La serĉanto devas ĉiutempe fidi al Dio, devas forturni sin de la mondularo, malligi sin de la mondo de polvo kaj alkroĉiĝi al Tiu, Kiu estas la Sinjoro de la Sinjoroj. Li neniam rajtas klopodi altigi sin super aliaj, devas forlavi de la tabelo de sia koro ĉiun spuron de fiero kaj vanteco, devas alkroĉi sin al pacienco kaj sindonemo, observi silenton kaj deteni sin de vana parolado. Ĉar la lango estas malica fajro, kaj troa parolado mortiga veneno. Materia fajro forkonsumas la korpon, sed la fajro de la lango forvoras kaj koron kaj animon. La potenco de la unua daŭras nur difinitan tempon, sed la efikoj de la alia tutan jarcenton.
Tiu serĉanto ankaŭ taksu kalumnion kiel gravan devion kaj tenu sin ekster ĝia rego, ĉar kalumniado estingas la lumon de la koro kaj sufokas la vivon de la animo...
Li helpu al la senhavuloj, kaj al la mizeruloj neniam rifuzu sian favoron. Li montru afablecon al la bestoj kaj des pli al siaj kunhomoj, kiuj ja estas dotitaj per la potenco esprimiĝi. Li ne hezitu oferi sian vivon por la Amato kaj ne permesu, ke la malaprobo de la homoj turnu lin for de la Vero. Li ne deziru por aliaj, kion li ne deziras por si mem, kaj ne promesu, kion li ne plenumos. Plenkore la serĉanto evitu kunestadon kun malbonuloj kaj preĝu, ke estu pardonitaj iliaj pekoj. Li ekskuzu la pekinton kaj neniam malestimu ties malaltan staton, ĉar neniu scias, kia estos lia propra fino. Kiel ofte en la horo de morto pekinto atingas la esencon de la kredo, kaj trinkante la senmortigan nektaron, ekflugas al la ĉielaj Kohortoj. Kaj kiel ofte devota kredanto en la horo de la ascendo de sia animo tiel sanĝiĝas, ke li falas en la plej abisman fajron!...
Nur kiam la lampo de serĉado, de plej serioza strebado, de sopira deziro, de pasia sindono, de fervora amo, de ravigo kaj ekstazo eklumas en la koro de la serĉanto kaj la brizo de Lia korfavoro blovas super lia animo, la tenebro de eraro dispeligos, la nebuloj de dubado kaj malkonfido leviĝos kaj la lumoj de scio kaj certeco envolvos lian animon. En tiu horo la Mistika Heroldo, portanta la ĝojigan mesaĝon de la Spirito, brile kiel la aŭroro eklumos el la Urbo de Dio, kaj per trombon-blovo de ekkono vekos la koron, la animon kaj la spiriton el la dormo de senatento. Tiam la multnombraj favoroj kaj graco-elversoj de la sankta kaj eterna Spirito havigos al la serĉanto tian novan vivon, ke li trovos sin dotita per nova okulo, nova orelo, nova koro kaj nova menso. Li kontemplos pri la evidentaj signoj de la universo kaj penetros en la kaŝitajn misterojn de la animo. Rigardante per la okulo de Dio, li ekvidos en ĉiu atomo pordon, kiu kondukos lin al la ŝtupo de plena certeco. Li malkovros en ĉiuj aferoj la misterojn de Dia Revelacio kaj la pruvojn de daŭra Manifestado.
Mi ĵuras je Dio! Kiu surpaŝas la padon de gvido kaj serĉas ascendi la altojn de virteco por atingi tiun ĉi gloran kaj superan ŝtupon, tiu enspiros, eĉ el mil-mejla distanco, la bonodoron de Dio kaj perceptos, kiel leviĝas la matena brilo de dia Gvido super la Aŭroro de ĉiuj aferoj. Ĉiu aĵo, kiel ajn malgranda, estos por li malkovro, gvidanta lin al lia Amato, la Celo de lia serĉo. Tiel granda estos la juĝkapablo de tiu ĉi serĉanto, ke li povos distingi inter vero kaj malvero, same kiare kiel li distingas sunbrilon disde ombro. Kiam en la plej foraj anguloj de la Oriento dispersiĝas la dolĉaj aromoj de Dio, li certe rekonos kaj enspiros ilian parfumon, eĉ se li estadus en la ekstrema fino de la Okcidento. Same, li klare distingos ĉiujn signojn de Dio - Liajn mirindajn eldirojn, Liajn grandiozajn verkojn kaj potencajn farojn - disde la agoj, la vortoj kaj vojoj de la homoj, same kiel juvelisto rekonas la gemojn inter la ŝtonoj, aŭ kiel ĉiu homo distingas inter printempo kaj aŭtuno, varmo kaj malvarmo. Kiam la kanalo de la homa animo estas purigita je ĉiuj mondumaj kaj katenantaj ligigoj, ĝi nepre sentos la spiron de la Amato el nemezureblaj distancoj kaj, gvidata de ĝia bonodoro, atingos kaj eniros la Urbon de Certec. Tiu ĉi Urbo estas nenio alia ol la Vorto de Dio, revelacita en ĉiu epoko kaj dia misio.
