Выбрать главу

mal-

malvarmumo malforta malsano,

kiu venas pro restado en mal-

varma loko, kiam oni ne uzas

dikajn vestaĵojn (mal/varm/um/

o) 8

malvo kreskaĵo kun

ete ruĝaj floroj

( Malva ) 9

mamo parto de la korpo

ĉe homo kaj iuj bestoj,

per kiu la inoj povas '4^ '

nutri siajn idojn per lakto 8

mandato rajtigo reprezenti per-

sonon au organizaĵon 8

manĝi* (tr) sin nutri per buŝo 3

maniero* rimedo, procedo, meto-

do uzata por fari ion; tiel, kiel io

okazas 5

maniko parto de ves-

to, kiu kovras la

brakon (ĉemizoj kun

mallongaj kaj longaj manikoj) 7

manipuli ( tr) uzi, funkciigi ilon au

aparaton per la manoj; laucele kaj

lauvole uzi ion 9

manki* ( ntr ) tute malesti, foresti

au ne esti en sufiĉa kvanto au gra-

do laŭ la bezono 3

mano* ekstremaĵo de la

brako, kun kvin fingroj 2

manovri ( ntr ) per pluraj ŝanĝoj de

direkto meti aŭton, ŝipon ... en

necesan pozicion 9

mantelo vasta longa senmanika

supervesto 7

mapo desegno de la surfaco de la

tero, aŭ nur parto, ĝi povas mon-

57

marĉo

tri limojn de lando, riverojn, mon-

tojn ktp 8 (b) pĝ 98

marĉo regiono kun multe da sen-

flua akvo je neprofunda nivelo,

kie la tero nur malofte estas seka 8

mardo* la tria tago de la semajno 5

marko* speciala signo sur io kaj

servanta por rekonigi tion 4 GNU

kaj aliaj markoj:

indymedia debian

marmelado kaĉo el frukto kaj suke-

ro 9

maro* iel aparta parto de la oce-

ano 3 (b) pĝ 97

marŝi* ( ntr ) paŝi 5

martelo batilo, spe-

ciale iu simila al tiu

de la bildo 7

marto* la tria monato de la jaro 5

maso kiomo de materio de iu aĵo,

kies unuo estas gramo aŭ kilo-

gramo; nedifinita kvanto da ma-

terio, konsiderata kiel tutaĵo 9

masoni ( tr ) konstrui per ŝtonoj aŭ

brikoj kaj cemento por kunigi ilin 7

masto fosto sur barko

aŭ ŝipo, por pendigi la

velojn 8

mastro* estro 5

mastrumi zorgi pri ĉio, kio koncer-

nas ion (mastr/um/i) 8

maŝino* aparato por fari ion, pro-

dukti ion 6

maŝo truo en reto x

matematiko scienco pri nombroj,

figuroj (kiaj cirklo kaj triangulo)

58

ktp 9

mateno* la unua duono de la tago

(de la sunleviĝo ĝis la tagmezo) 3

materialo ĉio materia, kio estas

necesa por iu ago 7

materio ĉio, el kio estas kreita la

aĵoj 9

mato maldelikata tapiŝo 9

matraco mola aŭ

iomete mola par-

to de la lito, sur

kio oni kuŝas 7

matura* atinginta sian plenan

kreskadon, kapablon aŭ taŭgecon

(matura frukto: preta por man-

ĝado) 6

meblo* movebla ob-

jekto, plej ofte farita i

el ligno por praktika

uzo en loĝejo (lito,

tablo, seĝo ...) 6

medalo metala disketo surhavanta

bildon aŭ surskribojn, ordinare ĝi

estas memoraĵo aŭ honorigilo x

medicino scienco pri sano kaj mal-

sano, aplikata al kuracado 9

medikamento substanco por ku-

raci 8

medio la ĉirkaŭaĵo, en kiu io tro-

viĝas; la natura aŭ socia ĉirkaŭaĵo

de iu x

Mediteraneo maro inter Eŭropo

kaj Afriko 9 (b) pĝ 97

mediti (x) longe pensi 8

mehaniko branĉo de fiziko, kio stu-

das fortojn kaj movojn; arto kon-

strui maŝinojn 8

mieno

meĥanismo tuto de la pecoj de

maŝino aŭ aparato; aro da rime-

doj, per kiu plenumiĝas iu ago aŭ

funkcio 8

mekaniko = mehaniko 8

mekanismo — mehanismo 8

melki ( tr ) ekhavi per premado lak-

ton el mamoj de besto 8

melono granda

globforma frukto

kun sukplena dol-

ĉa karno el samnoma kreskaĵo

(Cucumis melo) (melona ŝelo ple-

jofte estas flava aŭ verdeta) 9

mem* ne alia, la sama; nur per si,

sen helpo de iu alia 1

membrano interna haŭto de la

korpo x

membro ĉiu el la moveblaj pecoj

de la korpo; ano de klubo, soci-

eto, familio ktp 7

memori* (x) konservi aŭ denove

prezenti al si penson pri io ajn 3

mencii (tr) en parolo aŭ teksto in-

formi iun pri aparta afero, kiu iom

rilatas al la temo 9

mendi* (tr) peti servon aŭ varon 6

menso tiu elemento en besto aŭ

homo, kiu prilaboras informojn

kaj determinas konduton 9

mensogi* (x) intence

diri malveraĵon 6 rsj* 1 ~

fama mensoganto: T\

mentono parto de /f^\ £T~~ N v

la vizaĝo sub la f k

buŝo 7

menuo listo propo-

nata por elekto de

pladoj ĉe restoracio 9

meriti* (tr) havi rajton je rekom-

penco aŭ puno pro sia konduto,

ago aŭ eco 6

merkato stato de aĉetpovo kaj aĉe-

temo pri iu komercaĵo aŭ borsa

valoro (neniam merkato estu uza-

ta kiel foiro aŭ vendoplaco) x

merkredo* la kvara tago de la se-

majno 5

mesaĝo sciigo; informo sendata de

iu persono al alia(j) x

metalo* materio kun iuj komunaj

ecoj: fero, kupro, arĝento ktp 6

metalurgio industrio pri fabrikado

kaj prilaborado de metaloj 9

meti* (tr) transigi en difinitan lo-

kon aŭ staton 2

metio manlabora profesio 7

metodo pripensita maniero procedi

por atingi difinitan celon 8

metro mezurunuo por longo, kiu

egalas al 100 centimetroj (alto de

homo estas ĉirkaŭ 1,7 metroj) 7

metroo urba fervojo por amasa ra-

pida transportado de pasaĝeroj^

mezo* io egaldistanca de du ek-

stremoj, de du limoj, en spaco aŭ

tempo (genuo estas preskaŭ en la

mezo de kruro) 4

mezuri* (tr) taksi kaj difini grande-

con, kvanton, gradon de io 4

mi* vorteto por indiki la parolan-

ton 1

mielo dolĉa likvaĵo,

kiun abelo produk-

tas el floroj 9

mieno* aspekto de la vizaĝo, kiu

montras penson aŭ emocion 6

59

migri

migri ( ntr ) iri loĝi en alian lokon