i) Help-elementoj. Ni mem starigis liston de help-elementoj per komparo de tiuj el la priparolitaj listoj, kiuj traktis ilin: ja aparte gravaj, ili ne estas rekte atentitaj de listoj g) kaj h), tute ne de listo f); nur la listoj de RUBLEV kaj de SETÄLÄ prizorgas ilin aparte. Ni do zorgis meti la oftajn el tiuj help-elementoj en nian Grupon 1 de plej oftaj elementoj; por tio nin tre helpis la listo de BLAAS, kiu dank’ al indiko de la po-miloj ebligis al ni korekti la definitivan liston. Efektive la Akademio decidis rekunigi en Grupon 1 eĉ 25 help-elementojn ĝis tiam dissemitajn en la diversaj grupoj, dum tio ne estas pravigita de iliaj po-miloj ĉe BLAAS (almenaŭ, ambaŭ, apenaŭ, kvazaŭ, preskaŭ; ĉia, nenia, nenie, tiom; ĉef-, do, dum, ekster, ha! ho!, -ismo, ja, je, jen, ĵus, krom, nek, nu, preter, super). Kompense, ni ne tuŝis 8 help-elementojn, kiuj aperas precipe en la Grupo 9, sed tute ne ĉe BLAAS (-aĉa, eks-, -enda, fi-, mis-, pra- kaj ankaŭ des kaj ju, resp. el Grupoj 7 kaj 8). Plie ni reĵetis el Grupo 1 al Grupo 9 -ingo kaj -ero el la sama motivo. Per tio ni jam parolis pri unu aparta punkto de la ĉapitro pri modifadoj: ni ne revenos al ĝi.
B/ Komputado
Tiam por ricevi la primitivan liston de la Baza Radikaro Oficiala sufiĉis nombri por ĉiu elemento, en kiom da listoj ĝi aperas: la elementoj, kiuj aperis en ĉiuj listoj estis alkalkulitaj al la Grupo 1, ili estas la plej oftaj; en la Grupon 2 envenis tiuj elementoj, kiuj troviĝis en ĉiuj listoj minus unu; kaj tiel sinsekve ĝis la Grupo 9, kiu entenas la elementojn troveblajn en nur unu listo.
C/ La primitiva rezulto
La rezulto de tiu pli-malpli mekanika laboro estis listo de 2 537 elementoj dividitaj jene:
Grupo 1: | 170 |
---|---|
Grupo 4: | 158 |
Grupo 7: | 298 |
Grupo 2: | 89 |
Grupo 5: | 159 |
Grupo 8: | 496 |
Grupo 3: | 127 |
Grupo 6: | 223 |
Grupo 9: | 814 |
Tiun liston la Akademio ne povis konsideri definitiva: ni klarigos la entreprenitajn modifojn, ĉi-sube en [III].
D/ Elektronikaj komputadoj
En «Interlingvistika Informa Servo» de Septembro 65, aperis propono de D-ro Klaus SCHLÜTER analizi tekstojn per elektronikaj kalkul-aŭtomatoj (‘komputoroj’). D-ro SCHLÜTER respondis al ni, ke li estus preta fari la laboron «tute sen kostoj por vi, ĉar je plena pago la kostoj certe estus tro altaj por via buĝeto. La plej multekosta partlaboro estus la kopiado de la (disponigita) teksto sur trukartoj[n]». Li mem kopius ĝin kaj pro tio li petas, «ke la koncerna teksto ne estu tro longa, eble ne pli ol 5 000 ĝis 10 000 vortoj».
Se vi legis la antaŭan priskribon, tuj alsaltas al vi la certeco, ke la propono havas nenian intereson por ni: RUBLEV esploris tekston de 100 000 vortoj, BLAAS de 50 000. Komputoro estus interesa por ni, se per ĝi ni povus esplori almenaŭ 1 000 000 da tekstvortoj kiel VAN DER BEKE, THORNDIKE aŭ BUCHANAN, aŭ se eble 10 000 000 kiel KAEDING. Teorie tio estas farebla: sufiĉas pagi; plie ni memoru, ke la maŝinoj faras nur parton de la laboro.
E/ Postaj laboroj
Dum la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro estis finanta siajn preparlaborojn, aperis en «Esperanto», DEC 65, p.211, nova listo de 600 radikoj plus 109 «gramatikaĵoj». Al tiu listo la redaktoro iniciatis aldonon de 40 pliaj elementoj, kiujn li opiniis necesaj en kursoj por infanoj. La aŭtoro estis E. LINNUSE el Tallin; la redaktoro — nia nuna Kolego D-ro SADLER.
Nu, tiu listo estis farita per modifo de la listo de Leo BLAAS: preskaŭ ĉiuj ĝiaj elementoj retroviĝas en nia listo, sed dissemitaj en la diversaj grupoj. Ĝi aldonas 20 elementojn, kiujn ni aldonis post kribrado en nian Grupon 9.
Pli poste aperis diversmaniere tre diversaj listoj, ĉu originalaj, ĉu kiel modifoj de pli fruaj. Certe aperos ankoraŭ multaj aliaj.
