(Gleanings, 90: 1, p.177)
En ĉiu el vi Mi perfektigis Mian kreadon, tiel ke la grandiozeco de Mia verko estu plene rivelata al la homoj. Sekvas el tio, ke el si mem ĉiu homo estis kaj estos kapabla aprezi la Belecon de Dio, la Glorata ... Ĉar la kredo de iu ajn homo dependas nur de li mem.
(Gleanings, 75: 1, p.143)
El la majesta fonto kaj el la esenco de Lia favoro kaj malavaro Li konfidis al ĉio kreita Signon de Sia sciado, tiel ke neniu el Liaj kreitaĵoj estu senigita de sia doto esprimi, ĉiu laŭ sia kapablo kaj rango, tiun ĉi scion. Tiu ĉi signo estas la spegulo de Lia beleco en la mondo kreita. Ju pli granda la peno por fajnigi tiun ĉi subliman kaj noblan spegulon, des pli fidinde ĝi reflektos la gloron de la nomoj kaj atributoj de Dio kaj malkaŝos la mirindaĵojn de Liaj signoj kaj sciado.
(Gleanings, 124: 2, p.262)
Homa menso - Dia revelacio
Laŭrange la unua kaj primara inter tiuj favoroj, kiujn la Ĉiopova donis al la homo, estas la kapablo de kompreno. Ekipante lin per tiu ĉi doto, Li havis neniun alian celon ol kapabligi Sian kreiton ekkoni kaj rekoni la unusolan veran Dion – laŭdata estu Lia gloro. Tiu ĉi talento donas al la homo la povon distingi kaj percepti la veron en ĉiuj aferoj, gvidas lin al tio, kio estas ĝusta, kaj helpas lin malkovri la misterojn de la kreita mondo. Laŭrange la dua estas la vidpovo, la ĉefa ilo, per kiu lia kompreno povas funkcii. La sensoj de aŭdado, de la koro kaj aliaj devas ankaŭ esti kalkulataj inter la talentoj, per kiuj la homa korpo estas dotita. Super ĉio laŭdata estu la Ĉiopova, Kiu kreis tiujn ĉi fortojn kaj aperigis ilin en la homa korpo. Tiuj talentoj estas esencaj propraĵoj de la homo. Kio superas ĉiujn aliajn donaĵojn, kio laŭ sia karaktero estas nedetruebla kaj apartenas al Dio Mem, estas la donaco de Dia Revelacio. Ĉiu bonaĵo donita de la Kreinto al la homo, ĉu materia, ĉu spirita, estas subordigita sub tiu. Ĝi estas kaj ĉiam estos en sia esenco la Pano, kiu devenas el la ĉielo. Ĝi estas la superega atesto de Dio, la plej klara pruvo de Lia vero, la signo de Lia perfekta bonkoreco, la simbolo de Lia ĉion-ampleksanta korfavoro, la pruvo de Lia amoplena providenco, la simbolo de Lia perfektega graco. Vere, kiu rekonas en tiu ĉi Tago Lian Manifestiĝon, tiu ricevas sian parton el tiu ĉi plej alta donaĵo de Dio.
(Gleanings, 95: 1 kaj 3, p.194-195)
Minejo plena je juveloj
La homo estas la plej alta talismano. Sed la manko de adekvata edukado senigis lin je tio, kio estas lia esenca posedaĵo. Per unu vorto el la buŝo de Dio li estis kreita; per unu plia vorto li estis gvidata rekoni la Fonton de sia edukiĝo; per ankoraŭ unu aldona vorto liaj rango kaj destino estis garantiitaj... Konsideru la homon kiel minejon riĉan je juveloj de netaksebla valoro. Nur edukado atingas, ke ĝi malkaŝas siajn trezorojn, kaj kapabligas la homojn profiti el tio.
(Gleanings, 122, p.259-260)
Se vi povus kompreni, per kiuj mirindaĵoj de Mia malavareco kaj donacemo Mi decidis konfide doti viajn animojn, vi certe malligus vin el via katenigo al ĉio kreita kaj ekhavus veran scion pri vi mem - scion egalan al la kompreno de Mia propra Esto. Vi trovus vin mem sendependaj de ĉio krom Mi kaj perceptus per via interna kaj via ekstera okulo, same klare kiel evidentas la revelacio de Mia brila Nomo, la en vi ondantajn marojn de mia korfavoro kaj malavareco.
(Gleanings, 153: 6, p.326-327)
La koro - rezidejo de Dio
Ho filo de l' spirito! Jen Mia unua konsilo: Posedu puran, bonvoleman kaj radiantan koron, ke via estu suvereneco pratempa, nepereonta kaj ĉiamdaŭra.
