T R A D U K O
Aprilo 2002
Al La Religiaj Gvidantoj De La Mondo
La historiaj eventoj de la dudeka jarcento devigis la popolojn de la mondo ekkompreni sin kiel membrojn de unu homaro vivanta sur la Tero kiel en unu komuna hejmlando. Spite al la pludaŭraj konfliktoj kaj perfortoj, kiuj mallumigas la horizonton, antaŭjuĝoj kiuj iam ŝajnis ennaskitaj en la karaktero de la homa specio, ĉie retiriĝas. Kune kun ili falas la baroj, kiuj delonge disapartigis la homan familion je Babelo da izolitaj kulturaj, etnaj aŭ naciaj identecoj. Ke tiel radikala ŝanĝiĝo povis fariĝi en tiel mallonga tempo - je historia perspektivo kvazaŭ de unu tago al alia - antaŭsentigas la majestajn eblecojn de la estonto.
Tragike estas ke la institucia religio, kies ekzistokialo estas la starigo de frateco kaj paco, kondutas tro ofte kiel unu el la plej grandegaj obstakloj sur tiu vojo; ni citu nur unu aparte doloran fakton: ĝi longe pruntis sian kredindecon al fanatikismo. Kiel gvidanta organo de unu el la mondreligioj, ni sentas nin responsaj postuli seriozan pripensadon de la defio al kiu tio submetas la religiajn gvidantojn. La nuntempaj problemoj kaj cirkonstancoj postulas ke ni parolu senkaŝe. Ni fidas, ke la komuna servo al la Dia certigos, ke niaj vortoj estos akceptitaj en la sama spirito de bonvolo en kiu ili estas prezentitaj.
La problemoj akre konturiĝas, kiam oni pripensas kio atingiĝis jam sur aliaj kampoj. En la pasinteco la virinoj estis - kun raraj esceptoj - konsiderataj kiel malsupera homspeco; oni ĉirkaŭbaris ilin per superstiĉoj, malhelpis ilin eluzi siajn spiritajn kapablojn kaj limigis ilian rolon al servistinoj de la viroj. Evidente ekzistas ankoraŭ multaj socioj en kiuj tiaj cirkonstancoj plu regas kaj estas fanatike defendataj. Tamen, je mondskala nivelo la koncepto de la egaleco de la seksoj praktike atingis nuntempe la staton de ĝenerale akceptita principo. Similan aŭtoritatecon ĝi ĝuas preskaŭ ĉie en la scienca mondo kaj en la informkomunikiloj. Tiom fundamenta estas la okazinta ŝanĝiĝo, ke la adeptoj de la ideo de vira supereco apenaŭ trovas subtenon ĉe responsemaj opinikreantoj.
La sieĝataj batalionoj de naciismo alfrontas similan sorton. Kun ĉiu monda krizo plifaciliĝas por la civitanoj fari klaran distingon inter amo al la patrujo, kiu riĉigas ilian vivon, kaj submetiĝo al agita retoriko celanta provoki malamon kaj timon kontraŭ aliuloj. Eĉ kie konvenas partopreni en tradiciaj naciismaj ceremonioj la publika reago hodiaŭ same ofte karakteriziĝas per sento de embaraso kiel en la pasinteco per firmaj konvinkoj kaj preta entuziasmo. Tiu ĉi efekto fortiĝas per la restrukturiĝo de la monda ordo, kiu senĉese disvolviĝas. Spite al la neperfektecoj de la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj en ilia nuna formo kaj malgraŭ ilia limigita ebleco entrepreni kolektivan militan kontraŭstaron kontraŭ agreso, neniu povas ne vidi la fakton, ke la fetiĉo de absoluta nacia suvereneco estas survoje al malapero.
Sammaniere rasaj kaj etnaj antaŭjuĝoj fariĝis viktimoj de historiaj procezoj, kiuj apenaŭ plu havas paciencon por tiaspecaj pretendoj. Ĉi-koncerne la malakcepto de pasinttempaj konvinkoj estas plej kompleta. Rasismo tiagrade makuliĝis per sia kroĉiteco al la hororoj de la dudeka jarcento, ke ĝi alprenis la karakteron kvazaŭ de spirita malsano. Kvankam rasismo pluvivas kiel socia konduto en multaj mondregionoj - kiel pesto plaganta la vivon de granda parto de la homaro -, ĝi estas ĝenerale tiomgrade kaj principe kondamnata, ke neniu homgrupo povas sendanĝere permesi al si esti identigata kun ĝi.
Ne estas tiel, ke malluma pasinteco forviŝiĝis kaj subite nova brila mondo naskiĝis. Ankoraŭ multaj homoj devas elteni la efikojn de enradikiĝintaj antaŭjuĝoj koncerne etnan, seksan, nacian, kastan kaj klasan apartenon. Ĉiuj signoj indikas, ke tia maljusto ankoraŭ longe pluekzistos, ĉar la institucioj kaj normoj, kiujn la homaro nuntempe ellaboras, nur iom post iom tiel fortiĝos, ke nova ordo de interrilatoj estos starigita kaj malŝarĝo de la subprematoj atingita. La ĉefa afero estas, ke sojlo estas pasita transe de kiu ne plu eblas retropaŝi. Fundamentaj principoj estas identigitaj kaj klare esprimitaj; ili atingis vastan publikon kaj pli kaj pli enradikiĝas en institucioj kapablaj devigi la publikan konduton ilin observi. Kiom ajn longdaŭra kaj dolora la lukto montriĝos, la rezulto sendube estos revoluciigo de la bazaj interrilatoj inter ĉiuj popoloj.
