas.
68 Tial – kiel ajn centra la idealo de la unueco de religio sendube estas – la tasko dividi la mesaĝon de Bahб’u’llбh evidente ne estas interreligia projekto. Dum la menso serĉas inte-lektan klarecon la animo sopiras akiri certecon. Tia interna konvinkiteco estas la finfina celo de ĉia spirita serĉado, sendepende de kiom rapida aŭ iom-post-ioma la procezo eble estas. Konvertiĝo estas por la animo ne okaza aŭ incidenta aspekto de la esplorado de religia vero, sed la ŝlosila demando kiun iam necesas respondi. La tiurilataj vortoj de Bahб’u’llбh estas senambiguaj kaj ne estu ambigua pri tio la menso de tiuj kiuj klopodas servi al Li: „Vere diras Mi, tiu ĉi estas la Tago, kiam la homaro povas vidi la Vizaĝon de la Promesito kaj aŭdi Lian Voĉon. La Voko de Dio eksonis kaj la lumo de Lia vizaĝo ekleviĝis super la homoj. Decas al ĉiu forviŝi la spuron de ĉiu vanta parolo el sia koro kaj per aperta kaj senantaŭjuĝa menso observi la signojn de Lia Revelacio, la pruvojn de Lia Misio kaj la signojn de Lia gloro.“ [73]
U
nu el la distingaj trajtoj de la moderno estas la universala vekiĝo de historia konscio. Rezulto de tiu revolucia perspektivoŝanĝo multe faciliganta la diskonigon de la mesaĝo de Bahб’u’llбh estas la kapablo de homoj havantaj la ŝancon rekoni ke la tuta korpuso de la sanktaj tekstoj de la homaro metas la dramon de saviĝo mem rekte en la kuntekston de la historio. Sub la surfaco de lingvaĵo simbola kaj metafora, religio – kiel la skriboj ĝin rivelas – funkcias ne tra arbitraj diktoj de magio sed kiel procezo de plenumiĝado disvolviĝanta en fizika mondo tiucele kreita de Dio.
70 Tiurilate la tekstoj parolas per unu voĉo: La celo de la religio estas ke la homaro atingas la epokon de „rikolto“ [74], de „unu grego, unu paŝtisto“ [75]; la grandan ontan epokon kiam „brilegos la tero en la lumego de sia Sinjoro“ [76] kaj la volo de Dio plenumatos „kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero“ [77]; „la tago[n] promesita[n]“ [78] kiam la „sankta urbo“ [79] venos „malsupren de .. Dio el la ĉielo“ [80], kiam „la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj“ [81], kiam Dio demandos por scii „kial vi premas mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn?“ [82]; la Tagon kiam skribaĵo „sigelita ĝis la fina tempo“ [83] estos sensigelata kaj unuiĝo kun Dio esprimiĝos „per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo“ [84]; epokon komplete alian ol io ajn kion la homaro estos spertinta, la menso konceptinta aŭ la lingvo vortiginta: „Kiel Ni komencis la unuan kreon, Ni renovigos ĝin. Deviga estas por Ni la promeso: vere Ni plenumos ĝin.“ [85]
71 La deklarita celo de la historia sinsekvo de profetaj revelacioj tial estas ne nur gvidi la individuan serĉanton sur la padon de persona saviĝo sed ankaŭ prepari la tutan homaran familion por la granda eskatologia Evento antaŭ kiu nune ĝi staras kaj per kiu la vivo de la mondo mem estos komplete transformata. La revelacio de Bahб’u’llбh estas nek prepara nek profeta. Ĝi estas tiu Evento. Tra ĝia influo la kolosa entrepeno meti la fundamenton de la Regno de Dio estas survojigita kaj la homaro estas dotita per la fortoj kaj kapabloj kiujn postulas tiu tasko. La Regno estas universala civilizacio formita per principoj de socia justeco kaj riĉigita per atingoj de la homa menso kaj spirito trans ĉio ajn kion la nuna epoko kapablas imagi. „Ĉi tio estas la Tago“, deklaras Bahб’u’llбh, „en kiu la plej grandiozaj favoroj elverŝiĝas super la homoj, la Tago, en kiu Lia potencega graco enfluas en ĉion kreitan. ... La hodiaŭa ordo baldaŭ estos envolvita kaj nova ordo disvolvita anstataŭe.“ [86]
72 Servado al la celo necesigas kompreni la fundamentan diferencon distingantan la mision de Bahб’u’llбh disde politikaj kaj ideologiaj projektoj homfaritaj. La morala vakuo kiu kaŭzis la hororojn de la dudeka jarcento videbligis la finajn limojn de la kapabloj de la nehelpata menso percepti kaj konstrui idealan socion – kiel ajn granda la materiaj resursoj utiligataj por la efektivigo. La rezultinta suferado neforviŝeble gravuris tiun lecionon en la konscion de la homaro. Pro tio la perspektivo de la religio por la estonteco de la homaro havas nenion komunan kun la sistemoj de la pasinteco – kaj relative malmulte rilatas al tiuj de la hodiaŭo. Ĝi envokas, se eblas tiel diri, realon en la genetika kodo de la racia animo. La Regno Ĉiela, kiel instruis Jesuo antaŭ du mil jaroj, troviĝas „inter vi“ [87]. Liaj vivaj analogioj pri „vinberĝardeno“ [88], pri ricevi „semon sur la bona tero“ [89], pri la „bona arbo [kiu] donas bonajn fruktojn“ [90] parolas pri latentaj kapabloj de la homa specio kiujn Dio nutris kaj trejnis ekde la komenco de la tempo. Ilia efektiviĝado estas la celo kaj gvida principo de la krea procezo. La daŭra laboro de pacienca kultivado estas la tasko kiun Bahб’u’llбh konfidis al la kunularo de tiuj kiuj rekonas Lin kaj eniras Lian Aferon. Ne povas tial mirigi la ekzalta lingvaĵo per kiu Li parolas pri privilegio tiel granda: „Estas vi la steloj sur la ĉielo de komprenado, la zefiro vigliganta je tagekiĝo, la milde fluantaj akvoj de kiuj devas dependi la vivo mem de ĉiuj homoj ...“ [91]
73 La procezo tenas en si mem la konfirmon de sia plenumiĝo. Por tiuj dotitaj per okuloj vidantaj la nova kreaĵo hodiaŭ ĉie elmergiĝas same kiel ĝermanta planto kun la paso de tempo fariĝas fruktodona arbo aŭ infano atingas adoltecon. Sinsekvaj revelacioj de amanta kaj klarintenca Kreanto portis la enloĝantaron de la Tero al la sojlo de sia kolektiva plenaĝiĝo kiel unusola popolo. Bahб’u’llбh nun alvokas la homaron akcepti sian heredaĵon: „Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon, estas la unuiĝo de ĉiuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo.“ [92]