HO LOĜANTOJ DE MIA PARADIZO!
Per la manoj de korfavoro plantis Mi en la sanktan ĝardenon de l’ paradizo la junan arbon de via amo kaj amikeco kaj ĝin akvumis per la freŝaj pluvoj de Mia tenera graco; nun, kiam venis la horo ke fruktojn ĝi donu, zorgu ke estas ĝi protektata kaj ĝin ne konsumas la flamo de l’ avido kaj pasio. 34
HO MIAJ AMIKOJ!
Estingu la flamon de l’ eraro kaj ekbruligu en viaj koroj la eternan torĉon de dia gvidado. Ĉar post nelonge akceptos la elprovantoj de l’ homaro, en la sankta ĉeesto de l’ Adorato, nenion krom la plej puran virton kaj farojn senmakule sanktajn. 35
HO FILO DE L’ POLVO!
La saĝuloj estas kiuj ne parolas antaŭ ol trovas aŭskulton, same kiel la ofertanto de l’ pokalo ĝin ne proponas ĝis kiam trovis li sojfanton kaj la amanto ne ekĝojas el la profundoj de sia koro ĝis kiam ekvidas li la belecon de sia amato. Tial do la semojn de l’ saĝo kaj scio semu en la puran grundon de l’ koro kaj ilin kaŝu ĝis kiam la hiacintoj de l’ dia saĝo burĝonos el la koro kaj ne el koto kaj argilo. 36
Sur la unua linio de la Tabelo estas registrita kaj skribita, kaj interne de la sanktejo de la tabernaklo de Dio estas konservata:
HO MIA SERVANTO!
Ne rezignu regadon eternan pro tio pereonta kaj ne forĵetu suverenecon ĉielan pro avido monda. Tio ĉi estas la rivero de l’ vivo ĉiama, kiu elfluas la fonton de la plumo de l’ Mizerikorda; feliĉaj estas kiuj trinkas! 37
HO FILO DE L’ SPIRITO!
Vian kaĝon disrompu kaj, kiel la fenikso de l’ amo, soru en la firmamenton de l’ sankteco. Rezignu pri vi mem kaj, plena je la spirito de l’ mizerikordo, restadu en la regno de ĉiela sankteco. 38
HO IDO DE L’ POLVO!
Ne estu kontenta per la komforto de tago forpasanta, nek senigu vin mem de ripozado eterna. Ne ŝakru la ĝardenon de eterna delico kontraŭ la polvaro de mondo mortema. Elde via prizono leviĝu al la gloraj regionoj de l’ alto kaj elde via morta kaĝo soru al la paradizo de l’ Translokeco. 39
HO MIA SERVANTO!
Liberigu vin el la katenoj de tiu ĉi mondo kaj eskapu via animo el la prizono de l’ memo. Profitu vian okazon, ĉar ne plu ĝi revenos al vi. 40
HO FILO DE MIA SERVANTIN’!
Se ekvidus vi la suverenecon senmortan penadus vi lasi ĉi mondon maldaŭran. Sed kaŝi la unuan kaj riveli al vi la duan estas mistero kiun kompreni povas neniu krom tiuj purkoraj. 41
HO MIA SERVANTO!
Forigu el via koro ajnan malicon kaj, pura de envio, eniru la dian kortegon de l’ sankteco. 42
HO MIAJ AMIKOJ!
Sekvu la vojojn kiuj plaĉas al la Amiko kaj sciu ke Lia plaĉo estas tiu de Liaj kreitoj. Tio estas: neniu eniru la domon de sia amiko krom se al tiu amiko plaĉas, nek etendu manon al lia havaĵo aŭ preferu la propran volon al tiu de la amiko, kaj neniel strebu al avantaĝo super li. Kontemplu pri tio, vi kapablaj kompreni! 43
HO KUNULO DE MIA TRONO!
Malbonon nek aŭdu nek vidu; ne vin humiligu nek suspiru nek ploru. Ne malice parolu ke ne devos vi aŭdi tian parolon pri vi mem; kaj ne grandigu la kulpojn de aliaj ke viaj propraj kulpoj ne aspektu grandaj; kaj ne deziru ies humiligon ke ne evidentiĝu via propra humileco. Pasigu do la tagojn de via vivo, kiuj estas malpli ol momento vanua, kun menso senmakula, koro senpeka, pensoj puraj kaj karaktero sanktigita, tiel ke, libera kaj kontenta, povos vi demeti ĉi mortan ĉelon, rifuĝi al la mistika paradizo kaj restadi en la eterna reĝejo por ĉiam. 44
VE! VE! HO AMANTOJ DE MONDAVIDO!
Per fulma rapideco preterpasis vi la Amaton kaj turnis vian koron al satanaj iluzioj. Vi genuiĝas antaŭ via vana imago kaj nomas ĝin vero. Via okulo rigardas la dornon kaj nomas ĝin floro. Nenian puran spiron vi spiris, nek ventis la brizo de l’ abnegaci’ elde la herbejoj de viaj koroj. Tute ignoris vi la amajn konsilojn de la Amato kaj ilin komplete forviŝis de la tabelo de via koro. Kaj kiel la brutoj de la kampo moviĝas kaj estadas vi sur la paŝtejoj de l’ avido kaj pasio. 45
HO GEFRATOJ SUR LA PADO!
