La Akademio de Esperanto
Baza Radikaro Oficiala
Enkonduko
I. Celoj kaj principoj
En «Lingvo — Stilo — Formo» (1931, p. 51–52) K. KALOCSAY skribas:
«Devas ekzisti limita vortprovizo, la trunko de la lingvo. Ĉiu, kiu volas uzi la lingvon nur por ĉiutagaj bezonoj, devas koni ĉi tiun lingvo-trunkon, sed ne bezonas nepre koni pli multe. Ĉiu, kiu volas esti certa pri tio, ke oni lin komprenos, devas uzi nur ĉi tiun trunkan vortprovizon, alie li riskas miskomprenon. Sekve, ĉiuj lernolibroj devas enhavi ĉi tiun vortprovizon, sed nenion pli.
Kaj ĉi tiu principo tute ne estas speciale kaj ekskluzive Esperanta; tute la saman ni trovas ankaŭ en la lerno de la naciaj lingvoj. Ja en ĉiu natura lingvo oni povas distingi ĉi tiun vulgaran vortprovizon, konsistantan el la ĉiutage uzataj vortoj. Ĝin enhavas la bonaj lernolibroj; post ĝia funda ellerno, oni jam povas kompreni kaj sin komprenigi, eĉ flue interparoli kaj korespondi pri ordinaraj temoj. Kaj se iu per sia gepatra lingvo parolas al fremdulo, li ja instinkte parolas «pli simple», t.e. li uzas nur ĉi tiun vortprovizon. Sed certe neniu pretendas, sciante sole ĝin, kompreni senmanke la literaturajn ĉefverkojn de la respektiva lingvo; ĉiu, tute kompreneble, konsultas por tio bonan vortaron, kaj tiel, dum lego, iom post iom li kompletigas sian lingvokonon.»
Plie, KALOCSAY substrekas, ke la Akademio «jam komencis fari distingon inter la literatura kaj vulgara vortprovizoj: en la lasta eldono de la Oficiala Vortaro, la unuan ĝi presigis per kursivaj literoj». Plie, li opinias, ke estus tre necese «eldoni la zorge konsideritan vulgaran, aŭ lernolibran vortprovizon en tute aparta broŝuro: per tio la vortaro de la lernolibroj fariĝus tute unueca, kaj ĉiu povus certe scii, kian vortkonon oni povas supozi pri iu, kiu ĉerpis sian konon sole el lernolibro, kaj kiun oni nomus „elementa esperantisto“.»
Ni memorigu ĉi tie, ke GROSJEAN-MAUPIN, nia fama leksikologo, jam en 1910 esprimis similajn ideojn en la Antaŭparolo al sia Esperanta-Franca Vortaro: la koncerna parto estas legebla en Esperanto sur la paĝoj de «La Revuo» (Vol. 5; p.227–236).
Tiujn ideojn la Akademio, sekvante sian Sekcion pri la Ĝenerala Vortaro, faris siaj; ĝi opiniis, ke nun estas tempo ellabori tian trunkon aŭ bazan vortprovizon, sub formo de la nuna Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Kune kun aliaj studobjektoj, la Akademio prilaboris tiun Radikaron ekde 1966, dum la Sekcio preparis la terenon jam unu jaron pli frue, surbaze de laboro, kiun ĝia direktoro entreprenis ĉirkaŭ la jaro 1960 kaj finis en 1965.
Tiu Baza Radikaro Oficiala rezultas el komparo de pli fruaj ofteco-listoj starigitaj laŭ tre malsamaj kriterioj kaj prezentiĝas sub formo de naŭ grupoj; la unua grupo konsistas el la plej oftaj elementoj, t.e. pli ĝuste kaj principe el tiuj elementoj, kiuj aperas en plej multaj ofteco-listoj; en la naŭa grupo troviĝas elementoj, ĉefe radikoj, kiuj aperas en nur unu el la ofteco-listoj. Alia karakterizo de tiu Baza Radikaro Oficiala estas, ke ĉiu radiko, kaj se eble ĉiu elemento, estas klasita laŭ sia signifokategorio substantiva, verba aŭ adjektiva; tiel la Baza Radikaro Oficiala aperas kiel praktika komplemento al la «Konstatoj pri la Vortfarado», kiun ni publikigis en la antaŭaj «Aktoj». Tiu radikaro estas la unua oficiala verko, kiu speciale kaj aparte prizorgas la signifokategoriojn. Por la fiksado de tiuj kategorioj estis tre atentata la libreto de Eugen WÜSTER «La Oficiala Radikaro kun enkonduko kaj notoj» (1923. XVI + 70 paĝoj), kvankam la Akademio ne povis sekvi ĉiujn proponojn de tiu aŭtoro. Oni cetere atentos, ke malgraŭ sia titolo tiu valora verko estis tute privata. Fine, ni ĉi tie menciu, ke por plene starigi la Bazan Radikaron Oficialan, kaj pli precize ties grupojn 7, 8 kaj 9, la Akademio devis samtempe oficialigi tutan vicon da vortoj, kiuj sekve formas parton de nova aldono al la Universala Vortaro: la 8-a Oficiala Aldono.
