Выбрать главу

Al tiu ĉi listo oni devas aldoni la perfidon al la homa menso, kiu pli ol ĉio alia forrabis de la religio ĝiajn ennaskitajn kapablojn ludi decidan rolon en la formado de la mondaj aferoj. Kaptitaj per la daŭra okupiĝo pri aferoj, kiuj disipas kaj koruptas la homajn energiojn, la religiaj institucioj tro ofte estis la ĉefaj agantoj, kiuj malhelpis la esploradon de la realo kaj la utiligon de tiuj intelektaj kapabloj, kiuj nobligas la homon. Kondamnoj de materialismo kaj terorismo ne vere helpas je la solvo de la nuntempa morala krizo se ili ne komenciĝas per sincera konfeso de la manko de responseco, kiu lasis kredantajn amasojn senprotekte kaj vundeble elmetitaj al tiuj influoj.

Tiuj ĉi konsideroj, kiom ajn amaraj, unualoke ne estas akuzo kontraŭ la institucia religio, sed memorigilo pri la unika potenco kiun ĝi posedas. Religio atingas, kiel ni ĉiuj konscias, la radikojn de motivigo. Kiam ĝi estis fidela al la spirito kaj ekzemplo de la transcendaj Figuroj, kiuj donis al la mondo ĝiajn grandajn kredo-sistemojn, ĝi vekis en tutaj popoloj la kapablojn ami, pardoni, krei, kuraĝi, venki antaŭjuĝojn, sinoferi por la komuna bono kaj bridi animalajn instinktojn. Sendube la genera forto, kiu civilizis la homan naturon, estis la influo de la sinsekvo de tiuj Manifestiĝoj de la Dieca, kiu retroetendiĝas ĝis la komenco de la registrita historio.

Tiu ĉi sama potenco, kiu en pasintaj epokoj disvolvis tiajn efikojn, restas neforviŝebla karakterizaĵo de la homa konscio. Spite al ĉiuj obstakloj kaj sub ne tre favoraj kondiĉoj, ĝi plu subtenas la transvivolukton de milionoj da homoj kaj naskas en ĉiuj landoj heroojn kaj sanktulojn, kies vivoj estas la plej konvinka pravigo de la principoj entenataj en la sanktaj skriboj de iliaj respektivaj religioj. Kiel la historio de la civilizacio montras, religio ankaŭ kapablas profunde influi la strukturon de sociaj rilatoj. Fakte estus malfacile imagi ian fundamentan antaŭeniĝon de la civilizacio kiu ne ĉerpis sian moralan impeton el tiu ĉi eterna fonto. Ĉu estas do imageble ke la paŝo al la kulmina stadio en la jarmilojn longa procezo de la organizado de la planedo povas realiĝi en spirita vakuo? Se la perversaj ideologioj, kiuj plagis nian mondon en la ĵus pasinta jarcento, alportis nenion kroman, ili ja pruvis definitive, ke la mizeron ne povas kuraci rimedoj elpensitaj de la homo.

*

La konsekvencoj por la hodiaŭa mondo estas resumitaj de Bahб'u'llбh per vortoj verkitaj antaŭ pli ol unu jarcento kaj intertempe vaste diskonigitaj:

Estas absolute nedubinde, ke la popoloj de la mondo, sendistinge al kiu raso aŭ religio ili apartenas, ricevas sian inspiron el unu sola ĉiela Fonto kaj submetiĝas sub unu Dio. La diferencoj inter la religiaj preskriboj, kiujn ili obeas, devas esti aljuĝataj al la ŝanĝiĝantaj bezonoj kaj postuloj de la epoko, en kiu ili estis revelaciitaj. Ĉiuj el ili, escepte de kelkaj, kiuj estas la rezulto de homa perverso, estis ordonitaj de Dio kaj reflektas Lian Volon kaj Celon. Leviĝu kaj armu vin per la potenco de la kredo por dispecigi la idolojn de viaj vanaj imagoj, la semantojn de diskordo inter vi. Tenu vin je tio, kio kunligas kaj unuigas vin.

Tia alvoko ne estas instigo forlasi la kredon je la fundamentaj veroj, kiujn la grandaj religioj de la mondo proklamas. Tute male. La kredo ordonas al si mem kaj pravigas sin mem. Kion aliuloj kredas - aŭ ne kredas - ne povas havi aŭtoritaton por individua konscienco kiu meritas tiun nomon. Kion la supraj vortoj klare kaj neambigue postulas, estas la rezigno pri ĉiuj tiuj pretendoj pri ekskluziveco aŭ definitiveco, kiuj, volvante siajn radikojn ĉirkaŭ la vivo de la spirito, pli ol ĉio alia sufokas iniciatojn pri unueco kaj akcelas malamon kaj perforton.

