HO FILO DE L’ ESTO!
Ne pri tiu ĉi mondo okupiĝu vi, ĉar per fajro elprovas Ni la oron kaj per oro Niajn servantojn. 55
HO FILO DE L’ HOMO!
Vi oron aspiras kaj Mi vian liberon de ĝi deziras. Vi kredas vin riĉa pro posedo ĝia kaj Mi vidas vin bonstata en via abstino de ĝi. Je Mia vivo! Jen Mia sciado kaj jen via iluzio; kiel povas Mia vojo akordiĝi kun la via? 56
HO FILO DE L’ HOMO!
Donacu Miajn riĉaĵojn al Miaj senhavuloj, ke en la ĉielo povos vi ĉerpi el abundoj de splendoroj nepaliĝantaj kaj el trezoroj de nepereonta gloro. Sed je Mia vivo! Afero pli glora estas oferi vian animon; ho, se nur per Miaj okuloj povus vi vidi. 57
HO FILO DE L’ HOMO!
La templo de l’ esto estas Mia trono; ĝin purigu de ĉiaj aferoj, ke ĝin ekloĝu Mi kaj tie restadu. 58
HO FILO DE L’ ESTO!
Via koro estas Mia hejmo, sanktigu ĝin por Mia descendo. Via spirito estas Mia revelaciej’, purigu ĝin por Mia manifestiĝo. 59
HO FILO DE L’ HOMO!
Metu vian manon en Mian sinon, ke leviĝu Mi super vi, radianta kaj brileganta. 60
HO FILO DE L’ HOMO!
Ascendu en Mian ĉielon ke atingu vi la ĝojon de l’ reunuiĝo kaj trinku el la kaliko de nepereonta gloro la vinon nekompareblan. 61
HO FILO DE L’ HOMO!
Pasis multe da tagoj viaj dum kiuj pri viaj iluzioj kaj vanaj imagoj okupiĝis vi. Kiom ankoraŭ letargios vi sur via lito? Vian kapon levu el dormo, ĉar la Suno leviĝis al zenito; ĝi do brilu sur vin per la lumo de l’ beleco. 62
HO FILO DE L’ HOMO!
La lumo sur vin briladas desur la horizonto de l’ Monto sankta kaj la spirito de iluminado zefiras en la Sinajo de via koro. Liberiĝu do el la vualoj de vanaj iluzioj kaj Mian kortegon eniru, ke pretas vi por la vivo eterna kaj indas renkonti Min. Tiel morto vin ne trafos, nek laciĝo aŭ ĉagreno. 63
HO FILO DE L’ HOMO!
Mia eterneco estas Mia kreaĵo, Mi ĝin kreis por vi. Faru ĝin la vesto de via templo. Mia unueco estas Mia faritaĵ’, Mi ĝin fasonis por vi. Vestu vin per ĝi ke poreterne estu vi la rivelaĵo de Mia esto ĉiamdaŭra. 64
HO FILO DE L’ HOMO!
Mia majesto estas Mia donaco al vi kaj Mia grandiozo la signo de Mia mizerikordo por vi. Kio al Mi konvenas neniu komprenos nek povos ĝin iu vortigi. Vere, Mi ĝin gardas en Miaj kaŝitaj deponejoj kaj en la trezorejoj de mia ordono, kiel signon de Mia korfavoro al Miaj servantoj kaj de Mia mizerikordo al Mia popolo. 65
HO INFANOJ DE LA DIA KAJ NEVIDEBLA ESENCO!
Estos vi malhelpataj ami Min kaj konsternos animojn mencii Min. Ĉar mensoj ne kapablas kompreni nek koroj enteni Min. 66
HO FILO DE L’ BELECO!
Je Mia spirito kaj je Mia favoro! Je Mia mizerikordo kaj je Mia beleco! Ĉio de Mi revelaciita al vi per la lango de l’ potenco kaj skribita por vi per la plumo de l’ povo estas konforma al via kapablo kaj kompreno, ne al Mia rango kaj la melodio de Mia voĉo. 67
HO IDOJ DE L’ HOMO!
Ĉu vi ne scias, kial Ni kreis vin ĉiujn el la sama polvo? Ke neniu sin altigu super la alia. Kontemplu konstante en viaj koroj kiel estas vi kreitaj. Ĉar Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco devas vi esti kiel unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo kaj loĝi en la sama lando, ke elde via plej interna esto, pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. Tia estas Mia konsilo al vi, ho kohortoj de l’ lumo! Atentu ĉi tiun konsilon, ke vi akiru la frukton de l’ sankteco de la arbo mire glora. 68
HO VI FILOJ DE L’ SPIRITO!
Vi estas Mia trezorejo, ĉar en vi deponis Mi la perlojn de Miaj misteroj kaj la gemojn de Mia sciado. Gardu ilin kontraŭ la fremduloj inter Miaj servantoj kaj kontraŭ la malpiuloj en Mia popolo. 69
HO FILO DE TIU, KIU STARIS PER SIA PROPRA EKZISTADO EN LA REGNO DE SIA MEMO!
Sciu vi ke blovis Mi sur vin ĉiujn aromojn de l’ sankteco, plene revelaciis al vi Mian vorton, perfektigis pere de vi Mian malavaron kaj deziris por vi kion deziris Mi por Mi Mem. Estu do kontenta kun Mia bonplaĉo kaj dankema al Mi. 70
HO FILO DE L’ HOMO!