III. Modifado de la primitiva listo
Pro la rimarkigoj de diversaj Kolegoj, la Akademio decidis homogenige transklasigi kelkajn elementojn: ni jam citis la «help-elementojn»; ni aldonu, ke kelkaj izolaj radikoj de Grupo 1 estis ŝovitaj al Grupo 2, kaj ke ekzemple la tagnomoj unuflanke, la monatnomoj aliflanke estis rekunigitaj en po unu sama grupo.
Sed la ĉefaj modifoj de la primitiva listo estis entreprenitaj de la Sekcio mem kaj koncernis la universalecon de la radikoj aŭ la eliminadon de diversaj radikoj.
A) Universaleco de la radikoj
La Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro opiniis, ke la liston eniris iom da subjektiveco, ĝuste pro la maniero, kiel estis kolektita la baza materialo de la originaj ofteco-listoj aŭ ankaŭ pro la tradukado de la francaj listoj. Fakte eniris la primitivan liston de B.R.O. kelkaj radikoj «tro eŭropaj» (eble «tro francaj» aŭ «tro skandinavaj»), ekzemple koncerne al zoologio, botaniko, religio kaj geografio aŭ administracio. Ŝajnis al la Sekcio kaj al la Akademio, ke la definitiva listo devus esti pli «universala», kaj ĝi opiniis, ke tiu universaleco estus atingebla per ioma modifo de la koncernaj vortprovizoj pri zoologio, botaniko ktp. Du kontraŭaj procedoj de modifado sin prezentis: nome, aŭ a) interŝanĝi iujn radikojn de difinita vortprovizo per aliaj, tiel ke la diversaj partoj de la mondo estu pli bone reprezentitaj, aŭ b) tute aŭ parte forigi difinitan vortprovizon.
Tia modifado estas legitima, ĉar fakte la listo de B.R.O. konsistas parte el «oftaj elementoj», parte el «disponeblaj elementoj». Ĉio okazos do, kvazaŭ ni modifus nur la elekton de la disponeblaj radikoj.
Ni atentigu pri aparta punkto: i.a. pro la francaj listoj eniris kelkaj radikoj ĝis nun ne tre uzataj en E-o. Tio respegulas ankaŭ la malpli grandan uzatecon de Esperanto, kaj ĉar ni volas, ke ĝi estu pli kaj pli uzata, estas logike, ke ni enprenu ilin. Preter la simpla konstato pri la stato de la lingvo, ni devas deziri prepari ĝian estontecon.
La Sekcio konsideris do la ĉi-subajn vortprovizojn eltiritajn el la primitiva formo de B.R.O. kaj alprenis diversajn modifo-decidojn, kiujn ni indikas: en tio ĝi estis bonŝanca ricevi kunlaboron de Prof. NEERGAARD, plantpatologo, kaj de S-ro NAKAMURA, kiu raportis ĉi-rilatan pridiskuton en la Japana Esperanto-Instituto; ankaŭ de aliaj Kolegoj, kiel BUTLER, ROSBACH, SONNENFELD kaj tute aparte ROSETTI, kiu atentigis pri kelkaj bestonomoj «bone konataj pro figura uzo en nia kulturo» aŭ rigardataj kiel tipoj de ĝeneralaj kvalitoj.
Resume, jen la vortprovizoj eltiritaj el la primitiva listo kaj jen por ĉiu el ili la alprenitaj decidoj:
a) Zoologio (45 radikoj): abelo, aglo, alaŭdo, anaso, ansero, araneo, azeno, bovo, ĉevalo, elefanto, ezoko, formiko, hirundo, hundo, insekto, kamelo, kankro, kapro, kato, koko, kolombo, korvo, kukolo, kulo, kuniklo, leono, leporo, lupo, moskito, muso, muŝo, papilio, perko, pigo, porko, rato, raŭpo, sciuro, serpento, simio, ŝafo, urso, vanelo, vermo, vulpo.
Estis decidite forstreki 3 radikojn:
kulo (speco de moskito inter multaj aliaj), perko, vanelo.
kaj aldoni jenajn 28:
akrido, angilo, apro, cervo, cigno, cikado, cikonio, gobio, haringo, karpo, korniko, krokodilo, lacerto, larvo, limako, najtingalo, papago, pasero, pavo, rano, skorpio, strigo, struto, ŝakalo, testudo, tigro, vespo, vulturo.
Nova suma nombro: 70.
b) Botaniko (55 radikoj): abio, acero, ajlo, anemono, aveno, bakterio, banano, beto, betulo, brasiko, bulbo, citrono, ĉerizo, fazeolo, frago, frambo, fungo, kafo, karoto, konvalo, kverko, lilio, maizo, marono, musko, oranĝo, paduso, palmo, persiko, piceo, pino, pipro, piro, pizo, platano, pomo, terpomo, pruno, ribo, rizo, rozo, rubuso, saliko, sekalo, sorpo, tabako, teo, tomato, tremolo, tritiko, tusilago, uvo, vakcinio, violo, vito.