Oni do konstatu, ke tia laboro havis kaj pedagogiajn kaj teoriajn celojn. Sur teoria plano la Akademio devis plenumi tutan serion da laboroj, kiuj atendis jam de jaroj; sed anstataŭ plene decidi absolute kaj senrevene pri ĉiu problemo — kio postulus nelimigeblan tempon — ĝi pli pragmatisme studis la prezentiĝantajn problemojn ĉe la nivelo de tiu Baza Radikaro. Pri la pedagogia flanko, oni pensu pri ĝia gravo por lingvo, kiu en la nuna mondo estas preskaŭ nenio kaj volas fariĝi la dua lingvo por ĉiu; oni pensu ankaŭ, ke, se ĉiu ajn povas kompili ofteco-liston, nur la Akademio povas esperi, ke ĝia propono renkontos vastan aprobon kaj estos konsiderata de ĉiuj kiel valida.
Tamen al la demando, ĉu tiu Baza Radikaro Oficiala estu severe atentata en la lernolibroj, kiuj ja tre diversas laŭ la pedagogiaj celoj de ĉiu aŭtoro, ni nuance respondos jenon:
a) Verkanto de inica lernolibro povos enpreni, se li tion deziros, la enhavon de ekzemple la kvar unuaj Grupoj; sed alia preferos enpreni 5 aŭ 6 aŭ nur 3;
b) La grupo 9 de malpli oftaj radikoj, pli ol la aliaj, rezultas el konsideroj pri «disponebleco» kaj el apliko de la metodo de «interesocentroj»; sekve estos tute normale, ke ĉefe el ĝi oni ĉerpu pliajn radikojn por kompletigi la vortprovizon de difinita lernolibro. Sed kompreneble ĉiu aŭtoro restos libera, sub propra respondeco, elekti diversajn radikojn ankaŭ ekster B.R.O. Sed estas rekomendite esti treege ŝparema en tiaj aldonoj.
c) La tutan radikaron ni konsideras antaŭ ĉio kiel helpilon, sed ne kiel leĝon strikte observendan: en vivanta lingvo, kia estas Esperanto, alia konduto estus absurda. Oni pli-malpli, laŭ propra respondeco, instruu ĝian enhavon: oni des pli severe atentu tiun enhavon, ju pli oni proksimiĝas al la «Grupo 1» de la pli oftaj elementoj.
Leviĝis aliaj demandoj, al kiuj konvenas doni jenajn respondojn:
1. La grupigo «laŭ ofteco» en naŭ grupoj ne estas la esenca flanko de tiu ĉi radikaro. Ĝia esenca tasko estas antaŭ ĉio konfirmi la bazan leksikan konsiston de la ordinara (nefaka) Internacia Lingvo en la nuna tempo. Ĝuste pro tio ni ne ligis nin nepre al la deduktoj de la ĝisnunaj unuopaj esploroj kaj ne absolute serĉis la «oftecon», sed ni korektis tiujn deduktojn, kiel ni jam aludis, per konsideroj pri «disponebleco» kaj per apliko de la metodo de interesocentroj. Esence estas establi la proksimuman trunkon de la lingvo kaj okaze de tiu establado konfirmi la kategoriecon de la unuopaj radikoj.
Eblus prezenti la tuton en ununura alfabetorda listo pro la principa relativeco de la ofteco (ĉu patro, infano, klasitaj inter la pli oftaj, iam estos uzataj, ni diru, de la fraŭla filatelisto?).
La supereco de B.R.O. konsistas en tio, ke ĝi rezultas el komparo de diversaj listoj elfaritaj laŭ tre malsamaj kriterioj: por aperi en la unuaj grupoj, radiko devas esti deklarita «ofta» laŭ tre malsamaj kriterioj; sed tamen … eĉ oftan radikon oni povas preteratenti.
Aliflanke, eblus imagi listojn multe pli bone elfaritajn ol B.R.O. — kun eventuala helpo de komputoroj, kio estus por la Akademio tro kosta entrepreno —, aŭ faritajn laŭ tre preciza celo: lingvo de infanoj, de studentoj, de kongresanoj, de virinoj…
2. Kio estu la rilato inter la Baza Radikaro Oficiala kaj la Universala Vortaro kaj ĝiaj Aldonoj? Leviĝis voĉoj, ke, post apero de B.R.O., ne plu estu parolo pri la ĝisnunaj oficialaj dokumentoj.
Tamen la du serioj de dokumentoj havas malsaman funkcion. La nova estas simple ordiga kaj kompletiga rilate al oficialeco de la radikoj uzataj en la «trunko de la lingvo». Ni opinias, ke oni devas zorge diferencigi tiujn du funkciojn.
3. Ĉu la nomo Baza Radikaro Oficiala estas ĝusta? Efektive, krom radikoj ĝi entenas aliajn elementojn (gramatikajn finaĵojn kaj helpvortojn) kaj eĉ kelkajn radikalojn (kalkanumo …). La plej ĝusta nomo sendube estus «Baza morfemaro». Sed temas pri pure «kondiĉa» titolo, kiu havas la avantaĝon esti simpla kaj komprenebla de ĉiuj, kaj cetere la radikoj ja estas la granda plimulto dum oni scias, ke tre multaj aliaj elementoj (ekz‑e ĉiuj afiksoj) estas asimileblaj al radikoj.