Pro kio neglektis vi mencii la Amaton kaj restis for de Lia sankta ĉeesto? La esenco de l’ beleco troveblas en la senkompara pavilono, lokita sur la trono de l’ gloro, dum okupiĝas vi pri vantaj disputoj. La dolĉaj aromoj de l’ sankteco leviĝas kaj la spiro de l’ graco brizas, vi tamen estas ĉiuj dolore afliktataj kaj senigataj de tio. Ve al vi kaj al tiuj irantaj laŭ viaj vojoj kaj sekvantaj viajn paŝojn. 46
HO FILO DE L’ DEZIRO!
Formetu la robon de l’ vanto kaj liberigu vin de la vestoj de l’ orgojlo. 47
En la tria el la plej sanktaj linioj skribitaj kaj registritaj sur la Rubena Tabelo per la plumo de l’ nevidato estas revelaciita tio ĉi:
HO FRATOJ!
Estu indulgemaj unu al la aliaj kaj ne inkliniĝu al aferoj mondaj. Ne fieru vi pro gloro nek hontu pro humiliĝo. Je Mia beleco! Kreis Mi ĉion el polvo kaj ree ĝin faros polvo. 48
HO IDOJ DE L’ POLVO!
Rakontu al la riĉuloj pri la noktomezaj suspiroj de tiuj malriĉaj, ke ne neglektemo konduku ilin sur la vojon de l’ detruo kaj senigu ilin je la Arbo de l’ Riĉeco. Donaci kaj esti malavara estas atributoj Miaj; bone estas kun tiu, kiu sin ornamas per Miaj virtoj. 49
HO KVINTESENCO DE L’ PASIO!
Formetu ĉian avidon kaj strebu al kontento; ĉar tiu avida ĉiam perdas kaj tiu kontenta estas ĉiam amata kaj laŭdata. 50
HO FILO DE MIA SERVANTIN’!
Ne zorgu pro malriĉec’ nek fidu riĉojn, ĉar senhavon sekvas ja riĉec’ kaj riĉojn la paŭper’. Sed malhavi ĉion krom Dio estas donaco mirinda, ties valoron ne malestimu, ĉar fine ĝi riĉa vin faros je Dio kaj tiel komprenos vi la signifon de l’ dir’ “Vere estas vi la malriĉaj” kaj la vortoj sanktaj “Dio estas la Ĉio-Posedanta” glore aŭroros kiel aŭtenta maten’ brilanta sur la horizonto de l’ amanta kor’ kaj rezidos sekure sur la trono de l’ riĉec’. 51
HO IDOJ DE L’ NEGLEKTO KAJ PASIO!
Al Mia malamiko permesis vi eniri Mian domon kaj elĵetis vi Mian amikon, ĉar en viaj koroj ensanktigis vi la amon al alia ol Mi. Aŭskultu la vortojn de la Amiko kaj al Lia paradizo turniĝu. Amikoj ĉi-mondaj, aspirante sian propran profiton, ŝajnas ami unu la alian; sed la vera Amiko vin amis kaj vin amas pro vi mem; fakte suferis Li sennombrajn afliktojn por gvidi vin. Ne estu mallojala al tia Amiko, sed male rapidu al Li. Tia estas la tagstelo de la vorto de l’ vero kaj fideleco, kiu aŭroras super la horizonto de la plumo de la Sinjoro de ĉiuj nomoj. Malfermu viajn orelojn ke povas vi aŭskulti la vorton de Dio, la Helpo en danĝero, la Memekzistanta. 52
HO VI KIUJ FANFARONAS PRO VIAJ EFEMERAJ RIĈOJ!
Sciu vere ke riĉeco estas grandega barilo inter la serĉanto kaj lia deziro, inter la amanto kaj lia amato. La riĉuloj, krom nur malmultaj, neniel atingos la kortegon de Lia ĉeesto nek eniros la urbon de l’ kontento kaj rezigno. Bone do kiun, estante riĉa, liaj riĉaĵoj ne malhelpas eniri la eternan reĝejon nek lin senigas je nepereonta regado. Je la Nomo Plej Granda! La splendoro de tia riĉulo iluminos la enloĝantojn de l’ ĉielo kiel la suno lumas al la homoj surtere! 53
HO VI RIĈULOJ SURTERE!
La malriĉuloj inter vi estas Mia konfido; gardu vi Mian konfidon kaj ne inklinu nur al via propra komforto. 54
HO FILO DE L’ PASIO!
Purigu vin je la makuliĝo pro riĉaĵoj kaj en perfekta paco leviĝu al la regno de l’ senhavo, ke el la fonto de abnegacio trinku vi la vinon de l’ vivo senmorta. 55
HO MIA FILO!
Kunesti kun la malpiuloj plimultigas ĉagrenon dum akompano de justuloj forigas la ruston desur la koro. Kiu aspiras komunii kun Dio serĉu la kompanion de Liaj amatoj, kaj kiu deziras aŭskulti la vorton de Dio donu sian orelon al la vortoj de Liaj elektitoj. 56
HO FILO DE L’ POLVO!
Gardu vin! Ne marŝu kun la malpiulo kaj ne serĉu lian kompanion, ĉar tia akompano transformas la radiadon de l’ koro al infera fajro. 57