Выбрать главу

HO HOMO KUN DU VIDKAPABLOJ!

Fermu unu okulon kaj malfermu la alian. Fermu unu antaŭ la mondo kaj ĉio en ĝi, kaj malfermu la alian al la sankta beleco de l’ Amato. 12

HO MIAJ INFANOJ!

Timas Mi ke, seniĝintaj de la melodio de l’ kolombo ĉiela, sinkos vi en la ombrojn de kompleta perdiĝo, kaj, neniam esti vidintaj la belecon de l’ rozo, revenos al akvo kaj argilo. 13

HO AMIKOJ!

Ne rezignu pri la beleco ĉiamdaŭra pro beleco mortenda, nek inkliniĝu al ĉi mortema mondo de l’ polvo. 14

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Venos la tempo kiam ne plu la najtingalo de l’ sankteco la internajn misterojn malkovros kaj estos vi ĉiuj senigitaj je la ĉiela melodio kaj la voĉo desupra. 15

HO ESENCO DE L’ NEGLEKTEMO!

Miriadoj da mistikaj langoj esprimiĝas per unu parolo kaj miriadoj da kaŝitaj misteroj estas revelaciataj per unu sola melodio; sed, ho ve, ne estas orelo por aŭskulti nek koro por kompreni. 16

HO KUNULOJ!

Apertas la pordoj malfermiĝantaj al la Senlimeco kaj la loĝejo de l’ Amato estas ornamita per la sango de l’ amantoj, tamen, ekskludataj estas ĉiuj krom nur kelkaj el ĉi urbo ĉiela, kaj eĉ el tiuj malmultaj nur plej eta manpleno montriĝis havi koron puran kaj spiriton sanktan. 17

HO VI LOĜANTAJ EN LA PLEJ SUPERA PARADIZO!

Proklamu al la gefiloj de l’ certeco, ke en la regnoj de sankteco, proksime al la ĉiela paradizo, nova ĝardeno aperis, ĉirkaŭ kiu cirklas la enloĝantoj de la regno de l’ alto kaj la senmortaj loĝantoj de la paradizo ekzalta. Strebu, do, ke atingos vi tiun rangon, ke malkaŝos vi elde ĝiaj anemonoj la misterojn de l’ amo kaj en ĝiaj perfektaj fruktoj trovos la dian sekreton kaj saĝecon perfektan. Konsolataj estas la okuloj de tiuj, kiuj eniras kaj restadas ti-ene! 18

HO MIAJ AMIKOJ!

Ĉu forgesis vi tiun veran kaj radiantan matenon, kiam en tiuj sanktaj kaj benitaj areoj kuniĝis vi ĉiuj en Mia ĉeesto sub la ombro de l’ arbo de vivo, kiu estas plantita en la paradizo ĉioglora? Respektoplene aŭskultis vi kiam eldiris Mi jenajn tri vortojn plej sanktajn: Ho amikoj! Ne preferu vian volon al la Mia, neniam deziru kion Mi ne deziras por vi, kaj ne proksimiĝu al Mi kun koroj senvivaj, makulitaj per aspiroj kaj avidoj mondaj. Se nur sanktigus vi viajn animojn memorus vi ĉi-hore tiun lokon kaj tiujn areojn kaj la vero de Mia eldiro evidentiĝus al vi ĉiuj. 19

En la oka el la linioj plej sanktaj, sur la kvina Tabelo de l’ Paradizo, diras Li:

HO VI KIUJ KUŜAS KVAZAŬ MORTINTOJ SUR LA DIVANO DE L’ NEGLEKTEMO!

Pasis epokoj kaj preskaŭ jam finiĝis viaj valoraj vivoj, sed eĉ ne unusola pura spiro de vi Nian kortegon de sankteco atingis. Kvankam mergitaj en la oceano de miskredado konfesas viaj lipoj tamen la unikan veran kredon de Dio. Kiun abomenas Mi, tiun amas vi, kaj el Mia malamiko faris vi amikon. Malgraŭ tio iradas vi sur Mia tero, vantaj kaj memkontentaj, ne atentante ke Mia tero laciĝis pri vi kaj ĉio en ĝi fuĝas de vi. Se nur vi malfermus viajn okulojn preferus vi, vere, miriadon da afliktoj ol jenan ĝojon kaj estus en via konsidero la morto mem pli bona ol tiu vivo. 20

HO MOVIĜANTA FORMO EL POLVO!

Mi deziras komunion kun vi, sed vi ne fidas Min. La glavo de via ribelado faligis la arbon de via espero. Ĉiam estas Mi proksima al vi, sed vi daŭre restas fore de Mi. Nepereontan gloron elektis Mi por vi, preferas vi tamen por vi mem honton senliman. Dum ankoraŭ estas tempo revenu kaj vian ŝancon ne perdu. 21

HO FILO DE L’ DEZIRO!

La kleruloj kaj saĝuloj dum longaj jaroj sensukcese strebadis atingi la ĉeeston de l’ Ĉioglora; ili pasigis siajn vivojn serĉante Lin, sed ne ekvidis la belecon de Lia vizaĝo. Vi sen ajna peno atingis vian celon kaj sen serĉado trovis kion aspiris vi. Malgraŭ tio vi tamen restis tiel envolvita en la vualo de l’ memo, ke via okulo ne ekvidis la belecon de l’ Amato, nek tuŝis via mano la orlon de Lia robo. Vi havanta okulojn rigardu kaj miru. 22

HO LOĜANTOJ DE LA URBO DE L’ AMO!