(Kaŝitaj Vortoj, araba 1 / The Hidden Words, p.5)
Ho amiko, la koro estas la rezidejo de eternaj misteroj, ne faru ĝin hejmo de efemeraj pensoj: ne malŝparu la trezoron de via altvalora vivo sklaviĝante al tiu ĉi mondo fluge pasanta. Vi venas el la mondo de l' sankteco - ne ligu vian koron al la tero; vi estas loĝanto en la korto de l'proksimeco - ne elektu la hejmon de l'polvo.
(Seven Valleys, p.35)
Ho Mia Frato! Pura koro estas kiel spegulo; purigu ĝin, per la polurilo de amo kaj malligiteco, de ĉio alia krom Dio, por ke en ĝi povu lumi la vera suno kaj aŭrori la eterna mateno. Tiam vi klare komprenos la signifon de “ Nek Mia tero nek Mia ĉielo Min entenas, sed entenas Min sole la koro de Mia fidela servanto ”.
(Seven Valleys, p.21)
Purigu vian koron de la mondo kaj ĉiuj ĝiaj vanaĵoj kaj ne toleru, ke la amo al fremdulo ĝin eniras kaj ekloĝas en ĝi. Nur kiam vi purigas vian koron de ĉiu spuro de tia amo, la brilo de la lumo de Dio povos ĵeti sian radiadon sur ĝin, ĉar al neniu Dio donis pli ol unu koron... Kaj ĉar la homa koro, tia kia Dio ĝin formis, estas unu kaj nedividita, konvenas al vi atenti, ke ĝia inklino ankaŭ estu unu kaj nedividita. Tial do algluiĝu per via tuta korinklino al Lia amo kaj detenu vian koron de la amo al iu ajn krom Li, por ke Li helpu vin mergiĝi en la oceano de Lia unueco...
(Gleanings, 114: 15, p.237-238)
La naturo de la amo
Kompreni Liajn vortojn kaj kapti la sencon de la eldiroj de la ĉielaj Birdoj neniel dependas de homa klereco. Ĝi dependas nur de la pureco de la koro, de la ĉasteco de la animo kaj de la libereco de la spirito.
(Certitude, p.211)
Klinu viajn korojn al la konsiloj de via vera, via nekomparebla Amiko... La Vorto de Dio povas esti komparata al ŝoso, kies radikoj estas plantitai en la koroj de la homoj. Estas devige al vi, akceli ĝian kreskon per la vivantaj akvoj de saĝeco, per puraj kaj sanktaj vortoj, por ke ĝia radiko firme engrundiĝu kaj ĝia branĉaro etendiĝu ĝis la ĉielo kaj ankoraŭ pli alten.
(Gleanings, 43: 9, p.97)
Kiam la sincera amanto kaj sindona amiko atingas la ĉeeston de la Amato, la brila beleco de la Adorato kaj la kora ardo de la amanto ekflamigos incendion, per kiu forbrulos ĉiuj vualoj kaj kovroj. Vere, ĉio, kion li havas, de la koro ĝis la haŭto, estos ekflamigita, tiel ke restos nenio krom la Amiko.
(Seven Valleys, p.36)
Sur la pado de serĉado
Ho Miaj servantoj! Se vi malkovrus la kaŝitajn, la senbordajn oceanojn de Mia nedetruebla riĉeco, vi certe taksus la mondon, ja eĉ la tutan kreitaĵon, kiel nenion. Igu la flamon de serĉado bruli en viaj koroj per tia ardo, ke ĝi ebligu al vi atingi Vian plej altan kaj plej majestan celon - la ŝtupon, sur kiu Vi povos proksimiĝi al via Plej-Amata kaj unuiĝi kun Li.
(Gleanings, 153: 2, p.323)
Dum tiu ĉi migrado la vojaĝanto restados en ĉiuj landoj kaj loĝados en ĉiuj regionoj. En ĉiu vizaĝo li serĉas la belecon de la Amiko; kaj en ĉiu lando li elrigardos al sia Amato. Neniun kunestadon li evitas kaj serĉas la kunulecon de ĉiu ajn, por ke li eble malkovru la sekreton de la Amiko en iu animo aŭ ekvidu la belecon de la Amato en iu vizaĝo.
(Seven Valleys, p.7)
Kvalitoj de vera serĉanto
Ho Mia frato! Kiam vera serĉanto decidiĝas surpaŝi la padon de serĉado, kiu kondukas al la ekkono de la Praglora, li devas antaŭ ĉio purigi kaj poluri sian koron, la sidejon de la rivelado de la internaj misteroj de Dio, je la obskuriga polvo de ĉiu akirita klero kaj je la sugestoj de la enkorpiĝoj de satanaj ĥimeroj. Li devas purigi sian bruston, la sanktejon de fidela amo al la Amato, je ĉiu makulo kaj sanktigi sian animon je ĉio apartenanta al akvo kaj argilo, je ĉiuj ombraj kaj efemeraj ligiĝoj. Li devas tiel purigi sian koron, ke neniu resto de amo aŭ malamo plu konserviĝu en ĝi, por ke amo ne inklinigu lin al devio, aŭ malamo ne forpelu lin de la vero.