Выбрать главу

senato plej alta leĝofara anaro aŭ

supera ĉambro en parlamento 9

senco* ideo pri tio, kion esprimas

vorto aŭ frazo 5

sendi* ( tr ) irigi ien; ordoni aŭ fari,

ke iu iru de unu loko al alia; or-

doni, ke io estu portata de unu

loko al alia 2

senso sentumo (iu kapablo senti:

tuŝado, vidado, aŭdado, flarado

aŭ gustumado) 8

senti* (tr) ricevi impreson, kiu sci-

igas nin pri la ekzisto kaj la ecoj

de la eksteraj objektoj 3

sep* 7 1

septembro* la naŭa monato de la

jaro 5

serĉi* (tr) peni por trovi 3

serena sennuba kaj senventa; kvi-

eta sen ĉagrenoj 8

serio* vico da samaj aŭ similaj aĵoj

en ordo 6

serioza* nerida, neŝerca 5

serpento* senpieda

besto ofte venena

( Ophidia ) 6

seruro aparato servanta

por fermi pordon aŭ

keston per ŝlosilo 7

80

servi* (x) (iu) plenumi difinitan

laboron por profito aŭ utilo de iu

alia; (io) esti utila por iu aŭ io;

(io) esti uzata por io 4

ses* 6 1

severa forte postulema, malmilda 7

sezono* parto de la jaro (somero,

aŭtuno, vintro kaj printempo) 6

sfero surfaco de globo x

si* vorteto por indiki la aganton

mem (ŝi lavas sin) 1

sidi* ( ntr ) resti ie, kaj apogi sin per

la postaĵo 2 (v) seĝo

sieĝi (tr) ĉirkaŭi por konkeri x

signalo interkonsentita signo

destinita por komuniki ion 8

©+

signifi ( tr ) havi difinitan sencon aŭ

valoron; egalvalori (libere spiri ne

signifas vivi) 7

signo* io ajn (streko, bildo, ob-

jekto, gesto), kio elvokas en la

spiriton ideon pri alia afero (?, r,

8, +, = ... ) 6

silenti* ( ntr ) ne paroli; ne brui 4

silko delikata kaj brila fadeno el

raŭpo ( Bombyx)\ teksaĵo el tiu

fadeno 8

simila* havanta iajn ecojn, kiujn

ankaŭ alia persono aŭ objekto

havas 5

simio besto simila al

homo, kun aŭ sen

vosto ( Simiae ) 8

simpatio favora inklino al alia per-

sono 8

simpla* facile komprenebla, uze-

bla, solvebla 3

sojlo

sincera (iu) esprimanta tion, kion

oni opinias au sentas; aganta lau

siaj opinioj kaj sentoj; (io) mal-

mensoge dirita, farita au sentita 7

sindikato societo por defendi in-

teresojn de la anoj 9

sindona preta ĉiam servi al iu aŭ io

(si/n/don/a) 9

singarda atenta por eviti malbonon

(si/n/gard/a) 9

singularo ununombro (unu pomo) 9

(v) pluralo

sinjoro* titolo de ĝentileco por la

viroj 2

sino homa brusto kaj ventro 9

sinteno kondut-maniero en certa

situacio (si/n/ten/o) 9

sistemo harmonia tuto

da interdependaj aĵoj

kunordigitaj 8

sitelo rondforma vazo havanta te-

nilon 8

situacio tuto da kondiĉoj kaj cir-

konstancoj, en kiuj iu troviĝas 9

situo maniero laŭ kiu io estas lokita

rilate al la ĉirkaŭaj objektoj 9

skalo linio dividita per streke- /n

toj por montri la dimensiojn ::

de desegnaĵo rilate al efek- ::

tiva objekto aŭ gradojn de ::

mezuraparato 7

skatolo* ujo fermebla kaj malfer-

mebla el solida substanco kiaj

ligno, kartono, plasto, metalo ... 6

skeleto ostaro x

skio longa kaj plata gli-

tilo, kiun oni aligas al

ŝuoj por gliti sur neĝo 9

sklavo homo posedanta nenian so-

cian rajton, kiu estas posedaĵo de

alia persono 8

skorpio besto kun venena pikilo je

fino de la vosto ( Scorpiones ) 9

skrapi* ( tr ) forigi partetojn el la

supraĵo de io per ŝovo de speciala

ilo 6

skribi* ( tr ) meti vortojn

kaj frazojn sur io por

esprimi pensojn, por

sciigi al iu 2

skui ( tr ) rapide abrupte kaj ripete

ŝanceli 8

skulpti ( tr ) formi figurojn el solida

materio, kiel ŝtono, per hakado,

tranĉado aŭ skrapado 7

slango buŝa formo de faka aŭ socia

faklingvo v

sledo malalta glitveturilo kun du

glitiloj 9

sobra modere manĝanta aŭ trin-

kanta; malebria 8

sociala rilata al la socio; rilata al la

komunaj ekonomiaj interesoj, ne

al la politikaj 9

societo daŭra kuniĝo de personoj

sub komuna regularo por atingi

komunan celon, ĉu plezuran, ĉu

profitan, ĉu komercan 7

socio kuniĝo de homoj, kiuj vivas

sub komunaj leĝoj 7

sofo longa kaj komforta

meblo por sidado de

pli ol unu persono 9

soifi* (x) senti bezonon trinki 6

sojlo ŝtono aŭ lignaĵo kuŝanta

malsupre de aperturo de pordo;

komenco 8

81

soklo

soklo ŝtona bazo de konstruaĵo x

sola* neakompanata, ne estanta

kun aliaj; unu kaj neniu kroma 3

soldato* militisto, precipe

la senranga 6 (b>

solena farata serioze, laŭ

specialaj reguloj pro la

graveco 9

solidara akceptinta respondecon

pri la ŝuldoj aŭ agoj de alia per-

sono 9

solido korpo en firma, malfluida

stato 7

solvi (tr) miksi kun fluaĵo solidon,

gason aŭ alian fluaĵon, tiel ke la

rezulto estas fluaĵo; trovi la re-

spondon al demando, la rimedon

al malfacilaĵo 7

somero* la plej suna kaj varma se-

zono 4 (b) pĝ 13

sonĝi ( ntr ) vidi image

dum la dormo 7 ©♦

soni* ( ntr ) fari ion, kion oni povas

aŭdi (sonis piano; eksonis rapidaj

paŝoj) 3

sonoro sono daŭre sonanta post

ĉeso de ĝia kaŭzo 7

sopiri (x) sufere bedaŭri kaj re-

deziri ion perditan 8

sorbi (tr) entiri likvaĵon en sin 9

sorĉi (tr) fari supernaturajn afer-

ojn per helpo de io supernatura;

pasie allogi 8

sorgo greno el landoj

varmaj (Sorghum vul-

gare) 9

sorto* neevitebla(j) okazaĵo(j) feli-

ĉa(j) aŭ malfeliĉa(j) 6

82

E

sovaĝa (homo) ne civilizita; (be-

sto) ne hejmigita; (kreskaĵo) ne

kulturita 8

spaco senfinaĵo, en kiu moviĝas

ĉiuj objektoj; difinita mezurebla

parto de tiu senfinaĵo 7

sparko elektra fajrero 1 "

spasmo nevola kuntiriĝo de musko-

loj x