HO FILO DE MIA SERVANTIN’!
Se aspiras vi la gracon de la Sankta Spirito serĉu la kompanion de la justulo, ĉar trinkis li el la pokalo de vivo eterna el la manoj de la senmorta Pokalportanto kaj, kiel aŭtenta mateno, vivigas kaj iluminas li la korojn de tiuj mortaj. 58
HO VI SENATENTAJ!
Ne supozu ke la sekretoj de l’ koroj estas kaŝitaj; ne, sciu vi certe ke per senkriptaj literoj estas ili gravuritaj kaj klare videblaj en la Sankta Ĉeesto. 59
HO AMIKOJ!
Vere diras Mi, kion ajn fermis vi en viajn korojn estas al Ni aperte kaj klare videbla kiel la tago; ke restas ĝi kaŝita estas pro Nia graco kaj favoro kaj ne pro via meritindo. 60
HO FILO DE L’ HOMO!
Rosguton elde la nesondebla oceano de Mia mizerikordo verŝis Mi sur la popolojn de la mondo, sed trovis neniun kiu al ĝi turniĝis, ĉar ĉiu sin turnis for de la ĉiela vino de l’ unuiĝo al la putra feĉo de l’ malpuro, kaj, kontenta pri pokalo morta fordonis la kalikon de l’ beleco senmorta. Abomena estas per kio kontentiĝas li. 61
HO FILO DE L’ POLVO!
Ne deturnu viajn okulojn de la nekomparebla vino de l’ senmorta Amato kaj ne malfermu ilin al feĉo putra kaj mortema. Akceptu el la manoj de la dia Pokalportanto la kalikon de l’ vivo senmorta, ke la tuta saĝo estu via kaj ke aŭskultu vi la mistikan voĉon vokantan el la regno de l’ nevideblo. Kriu laŭte, vi kiuj havas celon vulgaran! Pro kio turniĝis vi for de Mia sankta kaj senmorta vino al akvo efemera. 62
HO VI POPOLOJ DE L’ MONDO! Sciu vere ke neatendita katastrofo vin sekvas kaj ke dolora reprezalio vin atendas. Ne supozu ke kion faris vi estas forviŝita de Mia vido. Je Mia beleco! Ĉiujn viajn farojn gravuris Mia plumo per literoj klaraj sur tabelojn krizolitajn. 63
HO SUBPREMANTOJ SUR LA TERO!
Retiru viajn manojn de tiraneco, ĉar al Mi mem solene promesis Mi ne pardoni ies ajn maljustaĵojn. Ĉi tio estas Mia interligo, kiun nerevokeble dekretis Mi sur la konservata tabelo sigelita per Mia sigelo de l’ gloro. 64
HO RIBELULOJ!
Mia indulgemo igis vin impertinenta kaj Mia daŭra tolerado faris vin neglektema, tiel ke sur la fajra rajdbesto de l’ pasio galopas vi sur danĝeraj vojoj kondukantaj al detruo. Ĉu vi supozas Min senatenta aŭ deturniĝinta? 65
HO ELMIGRANTOJ!
La lingvon destinis Mi por mencii Min, ne makulu ĝin per kalumnioj. Se venkas vin la fajro de l’ memo memoru viajn proprajn kulpojn kaj ne la kulpojn de Miaj kreitoj, ĉar ĉiu el vi pli bone konas sin mem ol konas li aliajn. 66
HO IDOJ DE L’ ILUZIO!
Sciu vere ke, kiam la radianta aŭroro aperos sur la horizonto de eterna sankteco, estos malkaŝataj kaj videbligataj antaŭ la popoloj de la mondo la satanaj sekretoj kaj agoj faritaj dum nokta malhelo. 67
HO TRUDHERBO KRESKANTA EL LA POLVO!
Pro kio ĉi malpuraj manoj viaj ne tuŝis unue vian propran robon kaj kial per via koro makulita de avido kaj pasio volas vi komunii kun Mi kaj eniri Mian sanktan regnon? Dista, tre dista estas vi de kion deziras vi. 68
HO IDOJ DE ADAMO!
Sanktaj vortoj kaj puraj kaj bonaj agoj leviĝas al la ĉielo de dia gloro. Strebu ke viaj faroj puriĝu de la polvo de l’ memo kaj hipokrito kaj trovu favoron je la kortego de l’ gloro; ĉar post nelonge la provantoj de la homaro, je la sankta ĉeesto de la Adorato, nenion akceptos krom absolutan virton kaj farojn senmakule purajn. Ĉi tio estas la tagstelo de l’ saĝo kaj de l’ dia mistero, kiu brilas sur la horizonto de la dia volo. Benataj estas kiuj turniĝas al ĝi. 69
HO FILO DE L’ PROFANO!
Agrabla estas la regno de l’ esto, ho ke vi atingu ĝin; glora estas la regiono de l’ eterneco, ho ke vi transpaŝu la mondon de l’ mortemo; dolĉa estas la sankta ekstazo se trinkas vi el la mistika kaliko el la manoj de la ĉiela Junulo. Se vi atingos tiun ĉi rangon liberiĝos vi de pereo kaj morto, de peno kaj peko. 70
HO MIAJ AMIKOJ!
