verfiŝo ( Gobio ) 9
golfo parto de maro 8 (b) pĝ 97
gorĝo truo ene de la kolo 7
gracia kun bela formo; plaĉa pro
movoj 7
grado ĉiu el la egalaj dividoj de
skalo; mezuro de kvalito, forto 7
grajno ĉiu frukto de greno (en
spiko) 8
gramatiko reguloj de iu lingvo 9
gramo mezur-unuo de maso (1
pomo estas ĉirkaŭ 100g) 9
granda* superanta la ordinarajn
dimensiojn 2 (b) pĝ 07
grandioza admire granda 9
graso* substanco en la korpo de
bestoj, ĉefe en la dikaj; simila
substanco el aliaj devenoj 6
grati (tr) froti malforte kaj supraĵe
per akra aĵo (grati per ungoj la
haŭton) 9
gratuli (tr) bondeziri pro iu oka-
zaĵo 8
grava* kun granda influo;
kun grandaj sekvoj 2
graveda portanta idon en
sia ventro 9 (E - *
grego brutaro 9
greno* herbo, kies semoj estas
muelitaj por fari farunon (aveno,
maizo, tritiko, rizo ktp) 5
grimaci ( ntr ) fari strangajn movojn
per la vizaĝaj muskoloj 9
grimpi ( ntr ) per piedoj kaj manoj
supreniri muron, arbon aŭ ion
similan 7
grinci ( ntr ) akre brui pro frotado
de malmolaj aĵoj 9
gripo malsano, kiam venas kapdo-
loro, lacego, febro kaj kataro 9
griza* kun koloro de cindro (inter
blanka kaj nigra) 5 (b) pĝ 100
groto truego, stranga kaverno 9
grumbli ( ntr ) elbuŝigi malklarajn
vortojn pro malkontento 9
grundo tero laŭ kvalito por kulturo,
laŭ firmeco por konstruo aŭ alia
uzado 7
gruo migra birdo kun lon-
gaj, maldikaj kruroj kaj
kolo ( Grus ) 9
grupo* aro de samaj aĵoj 5
gudro nigra glua substanco el kar-
bo 9
gumo glua suko el iaj arboj 9
gusto eco de aĵoj, kiun oni sentas
per lango 7
gustumi (tr) esplori guston; ĝui
guston (gust/um/i) 9
guto* globeto el likvaĵo; A
akvero 6 IJ
gvardio gardistaro 9
gvidi* (tr) montri la vojon ĝustan;
sciigi 6
37
ĝardeno
6
ĝardeno* loko, ĝenerale apud do-
mo, kun utilaj aŭ ornamaj kre-
skaĵoj 4
ĝemelo iu ajn el du,
aŭ pli ol du, idoj
naskitaj samtempe
el sama ventro 9
ĝemi (ntr) aŭdigi neparolajn voĉ-
sonojn pro doloro 7
ĝendarmo polica soldato 9
ĝenerala* neaparta 6
ĝeni* (x) maloportuni al iu 6
ĝentila* afabla 6
ĝermo io tute ne simila al besto
aŭ kreskaĵo, kio fariĝos besto aŭ
kreskaĵo 9
ĝi* vorteto por montri ideon, be-
ston, kreskaĵon ... (por montri
homon, kiam oni ne konas la sek-
son) (mi havas hundon, ĝi estas
amika) 1
ĝibo dorsa elstaraĵo de ^ B
iuj bestoj; dorsa el-
staraĵo de homo pro S c/
malsano 9
ĝirafo altega besto kun
longaj kruroj kaj kolo
(i GirafFa) x (b>
ĝis* prep. esprimanta atingon,
kiam ne estas transpaso aŭ pre-
terpaso ( tempo: mi laboros ĝis
la dua horo; spaco: ni prome-
nos ĝis la rivero; mezuro: 2$ por
manĝo ĝis 500 gramoj; okazaĵo:
mi dormis ĝis la tondro) 1
38
ĝoji* ( ntr) senti vivan plezuron en
la animo 2
ĝui ( tr ) senti egan plezuron pro la
posedo de io 7
ĝusta* tute ĉe la vero, regulo aŭ
celo 4
H
hal* vorteto esprimanta surprizon,
doloron aŭ, ĝenerale, ian emoci-
opl
hajlo pluvo de glaciiĝin-
taj gutoj 8 ©*
haki ( tr) frapi por tranĉe
dispartigi per akra ilo 7 ©♦
halo malfermita granda ejo
kun tegmento; ĉambrego 9
halti* ( ntr) ĉesi agi, iri, moviĝi
ktp 3
hangaro konstruaĵo por aviadiloj,
kie ili estas ŝirmitaj 9
haringo marfiŝo vivanta en norda
Atlantiko kaj amase kaptata
(Clupea harengus) 9
harmonio agrablaj samtempaj so-
noj; interakordo inter pluraj ho-
moj 9
haro* kvazaŭ fadeno
sur la haŭto de ma-
muloj, ĉefe en la
kapo 3
haŭto* kovraĵo de homa aŭ besta
korpo 6
horloĝo
haveno loko en bordo de rivero
aŭ maro, kie ŝipoj povas sekure
halti 7
flug-haveno loko, kie la aviadiloj
haltas kaj el kie ili flugas x
havi* ( tr ) porti; posedi; esti en in-
terrilato 2
havigi (tr) doni; liveri (hav/ig/i) 9
hazardo okazanta sen plano, in-
tenco aŭ volo 9
he! ekkrio por alvoki atenton 8
heĝo barilo konsistanta el vivantaj
arbetoj 9
hejmo* familia domo 3
hejti* ( tr ) varmigi ĉambron aŭ lo-
ĝejon per hejtilo 6
hektaro mezur-unuo por surfaco
egala al 10.000 m 29
hela* tre luma; kun koloro pli pro-
ksima de blanko ol de nigro 4
heliko parenco de lima-
ko, kun spirala ŝelo x
helikoptero flugapa-
rato pli movoka-
pabla ol aviadilo 9
helpi* (x) faciligi ies agadon; esti
utila por 2
hepato granda organo, kiu sufe-
ras kiam oni ade tro trinkas alko-
holon 9
herbo* kreskaĵo kun
maldika trunko ne-
ligna 5
heredi ( tr ) laŭleĝe ricevi ion de iu,
kiu mortis 8
heroldo antaŭanoncanto 9
heroo ĉefa rolulo en historio 8
heziti ( ntr ) pro dubo ŝanceliĝi,
halti; ne scii certe, ĉu fari ion, aŭ
ne 7
hieraŭ* en la ĵus antaŭa tago, unu
tagon antaŭ la nuna 1
higieno scienco pri la rimedoj por
konservi la sanon 9
himno kantaĵo kaj ĉefe ties teksto
por honori ion 9
hirundo birdo kun longaj
flugiloj ( Hirundo ) 7
historio* tuto aŭ parto de la oka-
zaĵoj, kiujn travivis la homaro
tra la tempo; scienco, kiu studas
tion 4
ho!* ekkrio esprimanta surprizon,
indignon, doloron 1
hodiaŭ* en la nuna tago 1
hoko kroĉilo, kaptilo 8 EN
homo* la sola animalo
rezonkapabla (Homo
sapiens) 2
honesta* verema, kiu ne trompas 6
honoro* granda respekto kaj esti-