Skribu ĉion, kion Ni revelaciis al vi, per la inko de l’ lumo sur la tabelon de via spirito. Se tion ĉi ne kapablas vi, tiam faru vian inkon el la esenco de via koro. Se ankaŭ tion ne povas vi fari, tiam skribu per tiu karmezina inko, kiu verŝiĝis sur Mia pado, ke ĝia lumo daŭru por ĉiam. Ja pli dolĉa ol ĉio alia estas al Mi tio ĉi. 71
PARTO II
LA KAŜITAJ VORTOJ
el la persa lingvo
JE LA NOMO DE LA SINJORO DE L’ ESPRIMADO, LA POTENCA.
HO VI HOMOJ, KIUJ HAVAS MENSOJN POR SCII KAJ ORELOJN POR AŬSKULTI!
La unua voko de l’ Amato estas tiu ĉi: Ho mistika najtingalo! Nenie restadu krom en la rozĝardeno de l’ spirito. Ho mesaĝisto de la Salomono de l’ amo! Ne serĉu ŝirmon krom en la Ŝebao de Tiu tre amata. Kaj, ho senmorta fenikso! Loĝu nenie krom sur la monto de l’ fideleco. Tie estas via loĝejo kiam per la flugiloj de via animo vi soras al la regno senlima kaj klopodas atingi vian celon. 1
HO FILO DE L’ SPIRITO!
La birdo serĉas sian neston, la najtingalo la ĉarmon de la rozo; sed tiuj birdoj, la homaj koroj, kontentaj pri efemera polvo, devojiĝis malproksimen de sia eterna nesto, kaj, kun okuloj direktitaj al la koto de neglektemo, seniĝis je la gloro de l’ dia ĉeesto. Ve! Kiel strange kaj mizere; pro nura tasopleno ili deflankiĝis for de la alten ondantaj maroj de l’ Plejaltulo kaj restis fore de la horizonto pleje brilanta. 2
HO AMIKO!
En la ĝardenon de via koro plantu nenion krom la rozon de l’ amo, kaj ne perdu la tenadon de la najtingalo de l’ korinklino kaj deziro. Alte taksu la kunestadon de la justuloj kaj evitu ĉian kontakton kun la malpiaj. 3
HO FILO DE L’ JUSTECO!
Kien povas amanto iri krom al la lando de sia amatul’? Kaj kiu aspiranto trovas ripozon for de sia kordezir’? Por la vera amanto estas reunuiĝo vivo kaj disiĝo morto. Lia brusto paciencon ne konas kaj lia koro pacon ne tenas. Miriadon da vivoj rezignus li por rapidi al la restadejo de sia amato. 4
HO FILO DE L’ POLVO!
Vere, Mi diras al vi: el ĉiuj homoj la plej neglektema estas tiu vante disputanta kaj strebanta sin mem altigi super sian fraton. Diru, ho gefratoj! Lasu farojn, ne vortojn, esti via ornamo. 5
HO FILO DE L’ TERO!
Sciu vere, koro en kiu ankoraŭ la plej eta restaĵo de envio troveblas neniam Mian eternan reĝejon atingos, nek enspiros ĝi la dolĉajn aromojn de l’ pureco, kiuj emanas el Mia regno de l’ sankteco. 6
HO FILO DE L’ AMO!
Estas vi nur unu paŝon for de la gloraj altoj supre kaj de la ĉiela arbo de l’ amo. Faru vi unu paŝon kaj per la sekva antaŭeniru en la regnon de senmorteco kaj eniru la pavilonon de l’ eterneco. Aŭskultu do al tio, kio estas revelaciita de la plumo de l’ gloro. 7
HO FILO DE L’ GLORO!
Rapidu sur la pado de l’ sankteco kaj eniru la ĉielon de komunio kun Mi. Purigu vian koron per la polurilo de la spirito kaj hastu al la kortego de l’ Plejaltulo. 8
HO OMBRO EFEMERA!
Lasu la basajn ŝtupojn de l’ dubo kaj leviĝu al la ekzaltaj altoj de l’ certeco. Malfermu la okulon de l’ vero ke vidu vi la senvualitan Belecon kaj laŭte voku: Sanktigata estu la Eternulo, la plej eminenta el ĉiuj kreantoj! 9
HO FILO DE L’ AVIDO!
Aŭskultu jenon: neniam rekonos mortema okulo la eternan Belecon, nek ĝojos senviva koro pri io krom floro velka. Ĉar similo similon serĉas kaj ĝuas kuneston siaspecan. 10
HO FILO DE L’ POLVO!
Blindigu viajn okulojn ke ekvidu vi Mian belecon; ŝtopu viajn orelojn ke aŭskultu vi la dolĉan melodion de Mia voĉo; malplenigu vin je ĉia scio ke partoprenu vi en Mia sciado; kaj malligu vin de posedaĵoj ke akiru vi daŭran eron el la oceano de Mia eterna riĉo. Blindigu viajn okulojn, tio estas, al ĉio krom Mia beleco; ŝtopu viajn orelojn al ĉio krom Mia vorto; malplenigu vin je ĉia scio krom la scio pri Mi; ke per klara vido, pura koro kaj atenta orelo eniru vi la kortegon de Mia sankteco. 11