*
Komence de la dudeka jarcento la antaŭjuĝo, kiu ŝajnis pli konjekteble ol iu alia cedi al la fortoj de ŝanĝiĝado, estis tiu pri religio. En la okcidento la scienca progreso estis jam krude ŝancelinta kelkajn centrajn kolonojn de la religia kredo je ekskluziva vero. Kadre de la transformiĝo okazinta en la koncepto de la homaro pri si mem, la plej promesa nova evoluo ŝajnis esti la interreligia movado. En 1893 la Monda Ekspozicio surprizis eĉ siajn ambiciajn organizintojn per la naskiĝo de la fama "Parlamento de la Religioj", vizio pri spirita kaj morala konsento, kiu kaptis la atenton de la homoj sur ĉiuj kontinentoj kaj eĉ sukcesis marĝenigi la sciencajn, teknikajn kaj komercajn mirindaĵojn, kiujn la Ekspozicio celebris.
Mallonge: la baroj de miljaroj evidente estis falintaj. Laŭ la opinio de influhavaj pensuloj en la kampo de religio la kunveno estis unika, "senprecedenca en la historio de la homaro". La Parlamento, laŭ eldiro de ĝia ĉefa organizinto, "emancipis la mondon el bigoteco". Fidoplene oni antaŭdiris, ke inĝenia gvidantaro eluzus tiel favorajn cirkonstancojn kaj vekus en la delonge disapartigitaj religiaj komunumoj de la mondo spiriton de frateco, kiu povus liveri la necesan moralan fundamenton por nova mondo de prospero kaj progreso. Tiel kuraĝigite ĉiuspecaj interreligiaj movadoj burĝonis kaj floradis. Ampleksa literaturo, havebla en multaj lingvoj, enkondukis pli kaj pli vastan publikon, kredantojn same kiel nekredantojn, en la instruojn de ĉiuj el la plej gravaj religioj, kreante intereson, kiu poste estis kontentigita per radio, televido, filmo kaj fine la interreto. Universitatoj enkondukis doktorigajn programojn en la fako de kompara religioscienco. Fine de la jarcento interreligiaj diservoj, kiuj antaŭ kelkaj jardekoj estis neimageblaj, fariĝis ordinaraĵoj.
Bedaŭrinde tiuj iniciatoj evidente suferas je la manko de intelekta kohereco kaj spirita sindevontigo. Kontraste al la unuigaj procezoj, kiuj transformas la ceterajn sociajn rilatojn, la ideo ke ĉiuj grandaj religioj laŭ siaj naturo kaj origino estas samvalidaj, estas obstine kontraŭata de potencaj pramodeloj de sekta pensado. La progreso en la rasa integriĝo estas evoluo, kiu ne estas simple esprimo de sentimentaleco aŭ nura strategio, sed ĝi devenas el la ekkono, ke la popoloj de la mondo konsistigas unu specion, kies multaj variaĵoj el si mem alportas nek avantaĝojn nek malavantaĝojn al ĝiaj unuopaj membroj. La emancipiĝo de la virinoj en simila maniero rezultigis, ke la institucioj de la socio kaj la publika opinio pretis rekoni, ke ne ekzistas akcepteblaj kialoj - ĉu biologiaj, sociaj aŭ moralaj - por rifuzi al virinoj plenan egalecon kun viroj kaj al knabinoj samajn edukajn eblecojn kiel tiujn donitajn al knaboj. Ankaŭ la aprezo de la kontribuoj de iuj nacioj al la konstruo de tutmonda civilizacio ne subtenas la hereditan iluzion ke aliaj nacioj havas malmulton aŭ nenion por aldoni al tiuj klopodoj.
Ŝajnas ke grandparte la religia gvidantaro ne kapablas entrepreni tiel fundamentan reorientiĝon. Aliaj sociaj grupoj bonvenigas la konsekvencojn de la unueco de la homaro ne nur kiel neeviteblan pluan paŝon en la antaŭeniĝo de la civilizacio, sed kiel plenumiĝon de ĉiuspecaj identecoj, kiujn la homaro alportas en tiu ĉi decida momento de nia komuna historio. Tamen, la pli granda parto de la institucia religio staras paralizita antaŭ la sojlo al la estonteco, katenita per tiuj dogmoj kaj postuloj pri ekskluziva aliro al la vero, kiuj ĝis hodiaŭ responsas pri la estigo de iuj el la plej amaraj konfliktoj, kiuj disdividas la enloĝantojn de la Tero.
Por la bonfarto de la homaro la sekvoj estas ruinigaj. Certe ne necesas citi detale la teruraĵojn, kiuj hodiaŭ hantas malfeliĉajn popolojn per la eksplodo de fanatikeco kaj trempas en honton la nomon de la religio. Sed la fenomeno ne estas nova. Por doni nur unu el multaj ekzemploj: la eŭropaj religiaj militoj de la deksesa jarcento pereigis proksimume tridek procentojn de la loĝantaro de la kontinento. Oni sin demandu kian rikolton donis la semoj, kiujn la blindaj fortoj de religia dogmateco, incitintaj tiajn konfliktojn, plantis en la popolan konscion.