Mortigaj blovoj sieĝis la eternan kandelon kaj la beleco de la ĉiela Junulo estas vualita en la malhelo de l’ polvo. La plej alta el la monarkoj de l’ amo estas mistraktata fare de l’ popolo de tiraneco kaj la kolombo de sankteco estas kaptita en la ungegoj de strigoj. La loĝantoj de la pavilono de l’ gloro kaj la ĉielaj kohortoj ploras kaj lamentas dum vi ripozadas en la regno de l’ neglektemo kaj opinias vin mem inter la veraj geamikoj. Kiel vantaj estas viaj imagoj! 23

HO VI KIUJ ESTAS STULTAJ SED HAVAS REPUTACION ESTI SAĜAJ!

Kial vi maskas vin kiel paŝtistoj dum interne fariĝis vi lupoj kiuj volas Mian gregon? Estas vi kiel la stelo leviĝanta antaŭ tagiĝo, kiu, kvankam ŝajne radianta kaj luma, misgvidas sur la padojn de l’ pereo tiujn survoje al Mia urbo. 24

HO VI ŜAJNE PURAJ SED INTERNE PUTRAJ!

Estas vi kiel klara sed amara akvo, kiu aspektas kristale pura, sed de kio eĉ ne unu guto estas akceptata kiam ĝin gustumas la dia Provanto. Ja la sunradio falas same sur la polvon kiel sur la spegulon; sed malsamas ilia reflektado kiel la stelo kaj la tero; ne, estas nemezurebla la diferenco! 25

HO AMIKO LAŬVORTA!

Iom kontemplu. Ĉu iam aŭdis vi, ke amiko kaj malamiko restadas en unu sama koro? Forpelu do la fremdulon, ke la Amiko povas eniri Sian hejmon. 26

HO FILO DE L’ POLVO!

Ĉion en la ĉielo kaj sur la tero ordonis Mi por vi, krom la homan koron, kiun faris Mi la restadejon de Mia beleco kaj gloro; tamen donis vi Mian hejmon kaj loĝejon al alia ol Mi; kaj kiam ajn la manifestiĝo de Mia sankteco aliris Sian propran rezidejon, trovis Li tie fremdulon kaj senhejma rapidis al la sanktejo de l’ Amato. Malgraŭ tio kaŝis Mi vian sekreton ne dezirante vian honton. 27

HO ESENCO DE L’ AVIDO!

Je multe da tagiĝoj de la regnoj de l’ Senlimeco direktiĝis Mi al via restadejo kaj trovis vin sur la lito de l’ komforto okupata pri alia ol Mi. Je tio, kiel fulmo de l’ spirito, revenis Mi al la regnoj de l’ ĉiela gloro kaj ĝin ne malkaŝis en Miaj ripozejoj de l’ alto al la sanktular’. 28

HO FILO DE L’ MALAVARO!

Elde la dezertoj de l’ nenieco, per la argilo de Mia ordono, Mi vin aperigis kaj asignis por via trejnado ĉiun atomon ekzistantan kaj la esencon de ĉio kreita. Tiel, antaŭ ol estis vi akuŝita el la utero de via patrino, destinis Mi por vi du fontojn de hela lakto, okulojn por vin gardi kaj korojn por vin ami. Pro Mia korfavoro sub la ombro de Mia mizerikordo Mi vin nutris kaj vin protektis per la esenco de Mia graco kaj favoro. Kaj per ĉio tio celis Mi ke atingu vi Mian eternan regnon kaj fariĝu vi inda por Miaj nevideblaj donacoj. Kaj tamen restis vi senatenta kaj, plenkreskinta, neglektis vi ĉiujn Miajn benojn kaj okupiĝis pri viaj vantaj iluzioj tiel ke fariĝis vi plene forgesema kaj, deturniĝinta de la pordoj de l’ Amiko, restadis en la kortoj de Mia malamiko. 29

HO SKLAVO DE LA MONDO!

Je multe da tagiĝoj Mia korfavoro al vi zefiris kaj vin trovis profunde dormanta sur la lito de l’ senatento. Kaj, priplorante vian staton, revenis ĝi de kie ekis. 30

HO FILO DE L’ TERO!

Se vi deziras Min, ne serĉu iun alian ol Min; se volas vi ekvidi Mian belecon fermu viajn okulojn antaŭ la mondo kaj ĉio en ĝi, ĉar Mia volo kaj la volo de alia ol Mi, kiel fajro kaj akvo, ne povas loĝi kune en la sama koro. 31

HO FREMDULO RENKONTATA KUN AMIKECO!

La kandelo de via koro estas ekbruligita per la mano de Mia potenco, ne estingu ĝin per la malfavoraj ventoj de l’ memo kaj pasio. La kuracilo por ĉiuj viaj malsanoj estas memori Min, ne forgesu tion. Faru Mian amon via trezoro kaj ame ĝin flegu same kiel vian propran vidon kaj vivon. 32

HO MIA FRATO!

Aŭskultu la ravajn vortojn de Mia lango dolĉe miela kaj trinku la torenton de mistika sankteco de Miaj lipoj sukeron verŝantaj. La semojn de Mia dia saĝeco semu en la puran grundon de via koro kaj ilin akvumu per la akvo de l’ certeco, ke la hiacintoj de Mia scio kaj saĝo burĝonu, freŝaj kaj verdaj, en la sankta urbo de via koro. 33