Выбрать главу

plena* tia, ke la tuta spaco estas

okupita; kompleta 2

plenaĝa havanta la aĝon, kiu do-

nas ĉiujn rajtojn kaj devigojn

(plen/aĝa/a) 9

plendi* ( ntr ) esprimi per vortoj

sian doloron; esprimi per vortoj,

ke oni estas malkontenta pri io 4

plenumi (tr) plene fari tion, kion

oni devas (plen/um/i) 8

pleto plato uzata por alporti te-

lerojn, pladojn, glasojn kaj tasojn

dum manĝo 8

plezuro* agrabla sento de bonsta-

to 4

pli* vorteto por diri "en grado aŭ

kvanto supera je iu alia” (Aa: A

estas pli alta ol a) 1

pliigi (tr) pligrandigi aŭ plimultigi

(pii/ig/i) 9

plonĝi ( ntr ) lerte sin ĵeti en akvon 9

plori* (ntr) montri sian doloron per

larmoj 4

plu* vorteto montranta la daŭra-

don kaj neĉesadon de iu stato

70

aŭ ago (plu pluvas...: la pluvo

ankoraŭ okazas) 1

plugi* (tr) tranĉi la surfacon de la

tero per speciala ilo por semi 6

plumbo griza, mola kaj peza met-

alo (Pb) 8

plumo* tio, kio kovras la

haŭton de birdoj 4

pluraj* pli ol unu 6

pluralo multenombro (indikita per

-j: unu pomo, du pomoj, tri po-

moj ktp) 9

plus vorteto indikanta adicion (1 +

1 = 2, unu plus unu estas du) 8

pluvo* akvo gute falan-

ta de nuboj 4 O ĉ

pneŭo la elasta kovrilo de rado r

po prep. signifanta disdividon (la

kurso daŭras dum 10 tagoj po 30

minutoj) 9

poemo grandforma poeziaĵo 8

poeto tiu, kiu verkas poeziaĵojn 7

poezio arto esprimiĝi, ofte per ver-

soj, tiel ke la sonoj kaj ritmo ve-

kas emociojn 8

polico* ero de la $ j

ŝtato komisiita

por prizorgi la '

publikan ordon kaj sekurecon 6

poligloto homo, kiu scias multajn

lingvojn x

politiko scienco aŭ arto rilata al la

regado de ŝtato 7

poluro* surfaca brilo pro frotado 6

polvo* etaj eroj el tero facile le-

vataj de vento; etaj eroj el aliaj

sekaj materialoj (malpuraĵo) 6

precipa

pomo* frukto de la pomarbo ( Ma-

lus ) 6

<3

ponto* konstruaĵo ,

ebliganta trairon

de rivero 6 I' /V

popolo* homoj, kiuj sentas sin

samaj; homoj el lando, kiuj ne es-

tas la regantoj 3

populara facile komprenebla por la

popolo; konata kaj amata de la

popolo 9

por* prep. por indiki: celon (preni

plumon por skribi); aĉetobjekton;

aĉet- au vend-prezon (aĉeti teon

por unu franko); = kvazaŭ (mi

prenis la danĝeron por ŝerco) 1

porcelano delikata speco de faj-

enco 9

porcio kvanto da manĝaĵo donata

al ĉiu persono 9

pordo* malfermaĵo en

muro de konstruaĵo aŭ

en flanko de veturilo

por lasi en- kaj el-iron;

plato, kiu fermas por-

dan spacon 3

porko* besto kun

mallongaj kruroj zfc/ V

hejme bredata pro viando ( Sus ) 5

porti* (tr) subteni objekton; preni

kun si kaj iri por demeti en alian

lokon 2

portreto bildo (desegnaĵo,

pentraĵo, fotografaĵo) de /feTjv)|

aparta persono 9 lW/'

posedi* (tr) havi rajton aŭ eblon

uzadi ion; havi je sia dispono 6

post* prep. por indiki tempon pli

malfruan ol alia (post sufero ve-

nas prospero); malantaŭ (la prin-

co sidiĝis post kolono) 1

postaĵo sid-vangoj (post/aĵ/o) x

posteno loko okupita per aro da

soldatoj por milita celo; ofico 8

postuli* (tr) severe peti ion pro sia

rajto, aŭtoritato aŭ forto; igi ion

nepre necesa 3

poŝo* speco de sa-

keto ĉe vesto 5 ©"►

poŝto* servo por transporto de le-

teroj aŭ malgrandaj pakaĵoj 5

potenco kapablo forte efiki 7

poto* vazo por diversaj uzoj: kuir-

poto, flor-poto ktp 6

povi* ( ntr ) havi kapablon necesan

por fari ion; havi la rajton, la

aŭtoritaton necesan por fari ion;

havi la permeson, la eblecon por

fari ion 2

pozicio loko, sur kiu io restas; ran-

go en socio, entrepreno ktp 8

pra- vortparto por montri lon-

gan antaŭtempecon (praarbaro);

malproksiman gradon de paren-

ceco (la praavo estas la patro de

la avo) 9

praktiko* farado de io per la regu-

loj de arto aŭ scienco 6

pramo plata ŝipo por transporto de

homoj kaj veturiloj ĉe rivero, kie

ne estas ponto x

prava* havanta ĝustan opinion aŭ

konduton 4

precipa* plej grava; ĉefa 4

71

preciza

preciza* klare kaj detale determi-

nita 6

preferi* ( tr ) lauvole elekti ion inter

pluraj 5

preĝejo konstruaĵo au loko, en kiu

oni preĝas x

preĝi* (ntr) sin turni

al dio por peti au

danki 6

prelegi ( ntr ) prezenti iun temon 9

premi* (tr) fari forton sur ion 3

premio* rekompenco por venkinto

de konkurso 6

preni* (tr) kapti iun aŭ ion per sia

mano aŭ per ilo; havigi al si 2

prepari* (tr) fari ĉion necesan, kio

ebligas faradon de io alia; pretigi 5

prepozicio (al, da, je, po, pri, sub,

tra ...) x (v) pĝ 11

presi* (tr) meti inkon sur paperon

aŭ alian surfacon peraparato, kiu

faras kopion 6

preskaŭ* vorto por diri "ne tute,

sed proksimume” (ili estas pres-

kaŭ samaĝaj) 1

preskribi (tr) ordoni skribe 9

preta* plene preparita; disponebla

por tuja uzo 4

preteksto ŝajna kialo eldirita por

kaŝi la veran kialon 8

pretendi (x) per volo postuli ion

(tio povas okazi eĉ se oni ne ra-

jtas postuli tion, ĉar temas pri

volo) 8

preter* prep. por montri lokon aŭ

objekton, apud kiu oni pasas 1

prezenti* (tr) meti ion antaŭ iu,

por ke tiu ĝin prenu, vidu aŭ juĝu;

72

starigi antaŭ ies imago la bildon

de iu aŭ io 3

prezidi (x) direkti la

laboron de kunveno aŭ

societo; regi 7

prezo* vendvaloro de objekto 6 (&*

pri* prep. por diri ‘‘koncerne al”,

“rilate al” (plori pri iu; kontenta