Al tiu ĉi historia defio niaopinie devas respondi la religiaj gvidantoj, se religia gvidado havu signifon en tiu tutmonda socio, kiu elmergiĝas el la transformaj spertoj de la dudeka jarcento. Evidente kreskanta nombro da homoj ekkonas ke la vero sur kiu baziĝas ĉiuj religioj principe estas nur unu. Tiu ĉi ekkono estiĝas ne kiel rezulto de teologiaj disputoj, sed ĝi fontas kiel intuicia konscio el la daŭre ampleksiĝanta spertado de aliuloj kaj el kreskanta emo akcepti la unuecon de la homara familio. El la konfuzaĵo de religiaj dogmoj, ritoj kaj leĝoj, hereditaj de malaperintaj mondoj, elmergiĝas sento ke la spirita vivo, same kiel la unueco kiu manifestiĝas en malsamaj naciecoj, rasoj kaj kulturoj, konsistigas unu nelimigitan realon egale alireblan por kiu ajn. Por ke tiu ĉi ankoraŭ difuza kaj eksperimenta koncepto firmiĝu kaj efike kontribuu al la konstruado de paca mondo, ĝi bezonas la plenkoran subtenon de tiuj, al kiuj amasoj da homoj, eĉ je tiel malfrua horo, sin turnas atendante gvidadon.

Certe ekzistas grandaj diferencoj inter la ĉefaj religiaj tradicioj rilate sociajn regulojn kaj la formojn de diservado. Pro la miloj da jaroj, tra kiuj sinsekvaj Diaj revelacioj respondis al la ŝanĝiĝantaj bezonoj de daŭre evoluanta civilizacio, tio apenaŭ povas esti aliel. Fakte ŝajnas ke imanenta karakterizaĵo de la sanktaj skriboj de la plej multaj ĉefaj religioj estas la principo de la evolua karaktero de la religio. Morale nepravigebla do estas misuzi kulturajn heredaĵojn, kiuj celis riĉigi la spiriton, por instigi al antaŭjuĝoj kaj disfremdiĝo. La ĉefa tasko de la animo ĉiam estos esplori la realon, vivi konforme al la veroj pri kiuj ĝi konvinkiĝas, kaj plene respekti la klopodojn de aliuloj fari la samon.

Oni povus obĵeti ke, se ĉiuj grandaj religioj estu agnoskitaj kiel Diaj laŭ sia origino, tio instigus aŭ almenaŭ faciligus la multnombran transiron de unu religio al alia. Ĉu tiel estas aŭ ne fakte apenaŭ gravas kompare al la ŝanco, kiun la historio fine ofertas al tiuj konsciaj pri mondo transcendanta la surteran - kaj rigarde al la responseco, kiun tia konscio altrudas. Ĉiu el la grandaj religioj povas imprese kaj kredinde atesti kiel efike ĝi akcelis moralecon. Simile, neniu povus konvinke argumenti ke la instruoj de iu religio kontribuis pli aŭ malpli al bigoteco kaj superstiĉoj ol iu alia. Estas nature ke en kunfandiĝanta mondo kondutomodeloj ŝanĝiĝadas, kaj ĉiaspecaj institucioj havas la taskon konsideri kiel tiuj disvolviĝoj povas esti tiel kondukataj ke ili akcelas unuecon. La garantio por spirite, morale kaj socie sana rezulto troviĝas je la neŝancelebla kredo de la nekonsultataj amasoj de la mondaj civitanoj ke la universo estas regata ne per homa kaprico, sed per amoplena kaj senerara Providenco.

Nia epoko spertas la rompiĝon de baroj, kiuj apartigis la popolojn, kaj kune kun tio la disfalon de la iam nesuperebla muro, pri kiu oni ĝis nun kredis ke ĝi eterne disigus la vivon de la Ĉielo disde la vivo sur la Tero. La sanktaj skriboj de ĉiuj religioj ĉiam instruis al la kredantoj konsideri la servadon al aliuloj ne nur kiel moralan devon, sed kiel vojon sur kiu la animo povas alproksimiĝi al Dio. Hodiaŭ la antaŭeniĝanta restrukturiĝo de la socio donas novan signifon al tiu ĉi bone konata instruo. Ju pli la praa promeso pri mondo vivigata de principoj de justeco iom post iom fariĝas realisma celo, des pli la kontentigo de la bezonoj de la animo kaj de tiuj de la socio estos pli kaj pli konsiderata kiel du komplementaj flankoj de matura spirita vivo.

Se religia gvidado volas respondi al la defio, kiun la supre menciita percepto prezentas, tiu respondo devas komenci per la agnosko, ke religio kaj scienco estas la du nemalhaveblaj sciosistemoj, per kiuj la potencialoj de konscieco disvolviĝas. Tiuj fundamentaj rimedoj de la menso por esplori la realon tute ne konfliktas inter si, sed dependas unu de la alia kaj estis plej produktivaj en la maloftaj sed feliĉaj periodoj de la historio, kiam ilia komplementa karaktero estis rekonita kaj kiam ili povis kunagi. La komprenoj kaj la kapabloj naskitaj per la scienca progreso ĉiam devas serĉi gvidadon per spirita kaj morala responseco por certigi ilian taŭgan aplikadon; religiaj konvinkoj, kiom ajn korproksimaj ili estas, devas submetiĝi libervole kaj dankeme al senpartia prijuĝo per sciencaj metodoj.