(Gleanings, 125: 1 k.s., p.264)
La unueco de la homo
La saĝo en la ordonoj de Dio
La komenco de ĉiuj aferoj estas la ekkono de Dio, kaj la celo de ĉiuj aferoj estas la strikta obeo al ĉio ajn, kio estas malsupren sendita el la plej alta ĉielo de la Dia Volo, kiu trapenetras ĉion, kio estas en la ĉieloj, kaj ĉion, kio estas sur la tero.
(Gleanings, 2: 1, p.5)
Tiuj, kiujn Dio dotis per komprenemo, senrezerve rekonos, ke la ordonoj fiksitaj de Dio konsistigas la plej efikan rimedon por la konservado de ordo en la mondo kaj por la sekureco de ĝiaj popoloj... Ho vi popoloj de la mondo! Sciu kun certeco, ke Miaj ordonoj estas la lampoj de Mia amoplena providenco inter Miaj geservantoj kaj la ŝlosiloj de Mia graco por Miaj kreitoj...
(Gleanings, 155: 2, p.331-332)
Vere, la leĝoj de Dio similas al la maro, kaj la homidoj ai la fiŝoj - se ili nur komprenus! Observi ilin, tamen, oni devas kun takto kaj saĝo...
(Citita en: Synopsis and Codification, p.4)
La naturo de la animo
Vi demandis Min pri la naturo de la animo. Sciu vere, ke la animo estas signo de Dio, ĉiela juvelo, kies realon la plej kleraj homoj ne kapablas kompreni kaj kies misteron neniu menso, eĉ ne la plej sagaca, rajtas esperi iam malkaŝi. Ĝi estas la unua inter ĉiuj kreitaj aĵoj, kiu proklamas la perfektecon de sia Kreinto, rekonas Lian gloron, tenas sin je Lia vero kaj adorkliniĝas antaŭ Li. Se ĝi fidelas al Dio, ĝi reflektos Lian lumon kaj finfine revenos al Li. Sed se ĝi malsukcesas esti lojala al sia Kreinto, ĝi fariĝos viktimo de egoo kaj pasio kaj fine dronos en iliaj profundoj.
(Gleanings, 82: 1, p.158-159)
Sciu, ke la animo de la homo estas sanktigita kaj sendependa de ĉia kadukeco de korpo aŭ menso. Ke malsanulo montras signojn de malforteco, ŝuldigas al la malhelpoj, kiuj intervenas inter lia korpo kaj lia animo, ĉar la animo mem restas netuŝata de korpaj difektoj. Rigardu la lumon de la lampo. Kvankam ekstera objekto povas perturbi ĝian radiadon, la lumo mem plubrilas kun nereduktita intenso. Sammaniere, ĉiu malsano atakanta la korpon de la homo estas malhelpo, kiu detenas la animon manifesti sian ennaskitan forton kaj potencon. Sed kiam ĝi forlasas la korpon, ĝi evidentigos tian superecon kaj disvolvos tian influon, kiajn neniu surtera energio povas egali. Ĉiu virta, ĉiu purigita kaj sanktigita animo estos dotita per pleja fortego kaj ĵubilos en senlima ĝojo.
Rigardu ankaŭ la sunon, kiu malheligas pro la nuboj. Observu, kiel ĝia brileco ŝajne malkreskas, kvankam efektive la fonto de la lumo restas senŝanga. La animo de la homo estu komparata al la suno, kaj ĉiuj aferoj surteraj estu rigardatai kiel lia korpo. Dum neniu ekstera obstaklo intervenas inter ambaŭ la korpo kiel tuto plu reflektos la lumon de la animo kaj estos subtenata de ĝia forto. Sed tuj kiam vualo ŝoviĝas inter ili, la brileco de tiu lumo ŝajnas malkreski.
Rigardu refoje la sunon, kiam ĝi estas tute kaŝita malantaŭ la nuboj. Kvankam la tero ankoraŭ estas heligata de ĝia lumo, la lumkvanto estas tamen konsiderinde reduktita. Nur kiam la nuboj denove forestas, la suno povas ree brili per sia plena splendoro. Nek la ĉeesto de la nubo nek ĝia foresto povas iel influi la ennaskitan brilecon de la suno. La animo de la homo estas la suno, per
kiu lia korpo estas iluminata kaj el kiu ĝi ricevas sian nutron, kaj tiel ĝi estu komprenata.
(Gleanings, 80: 2-4, p.153-155)
Postmorta vivo
Kaj nun pri via demando koncerne la homan animon kaj ĝian pluvivon post la morto. Sciu vere, ke la animo post sia elkorpigo daŭre progresos, ĝis ĝi atingos la ĉeeston de Dio, en stato kaj kondiĉo, kiujn nek la evoluo de epokoj kaj jarcentoj, nek la variadoj kaj hazardoj de ĉi tiu mondo povos sanĝi. Ĝi ekzistos tiel longe, kiel ekzistos la Regno de Dio, Lia suvereneco, Lia povo kaj Lia potenco. Ĝi aperigos la signojn de Dio kaj Liajn atributojn kaj rivelos Liajn indulgemon kaj favoron.