Rememoru vi tiun interligon, kiun vi faris kun Mi sur la Monto Paran’ situanta en la sankta distrikto de Zaman’. Atestantojn faris Mi la ĉielajn kohortojn kaj la enloĝantojn de la urbo de l’ eterneco; tamen trovas Mi nun neniun fidela al la interligo. Sendube orgojlo kaj ribelado ĝin forviŝis el la koroj tiel ke restas de ĝi nenia postsigno. Malgraŭ sciante tion atendis Mi kaj ne ĝin malkaŝis. 71
HO MIA SERVANTO!
Similas vi bone harditan glavon kaŝitan en la mallumo de sia ingo, ĝia valoro netaksebla por la metiisto. Eltiriĝu do el la ingo de l’ memo kaj avido ke via valoro ekbrilu kaj por la tuta mondo estu bone videbla. 72
HO MIA AMIKO!
Estas vi la tagstelo de la ĉieloj de Mia sankteco; ne permesu ke la malpureco de la mondo eklipsu vian splendoron. Deŝiru la vualon de l’ neglektemo ke de malantaŭ la nuboj ekaperu vi brileganta kaj ĉion ornamu per la robo de l’ vivo. 73
HO IDOJ DE L’ FANFARONADO!
Pro suvereneco vanua rezignis vi pri Mia regno neniam pereonta kaj vin ornamis per la multkolora livreo de l’ mondo kaj faris ĝin via pompaĵo. Je Mia beleco! Ĉiujn kolektos Mi sub la unukolora kovraĵo de la polvo kaj forviŝos ĉiujn tiujn diversajn kolorojn krom ĉe tiuj elektantaj Mian propran koloron kiu purigas de ĉia kolor’. 74
HO IDOJ DE L’ NEGLEKTEMO!
Inklinu ne al suvereneco forpasanta kaj pri ĝi ne ĝoju. Estas vi kiel la nesingarda birdo kiu tro memfide triladas sur la branĉo ĝis kiam subite la birdĉasisto Morto ĝin ĵetas en la polvon kaj la melodio, la formo kaj la koloro estas for sen ajna postsigno. Atentu do, ho sklavoj de l’ avido! 75
HO FILO DE MIA SERVANTIN’!
Gvidado ĉiam transdoniĝis per vortoj kaj nun ĝin donas faroj. Ĉiu devas elmontri farojn purajn kaj sanktajn, ĉar vortoj komunas al ĉiuj egale dum faroj kiel tiaj estas propraj nur al Niaj amatoj. Strebu do tutkore kaj tutanime por distingi vin per viaj faroj. Tiel Ni konsilas al vi sur ĉi sankta kaj brilega tabelo. 76
HO FILO DE L’ JUSTECO!
Dum nokta temp’ la beleco de la senmorta Esto venis de sur la smeralda alto de l’ fideleco al la Sadratul’–Muntaha’ kaj ploris per tia plorado ke la kohortoj de l’ alto kaj la enloĝantoj de l’ regnoj supraj ĝemis pro Lia lamentad’. Je la demando pri la kialo de l’ ĝemado kaj plorado respondis Li: Kiel ordonite atendis Mi ekspektoplene sur la monto de l’ lojalec’ sed ne enspiris de tiuj loĝantaj surtere la aromon de l’ fidelec’. Tiam, vokita reveni, ekvidis Mi, ho jen!, certajn kolombojn de l’ sankteco turmentataj en la ungegoj de la hundoj de l’ tero. Tiam la Virgulino de l’ ĉielo rapide elvenis, senvuala kaj brilanta, elde Sia mistika rezidejo kaj demandis iliajn nomojn, kaj ĉiuj estis dirataj krom unu. Kaj kiam pro insisto estis eldirata ĝia unua litero haste elvenis sian rezidejon de l’ gloro la enloĝantoj de la ĉambroj ĉielaj. Kaj kiam prononcata estis la dua litero falis en la polvon ili ĉiuj. Tiumomente aŭdeblis voĉo el la plej interna sanktejo: “Ĝis tien ĉi kaj ne plu.” Vere atestas Ni pri kion faris ili kaj estas farantaj nun. 77
HO FILO DE MIA SERVANTIN’!
Trinku desur la lango de l’ kompatema la torenton de l’ dia mistero kaj akiru de la aŭroro de dia eldirado la senvualan splendoron de la tagstelo de l’ saĝo. Semu la semojn de Mia dia saĝo en la puran grundon de la koro kaj akvumu ilin per la akvoj de l’ certeco, ke la hiacintoj de l’ scio kaj saĝo ekkreskos, freŝaj kaj verdaj, el la sankta urbo de la koro. 78
HO FILO DE L’ AVIDO!
Kiom longe volas vi soradi en la regnoj de l’ avido? Per flugiloj Mi vin dotis por ke flugu vi al la regnoj de l’ mistika sankteco kaj ne al la regionoj de satana iluzio. Ankaŭ la kombilon Mi donis al vi por aranĝi Miajn nigrajn buklojn kaj ne por ŝiri Mian gorĝon. 79
HO MIAJ SERVANTOJ!
Estas vi la arboj de Mia ĝardeno; devas vi doni bonajn kaj miraklajn fruktojn por ke vi mem kaj aliaj de tio profitu. Tial estas devige por ĉiu okupiĝi je metio aŭ profesio, ĉar en tio troviĝas la sekreto de bonstato, ho homoj de kompreno! Ĉar rezultoj dependas de rimedoj kaj la graco de Dio estu al vi ĉiel sufiĉa. Arboj senfruktaj estis kaj ĉiam estos por la fajro. 80